Konkistadoro (hispana : conquistador, signifante konkeranto ) estas uzata en la internacia historiografio por aludi la soldatojn , esploristojn kaj aventuristojn kiuj unuafoje malkovris por eŭropanoj la terojn de Ameriko kaj Orienta Azio , kaj kiuj ilin metis sub la povo de la hispana monarkio inter la 15-a kaj 17-a jarcentoj .
Pedro de Valdivia fondas Santiago de Ĉilio
Oni foje uzas la vorton ankaŭ por aliaj partoprenantoj en tiu historio, kiel verkistoj aŭ misiistoj . Plejofte la vorto aludas hispanojn, kvankam ankaŭ partoprenis homoj el aliaj nacioj; ĝenerale oni ne uzas ĝin por la portugalaj esploristoj de la sama epoko.
La unua esploristo estis Kristoforo Kolumbo , kiu alvenis en Amerikon unuafoje en 1492 , kaj faris entute kvar vojaĝojn.
Lope de Aguirre (Amazono , 1560-1561)
Diego de Almagro (Peruo , 1524-1535, Ĉilio , 1535-1537)
Pedro de Alvarado (Meksiko , 1519-1521, Gvatemalo 1523-1527, Peruo, 1533-1535, Meksiko, 1540-1541)
Pedro Álvares Cabral (Brazilo , 1500)
Sebastián de Belalcázar (Ekvadoro k Kolombio , 1533-1536)
Hernán Cortés (Meksiko , 1518-1522, Honduro , 1524, Baja California , 1532-1536)
Francisco Hernández de Córdoba, malkovrinto de Jukatano (1475?-1517)
Gonzalo Guerrero (Meksiko, 1470-1536)
Gonzalo Jiménez de Quesada (Kolombio , 1536-1537, Venezuelo , 1569-1572)
Miguel López de Legazpi , (Filipinoj , 1565-1571)
Pánfilo de Narváez (Florido , 1527-1528)
Vasco Núñez de Balboa (Panamo , 1510-1519)
Álvar Núñez Cabeza de Vaca (suda Usono , 1527-1536, Argentino , 1540-1542)
Alonso de Ojeda , Venezuelo , (ĉ. 1468 (por kelkaj 1466) – 1515)
Cristóbal de Olid (Honduro , 1523-1524)
Francisco de Orellana (Amazono , 1541-1543)
Francisco Pizarro (Peruo , 1509-1535)
Gonzalo Pizarro (Peruo , 1540-1542)
Juan Ponce de León (Puerto-Riko , 1508, Florido , 1513-1521)
Hernando de Soto (suda Usono , 1539-1542)
Pedro de Valdivia (Ĉilio , 1540-1552)
Francisco Vázquez de Coronado (suda Usono, 1540-1542)
Diego Velázquez de Cuéllar (Kubo , 1511-1519)