Distrikto Puławy
distrikto en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Distrikto Puławy - pole powiat puławski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Puławy. Fine de 2019 en la distrikto vivis 113 173 loĝantoj.
Distrikto Puławy | |||
Pola nomo | powiat puławski | ||
| |||
![]() | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Distrikto | |||
Provinco | Lublinio | ||
Ĉefurbo | Puławy | ||
Kvanto de komunumoj: | |||
urbaj | 1 | ||
urbo-kampaj | 2 | ||
kampaj | 8 | ||
Urbeco | 49,54 | ||
Areo | 933 km2 | ||
Loĝantaro | 113 173 (en 2019) | ||
Loĝdenso | 125,58/km2 | ||
Aŭtokodo | LPU | ||
TERYT | 3.06.09.14.00.0 | ||
Estro | Danuta Smaga | ||
Adreso de estraro | al. Królewska 19 | ||
Poŝtkodo de estraro | 24-100 | ||
Telefono de estraro | 81 886-42-61 | ||
Fakso de estraro | 81 886-51-92 | ||
Retpaĝaro de distrikto | http://www.pulawy.powiat.pl/ | ||
Historio
- En dokumentoj de pola historiisto Jan Długosz (legu: Dŭugoŝ) "Liber Beneficiorum" / "Librego de la feŭdaj kamparoj" estas menciitaj la jenaj vilaĝoj de la distrikto: Jaworzec (legu: Javoĵec), Karczmiska (legu: Karĉmiska), Rzeczyca (legu: Ĵeĉica), Skowieszyn (legu: Skovjeŝin), Wietrzna Góra (legu: Wjetĵna Gura) / Venta Monto t.e. la nuna Kazimierz Dolny (legu: Kazimieĵ Dolni) kaj Wojszyn (legu: Vojŝin), kiuj apartenis al la ordenoj de Benediktanoj el Łysa Góra / Kalva Monto, kaj poste al la ordeno Norbertaninoj el Zwierzyniec apud Krakovo (el la 11-a kaj 12-a jc).
- En la jaroj 1867 - 1915 laŭ la ukazo de la rusa caro en Kongresa Pollando el la 1867 en la Lublino-gubernio estis la Novaleksandra Distrikto.
Dua mondmilito
- 22.02.1942: Soldatoj de Kamparanaj Batalionoj likvidis gvidanton de laboroficejo en la vilaĝo Wąwolnica.
- 21.11.1943: Germanaj kaj ukrainaj policanoj bruligis parton de Czesławice kaj mortigis 10 personojn.
Kaj sekve
- 02.05.1946: Venĝe pro helpo al partizanaj taĉmentoj de subtera sendependiga movado funkciuloj de komunista Ministerio pri Publika Sekureco masakris la logcantojn de la vilaĝo Wąwolnica
Interesaj monumentoj de arkitekturo kaj kulturo
- Puławy (legu: Puŭavi) - la ensemblo park-palaca de la Czartoryski-nobelaro (la palaco, la Sibilo-sanktejo, la Gotika Dometo, la Rotundo-preĝejo).
- Kazimierz Dolny (legu: Kazimieĵ Dolni) / Kazimiro Malsupra - bele lokita urbo kun bela kaj valora malnova urbo (la urboplaco, brikdomoj, preĝejoj, ruinaĵoj de la kastelo, pordegturo kaj grenejoj).
- Bochotnica (legu: Boĥotnjica) - la ruinaĵoj de la kastelo el la 13-a jc, Renesanca maŭzoleo de Johano Oleśnicki, akvomuelilo el la 19-a jc kaj pluraj ravinoj
- Nałęczów (legu: Naŭenĉuf) - la kuracparko kun trinkejo de la akvoj, palaco de familio Małachowski, vilaoj el la 19-a kaj 20-a jc, kapelo.
- Gołąb (legu: Goŭomb) - la manierisma preĝejo el la 17-a jc, la Loretana Kapelo.
- Wąwolnica (legu: Vonvolnjica) - la kapelo el la 14-a jc kun la statueto de Dipatrino de Kębel (populara pilgrimloko) kaj la preĝejo el la komenco de 20-a jc.
- Janowiec (legu: Janovjec) - la ruinaĵoj de la kastelo el la 16-a jc, la preĝejo malfrurenesanca kun fragmenoj de la gotiko el la 14-a jc, subĉiela muzeo (etnografia muzeo).
- Kurów (legu: Kuruf) - la preĝejo kun la malfrugotika ĉefaltarejo el la 16-a jc, alkonstruita en la 17-a jc, ensemblo parko-palaca en Olesin.
- Markuszów (legu: Markuŝuf) - la preĝejoj el la 17-a jc..
- Końskowola (legu: Konjskovola) - la paroĥa preĝejo el la 16-a - 18-a jc - la maŭzoleo de familio Tęczyński, la hospitala preĝejo el la 1613 jaro, la defend-brikdomo de familio Tęczyński el la 16-a jc, la aŭgsburg-evangelia tombejo el la 18-a - 19-a jarcentoj.
Urboj kaj komunumoj
En la distrikto troviĝas la fama kuracloko Nałęczów
Esperanto

En la distrikto, apud Nałęczów en la vilaĝo Wojciechów loĝas esperantisto Andreo Moroz.
Eksteraj ligiloj


Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.