Remove ads
lando en sudorienta Azio, konsistanta el duono de insulo Timoro en Pacifiko From Wikipedia, the free encyclopedia
Orienta Timoro (tetune Timor Lorosae, portugale Timor Leste) estas regno en Sudorienta Azio. La nomo Timoro devenas de timor aŭ timur, la vorto por "oriento" en ĉiuj malajaj lingvoj. La lando konsistas el la orienta duono de la insulo Timoro kaj la najbaraj insuloj Atauro kaj Jaco, kaj ankaŭ Oecussi-Ambeno, regiono tute ĉirkaŭata de Okcidenta Timoro (parto de Indonezio) kuŝanta sur la nordokcidenta parto de la insulo [1][2] [3][4] [5][6] [7][8] .
Ĝi estis kolonio de Portugalio ekde la 16-a jarcento kaj dume konata kiel Portugala Timoro. En 1975, Orienta Timoro sin deklaris sendependa. Post naŭ tagoj, indoneziaj trupoj invadis la landon. Usono akceptis tiun okupon. Tuj okazis miloj da murdoj kaj en la sekvanta 25-jara periodo Indonezio genocidis ĉirkaŭ trionon de la popolo de Orienta Timoro preskaŭ neatentite de la mondo. En 1986 Indonezio aneksis ĝin kaj anoncis ĝin sia 17a provinco - Loro Sae. Tiun fakton ne agnoskis Unuiĝintaj Nacioj [9].
La organizo Fretilin gvidis la politikan kaj armean lukton kontraŭ la transpreno de fare de Indonezio de Orienta Timoro ĝis ĝia gvidanto, Nicolau Lobato, estis kaptita kaj mortigita fare de la indonezia armeo en Decembro 1978. Ekde la mortigo de Lobato, la armita rezisto de la timora loĝantaro kontraŭ la indoneziaj invadantoj efike vanuiĝis. La perdo estis disbatanta (85% de la gvidistoj de la movado estis mortigitaj, 80% de la armetrupoj estis perdita, kaj 90% de iliaj armiloj estis kaptitaj aŭ detruitaj). La civila loĝantaro estis dissemita al tendaroj kaj malsatego regis en Timoro. Krome, la indoneziaj militfortoj kontrolis kaj la amaskomunikilojn kaj la komunikajn kanalojn kiuj ligis la kontraŭulojn de la insulo kun tiuj kiuj apogis la lukton en la ekstera mondo. Komence, la restaĵoj de la rezisto, sub la gvidado de Xanana Gusmao agis por renovigi la ligon inter la malmultaj militunuoj forlasitaj en la areo kaj kiuj povis aranĝi armean agadon kontraŭ la okupaciaj fortoj.
En 1999 okazis baloto, en kiu la loĝantoj de Orienta Timoro subtenis la ideon de sendependeco. Finfine, post periodo en prizorgeco de UNO, Orienta Timoro liberiĝis, je la 20-a de majo de 2002 [10] . Komparu kun Okcidenta Saharo.
La timora eskudo de 1959 ĝis la jaro 1976 estis la nacia valuto de Orienta Timoro. Unu eskudo estas dividita je cent centavoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TPE. Ĝin en 1976 anstataŭigis la indonezia rupio. Intertempe en Orienta Timoro la oficiala valuto estas la usona dolaro [11] [12].
Orienta Timoro apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.