Protestantismo
branĉo de kristanismo, disiĝinta el Romkatolikismo je 1517 dum Reformacio From Wikipedia, the free encyclopedia
Protestantismo (1517) estas la dua plej granda branĉo de kristanismo, havante 16% de kristanoj, malantaŭ ĉefa tendenco, nome Katolikismo.[1] Tamen ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en norda Eŭropo, Nordameriko, Oceanio kaj Suda Afriko. Ĝi estas esence la norda, ĝermana branĉo de kristanismo. Protestantismo ne estas unuigita eklezio sed svarmo de eklezioj, kiuj devenas historie de la ribelo de Lutero, germana monaĥo, kontraŭ la Katolika Eklezio kaj ĝia diboĉemo, la tiel nomata Protestanta Reformacio.[2] La du ĉefaj fondintoj de protestantismo estis Lutero kaj Kalvino.
Protestantismo | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
grupo de kristanaj konfesioj principaj grupoj de religioj | ||
Okcidenta kristanismo | ||
Komenco | 10-a de novembro 1517 vd | |

La Reformacio startis en la Sankta Romia Imperio (specife, en Vitenbergo, Elektoprinclando Saksio, tiel ke ĉe nuntempe, speciale en germanaj kuntekstoj, Saksio estas ofte priskribita kiele "patrujo de la Reformacio" (en germana Mutterland der Reformation) en 1517, kiem Marteno Lutero publikigis siajn Naŭdek kvin Tezojn kiel reago kontraŭ fiagadoj en la vendo de indulgencoj fare de la Katolika Eklezio, kiu propornis la elaĉetadon el portempa puno pro pekoj al la aĉetantoj de indulgencoj.[3] La esprimo "Protestantismo" mem, tamen, derivas el la protestoletero el germanaj luteranaj princoj en 1529 kontraŭ edikto de la Dieto de Speyer (1529) kondamnanta la instruojn de Marteno Lutero kiel herezajn.[4][5] En la 16-a jarcento, Luteranismo etendiĝis el nordaj, centraj kaj orientaj ŝtatoj de Germanio al Danio–Norvegio, Svedio, Finnlando, Livonio, kaj Islando.[6] Ankaŭ kalvinismaj eklezioj disvastiĝis en Germanio (Palatinata Graflando de Rejno) Hungario, Nederlando, Skotlando, Svisio, Francio, Pollando kaj Litovio, estritaj de Protestantaj Reformaciantoj kiel Johano Kalvino, Huldrych Zwingli kaj John Knox.[7] La politika apartigo de la angla eklezio (Church of England) disde la Katolila Eklezio dum la regado de Henriko la 8-a iĝis Anglikanismo, metante Anglion kaj Kimrion en tiun grandan movadon de la Reformacio, sub la estreco de la reformisto Thomas Cranmer, kies verko forĝis la anglikanajn doktrinon kaj identecon.[8]
Efektive, Protestantismon oni povas dividi en kelkajn grandajn grupojn de eklezioj:
- la eklezioj, kiuj devenas de la origine anarkiismeca movado de la Anabaptismo, kiu poste trankviliĝis ekzemple en la mondvasta movado de la Menonitoj
- la movado, kiu estiĝis ĉirkaŭ Lutero: Luteranismo
- la movado, kiu estiĝis ĉirkaŭ Kalvino: Kalvinismo
- pluraj eklezioj dum internaj diskutadoj kaj disputoj pri la religio dissplitiĝis en novajn (sub)ekleziojn. Plej ofte ĉe Kalvinismo.
- en la 19-a kaj precipe en la 20-a jarcentoj estiĝis multaj novaj protestantaj ekleziaj movadoj, kiel ekzemple Adventismo, Atestantoj de Jehovo, Pentekostismo, ktp.
Kelkaj protestantaj eklezioj havas tutmondajn konsideron kaj distribuadon de anoj, dum aliaj estas limigitaj al preciza lando.[9] Majoritato de Protestantoj estas membroj de malmultaj protestantekleziaj familioj; Adventistoj, Anabaptistoj, Anglikan/Episkopalianoj, Baptistoj, Kalvinistoj/Reformistoj (dekomence nomitaj Kalvinismo fare de la rivalaj Luteranoj, lastatempe oni preferas la terminon Reformita kiel pli priskriba,[10] enhavanta Presbiterianismon, Kongregaciismon, multajn el la unuecigemaj eklezioj, krom historiaj Reformitaj Eklezioj en Francio, Svisio, Nederlando, Germanio, Hungario, kaj aliloke.), Luteranoj, Metodistoj, Moravianoj, Pentekostanoj, la irlanddevenaj Plymouth Brethren, Presbiterianoj, kaj kvakeroj.[11] Ankaŭ sennomaj, karismaj kaj sendependaj eklezioj estas menciindaj, ĉar ili ĵus etendiĝis rapide tra multo de la mondo, kaj konstituas gravan parton de Protestantismo.[12] Tiuj variaj movadoj, kolektive nomitaj kiel "populara Protestantismo" fare de fakuloj kiel Peter L. Berger, estis priskribitaj kiel unu el la nuntempaj plej dinamismaj religiaj movadoj en la mondo.[13] Estas nuntempe pli ol 1,18 mil milionoj da Protestantoj tutmonde,[11][14] dum Hans Hillerbrand ĉirkaŭkalkulis totalan populacion de Protestantoj je 833 457 000 en 2004,[15] kaj informo de Gordon-Conwell Theological Seminary je 1 189 781 000 komence de 2025.[14]
Ĉefaj trajtoj kaj doktrinoj de Protestantismo

Kun la aliaj du ĉefaj branĉoj de kristanismo (la katolika kaj la ortodoksa), la protestanta branĉo kredas en la Kredo Nicea, al kiu pluraj protestantaj grupoj aldonis siajn pli novajn kredkonfesojn, krom la Liberala Protestantismo, kiu tute principe ne konas devigan kredkonfeson.
Kontraste al la aliaj branĉoj, tamen, la protestanta fako ĝenerale kredas en tri doktrinoj de Lutero:
- sola fide, kiu diras, ke oni estas savita sole per fido en Jesuo Kristo
- sola scriptura, kiu diras, ke la Biblio estas la sola fonto de religia vero kaj ne la instruo de papoj, koncilioj aŭ eklezia tradicio.
- universala pastraro, kiu diras, ke ĉiuj kredantoj estas egalaj, unuj al la aliaj; profesia pastraro estas konvena, sed ne necesa. Ĉiu kredanto povas legi kaj ĝuste interpreti la Biblion por si mem.
Tiu triopo evoluis al kvinopo (nomita Kvin solaĵoj) en postaj disvolviĝoj de la protestantismaj doktrinoj.[16][17] Ĉi tiuj principoj formas la koron kaj fundamenton de lutera reformo kaj ilia signifo estas grandega. La bezono, ke la eklezio peru la rilaton inter la homo kaj Dio, estas nula, la graveco de la pastro kaj liaj ceremonioj estas nuligita, la graveco de plej multaj sakramentoj estas nula, ne plu valoras teologiaj interpretoj, la kanonaj leĝoj, la epistoloj de la papoj kaj la kultado al la sanktuloj, ne plu necesas monaĥeco kaj asketeco.
La principoj havas latinajn nomojn, kiuj komenciĝas per la adjektivo "solus/a":
- sola scriptura: Nur el la Biblio venas teologia vero.
- solus Christus: nur el Kristo venas savo, ne ekzemple de sanktuloj.
- sola gratia: nur per dia graco, ne per homaj agoj eblas savo.
- sola fide: nur per fido, ne per bonaj faroj oni atingas savon; fido estas rezulto de graco, sed kondukas al bonaj faroj.
- soli Deo gloria: ĉia gloro estas de/al Dio. Neniu homo meritas gloron pro religiaĵoj.
Tio ebligas protestantojn laŭ sia konscienco, se necese, forlasi la eklezion, ĉar ili ne bezonas ĝin por sakramento, sacerdotoj (= pastroj) aŭ doktrino. Anstataŭe, ĉiu kredanto povas legi la Biblion por si mem kaj preĝas al Dio, ne bezonante pastron kiel peranton inter si kaj Dio.
La protestanta Biblio

Protestantoj plej ofte uzas krom la Nova Testamento nur la Hebrean Malnovan Testamenton. Tial, dum la ortodoksiisma, katolika kaj la protestanta Nova Testamento samas, la Malnovaj malsamas: la katolika eklezio (kaj la ortodoksiismaj) uzas la judan Malnovan Testamenton ne laŭ la kanono de Kalvino, sed laŭ la Septuaginto, kun ĉi limigo tamen, ke la katolikoj ne havas ĉiujn librojn, kiujn konservis la Ortodokseco.
En la generacio post Jesuo Kristo, ja, la rabenoj faris kanonon pri la Hebrea Biblio, en kiu pluraj verkoj de la Septuaginto ne plu estis akceptitaj, ĉu ĉar ili ekzistis nur en la Greka lingvo, ĉu ĉar ili estis tro malfrue verkitaj. Tial ĉi tiuj libroj -- nomitaj ĉu Duakanonaj Libroj ĉu Apokrifoj -- ankaŭ mankas en la protestanta (pli precize: kalvinana) biblio: Tobit, Judit, 1, 2, 3 kaj 4 Makabeoj, Saĝeco, Siraĥido kaj pluraj aliaj. Vidu pri tio ĉe artikolo Duakanonaj Libroj.
La Luteranoj, tamen, kutime ja havas en siaj Biblio-eldonoj la Duakanonajn Librojn de la Okcidenta tradicio. Dum katolikoj ĝis la epoko de la Reformacio plej ofte uzis kiel oficialan version de la Biblio nur latinlingvaj eldonoj, Protestantismo kongrue kun la ĝenerala tendenco al la uzado de la propraj lingvoj en ceremonioj kaj skribaĵoj (postulite de la doktrino pri universala pastraro) promociis la tradukojn de la Biblio al naciaj lingvoj.
Sakramentoj kaj ritoj

Plejparte, ĉiuj protestantaj eklezioj praktikas la bapton. En la plimulto de la protestantaj eklezioj, same kiel en la ortodoksiisma kaj rom-katolika tradicioj, la bapto samtempe funkcias kiel metodo por membriĝi en la koncerna eklezio. Por Menonitoj tio estas klara kialo rifuzi la bapton al infanoj. Nur post konfesado de sia fido, tie oni kiel plenkreskulo povas esti baptita. Laŭ la Remonstrantoj, male, la bapto nur membrigas en la Eklezio de Kristo. Konkreta membriĝo en difinita eklezio estu komplete disigita de tio ĉi.
La Manĝo de la Sinjoro aŭ Sankta Vespermanĝo, kiun romkatolikoj nomas, la komunio estas celebrata en preskaŭ ĉiu eklezio. Kvankam la plimulto kredas, ke Kristo iel ĉeestas ĉe la komunio, eĉ se nur simbole, iliaj ideoj pri tio diverĝas. Sed ĉiuj malkonsentas kun la tipe rom-katolika ideo (ankaŭ ne rekonata de la Ortodoksiismo) pri transsubstancigo: ke la substanco de la pano kaj vino vere fariĝas la korpo de Kristo (kvankam la ekstera aspekto restas sama). En pluraj eklezioj, la komunio kutime okazas ĉiumonate aŭ jarkvarone.
Kelkaj eklezioj (la Remonstrantoj jam depost jarcentoj), konsciante, ke "invitas nin la Sinjoro", tute principe invitas kiun ajn ĉeestanton ĉu baptitan ĉu ne - aliaj, laŭ la tradicio de ortodoksiismo kaj Romo, limigas la inviton partopreni nur al siaj propraj membroj. La centro de protestanta Diservo ne estas komunio sed la legado el la Biblio, preĝado kaj predikado, ĉar ĝi instigas la fidon.
La plimultaj eklezioj konas la riton de nupto kaj ordino de pastoroj aŭ pastorinoj, sed plejparte ne konsideras tion sakramento. Eksedziĝo estas tolerata en la praktiko, se jam nur por teni pura la idealon de la geedzeco. En kreskanta nombro da eklezioj la nupto inter gejaj paroj estas samranga kiel nupto de geaj paroj.
Luteranismo havas pentofaradon, nome rito de konfesio.
Apartaj kredoj
Triunuo

Protestantoj kiuj aliĝas al la Nicea Kredo kredas je tri personoj (Dio Patro, Dio Filo, kaj la Sankta Spirito) kiel ununura Dio.
Movadoj kiuj aperis ĉirkaŭ la tempo de la Reformacio, sed ne estas parto de Protestantismo mem (ekz. Unitariismo), malaprobas la kredon je Triunuo. Tio ofte funkcias kiel kialo por ekskludo de la Unitaria Universalismo, la Unueca Pentekostismo, kaj aliaj movadoj disde Protestantismo fare de diversaj observantoj. Unitariismo daŭre havas ĉeeston ĉefe en Transsilvanio, Anglio, kaj Usono.[18]
Kristo en la Eŭkaristio

La protestantisma movado komencis diverĝi en plurajn apartajn branĉojn en la mezo ĝis la fino de la 16-a jarcento. Unu el la centraj punktoj de diverĝo estis konflikto pri la Eŭkaristio. Fruaj protestantoj malaprobis la katolikan dogmon de transsubstancigo, kiu instruas ke la pano kaj vino uzitaj en la rito de la Meso perdas sian naturan substancon estante transformitaj en la korpon, sangon, animon kaj diecon de Kristo. Ili malkonsentis unu kun la alia koncerne la ĉeeston de Kristo kaj lia korpo kaj sango en la Sankta Komunio.
- Luteranoj diras, ke en la Sinjora Vespermanĝo, la Korpo kaj Sango de Kristo ĉeestas "en, kun, kaj sub la formo" de pano kaj vino por ĉiuj tiuj kiuj manĝas kaj trinkas ĝin,[19][20] doktrino ke la Formulo de Konkordo nomas la Sakramenta unio.[21] Dio fervore proponas al ĉiuj, kiuj ricevas la sakramenton,[22][23] pardonon de pekoj,[24][25] kaj eternan savon.[26]
- La reformitaj eklezioj emfazas la realan spiritan ĉeeston, aŭ sakramentan ĉeeston, de Kristo, dirante ke la sakramento estas sanktiga graco tra kiu la elektita kredanto ne fakte partoprenas de Kristo, sed simple per la pano kaj vino prefere ol en la elementoj. Kalvinistoj neas la luteranan aserton ke ĉiuj komuniantoj, kaj kredantoj kaj nekredantoj, buŝe ricevas la korpon kaj sangon de Kristo en la elementoj de la sakramento, sed anstataŭe asertas ke Kristo estas unuigita al la kredanto per fido - direkte al kiu la vespermanĝo estas ekstera kaj videbla helpo. Kalvino ankaŭ emfazas la realan ĉeeston de Kristo pere de la Sankta Spirito dum Eŭkaristio. Ĉi tio ofte estas referita kiel dinamika ĉeesto.
- Anglikanoj kaj metodistoj rifuzas difini la Ĉeeston, preferante lasi ĝin mistero.[27] La Preĝlibroj priskribas la panon kaj vinon kiel eksteran kaj videblan signon de interna kaj spirita graco, kiu estas la Korpo kaj Sango de Kristo. Tamen, la vortoj de iliaj liturgioj sugestas, ke oni povas teni al kredo je la Reala Ĉeesto kaj Spirita kaj Sakramenta Ĉeesto samtempe. Ekzemple, "... kaj vi nutris nin per la spirita nutraĵo en la Sakramento de lia korpo kaj Sango;" "... la spirita manĝaĵo de la plej altvalora Korpo kaj Sango de via Filo nia Savanto Jesuo Kristo, kaj por certigado nin en ĉi tiuj sanktaj misteroj ... " [28]
- Anabaptistoj tenas popularan simpligon de la teologio de Zvinglo, sen zorgo pri teologiaj komplikaĵoj kiel sugestite supre, povas vidi la Sinjoran Vespermanĝon simple kiel simbolo de la komuna kredo de la partoprenantoj, memorceremonio de la faktoj de la krucumo, kaj memorigilo de ilia starado kune, same kiel la korpo de Kristo (vido referita kiel memorismo).[29]
Aliaj
Protestantoj malakceptas la katolikan doktrinon de la papal supereco, kaj havas variajn konsiderojn pri la nombro de sakramentoj, pri la reala ĉeesto de Kristo en la Eŭkaristio, kaj aliaj aferoj de eklezia regado kaj de apostola posteuleco.[30][31]
La adoradon de Sanktuloj protestantismo ne konas: ne estas protestantaj sanktuloj, almenaŭ ne oficiale. Sed eĉ la liberala protestantismo (kiun kelkaj konsideras kvazaŭ-ekstremisma) konas siajn "sanktulojn" (homojn, kiuj estas konsiderataj kiel gravaj ekzemploj, kiel Dietrich Bonhoeffer). La protestantoj ne preĝas al sanktuloj, do same pri Maria, kies adoradon en la romkatolika tradicio kutime oni spertas kiel blasfemon aŭ eĉ idolismon. Laŭ protestantismo, katolikismo traktas sanktulojn kiel idolojn aŭ diaĵetojn, anstataŭante sanktulojn (precipe Maria) por Dio.
La tradicion pri Monaĥoj protestantismo ĝenerale ne havas (escepto: la komunumo de Taizé en Francujo; sed tiu komunumo ja estas principe ekumena klopodante ligon kaj eĉ unuigon ĉefe inter protestantismo kaj katolikismo, sed ankaŭ kun aliaj eklezioj).
Kelkaj branĉoj de liberala protestantismo konsideras Jesuon senpere homo tre saĝa kaj sankta, sed nur homo, nepre ne Dio. La plimulto de la liberalaj protestantoj konsideras tiun demandon afero ne vere grava. Laŭ kontraŭuloj, protestantismo, des pli liberala protestantismo ne estas vera kristanismo, sed nura modernismo.
Kelkaj protestantaj konfesoj
- Adventismo - Anglikanismo - Baptismo - Suda Baptisma Konvencio - Episkopanismo - Fundamentismo - Kalvinismo - Kanada Misia Alianco - Kristana Scienco - Kvakerismo - Luterismo - Metodismo - Metropola Komunuma Eklezio - Molokanismo - Monda Konsilio de Eklezioj - Mormonismo - Pentekostismo (i.a. Asembleo de Dio) - Pietismo - Presbiterianismo - Unuiĝinta Eklezio de Kanado - Unuiĝinta Eklezio de Kristo - Remonstrantoj - Menonitoj - kaj multaj aliaj.
Gravaj reformantoj
- Lutero - Zvinglo - Kalvino - John Knox - Ellen G. White - Arminio - Menno Simons
- Pra-Protestantoj
- valdismo - John Wyclif - Jan Hus
Organizoj
Protestantismo kaj Esperanto
La Esperantista ligo de protestantoj estas la Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI). Ĝi estis fondita en 1911 dum la Universala Kongreso de Esperanto en Antverpeno. KELI konsistas el anoj de la plej diversaj apartiĝoj de la protestanta eklezio, ekz. de Luteranoj, Kalvinanoj, Metodistoj kaj Baptistoj, sed ankaŭ kelkaj katolikoj kaj ortodoksuloj membras en ĝi. La celo de KELI estas krei efikan kunlaboron inter kristanoj el diversaj landoj kaj per Esperanto diskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo. Oni klopodas atingi tiun ĉi celon per kolektado de anoj en ĉiu nacio kaj en ĉiuj protestantaj organizaĵoj, per eldonado de internacia ligorgano, per organiza subdivido en naciaj ligoj kaj lokaj grupoj, ktp. En 2017 KELI havis 350 membrojn. Ĝia organo Dia Regno aperas sesfoje jare.
- Vidu ankaŭ: E-Movado inter protestantoj
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.