From Wikipedia, the free encyclopedia
Vistulo estas la plej granda rivero de Pollando. Ĝi longas 1047 km kaj estas la plej longa rivero fluanta en Baltan Maron (malmulte pli longa ol Daŭgavo, 1020 km). Ĝi ne estas tamen la plej akvoriĉa, ĉar la rivero Neva, elfluanto de la Lago Ladoga, estas pli ol duoble pli riĉa je akvo.
Vistulo | |
pole: Wisła | |
rivero | |
Vistulo en Krakovo | |
Landoj | Pollando |
---|---|
Alfluantoj | |
- maldekstraj alfluantoj | Pilica |
- dekstraj alfluantoj | 4
|
Kelkaj gravaj urboj | 7
|
Fonto | Barania Góra |
- alteco | 1 107 m |
Enfluejo | Balta Maro |
- situo | apud Gdansko, Pollando |
- alteco | 0 m |
Longo | 1 047 km (651 mi) |
Akvokolektejo | 194 424 km² (19 442 400 ha) |
Trafluo | Gdansko |
- mezproksima | 1 080 m³/s |
Mapo de riverfluo
| |
Vikimedia Komunejo: Vistula | |
La akvofonto situas en la suda parto de la lando, en la Beskidoj, je la alteco de 1107 metroj super la marnivelo.
Ĝi komence fluas orienten, poste daŭre norden kun grandaj kurboj. Ĝi trafluas la tutan landon kaj oriente de Gdańsk alfluas al Golfo de Gdansko per larĝa riverdelto. La akvokolekta areo estas ĉirkaŭ 194.000 km², kies 4/5-ono troveblas en Pollando.
Alfluanto estas Soła.
Hidronimo "Wisła" havas pli ol 2000 jarojn.
La unua mencio skribita latine devenas de la jaroj 7-5 a.K. kaj estas en la mapo de Marcus Vipsanius Agrippa ekspoziciita en Porticus Vipsania. Ĝi estas ankaŭ en Chorographia (44 p.K.) de Pomponius Mela, kiel Visula, kaj en Natura historio (77) de Plinio la Maljuna, kiu nomis la riveron Visculus aŭ Vistla. Ambaŭ asertas ke tiam la rivero estis la limo inter ĝermanaj kaj sarmataj triboj.
La latina nomo troveblas ankaŭ en pluaj lokoj, ekzemple en la 3-a jarcento (Gaius Iulius Solinus) kaj en la 5-a jarcento (Divisio orbis terrarum).
La greka Ptolemeo nomis la riveron greke Ouistoula kaj donis nomojn kaj sidejojn de Vistulaj triboj: Venedoj, Gotoj, Galindoj.
Wincenty Kadłubek nomis Vistulon Vandalus, devenigante la rivernomon de la persona nomo Wanda, kaj tiun ĉi de la vorto vanduo, signifanta en la litova lingvo akvon, simile al Ouiádou (= akvo, rivero) de Ptolemeo (rivero Odra). Tamen Jan Długosz en Annales seu cronicae incliti... nomas Vistulon "rivero Biała": a nationibus orientalibus Polonis vicinis, ab aquae condorem Alba aqua... nominatur.
Laŭ pluraj fakuloj, oni povas rekrei la plej malnovan formon kiel *Wīstlā, kaj pruvi ligon kun la radiko *weys „flui”, de kiu devenas ankaŭ la nomoj de aliaj riveroj (Weser, Viesinta ktp).[1] Laŭ aliaj fakuloj, tamen, pro manko de ligoj en loknomoj kaj manko de la vortero *Wīstl- en historiaj lingvoj, oni povas akcepti, ke hindeŭropaj popoloj transprenis la nomon de pli fruaj, ne-hindoeŭropaj loĝantoj.[2]
Fontoj de la rivero troviĝas en suda Pollando, ĉe alteco de 1107 m super la marnivelo (Czarna Wisełka) kaj 1080 m super la marnivelo (Biała Wisełka), sur okcidenta deklivo de Barania Góra en Sileziaj Beskidoj.
En geografia senco Vistulo havas du fontajn riveretojn: Biała Wisełka (Blanka Vistuleto) kaj Czarna Wisełka (Nigra Vistuleto). Tamen en hidrologia senco Vistulo komenciĝas en la loko de kunligo de la rivereto Malinka kun la rivereto Wisełka estiĝinta pro kunligo de Blanka kaj Nigra Vistuletoj.
Disdivido de la trapaso:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.