urba komunumo de Litovio From Wikipedia, the free encyclopedia
Klaipėda ( [ˈklaɪpeːda], ĵemajtie Klaipieda, historie germane Memel, estas la tria plej granda urbo de Litovio, situas ĉe la Balta Maro ĉe la loko, kie la Kurona Laguno, kiu elfluigas la akvon de la rivero Nemuno (germane same nomata Memel), havas sian solan trairejon al la maro. Klaipėda en 2021 havis 166 861 loĝantojn (2021)[1] - en 2023 estis 158 420 - sur areo de 98 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 1 617 loĝantoj/km². Ĝi estas la ĉefa haveno de la lando, ĉar ĝi estas senglacia dum la tuta jaro. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio 2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Klaipėda (stacidomo). |
Klaipėda | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo havenurbo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Litovio | ||||
Distrikto | distrikto Klaipėda (formale ĝis 2010) | ||||
Komunumo | Urba komunumo Klaipėda | ||||
| |||||
Poŝtkodo | LT-91001 | ||||
Telefonkodo | (+370) 46 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 158 420 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 617 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 55° 43′ N, 21° 8′ O (mapo)55.712521.135 [+] | ||||
Alto | 21 m [+] | ||||
Areo | 98 km² (9 800 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Klaipėda [+] | |||||
Ĝis 1945 la urbo estis ĉefe konata per sia germana nomo Memel. Ekde sia fondiĝo dum la 12-a jarcento ĝis la jaro 1923, la urbo estis germanlingva kaj ankaŭ la tiea rivero nomiĝis Memel (vidu Memel-regiono). Eĉ nun, multaj litovlingvaj lokuloj ankoraŭ nomas la urbon memore al sia germana pasinteco Mėmelis, kaj multaj urbaj firmaoj, restoracioj, hoteloj kaj privataj posedaĵoj kiel lokaj jaĥtoj nomiĝas laŭ tiu nomo.[2]
En litovia rangotabelo de la urba bonfara indekso kompilita en 2006, la urbo Klaipėda okupis la trian lokon[3].
Klaipėda situas 120 kilometrojn for de Kaliningrado (la ĝis 1945 germana urbo Königsberg) kaj 290 kilometroj for de Vilno. Plejparto de la urba teritorio situas sur la kontinento, nur la du fiŝistaj loĝlokoj Smiltynė (Sandkrug) kaj Kopgalis (Süderspitze) troveblas sur la Kurona duoninsulo, dividite de la Kurona laguno, kaj de la urbocentro nur atingeblas per pramo. En Kopgalis troviĝas la Nacia Mara Muzeo de Litovio, kiu estas la plej vizitata muzeo de la lando – granda ekspoziciejo en eksa fortikaĵo, delfinejo kaj subĉiela spaco kun historiaj ŝipoj kaj sesdoma etnografia fiŝista bieno.
Etna strukturo (2011)
Aĝo-strukturo (2013)
Inter la partneraj/ĝemelaj urboj estas (en alfabeta ordo)[5]
Ĝis marto 2022 ankaŭ estis ĝemelaj rilatoj kun:[6]
Aldone la urbo havas proksimajn rilatojn kun la portugala urbo Porto.
TV-kanalo estas Klaipeda TV, Balticum TV kaj la kanalo Balticum Gold.
La someraj ferioj tre gravas por la urba ekonomio kaj allogas multajn gastojn el Litovio kaj eksterlando pro ekzemple la urba Ŝipa Parado, la Internacia Korusa Konkurso Stasys Šimkus, la Litova Okcidentregiona Kantofestivalo aŭ la Mara Festivalo.
Ankaŭ konata kiel la Skulpta Parko Martynas Mažvydas ĉi tiu parko estas unu el la ĉefaj artaj famaĵoj en la urbo. La L-forma parko okupas 12,2 hektarojn kaj montras 116 modernajn skulptaĵojn kreitajn de 67 litovaj artistoj inter 1977 kaj 1991[7].
Inter la vidindaĵoj menciindas ankaŭ la Centro por Naciaj Kulturoj (litove: Tautinių kultūrų centras), malfermita en 2012. La institucio kreskigas la interkulturan kaj nacian toleremon de loĝantoj de Klaipėda kaj la multkulturajn tradiciojn de la multnacia urbo, kaj celas krei civilan socion. Ĝi ankaŭ organizas kursojn pri litova lingvo. Diversaj eventoj okazas en la Centro de Naciaj Kulturoj - ekspozicioj, legadoj de diversaj literaturoj en diversaj lingvoj, koncertoj, seminarioj, filmaj projekcioj, naciaj kulturaj tagoj.
Litova Esperanto-Asocio (LEA) okazigis la 56-an Baltian Esperanto-Tagon (BET) en Klaipėda de la 9-a ĝis la 17-a de julio 2022[8] kiu okazis en la universitato de Klaipėda. Por atingi la urbon el Vilno ekzistas interalie unuaklasaj kaj duaklasaj rapidtrajnoj sur la itinero Klaipeda - Vilno. Altrapidaj persontrajnoj de Klaipeda povas krom al Vilno, ankaŭ iri ankaŭ al Kretinga, Plungė, Telšiai, Šiauliai, Radviliškis, Kėdainiai, Jonava, Kaišiadorys kaj en la suda direkto al Priekulė kaj Šilutė. Krome ekzistas densa reto de interregionaj busaj konektoj al interalie Kaŭno kaj Vilno en sudoriento kaj Palanga en la nordo. Kaj ĉe Palanga estas ankaŭ flughaveno kun regulaj flugoj interalie de Germanio kaj Britio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.