Henri Dunant

From Wikipedia, the free encyclopedia

Henri Dunant

HenriHenry, laŭnaske Jean-Henri DUNANT [1] (* la 8-an de majo 1828 en Ĝenevo; † la 30-an de oktobro 1910 en Heiden, Svislando), estis svisa komercisto kaj kristana humanisto. Dum komerca vojaĝo li dum junio 1859 spektis la malhomajn kondiĉojn de la soldatoj de Piemonto-Sardio kaj Francio unuflanke kaj Aŭstrio-Hungario aliflanke post la batalo ĉe la itala urbo Solferino: ke soldatoj mortis dum la batalo, ŝajnis malhoma, sed dum milito neevitebla fakto, sed ke ili agonie mortis poste batalkampe, ĉar neniu povis medicine prizorgi kaj flegi ilin, ŝajnis al li evitebla malhomaĵo. Pri siaj memoraĵoj li skribis libron kun la titolo "Memoro pri Solferino", kiun li dum 1862 proprakoste publikigis kaj disdonigis en Eŭropo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Henri Dunant
Nobel-premiito
Thumb
Persona informo
Jean-Henri Dunant
Naskiĝo 8-an de majo 1828 (1828-05-08)
en Ĝenevo
Morto 30-an de oktobro 1910 (1910-10-30) (82-jaraĝa)
en Heiden AR
Tombo Tombejo Sihlfeld, FG 81268
Grave of Henry Dunant (en) vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Culoz Ĝenevo Heiden AR Parizo Stutgarto vd
Ŝtataneco Francio (1859)
Svislando vd
Alma mater Collège Calvin vd
Subskribo Thumb
Memorigilo Thumb
Familio
Patro Jean Jacques Dunant (en) vd
Patrino Anne Antoinette Colladon (en) vd
Gefratoj Pierre-Louis Dunant (en) vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo entreprenisto
fondinto
verkisto
komercisto vd
Laborkampo Filantropio kaj organizaĵo por helpado vd
Verkado
Verkoj A Memory of Solferino 
Notice sur la régence de Tunis vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi
Thumb
Henri Dunant (1901)

Sekve de la reagoj de multaj legantoj dum la sekva jaro en Ĝenevo fondiĝis la "Internacia Komitato de Helpaj Societoj por Flegado de Vunditoj", kiu ekde 1876 nomiĝas "Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco" (IKRK). La Ĝeneva Konvencio ellaborita dum 1864 grandparte baziĝas laŭ proponoj el la libro de Dunant. Dunant, kiu dum 1901 kune kun Frédéric Passy ricevis la unuan Nobel-Premion pri Paco, do rigardiĝas la fondanto de la Internacia Movado de Ruĝa Kruco (kiel simbolo kristana) kaj Ruĝa Krescento (kiel simbolo islama).

Dunant estis la fondinto de la svisa branĉo en Ĝenevo de la Kristina Asocio de Junaj Viroj (KAJV).

En Heiden en orienta Svislando estas muzeo pri Henri Dunant.

Asteroido 1962 Dunant estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.