Xanana Gusmão

la 1a prezidento de Orient-Timoro From Wikipedia, the free encyclopedia

Xanana Gusmão

Kay Rala Xanana GUSMÃO [ŝananna guĵmaŭn] (naskiĝis la 20-an de junio, 1946), origine nomita José Alexandre GUSMÃO, estis la unua prezidanto kaj estas nuna ĉefministro de Orienta Timoro.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi

Gusmão naskiĝis en Manatuto, kiam la lando ankoraŭ estis sub kontrolo de Portugalio, kaj studis en jezuita lernejo en la ĉirkaŭaĵo de Dilo.

En 1971, li engaĝiĝis en la politika agado por la sendependeco de la lando, kun la movado organizita de José Ramos-Horta.

En 1974, post la Revolucio de la Diantoj, oni komencis la planojn por la malkoloniigo de la lando. En 1975, la movado de Gusmão, la FRETILIN deklaris la sendependecon, kiel Demokrata Respubliko de Orienta Timoro, kaj li estis ŝarĝito subskribi la akton.

Naŭ tagojn poste, Indonezio invadis Orientan Timoron, kaj Gusmão sin engaĝiĝas en la lukto kontraŭ la invado. En 1992 li estis enprizonigita, ĝis 1999. En tiu ĉi jaro okazas referendumo, kiun venkas la proparolantoj de la sendependiĝo.

Post grandaj masakroj, la sendependiĝo estis proklamita la 20-an de majo 2002. Gusmão estis elektita unua prezidento de la lando, ĝis la balotoj de 2007, en kiuj venkis Ramos-Horta.

En aŭgusto 2007, Gusmão estis elektita ĉefministro.

Pliaj informoj Antaŭe:, Prezidanto de Orienta Timoro ...
Antaŭe:Prezidanto de Orienta TimoroPoste:
Nicolau dos Reis Lobato (1977–1978)2002–2007José Ramos-Horta
Fermi
Pliaj informoj Antaŭe:, Ĉefministro de Orienta Timoro ...
Antaŭe:Ĉefministro de Orienta TimoroPoste:
Estanislau da Silva2007–nun
Fermi

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.