La 30-a de junio estas la 181-a tago de la jaro (la 182-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 184 tagoj restas.
Je la 30-a de junio okazis, interalie:
- 296: Marceleno papiĝis
- 763: Venko de bizanca armeo super la bulgara en batalo de Anchialos (nun Pomorie en Provinco Burgas)
- 1377: Komenciĝis konstruado de la Ĉefpreĝejo de Ulm
- 1422: Venko de armeo de la Duklando de Milano super kantonoj de Svislando en batalo Arbedo
- 1520: Konkero de Meksiko - malvenko de konkistadoroj apud Tenoĉtitlano, mortfalis aŭ pereis 450-600 hispanoj kaj ĉ. 1000 aliancitaj indianoj dum nokta retiriĝado de la 30-a de junio/1-a de julio sub gvido de Hernán Cortés el la ĉefurbo de aztekoj
- 1559: Reĝo de Francio Henriko la 2-a morte vundiĝis je okulo dum turnirbatalo
- 1587: Post morto de reĝo Stefan Batory komenciĝis libera elektado en apudvarsovia Wola, rezulte de kio nova pola reĝo iĝis Sigismondo la 3-a Vasa
- 1643: Angla enlanda milito: venko de reĝa armeo super la parlamenta en batalo de Adwalton Moor (en Okcidenta Jorkŝiro)
- 1651: Batalo de Beresteĉko finiĝis kiam la pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro venkis tataran-kozakan armeon - la plej granda terbatalo de la 17-a jarcento
- 1692: Milito de la ligo de Augsburg: honora kapitulaco de nederlandaj defendantoj de fortikaĵo Namuro antaŭ franca armeo
- 1758: Sepjara milito: venko de aŭstra armeo super la prusa en batalo de Domstadtl
- 1797: Batalo de Dobronowice en Bukovina - la plej granda malvenka batalo, de 200-persona taĉmento de Joachim Denisko, alveninta de Otomana Imperio, post la insurekcio de Kościuszko
- 1805: Kreo de Teritorio Miĉigano
- 1864: Rezulte de premo fare de naturdefendantoj prezidento Abraham Lincoln subskribis leĝon kun certigo de protekto al Valo Yosemite en Kalifornio kaj al gigantaj sekvojoj, sude de ĝi
- 1881: Francio: Jules Ferry aprobis leĝon pri publika kunvenlibereco (krom politikaj partioj), kiu anstataŭigis la devon de antaŭa rajtigo per simpla deklaro
- 1894: En Londono super Tamizo malfermiĝis Tura ponto - parte baskula ponto kaj pendoponto
- 1905: Teorio de la relativeco: Albert Einstein publikigis en "Annalen der Physik" artikolon Zur Elektrodynamik bewegter Körper, estanta bazo de la speciala teorio de relativeco
- 1908: Apud la rivero Ŝtona Tungusko (la Rusia imperio) okazis evento de Tungusko, dum kiu estis detruitaj 80 milionoj da arboj sur pli ol 2 mil km² de la tajgo kaj ebenigitaj pli ol 2 150 km²
- 1911: Flago de Portugalio kaj la blazono oficialiĝis
- 1912: 28 personoj pereis en la plej mortiga en historio de Kanado atako de tornado en urbo Regina, en la provinco Saskaĉevano
- 1913: Germana Reichstag aprobis defendan leĝproponon, kiu antaŭvidas laŭpaŝan pliiĝon de la armeo
- Unua mondmilito
- 1929: Dua Pola Respubliko: en parka maŭzoleo de Tarnów oni metis cindrojn de generalo Józef Bem, alvenigitaj de Sirio
- 1930: Brita-iraka interkonsento estis subskribita en Bagdado, finanta la britan mandaton en Mezopotamio - du jarojn poste Reĝlando Irako akiras formalan sendependecon
- 1934: "La nokto de la longaj tranĉiloj" en Tria Regno - oficiale oni murdis 77 personojn (neoficiale ĉirkaŭ 400) de Sturmabteilung (SA) pro ŝajna puĉo kontraŭ Hitler
- 1940: Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono fondiĝis
- Dua mondmilito
- 1945: Stalin nuligis aŭtonomecon de Krimeo
- 1945: Stalinismo: Státní bezpečnost (Ŝtata Sekureco) estis fondita en Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko
- 1946: Dua soveta okupado de Pollando: popola referendumo en Pollando
- 1947: Ŝevĉenka Scienca Societo, translokigita de Lvovo, rekomencis laboron en Okcidenta Germanio
- 1948: Stalinismo: sekreta servo en Pollando arestis faman partizanon Zygmunt Szendzielarz (mortigitan post torturoj)
- 1948: William Shockley, Walter Houser Brattain kaj John Bardeen el Bell Labs anoncis kreon de transistoro
- 1949: Nord-Koreio: Korea Laborista Partio fondiĝis
- 1953: Germana Komitato de UNICEF fondiĝis
- 1960: Belga Kongo fariĝis sendependa
- 1963: Pollando: Hel, Jastrzębie-Zdrój kaj Władysławowo iĝis urboj
- 1963: Paŭlo la 6-a ricevis papan tiaron - la lasta papa kronado
- 1964: Flago de Tanzanio oficialiĝis
- 1972: UTC: unuan fojon oni plilongigis diurnon per aldono de supersekundo - rezulte de tio la tagonokto daŭris 86.401 sekundojn
- 1973: Trolebusa transporto en Varsovio estis likvidita - refunkciis por la jaroj 1983-1995
- 1973: Plena suna eklipso videbla super Sud-Ameriko, Atlantiko kaj Afriko
- 1974: Sendependecpartio gajnis parlamentan baloton en Islando
- 1975: Paul Biya iĝis unua ĉefministro de Kameruno
- 1977: Sudorientazia Traktatorganizo malfondiĝis
- 1981: Germanio: la tria proceso kontraŭ SS-personaro de la koncentrejo-ekstermejo Majdanek en okupata Pollando finiĝis en Duseldorfo
- 1983: Komunista krimo: en Gdańsk oni trovis korpon de Jan Samsonowicz, aktivulo de la Movado de Juna Pollando, Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj Solidareco
- 1984: John Turner iĝis ĉefministro de Kanado
- 1988: Franca episkopo Marcel Lefebvre kune kun brazila episkopo konsekris sen konsento de la papo kvar episkopojn por la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a, pro kio li estis ekskomunikita
- 1988: Komunista krimo: nokte de la 29/30-a de junio en Varsovio mortis, pli frue forte batita, profesoro Jan Strzelecki, soldato de la ribelo de Varsovio, sociologo kaj konsilanto de Solidareco
- 1989: En Varsovio milico brutale dispelis manifestacion kontraŭ generalo Wojciech Jaruzelski, deklamanta sloganon Jaruzelski devas foriri
- 1989: Armea generalo Omar al-Baŝir ekprezidentiĝis en Sudano
- 1991: Oficiala fino de la foriro de la sovetia armeo el Hungario
- 1991: Krimeo: unua sesio de Meĝliso, gvidata de Mustafa Ĝemilev finiĝis en Simferopolo kun akcepto de himno kaj nacia flago de la krime-tataroj
- 1993: Ĉeĥio kaj Slovakio membriĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 1994: Pollingva radiostacio de Radio Libera Eŭropo en Munkeno ĉesis disaŭdigadon
- 1996: Pollando: Salminejo Wieliczka post kelkaj jarcentoj ĉesis ekspluati salon
- 1997: Finiĝis la 90-jara luo de Honkongo fare de Britio
- 2002: Brazila nacia teamo de futbalo venkis en la Futbala Mondpokalo
- 2005: Samseksa edz(in)eco en Hispanujo leĝigita de Kortesoj, ekvalidis la 3-an de julio
- 2009: Unusola franca knabino travivis katastrofon de la Flugo 626 de Yemenia Air super la Hinda Oceano, 152 personoj pereis
- 2010: Benigno Aquino la 3-a iĝis prezidento de Filipinoj
- 2010: Christian Wulff iĝis prezidento de Germanio
- 2012: Mohamed Mursi iĝis prezidento de Egiptio
- 2015: Sumatro: en katastrofo de indonezia armea transporta aviadio super la urbo Medano 143 personoj pereis, en tio 22 sur la tero
- 2016: Rodrigo Duterte iĝis prezidento de Filipinoj
- 2019: Literatura Pikniko kadre de la nomtago de Jan Kochanowski okazanta en Varsovio, Londono, Nov-Jorko, Los-Anĝeleso, Madrido kaj Ateno
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1468: Johano la Konstanta, saksia princo-elektisto (m. 1532)
- 1470: Karlo la 8-a, reĝo de Francio (m. 1498)
- 1478: Johano de Aragono kaj Kastilio, dua filo de Katolikaj Gereĝoj (m. 1497)
- 1503: Johano Frederiko la Grandanima, saksia princo-elektisto (m. 1554)
- 1538: Bonaventura Vulcanius, belga diplomato, filologo kaj humanisto (m. 1614)
- 1647: Johano Georgo la 3-a (Saksio), princelektisto kaj regna marŝalo (m. 1691)
- 1685: Dominikus Zimmermann, germana arkitekto kaj stukisto (m. 1766)
- 1691: Friedrich Albrecht Augusti, germana pedagogo kaj teologo (m. 1782)
- 1722: Jiří Antonín Benda, ĉeĥa komponisto, reprezentanto de muzika klasikismo, fondinto de melodramo (m. 1795)
- 1741: Ignác Batthyány, episkopo de Transilvanio, historiisto (m. 1798)
- 1755: Paul Barras, franca politikisto, komisiito de Franca Revolucia Armeo, ĉefestro de Direktoraro, adepto de resurtronigo (m. 1829)
- 1779: Adam Heinrich Müller, germana ekonomikisto, publicisto, literaturrecenzisto, teoriulo de la ŝtato kaj pioniro de ekonomia romantismo (m. 1829)
- 1791: Félix Savart, franca fizikisto, kiu formulis leĝon de Biot-Savart (m. 1841)
- 1801: Frédéric Bastiat, franca ekonomikisto kaj klasika liberala verkisto (m. 1850)
- 1814: Franz von Dingelstedt, germana verkisto kaj dramaturgo (m. 1881)
- 1817: Joseph Dalton Hooker, angla botanikisto kaj vojaĝisto (m. 1911)
- 1825: Hervé, franca komponisto, kunfondinto de franca opereto (m. 1892)
- 1827: Jacques-Louis Soret, svisa kemiisto malkovrinta spektroskopie holmion (m. 1890)
- 1833: Manuel Amador Guerrero, prezidento de Panamo (m. 1909)
- 1847: Ödön Nemes, hungara verkisto kaj pedagogo, redaktoro de "Transilvanio Novaĵdonanto" (m. 1902)
- 1860: Gyula Andrássy, hungara nobelo, aŭstra grafo, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1929)
- 1861: Siegfried Lederer, germana instriusto, volapukisto kaj esperantisto, eldoninto kaj redaktoro de "Universo" kaj de "Ĉirkaŭ la mondo", tradukisto de Bildolibro sen Bildoj de Andersen (m. 1911)
- 1868: Alois Musil, ĉeĥa katolika pastro, arabisto, bibliisto, vojaĝisto, geografo, lekciisto kaj verkisto (m. 1944)
- 1875: Hans L. Egerrup, dana instruisto kaj kuracisto, estrarano de Centra Dana Esperantista Ligo, Esperanto-verkisto (m. 1954)
- 1877: Julio Mangada, hispana militisto, framasaono kaj esperantisto, kunfondinto de la gazeto "Homaro" kaj de Hispana E-Asocio, reprezentanto de hispana registaro dum kvin UK-oj (m. 1946)
- 1880: Adolf Schemel, aŭstra politikisto kaj juristo (m. 1961)
- 1884: Ernő Szép, hungara poeto, dramisto, verkisto (m. 1953)
- 1888: Wanda Dynowska, pola teozofino, jogano, tradukistino, popularigantino de la barata kaj tibeta kulturo kaj la pola en Barato, fondintino kaj gvidantino de Pola-Barata Biblioteko (m. 1971)
- 1891: Jenő Sándor, hungara komponisto (m. 1971)
- 1892: László Lajtha, hungara komponisto, membro de Franca Akademio (m. 1963)
- 1893: Walter Ulbricht, gvidanto de Germana Demokratia Respubliko (m. 1973)
- 1898: György Apponyi, hungara aristokrato, politikisto, parlamentano kaj ĵurnalisto (m. 1970)
- 1899: Jón Helgason, islanda poeto, verkisto, filologo kaj tradukisto en islandan lingvon (m. 1986)
- 1899: František Tomášek, primaso de Bohemio, apoginta Ĉarton 77 kaj partoprenantojn de la Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 (m. 1992)
- 1904: Léon Bergiers, belga esperantlingva verkisto, aktivulo de SAT, kiun li forlasis favore al Internacio de Proleta Esperantistaro, tradukisto kaj kontribuanto al Sennacieca Revuo kaj La Nova Etapo (m. nekonata)
- 1907: Roman Ŝuĥeviĉ, ukraina politikisto, komandanto de Ukraina Ribela Armeo, respondeca pri t.n. Volinia masakro (m. 1950)
- 1911: Czesław Miłosz, pola Nobelpremiita poeto, verkisto, tradukisto, diplomato, historiisto pri literaturo (m. 2004)
- 1912: István Szőts, hungara filmreĝisoro kaj scenarlibretisto (m. 1998)
- 1912: Viktor Fischl, ĉeĥa-israela poeto, tradukisto, ĵurnalisto, publicisto, diplomato (m. 2006)
- 1913: Lajos Vayer, hungara arthistoriisto okupiĝanta pri renesanco, profesoro kaj membro de Hungara Scienca Akademio (m. 2001)
- 1926: Paul Berg, usona biokemiisto Nobelpremiita (m. 2023)
- 1926: Telesforas Lukoševičius, litova pedagogo kaj tradukisto, estrarano de Litova E-Asocio, membro de AIS, Honora Membro de UEA (m. 2013)
- 1933: Derek Bentley, juna brita ekzekutita krimulo (m. 1953)
- 1936: Assia Djebar, alĝeria romanverkistino, tradukistino kaj filmreĝisorino, unua verkistino el Magrebo aliĝinta al Franca Akademio (m. 2015)
- 1938: Perla Martinelli, svisa-itala esperantistino, aktivulino de La Patrolo kaj LF-Koop, ĉefredaktorino de "Literatura Foiro", "Heroldo de Esperanto" kaj "Femina", sekretario de la Akademio de Esperanto, prezidantino de SES kaj Kultura Centro Esperantista, kunfondintino de Esperanta PEN-Centro kaj de Esperanta Civito
- 1945: Károly Désy, hungara skulptisto
- 1949: Alain Finkielkraut, franca verkisto, politika filozofo kaj eseisto, membro de Franca Akademio
- 1950: Vilmos Ferenc Erőss, rumania hungara lokhistoriisto, filatelisto
- 1950: Olga Hepnarová, ĉeĥa amasa murdistino, pendumita (m. 1975)
- 1951: Stanley Clarke, usona komponisto kaj basisto
- 1954: Serĵ Sargsjan, prezidento de Armenio, partopreninta la militon en Montara Karabaĥo
- 1963: Yngwie J. Malmsteen, sveda gitaristo de metalroko, komponisto, kantaŭtoro
- 1966: Mike Tyson, usona boksisto, mondmajstro
- 1970: Leonardo Sbaraglia, argentina aktoro
- 1971: Monica Potter, usona aktorino
- 1985: Rafał Blechacz, pola pianisto
- 1985: Michael Phelps, usona naĝisto
- 1991: Kaho, japana aktorino kaj modelino
- 1337: Eleanora de Clare, edzino de Hugo Despenser (la pli juna) (n. 1292)
- 1364: Arnošt z Pardubic, unua ĉeĥa ĉefepiskopo, kunfondinto de la universitato de Karolo (n. 1297)
- 1468: Damo Eleanor Talbot, amorantino de Eduardo la 4-a (Anglio) (n. nekonata)
- 1520: Moktezumo la 2-a, reganto de Azteka imperio, murdita (n. 1466)
- 1522: Johano Reuchlin, germana filozofo, renesanca humanisto, poeto, hebreisto (n. 1455)
- 1538: Karlo de Egmond, nederlanda duko de Geldern (n. 1467)
- 1607: Cezaro Baronio, itala historiisto, hagiografo kaj kardinalo, servisto de Dio (n. 1538)
- 1785: James Oglethorpe, brita generalo, fondinto de la kolonio Georgio (n. 1696)
- 1794: Rozalia Lubomirska, pola princino, gilotinita (n. 1768)
- 1817: Abraham Gottlob Werner, germana geologo kaj mineralogo (n. 1749)
- 1857: Alcide d'Orbigny, franca naturalisto, paleontologo, zoologo (n. 1802)
- 1901: Dezső Szilágyi, hungara politikisto, ministro por justicafero, universitata profesoro (n. 1840)
- 1902: Josef Durdík, ĉeĥa filozofo, kritikisto, oratoro (n. 1837)
- 1919: John William Strutt Rayleigh, angla Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de argono (n. 1842)
- 1934: Viktimoj de la nokto de longaj tranĉiloj fare de SS, kontraŭuloj de Hitler
- Ernst von Wolzogen, germana verkisto kaj komponisto, kreinto de literatura kabaredo (n. 1855)
- Kurt von Schleicher, germana politikisto kaj generalo, lasta kanceliero de Vajmara Respubliko (n. 1882)
- Ferdinand von Bredow, germana generalo, ĉefo de Abwehr (n. 1884)
- Ernst Röhm, naziisma aktivisto, stabestro de SA, organizanto de la Röhm-puĉo (n. 1887)
- Gregor Strasser, nacisocialisma politikisto, kreinto de politika direkto pri tuta forĵeto de kapitalismo favore al nacia socialismo (n. 1892)
- 1942: Josef Mašín, ĉeĥa staba oficiro, batalanto de rezistomovado (n. 1896)
- 1945: Ernst Anding, germana astronomo el Gotha (n. 1860)
- 1952: Mauno Pekkala, ĉefministro de Finnlando, demisiita de Juho Kusti Paasikivi (n. 1890)
- 1953: Elsa Beskow, sveda verkistino de porinfanaj libroj, pentristino kaj ilustristino (n. 1874)
- 1953: Vsevolod Pudovkin, soveta kinreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1893)
- 1956: Gábor Kovásznai, rumania hungara advokato, redaktoro (n. 1887)
- 1959: José Vasconcelos, meksika filozofo, advokato, politikisto kaj verkisto pri Meksika revolucio (n. 1882)
- 1961: Lee De Forest, usona inventisto, aŭtoro de 300 patentoj (n. 1873)
- 1963: Ferenc Boros, rumania hungara tradukisto, verkisto (n. 1908)
- 1966: Giuseppe Farina, itala aŭtosportisto kaj piloto de Formulo 1, ekonomikisto (n. 1906)
- 1986: László Lékai, primaso de Hungario, ĉefepiskopo de Esztergom (n. 1910)
- 1989: Rostislav Platt, sovetia kina kaj teatra aktoro (n. 1908)
- 1999: Zoltán Kovács, rumania hungara pentristo (n. 1913)
- 2001: Chet Atkins, usona gitaristo de kontreo (n. 1924)
- 2002: Josef Buršík, ĉeĥoslovaka militisto, Heroo de Sovetunio (n. 1911)
- 2002: Francisco Cândido Xavier, brazila mediumo verkinta psikografie pli ol 400 librojn (n. 1910)
- 2005: Fernando de Diego, hispana neologismema tradukisto el la angla, franca kaj hispana al Esperanto, kontribuinta i.a. al "Monda Kulturo", "Fonto", "La Gazeto", vortaristo kompilinta Gran Diccionario Español-Esperanto, Honora Membro de UEA (n. 1919)
- 2011: Emil Petrovics, serba-hungara altlerneja instruisto kaj komponisto (n. 1930)
- 2011: Georg Maximilian Sterzinsky, germana kardinalo, ĉefepiskopo de Berlino (n. 1936)
- 2012: Jicĥak Ŝamir, ĉefministro de Israelo (n. 1915)
- 2014: Christian Führer, germana protestanta pastoro, organizanto de kontraŭkomunistaj lundaj manifestacioj en GDR (n. 1943)
- 2015: Lajos Bács, rumania hungara komponisto, dirigento (n. 1930)
- 2015: György Korondi, hungara tornisto kaj operkantisto (tenoro) (n. 1936)
- 2017: Simone Veil, franca politikistino, unua virina prezidanto de Eŭropa Parlamento, membro de Franca Akademio (n. 1927)
- 2019: Borka Pavićević, serba publicistino, dramaturgo kaj aktivulino (n. 1947)
La 30-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):