Kategato

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kategato

Kategato (dane Kattegatsvede Kattegatt) estas mareto inter Danio kaj Svedio, havanta areon de pli-malpli 30.000 km². Norde ĝin ligas mareto Skagerrak al Norda maro, kaj sude Lillebælt, Storebælt kaj Sundo kondukas al Balta maro. Ĝi ankaŭ havas okcidentan ligon al Norda maro, pere de kanaliĝinta fjordo Limfjorden.

Rapidaj faktoj Akvejo, Koordinatoj ...
Kategato
Thumb
markolo, golfo [+]

AkvejoSkagerrak, Balta maro

Koordinatoj56° 55′ 42″ N, 11° 25′ 41″ O (mapo)56.92833333333311.428055555556
Akvokolektejo25 485 km² (2 548 500 ha) [+]
Areo25 485 km² (2 548 500 ha) [+]
Saleco30 [+]
Thumb
Kategato
Vikimedia Komunejo:  Kattegat [+]
vdr
Fermi
Thumb
Satelita foto de Kategato.

Kategato estas flankata de Svedio oriente, Jutlando okcidente, kaj insulo Sjælland sude. Ĝi enhavas plurajn mezmalgrandajn insulojn.

Insuloj

  • Æbelø
  • Anholt
  • Hesselø
  • Læsø
  • Samsø

Alfluaj riveroj

De Jutlando:
  • Gudenåen
De Svedio:
  • Rivero Göta
  • Ätran
  • Lagan
  • Nissan
  • Viskan

Prononco kaj etimo

La Danan prononcon de ĉi nomo oni povas redoni esperantlitere kiel [KETeget], la Svedan kiel [KAT:egat].

La nomo venas de la platdiĉa lingvo, kie ĝi signifas "Kata Truo".

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.