1992 estis superjaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron) .
1992 Events Collage V1
En la jaro 1992 post Kristo okazis, interalie:
Mondo
Aŭstrio : Thomas Klestil elektatas prezidento.
Fina disiĝo de Jugoslavia Socialisma Federacia Respubliko . Eliras Kroatio , Bosnio kaj Hercegovino . Serbio kaj Montenegro kreas novan Jugoslavion .
Kreita Ehmay ghee chah .
UNO : Boutros Boutros Ghali anstataŭigas Javier Pérez De Cuellar kiel ĝenerala sekretario. Bosnio aniĝas, kaj Eŭropa Unio kaj Usono rekonas ĝian sendependecon. Krome aniĝas: Armenio , Azerbajĝano , Kartvelio , Kazaĥstano , Kirgizio , Kroatio , Moldavio , San-Marino , Slovenio , Taĝikio , Turkmenio kaj Uzbekio .
Estonio : Lennart Meri elektatas prezidento.
Rumanio : Dua el du unuaj demokratiaj elektoj.
Kroatian sendependecon agnoskas Usono .
Israelo : Yitzhak Rabin elektatas ĉefministro. Granda venko de la maldekstruloj post multaj jaroj.
Maŭricio : Cassam Uteem elektatas prezidento.
Kartvelio : Demokratie elektita prezidento Zviad Gamsaĥurdia renversiĝas.
Afganion unuigas la Norda Alianco .
Kameruno , Kongolo Brazavila , Malio : Unuaj multpartiaj elektoj.
Hispanio , Internacia ekspozicio de Sevilo (1992)
15-a de aprilo : Vjetnamo akiras sian konstitucion.
Aŭgusto : la ŝtatestroj de la Sud-Afrika Disvolviĝ-Kunordiga Konferenco kunvenis en Windhoek , Namibio , kaj subskribis deklaracion kaj traktaton establigante la novan organizaĵon, la Sud-Afrika Disvolviĝa Komunumo .
31-a de oktrobro : Frumatene komenciĝis armita konflikto inter Inguŝio kaj Nord-Osetio , kaŭkazaj respublikoj de Rusio . Kvankam la milita fazo daŭris nur 6 tagojn, la streĉo de rilatoj daŭras ĝis nun.
1-a de decembro : UN-rezolucio kondamnas la serbojn kiel ĉefagresanfojn, en Bosnio . El ia militregiono multiĝas raportoj pri sistemaj perfortoj de virinoj kaj pri koncentrejoj.
2-a de decembro : Germana parlamento ratifas la traktaton de Mastriĥto .
3-a de decembro : Eksa GDR-ĉefo Honecker en proceso neas ĉian kulpon pri politikaj viktimoj.
3-a de decembro : Nova leĝo permesas israelajn kontaktojn kun PLO -reprezentantoj.
6-a de decembro : Hinduoj detruas moskeon en Ayodhya kaj kaŭzas tumultojn en Hindio , Pakistano kaj Bangladeŝo .
6-a de decembro : La svisa popolo voĉdonas kontraŭ ia aliĝo al Eŭropa Ekonomia Areo (EEA)
7-a de decembro : Prezidanto Kuĉan kaj liberaldemokratoj venkas en Slovenio .
8-a de decembro : Rusia prezidanto Boris Jelcin nomumas la liberalan ekonomikiston Jegor Gajdar ĉefministro de Rusio .
9-a de decembro Armitaj UN-trupoj invadas Somalion por helpi ai la malsatanta popolo (laŭ oficiala versio).
10-a de decembro : Portugala parlamento ratifas la traktaton de Mastriĥto.
10-a de decembro : Rigorberta Menchu , defendantino de la indiĝenaj rajtoj en Gvatemalo , ricevas - la Nobelpacpremion .
10-a de decembro : La germana registaro ekmalpermesas novnaziajn grupiĝojn reage al iliaj atakoj kontraŭ eksterlandanoj.
11-a de decembro : Sukcesa konferenco de Eŭropa Komunumo en Edinburgo .
13-a de decembro : La liĥtenŝtejna popolo voĉdonas por la aliĝo ai Eŭropa Ekonomia Sfero (EES).
15-a de decembro : Post solvo de la parlamenta krizo, la nova rusia ĉefministro Viktor Ĉernomirdin promesas daŭrigi reformojn kun modifoj.
17-a de decembro : Reage al murdo de israela soldato fare de organizaĵo Hamas , la jerusalema registaro deportas 400 palestinanojn al Libano .
19-a de decembro : La nova prezidanto de Sud-Koreio nomiĝas Kim Jung Sam . Opoziciulo Kim Dae-Jung fiaskas.
20-a de decembro : Prezidanto de Serbio Slobodan Miloŝeviĉ reelektita. Opozicia kandidato Panid postulas nuligon de la, laŭ lia opinio, manipulutaj elektoj.
20-a de decembro : Unuafoje pluraj kandidatoj - prezentas sin en komunumaj elektoj en Kubo .
30-a de decembro : Brazila prezidanto Fernando Collor de Mello demisias sub premo de koruptada suspekto.
16-a de februaro : Jânio Quadros , prezidento de Brazilo (n. 1917 )
6-a de aprilo : Isaac Asimov , usona sciencfikcia verkisto (n. 1920 )
23-a de aprilo : Satyajit Ray , barata filmreĝisoro (n. 1921 )
28-a de aprilo : Francis Bacon , irlanda pentristo (n. 1909 )
6-a de majo : Marlene Dietrich , germana aktorino kaj kantistino (n. 1901 )
8-a de aprilo : Daniel Bovet , nobelpremiita denaska esperantisto (n. 1907 )
21-a de junio : Joan Fuster , katalunlingva valencia verkisto (n. 1922 )
22-a de junio : Constantin Virgil Gheorghiu , rumana verkisto (n. 1916 )
24-a de aŭgusto : André Donner , nederlanda juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (n. 1918 )
1-a de septembro : Árni Böðvarsson , islanda esperantisto (n. 1922 )
4-a de septembro : João Masiero , brazila esperantisto (n. nekonata)
8-a de oktobro : Willy Brandt , kanceliero de Germanio 1969–74 (n. 1913 )
7-a de novembro : Alexander Dubček , prezidanto de Ĉeĥoslovakio (n. 1921 )
Albertino dos Santos Matias , portugala esperantisto (n. 1910 )