La 8-a de aprilo estas la 98-a tago de la jaro (la 99-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 261 tagoj restas.
Je la 8-a de aprilo okazis, interalie:
- 217: Romia imperiestro Karakalo estis apud Harran murdita de la prefekto de pretora gvardio Makrino
- 1093: Katedralo de Winchester estis konsekrita
- 1139: Reĝo de Sicilio Roĝero la 2-a estis ekskomunikita
- 1232: Mongoloj komencis sieĝon de Kajfengo, la ĉefurbon de dinastio Jin
- 1271: Sirio: Ordeno de Sankta Johano/Malta Ordeno redonis al mamelukoj de Bajbarso la fortikaĵon Krak des Chevaliers
- 1364: Karlo la 5-a iĝis reĝo de Francio
- 1378: Urbano la 6-a iĝis papo, la lasta ne apartenanta al la kardinala kolegio, dum kies pontifikeco sekvis la granda okcidenta skismo
- 1421: En Krakovo estis subskribita alianco kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj inter Ladislao la 2-a Jogajlo kaj grafo de Brandenburgio
- 1455: Kaliksto la 3-a iĝis papo
- 1500: Venko de francoj kontraŭ armeo de Ludoviko Sforza en la batalo de Novaro
- 1513: Hispana konkistadoro Juan Ponce de León deklaris Floridon hispana kolonio
- 1525: Pola reĝo Sigismondo la 1-a kaj alta majstro Albreĥto subskribis traktaton de Krakovo, kiu formale finis la militon kun Ordeno de germanaj kavaliroj (1519-21) kaj sekularigis prusan branĉon de la ordeno
- 1546: Koncilio de Trento fiksis kanonon de la libroj de la Biblio
- 1708: En Romo okazis premiero de oratorio La Resurrezione de Georg Friedrich Händel
- 1719: En Brazilo fondiĝis la urbo Cuiabá
- 1730: Unua sinagogo en Novjorko estis konsekrita
- 1740: Reĝa Mararmeo kaptis la hispanan liniŝipon Princesa, kiu poste restis en la brita servo
- 1769: Bara Konfederacio: insurekcianoj venkis rusojn en batalo de Iwla, apud Dukla
- 1783: imperiestrino Katerina la 2-a aneksis Krimeon al la Rusia imperio
- 1786: Stanislao Aŭgusto Poniatowski donis urborajton al Nowy Tomyśl
- 1794: Pollando: Tadeusz Kościuszko nomumis Wojciech Bartos Głowacki standardportisto, premie pro heroeco dum la batalo de Racławice
- 1801: En Bukareŝto oni murdis en pogromo 128 judojn
- 1808: Papo Pio la 7-a kreis kvar diocezojn: Bardstown, Boston, Filadelfio kaj Nov-Jorko - Usono iĝis sendependa romkatolika eklezia provinco kun diocezoj kaj unu episkopujo
- 1809: Aŭstrio atakis Bavarion
- 1812: Rusa imperiestro Aleksandro la 1-a faris Helsinkon ĉefurbo de Grandprinclando Finnlando
- 1815: Du divizioj de napola armeo okupis Florencon kadre de aŭstra-napola milito, devigante granddukon de Toskanio fuĝi al Pizo kaj reĵetante aŭstran kontingenton en Pistojo
- 1820: Cikladoj: sur la insulo Meloso en la Egea Maro, serĉante konstrumaterialojn kamparano Yorgos Kentrotas trovis Melosan Venuson
- 1848: Lingvaj rajtoj: Aŭstrio-Hungario proklamis egalecon de lingvoj
- 1853: Bahá'u'lláh, la profeto fondinta de la Bahaa Kredo, ekzile alvenis al Bagdado, kie li anoncis sian mision al siaj kunuloj en 1863
- 1861: En Varsovio homamaso estis masakrita de rusa kavalerio komandata de generalo Stepan Ĥrulev — pereis ĉirkaŭ 200 homoj, 500 estis vunditaj
- 1861: Bulgara grek-katolika eklezio fondiĝis
- 1867: Francisko Jozefo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1904: Tria Respubliko de Francio kaj Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando subskribis la koran akordon ("Entente cordiale") post jarcentoj de konfliktoj pri kolonioj, kies daŭrigo montriĝis traktato de Dunkerque el 1947
- 1906: En Hungario kreiĝis la dua registaro de Sándor Wekerle
- 1911: Nederlanda fizikisto Heike Kamerlingh Onnes malkovris fenomenon de superkonduktiveco
- 1916: Al Varsovio aliĝis kiel kvartaloj: Mokotów, Ochota, Praga-Południe, Targówek, Wola kaj Żoliborz
- Unua mondmilito:
- 1919: Proklamo de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1919: Dua Pola Respubliko: AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio estis fondita en Krakovo
- 1924: Sekularizo: ŝariaj juĝejoj estis forigitaj en Turkio kadre de la reformoj de Atatürk
- 1929: Hindia sendependiga movado: en parlamentejon de Delhio Bhagat Singh kaj Batukeshwar Dutt eksplodigis du bombojn kaj disĵetis flugfoliojn
- 1933: Britio enkondukis embargon kontraŭ liverado de sovetiaj varoj al la lando
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: germana polico pafmortigis 102 personojn en 3 polaj vilaĝoj, kaj arestis de la 20-a de marto ĝis la 8-a de aprilo 160 polojn pro provo transpaŝi antaŭmilitan landlimon polan-hungaran; Kontraŭjudismo: laŭ decido de Adolf Hitler Germana Supera Komandantaro de Armitaj Fortoj ordonis reglamenton pri judodevenaj miksrasuloj kaj demision de ĉiuj duonsangaj judoj kaj soldatojn edziĝintaj al judinoj aŭ duonsangaj judinoj; altece de Lillesand, apud Norvegio pola submarŝipo ORP Orzeł (Aglo) sinkigis germanan transportan 5200-tunan ŝipon "Rio de Janeiro", celanta konkeri Norvegion - transportataj al Bergen ĉ. 200 soldatoj de Wehrmacht pereis kaj 180 saviĝis - oficiala komuniko aperis en Londono nur la 19-an de aprilo; altece de Trondheim germana peza krozŝipo sinkigis britan destrojeron; radiostacio en Oslo transdonis informon, ke la germana ŝiparo navigas tra Kategato, sed ĝia celo ne estas Norvegio; Danio: la registaro reĵetis proponon de militistoj alarmigi la armeon kaj rekrutigi civilulojn el 10 naskiĝjaroj
- 1941: Germana polico pafmortigis en Godziszów 11 polojn kaj 7 judojn; Władysław Bartoszewski forlasis koncentrejon Aŭŝvico; en Belorusa SSR komunistaj regopovoj decidis malgrandigi kamparanajn bienojn ĝis maksimume 15 hektaroj; Londono: Konsilio de Ministroj de Pola Respubliko en ekzilo apogis la ideon krei Slavan Legion por kune batali kun Jugoslavio, kie devus troviĝi pola taĉmento; en prizona malsanulejo de Ĥerson mortis pro malsatego brigada generalo Mariusz Zaruski, adjutanto de Józef Piłsudski kaj Stanisław Wojciechowski, arestita en Lvovo de NKVD unu jaron pli frue; "Wieści Polskie" informis laŭ Moskvo, ke kadre de popolinterŝanĝo inter Tria Regno kaj Sovetunio el la 10-a de januaro, ke al Rusio venis 21 343 personoj (9 248 rusoj kaj 11 955 litovoj de Klaipėda kaj Suwałki), kaj al Germanio alvenis 67 805 personoj; Balkana Fronto: germana 40-a Armea Korpuso okupis en Nord-Makedonio Tetovo, Prilep kaj Krivolak - fino de organizita rezisto ĉi-regione, 2-a Kirasita Divizio trarompis reziston de Armeo "Orienta Makedonio" malfermante la vojon al Tesaloniko; direkten Sofio-Beogrado germana 1-a Kirasita Gvardio trarompis defendon de jugoslavia Kirasita Divizio okupante Pirot; Orientafrika Fronto: brita armeo konkeris Massaua prenante 9590 militkaptitojn kaj akirante 127 kanonojn - italoj sinkigis signifan nombron de la propraj ŝipoj
- 1942: Operaco Reinhardt: germana estro de la distrikto Tomaszów Mazowiecki raportis pri pafmortigo de ĉirkaŭ 30 judoj pro provo memvole forlasi la geton; Provinco Vartlando: en Poznań germanoj senkapigis 10 polojn; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Raków 15 polojn alveturigitajn de Piotrków Trybunalski; Pola Rezistomovado: Venĝa Asocio de Pola Enlanda Armeo bruligis en Krakovo deponejon de armea materialo; Arkta Oceano: batalo pri konvojoj PQ-14 kaj QP-10 komencita (ĝis la 21-a de aprilo)
- 1943: Volinia masakro: 130 poloj estis murditaj de Ukraina Ribela Armeo kaj ukrainoj en setlejo Brzezina (nun en Rivna provinco); germanaj ĝendarmoj pafmortigis en distrikto Konecki kaj en vilaĝo Szostaki 11 virojn, 8 virinojn kaj 9 infanojn, kaj en distrikto Siedlce 3 polojn pro kaŝo de judoj kaj partizanoj, en Radoszyce vivbruligis ĉirkaŭ 10 personojn kaj pafmortigis 2 virojn; en Svedio estis ondita Help-Komitato por Polaj Infanoj; oni subskribis usonan-iranan komercan interkonsenton kaj en Britio publikigis "Blankan Libron" pri la plano John Maynard Keynes; en palaco de Klessheim komenciĝis dutaga renkontiĝo de Adolf Hitler kun Benito Mussolini pri la defendebleco en Tunizio; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Duisburg
- 1944: Taĉmento de germana polico bruligis 17 kamparanajn bienojn en Ksawerów, murdante 5 personojn; el Ukrainio tra Okcidenta Bugo transiris al Lublinio partizana brigado de Popola Armeo; Distrikto Puławski: taĉmento de Hieronim Dekutowski sur ŝoseo Varsovio-Lublin atakis kolumnon de germanaj aŭtomobiloj; Ruĝa Armeo komencis liberigi Krimeon; pola-soveta kontraŭaviada defendo kontraŭstaris germanan atakon al fervoja stacidomo Darnica apud Kievo (1-a el 14 noktaj atakoj de Luftwaffe, 7-a/8-a de aprilo); Orienta Fronto: trupoj de la 1-a Ukraina Fronto post okupo de 5 setlejoj (i.a. Vaŝkivci kaj proksime al Kolomeo) atingis landlimon kun Ĉeĥoslovakio; trupoj de 3-a Ukraina Fronto liberigis Belajevka (Odesa provinco)
- 1945: 1-a Armeo de Pola Soldataro komencis translokiĝi de la marboro de la Balta Maro ĝis la rivero Odro; en Gdynia okazis nupto de Pollando kun la maro fare de soldatoj de 1-a Varsovia Kirasita Brigado je la nomo de soldatoj de Westerplatte kaj oni hisis ŝipflagon sur ORP „Korsarz”, unua ŝipo en Pola Mararmeo; Okcidenta Fronto: komandata de generalo Stanisław Maczek 1-a Kirasita Divizio transpaŝis germanan-nederlandan landlimon; en Badenio francaj trupoj de 1-a Armeo okupis Pforzheim; en Malsupra Bavario usonaj trupoj de 7-a Armeo atingis Schweinfurt kaj 5-a Armea Korpuso okupis Göttingen; en Slovakio norde de Bratislavo trupoj de 2-a Ukraina Fronto trairis Moravon; Malsupra Aŭstrio: trupoj de 3-a Ukraina Fronto krom pludaŭra sturmo al Vieno okupis Tulln kaj Neulengbach; nokte de la 8-a/9-a de aprilo Bomba Korpuso de RAF atakis fabrikon de sinteza brulaĵo "Lutzkendorf" (942 tunoj da bomboj) kaj havenajn konstruaĵojn en Hamburgo (1491 bombtunoj)
- Postmilito:
- 1949: En Kroatio fondiĝis nacia parko de Plitvicaj lagoj
- 1950: Sovetaj ĉasaviadiloj paffaligis en regiono de Liepāja en Latvio usonan patrolan bombaviadilon
- 1953: Posta unua prezidento de sendependa Kenjo Jomo Kenyatta estis kondamnita al 7 jaroj da peza laboro sub riproĉo gvidi kontraŭbritan ribelon Maŭ Maŭ
- 1959: Interamerika Banko por Disvolviĝo fondiĝis kun sidejo en Vaŝingtono
- 1959: Informadikistoj kaj aliaj personoj renkontiĝis por priparoli kreon de la komuna programlingvo pri komerco, kiu iĝis COBOL
- 1960: Nederlando kaj Okcidenta Germanio subskribis en Hago pakton pri milita reparacio
- 1960: Apartismo: en Sud-Afriko Afrika Nacia Kongreso kaj Panafrikanisma Kongreso de Azanio estis deklaritaj kontraŭleĝaj
- 1965: Traktato pri la kreo de komuna Konsilio kaj komuna Komisiono de la Eŭropaj Komunumoj subskribiĝis
- 1966: Leonid Breĵnev iĝis ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio
- 1967: La 12-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Vieno
- 1968: Oldřich Černík iĝis ĉefministro de Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko
- 1971: Unua kongreso de Internacia Romaa Unio fiksis internacian tagon de ciganoj
- 1973: Terorismo: en Kipro eksplodis 32 bomboj
- 1976: Pola skermisto Jerzy Pawłowski, 5-foja medalisto de Olimpikaj Ludoj, estis kondamnita pro spionado al 25-jara malliberigo
- 1979: Pola diplomato Edward Raczyński transprenis funkcion de la prezidento de Pola Respubliko en ekzilo
- 1980: Kosmosondilo Voyager 1 malkovris Teleston, lunon de Saturno
- 1985: Barato iniciatis proceson kontraŭ usona firmao respondeca pri Bhopala tragedio, kie pereis kelkaj miloj da homoj
- 1985: Miĥail Gorbaĉov anoncis, ke Sovetunio suspendos instaladon de mezdistancaj misiloj (SS-20) en Eŭropo kaj alvokis Usonon fari la samon
- 1986: Miĥail Gorbaĉov dum sia vizito en Toljatti unuafoje parolis pri perestrojko
- 1986: Pola juristo Kazimierz Sabbat anstataŭis Edward Raczyński en posteno de la pola prezidento en ekzilo
- 1990: Litovio: sovetiaj paraŝutistoj provis malsukcese sturmokupi Gazetaran Domon en Vilno
- 1990: Grekio: politika partio Nea Dimokratia gajnis parlamentan balotadon
- 1990: American Broadcasting Company: usona televida serio Ĝemelaj pintoj komenciĝis
- 1990: Reĝo Birendra de Nepalo post 30 jaroj permesis al politikaj partioj agadi
- 1991: Ruĝa Armeo komencis oficiale retiriĝi (de Borne Sulinowo) - lastaj taĉmentoj de ties Norda Grupiĝo forlasis Pollandon la 17-an de septembro 1993
- 1993: Nord-Makedonio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 2001: Eksa bulgara caro Simeono la 2-a fondis Nacian Movadon pri Stabileco kaj Progreso
- 2001: Alejandro Toledo gajnis prezidentan baloton en Peruo kunkurante kun Alan García
- 2005: Papo Johano Paŭlo la 2-a estis entombigita en Romo en la baziliko de Sankta Petro - evento amasiginta 5 milionojn da homoj
- 2005: Metroo de Varsovio: metrostacio Plac Wilsona ekfunkciis en la kvartalo Żoliborz
- 2005: Lanĉo de Ubuntu 5.04, nomita Hoary Hedgehog
- 2008: Oni voĉdonis konstitucion de Kosovo
- 2008: Nov-Delhio: unua dutaga pintokunsido Barato-Afriko komenciĝis
- 2008: Barejno: en la ĉefurbo Manamo ekfunkciis ventoturbino enkonstruita en nubskrapulon
- 2010: En Srilanko okazis parlamenta balotado - venkis koalicio de Mahinda Rajapaksa
- 2010: Dmitrij Medvedev kaj Barack Obama, prezidentoj de Rusio kaj Usono, subskribis traktaton START pri nuklea senarmiĝo
- 2011: Oficanta prezidento de Ĝibutio Ismail Omar Guelleh estis elektita por tria oficperiodo
- 2013: Du sunaismaj ekstremistaj grupoj kunfandiĝis kreante Islaman Ŝtaton - fine de junio 2014 proklamita kiel Tutmonda Kaliflando (ĝihadisma neagnoskita ŝtato)
- 2014: Microsoft finis apogon por operaciumo Windows XP kun aldonaĵo Service Pack 3
- 2018: Sinodo de Protestantisma Eklezio en Pollando kiel unua voĉdonis pri ebla uzo por liturgio de t.n. Ekumena Biblio
- 2019: Tutpollanda striko de polaj instruistoj komenciĝis
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2022: 44-a tago de la rusa agreso: rusoj okupis aŭtomobilojn por evakuo de la loĝantoj de Melitopolo kaj kamionojn kun humanitara helpo venantaj de Zaporiĵo; lige al evakuiĝantaj militrifuĝintoj el Donbaso du rusiaj raketoj kun grapolbomboj falis antaŭ la stacidomo de Kramatorsko, kie kolektiĝis preskaŭ 4 000 homoj, ĉefe virinoj, infanoj kaj maljunuloj — pli ol 50 personoj pereis kaj ĉ. 100 estis vunditaj; ukrainaj aŭtoritatoj identigis 163 personojn el 320 civiluloj kruele masakritaj en Buĉa, kaj deklaris ke rusoj amase forkaptas ukrainajn orfojn — ilia Dumao prilaboras leĝon pri ilia adopto
- Mondreago: Pola Sejmo voĉdonis pri kondamno de la genocido sur la teritorio de Ukrainio; Japanio forigis 8 rusajn diplomatojn kaj laborantojn de komercaj misioj en Tokio; Rusio forigis 45 polajn diplomatojn; Latvio: la 9-a de majo tiujare estos Memor-Tago pri Mortfalintaj Ukrainoj; ĵurnalistoj de suspendita en Rusio "Novaja gazeta" funkciigis eksterlande novan projekton "Novaja gazeta. Europa"; Belorusio aprobis liston de "neamikaj ŝtatoj", krom la landoj de EU estas: Usono, Britio, Aŭstralio, Kanado, Norvegio, Nov-Zelando, Albanio, Islando, Norda Makedonio, Liĥtenŝtejno, Montenegro kaj Svislando; Moskvo devigis fermon de 15 filioj de internaciaj organizaĵoj, i.a. de Amnestio Internacia kaj Human Rights Watch; EU akceptis laŭvican faskon da sankcioj kontraŭ 217 civitanoj de Rusio kaj 18 firmaoj; Slovakio transdonis sistemon de kontraŭaviada defendo S-300; Britio liveros al Ukrainio armilaron valoran 100 mln da pundoj
- 2023: 409-a tago de la rusa agreso: Pasinttage Ĥersona provinco estis atakita 71 fojojn per 397 raketoj, 17 falis sur loĝkvartalojn de Ĥersono; unuminuta silento en ukrainaj stacidomoj datrevene de pripafo en Kramatorsk, kie pereis 61 personoj
- Mondreago: Pasintsemajne Rusio malvenkis voĉdonon al tri organoj de UN; Joe Biden subskribis dekreton plilongigantan je sekva jaro sankciojn kontraŭ Rusio; Nederlando helpos al Ukrainio per 180 mln da eŭroj; en Berlino denove okazis porrusa manifestacio kun partopreno de ĉ. 3 mil personoj;
- 1320: Petro la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1367)
- 1336: Timur, mongola centrazia konkeristo, fondinto de dinastio de timuridoj (m. 1405)
- 1583: Miklós Esterházy, hungara politikisto, palatino, reĝa juĝisto (m. 1645)
- 1605: Filipo la 4-a, reĝo de Hispanio kaj Portugalio (m. 1665)
- 1608: Arnold Johan Messenius, sveda historiisto (m. 1651)
- 1634: Kozma Petrityevith Horváth, hungara memuaristo (m. nekonata)
- 1692: Giuseppe Tartini, itala violonisto, komponisto kaj pedagogo (m. 1770)
- 1695: Johann Christian Günther, germana verkisto (m. 1723)
- 1741: Basílio da Gama, brazila poeto (m. 1795)
- 1770: Johann Georg Lingemann, germana pedagogo kaj lernejestro
- 1793: Karl Ludwig Hencke, germana poŝtoficisto ŝatokupinta pri amatora astronomio, malkovrinto de asteroidoj (m. 1866)
- 1798: Dionisios Solomos, greka poeto (m. 1857)
- 1807: Karol Libelt, pola mesianisma filozofo, partoprenanto de la Novembra ribelo, politika kaj socia aganto (m. 1875)
- 1818: August von Hofmann, germana kemiisto, malkovrinto de aminoj (m. 1892)
- 1818: Kristiano la 9-a, reĝo de Danio (m. 1906)
- 1822: Hermann Welcker, germana anatomo (m. 1897)
- 1831: Karl Ernst Abicht, germana filologo kaj pedagogo (n. 1908)
- 1831: Gustav Compter, germana pedagogo kaj naturscienculo (m. 1921)
- 1836: Alberta von Maytner, aŭstra verkistino (m. 1898)
- 1859: Edmund Husserl, germana matematikisto kaj filozofo, ĉefkreinto de fenomenologio (m. 1938)
- 1869: Adam Mez, svisa orientalisto kaj arabisto, aŭtoro de la verko Renesanco de islamo, tradukita al eŭropaj lingvoj kaj la araba (m. 1917)
- 1874: Stanisław Taczak, pola militisto, unua komandanto de la ribelo de Grandpolujo (m. 1960)
- 1875: Alberto la 1-a, reĝo de la belgoj (m. 1934)
- 1877: Miklós Rácz, hungara historiisto, bibliotekisto, muzeologo kaj tradukisto (m. 1948)
- 1886: Ferdinand William Breth, ĉeĥdevena brita-usona esperantisto kaj kemiisto (m. 1957)
- 1892: Richard Neutra, aŭstra-usona arkitekto de modernista stilo (m. 1970)
- 1892: Mary Pickford, kanada-usona stelulino de muta filmo, kunfondintino de kina studio United Artists kaj de la Akademio de Filmaj Artoj kaj Sciencoj (m. 1979)
- 1893: Ilona K. Hamar, hungara verkistino de romanoj, edzino de Gábor Kovásznai (m. 1952)
- 1893: László Sas, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1974)
- 1894: Raymond Schwartz, franca bankoficisto, esperantisto, humuristo, aŭtoro de la romano Kiel Akvo de l' Rivero, gvidinta kabaredojn kiel Verda Kato aŭ Tri koboldoj (m. 1973)
- 1896: Alfred Schauhuber, aŭstra industri-oficisto kaj esperantisto, kontribuis al la poemantologio Dekdu Poetoj (m. nekonata)
- 1900: Béla Kovrig, hungara politikisto, hungara/usona sociologo (m. 1962)
- 1903: Samu Szabó, hungara aktoro, reĝisoro, verkisto (m. 1966)
- 1904: John Richard Hicks, brita Nobelpremiita ekonomikisto (m. 1989)
- 1905: Hans Scherfig, dana verkisto kaj artisto, stalinista kritikisto de Ameriko (m. 1979)
- 1911: Emile Cioran, rumana verkisto kaj filozofo, teoriisto de nihilismo (m. 1995)
- 1911: Melvin Calvin, usona Nobelpremiita biokemiisto klariginta procesojn de fotosintezo (m. 1997)
- 1912: Jozef Gabčík, slovaka soldato partopreninta la atencon kontraŭ Reinhard Heydrich (m. 1942)
- 1912: Sonja Henie, norvega arta sketistino, ormedalistino dum Vintraj Olimpikoj (m. 1969)
- 1912: Alois Brunner, aŭstra militkrimulo, ĉefkontribuinto de t.n. fina solvo, asistanto de Adolf Eichmann, komandanto de la Koncentrejo de Drancy, respondeca pri sendado de ĉirkaŭ 140 000 eŭropaj judoj al la gasĉambroj de diversaj koncentrejoj, fuĝinta al Sirio (m. 2001 aŭ 2010)
- 1921: Jan Novák, ĉeĥa komponisto de klasika muziko, bazinta sur tekstoj de Katulo, Vergilio, Horacio, Tibulo, Seneko la Juna (m. 1984)
- 1923: Jerzy Passendorfer, pola filmreĝisoro, konata de la filmo Janosik (m. 2003)
- 1924: Fritz Molden, aŭstra verkisto, ĵurnalisto, eldonisto, diplomato, fondinto de rezistomovado O5 (m. 2014)
- 1927: Jerzy Dobrzycki, pola astronomo kaj historiisto pri scienco (m. 2004)
- 1929: Jacques Brel, belga kanzonisto, komponisto kaj franclingva kantisto, konatigata de la disko Brel en Esperanto (m. 1978)
- 1935: Ildikó Vitályos, rumania hungara aktorino el la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo
- 1937: Zoltán Kolozsváry, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko
- 1938: Kofi Annan, ganaa Nobelpremiita politikisto, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (m. 2018)
- 1939: Christer Kiselman, sveda matematikisto, vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, ĉefredaktoro de la lingvistika fakrevuo "Esperantologio / Esperanto Studies" kaj redaktoro de la revuo "Matematiko translimen" de la Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj, rektoro de la Internacia Kongresa Universitato dum UK 2011, prezidanto de la Akademio de Esperanto
- 1941: Vivienne Westwood, brita mododesegnistino (m. 2022)
- 1944: János Oberten, rumania hungara redaktoro, proz- kaj dramverkisto
- 1944: Hans Pretterebner, aŭstra publicisto kaj politikisto
- 1947: Pascal Lamy, franca politikisto, membro de la Eŭropa Komisiono
- 1948: Danuta Hübner, pola politikistino, membro de la Eŭropa Komisiono
- 1948: Gabriella Koszta, rumania hungara aktorino, tradukistino
- 1951: Geir H. Haarde, ĉefministro de Islando, retiriĝinta pro la Financa krizo de 2008
- 1952: Attila Mózes, rumania hungara verkisto, literaturkritikisto kaj redaktoro, edzo de Edit Mózes-Finta
- 1953: Waldemar Fydrych, pola artisto, verkisto, eventisto, superrealisma kontraŭkomunisto, doktoriĝinta pri eventismo
- 1957: Andrea Ypsilanti, germana politikistino de SPD
- 1964: Janne Teller, dana verkistino
- 1966: Iveta Bartošová, ĉeĥoslovaka pop-muzika kantistino kaj aktorino el Moravio (m. 2014)
- 1966: Robin Wright Penn, usona aktorino, distingita de la premio Ora Globo
- 1968: Patricia Arquette, usona filma aktorino, fratino de Rosanna Arquette
- 1973: Emma Caulfield, usona aktorino rolinta en televidaj serioj kiel Baffi la vampiromortigistino
- 1973: Christof May, germana teologo kaj romkatolika pastro
- 1975: Anouk, nederlanda rok-kantistino de furorkantoj
- 1999: Ty Panitz, usona infana aktoro
- 2005: Leah Isadora Behn, norvega princino, filino de la verkisto Ari Behn
- 217: Karakalo, romia imperiestro, konata de la banejoj de Karakalo, murdita (n. 188)
- 1060: Baldueno, ĉefepiskopo de Salcburgo
- 1143: Johano la 2-a Komneno, imperiestro de la Bizanca Imperio (n. 1087)
- 1364: Johano la 2-a, reĝo de Francio el dinastio Kapetidoj (n. 1319)
- 1450: Seĝong, reĝo de korea monarkia ŝtato de Joseon-Dinastio (n. 1397)
- 1461: Georg von Peuerbach, aŭstra humanisto, matematikisto, helenisto, astronomo, filologo, elpensisto kaj instrumento-fabrikanto (n. 1423)
- 1492: Lorenzo de Mediĉo, itala politikisto dum la Itala Renesanco (n. 1449)
- 1598: Ludwig Helmbold, germana teologo kaj poeto (n. 1532)
- 1704: Hiob Ludolf, germana orientalisto, filologo kaj poligloto esplorinta kodekson de miŝtekoj (n. 1624)
- 1735: Ferenc Rákóczi la 2-a, reganto de Transilvanio, verkisto (n. 1676)
- 1737: Antal Amade, hungara poeto (n. 1674)
- 1815: Jakub Jan Ryba, ĉeĥa pedagogo, komponisto kaj poeto, rete legebla en Esperanto (n. 1765)
- 1835: Wilhelm von Humboldt, germana sciencisto kaj politikisto, kontraŭstarinta al sciencismo, emfazinta idealojn de Antikva Grekio kaj okupiĝinta pri Hipotezo de Sapir-Whorf (n. 1767)
- 1848: Gaetano Donizetti, itala komponisto, unu el la plej gravaj operkomponistoj de belkanto (n. 1797)
- 1860: István Széchenyi, hungara grafo, fondinto de la Hungara Scienca Akademio (n. 1791)
- 1887: Alexander Ziegler, germana vojaĝverkisto kaj mecenato (n. 1822)
- 1897: Klára Leövey, hungara pedagogino, partoprenanta Hungaran revolucion (n. 1821)
- 1905: Josip Juraj Strossmayer, kroata episkopo, mecenato kaj pioniro de sudslava unuiĝo politika (n. 1815)
- 1909: Venceslaus Ulricus Hammershaimb, fondinto de la moderna feroa skribita lingvo (n. 1819)
- 1909: Helena Modrzejewska, pola aktorino specialiĝanta pri Ŝekspiraj kaj tragediaj roloj, en Usono famiĝinta kiel Helena Modjeska, konsiderata unu el la plej belaj virinoj de la epoko (n. 1840)
- 1914: Jakub Arbes, ĉeĥa verkisto, esperantigata de Josef Grňa (n. 1840)
- 1919: Loránd Eötvös, hungara matematikisto kaj terfizikisto, prezidanto de Hungara Scienca Akademio (n. 1848)
- 1927: Andor Garvay, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1875)
- 1931: Erik Axel Karlfeldt, sveda Nobelpremiita poeto; esperantigata de Magda Bohman (n. 1864)
- 1935: Lehel Kádár, hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1884)
- 1936: Božena Benešová, ĉeĥa verkistino, kies poezio enestas en Ĉeĥoslovaka antologio (n. 1873)
- 1936: Róbert Bárány, aŭstra-hungara-juda Nobelpremiita kuracisto, otorinolaringologo (n. 1876)
- 1940: Kálmán Porzsolt, hungara dramisto, kritikisto (n. 1860)
- 1941: Mariusz Zaruski, pola brigada generalo, tatristo, pioniro de pola velado, skiisto, vojaĝisto, ekziligito, legiano, prozisto, adjutanto de Prezidanto de Pollando (n. 1867)
- 1944: Aladár Elfer, hungara, rumania hungara kuracisto, profesoro de la Universitato de Kluĵo (n. 1877)
- 1945: Josef Weinheber, aŭstra verkisto (n. 1892)
- 1950: Wacław Niżyński, pola, soveta dancisto de baleto kaj koreografo, debutinta sur la scenejo de Mariinskij-Teatro, edzo de Romola Pulszky (n. 1889)
- 1954: Franjo Modrijan, slovena esperantisto, profesoro, gvidanto de ISOSEK-kursoj, tradukisto de fabeloj por "Espero Katolika", aŭtoro de la verko Elementoj latinaj en Esperanto
- 1955: Enrica von Handel-Mazzetti, aŭstra verkistino re-altiginta la nivelon de katolika literaturo (n. 1871)
- 1968: Mihály László Fodor, rumania hungara franciskano kaj eklezia verkisto (n. 1917)
- 1969: Johannes Meissel, germana desegnisto kaj pedagogo, membro de paca movado (n. 1888)
- 1971: Siegfried Auerbach, germana aktivulo en la Ido-movado
- 1973: Pablo Picasso, hispana pentristo, skulptisto, presisto, ceramikisto, poeto kaj teatristo, kunkreinto de kubismo (n. 1881)
- 1977: Imre Hajós, rumania hungara pentristo kaj artverkisto (n. 1905)
- 1977: Stefanija Turkeviĉ, aŭstria-ukraina komponistino kaj pianistino (n. 1898)
- 1992: Daniel Bovet, itala Nobelpremiita farmakologo kaj fiziologio, denaska esperantisto (n. 1907)
- 2006: Gerard Reve, nederlanda verkisto (n. 1923)
- 2010: Antony Flew, brita filozofo transirinta de ateismo al diismo (n. 1923)
- 2010: Higinio García, hispandevena esperanta verkisto kaj tradukisto, redaktoro de franclingva bulteno de Kanada Esperanto-Asocio, kontribuinta al "Esperanto" kaj "Monato" (n. 1938)
- 2012: Jack Tramiel, usona entreprenisto kaj komputikisto, fondinto de la firmao Commodore International (n. 1928)
- 2013: Margaret Thatcher, unua ĉefministrino de Britio, gvidantino de Konservisma Partio (n. 1925)
- 2013: Sara Montiel, hispana kantistino kaj aktorino (n. 1928)
- 2014: Karlheinz Deschner, germana historiisto, aŭtoro de libroj pri krima historio de kristanismo (n. 1924)
- 2015: Dandapani Jayakanthan, barata verkisto tamillingva, laŭreato de la premio Gjanpith (n. 1934)
- 2018: Peter Grünberg, germana Nobelpremiita fizikisto okupiĝanta pri solidoj, kontribuinta al miniaturigo de diskaparatoj (n. 1939)
- 2024: Peter Higgs, brita fizikisto Nobelpremiita (n. 1929)
- 2024: Christiane Scrivener, franca politikistino, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1925)
La 8-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):