Remove ads
kontinentego, konsistanta el Nord-Ameriko kaj Sud-Ameriko From Wikipedia, the free encyclopedia
Ameriko estas superkontinento situanta en la okcidenta hemisfero. Ameriko estas konsiderata en pluraj landoj la dua plej granda kontinento en la mondo, post Azio. Ĝi okupas grandan parton de la Okcidenta Hemisfero de la Tero. Ĝi etendiĝas ekde la Arkta Glacia Oceano norde ĝis la Horna Kabo sude, en la kunfluado de la oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko kiuj limigas la superkontinenton oriente kaj okcidente, respektive.
Ameriko | ||
---|---|---|
Mapo de Ameriko. | ||
Areo | Pli ol 42.000.000 km² | |
Loĝantoj | 910.717.000 | |
Landoj | 35 | |
Dependaj teritorioj | 21 | |
Ĉefaj lingvoj | hispana angla portugala franca nederlanda haitia keĉua ajmara naŭatla gvarania | |
Horzonoj | UTC-10 A UTC | |
Plej grandaj urboj | Sao Paulo Meksikurbo Nov-Jorko Losanĝeleso Bonaero Rio de Janeiro Ĉikago Lima | |
Kun surfaco de pli ol 42.000.000 km², ĝi estas la dua termaso plej granda en la planedo, kovrante 8,3% de la tuta surfaco kaj 30,2% de la emerĝita tero kaj krome ĝi koncentras ĉirkaŭ 12% de la homaro.
Pro tia grando kaj geografiaj karakterizoj, Ameriko estas tradicie dividita en Nordameriko, Centrameriko, la Antiloj kaj Sudameriko. Kelkaj geografoj konsideras Centramerikon kaj Antilojn unu sola subregiono ene de Nordameriko. Laŭ ĝiaj kulturaj trajtoj, oni povas distingi anglosaksan Amerikon, la nelatinidan Karibion kaj Latinamerikon.
La superkontinento estis malkovrita de Kristoforo Kolumbo. Antaŭe ĝi estis nomita kiel Abya Yala de la majaoj kaj la centramerikaj kulturoj, kiel "Amerrikua" (vento-lando) de la majaoj de nuna Nikaragvo kaj "Cem Anahuac" de la aztekoj.
La unua fojo kiam estis uzita la nomo "Ameriko" en Eŭropo por nomi la terojn atingitajn de Kolumbo estis en Cosmographiae Introductio, verkita de la germana kartografo Martin Waldseemüller, kiu priskribis en siaj laboraĵoj la hispanajn posedojn de Nordameriko, Antiloj, Centrameriko kaj Sudameriko, kiujn li desegnis en la unua ekzistanta mondmapo kaj kiujn li nomis en sia tuto kiel Ameriko honore de Amerigo Vespucci. Danke al la evoluo de la presilo, la nomoj donitaj de Waldseemüller rapide diskoniĝis en la sciencaj rondoj de Eŭropo. Rilate al la insuloj kaj la tuta superkontinenta maso de la okcidenta hemisfero, la flandr-devena geografo Gerardus Mercator uzis la saman vorton Ameriko unuafoje en siaj kartografiaj laboraĵoj per mondmapo eldonita en 1538. Aliflanke la hispana monarkio jure nomis siajn amerikajn posedaĵojn kiel Kastiliaj reĝlandoj de Indioj. La Brita Krono nomis siajn posedaĵojn Okcidentaj Indioj.
Alia vorto uzata por la superkontinento estas Nova Mondo, kompare kun la Malnova Mondo, t.e. la teritorioj jam konataj al eŭropanoj dum la Mezepoko.
Ĝis la lastaj jardekoj regis la teorio pri malfrua loĝado[2] kiu asertas ke la alveno de la homo en Amerikon okazis el Siberio antaŭ 12-14 mil jaroj tra Beringio dum la Vurma Glaciepoko. Tamen, pli poste diversfakaj sciencistoj pridubis tion kun ĉiam pli da evidentaĵoj, kreante la novan teorion pri frua loĝado[3]. Ĝi asertas, ke loĝado de Ameriko estas pli antikva (eble inter 20.000 kaj 50.000 jaroj), kaj dum tiu proceso oni uzadis aliajn itinerojn por veni en Amerikon el Siberio, Mongolio[4] kaj eĉ el aliaj lokoj.
En Ameriko okazis du sendependaj Neolitikaj Revolucioj: en Mezameriko, antaŭ 10.000 jaroj kaj en la anda regiono de Sudameriko, antaŭ 5.500 jaroj. Antaŭ 5.000 kaj 6.000 jaroj, formiĝis la grandaj indiĝenamerikaj lingvaj grupoj.
En Ameriko disvolviĝis gravaj civilizoj, kiaj Caral (la plej antikva urbo de Ameriko), la prapuebla kulturo, Pueblo-indianoj, kimbajo, nazka, Ĉimu-kulturo, Ĉavina kulturo, parakazo, moĉeo, hŭari-kulturo, lima kulturo, zapotekoj, miŝtekoj, totonakoj, toltekoj, olmekoj, mŭiska (or-kulturo) kaj la pintaj civilizoj de la imperioj de Teotiŭakano, Tiahuanaco, majaoj, aztekoj kaj inkaoj, inter multaj aliaj.
Kelkaj historiistoj asertas, ke la vikinga koloniado en Ameriko estis la unua veninta el la eŭropa teritorio, kvankam ekzistas teorioj pri antaŭa ĉeesto.[5] Eriko la ruĝa establis la unuajn koloniojn en Gronlando en la jaro 985. Lia filo Leif Eriksson ĉirkaŭ la jaro 1000 establis en nuna Novlando koloniojn, kiuj malaperis kun la paso de la jaroj.
Ekde la alveno de Kristoforo Kolumbo, la enkonduko de novaj malsanoj kiel la variolo okazigis demografian katastrofon. Laŭ kelkaj esploristoj, ili estigis la formorton de 93% de la loĝantaro[6]. En tiu kadro, kelkaj eŭropaj imperioj konkeris kaj koloniis parton de la kontinento, okupita de kulturoj kaj civilizoj jam loĝintaj tie de antaŭ jarmiloj. Hispanujo venkis la grandajn civilizojn azteka kaj inkaa kaj etendigis sian imperion laŭlonge de la tuta pacifika marbordo kaj la baseno de Rivero de la Arĝento, dum Portugalujo koloniis la marbordan strion de nuna Brazilo[7]. Francio establis koloniojn en la atlantika marbordo ekde la nuna Kanado ĝis la nordo de Brazilo. Britio establiĝis en la orienta marbordo de Nordameriko kaj en kelkaj regionoj de la kariba marbordo. Nederlando kaj Danio establis koloniojn en etaj insuloj de Karibio kaj Rusio fine konkeris la regionon de Alasko. La jezuitoj organizis en la regiono de la Rivero Parano reton de jezuitaj gvaraniaj urboj-misiejoj, loĝitaj ekskluzive de jezuitoj kaj indiĝenoj (gvaranioj) kun ekskluziva uzo de la gvarania lingvo. Altgrade memstaraj, ili estis konsideritaj kiel ŝtato ene de la Hispana Imperio.
Oni ankaŭ devas substreki ke la eŭropa konkerado estis malakceptita en diversaj partoj de la superkontinento[8]. Pluraj originaj popoloj sukcese rezistis la eŭropajn invadojn sur vastajn teritoriojn, kaj daŭre kontrolis ilin ĝis la fino de la 19-a jarcento. Araŭkanio, Patagonio, Pampo, Mato Grosso, Amazono kaj la grandaj pratoj de la nordamerika okcidento, restis sub kontrolo de nacioj kiaj la mapuĉoj, pŭelĉoj, rankeloj, viĉioj, tobaoj, amazonanoj, algonkenoj, aopioj, komanĉoj, eskimoj, ktp.
La malsanoj enkondukitaj de la eŭropanoj, kiel la variolo, kaŭzis amasan pereon de la originaj loĝantoj kaj demografian kolapson kiu superis 90% de la tuta loĝantaro
En Sudameriko ankaŭ instaliĝis respublikoj de afrikdevenaj sklavoj, kiuj fuĝis de la portugaloj, kaj establis siajn ŝtatojn kiel Quilombo de los Palmares aŭ Quilombo de Macaco.
Post tri jarcentoj da kolonia regado, la amerikaj popoloj komencis deklari sian sendependecon, postulante la rajton por organiziĝi kiel naciaj ŝtatoj, milite konfrontitaj kontraŭ la eŭropaj potencoj, tiel malfermante la mondan proceson pri senkoloniado de Ameriko. La unuaj kiuj faris tion estis la britaj Dek Tri Kolonioj, el kiuj en 1776 estiĝis Usono, kiel nova socia modelo, bazita sur novaj politikaj konceptoj kiel sendependeco, konstitucio, federismo kaj homaj rajtoj.
En 1804 la afrikdevenaj sklavoj de Haitio ribelis kontraŭ la francaj koloniantoj, deklarante la sendependecon de tiu lando kaj kreante la unuan modernan ŝtaton, regata de amerik-afrikanoj[9].
En 1809 okazis pluraj ribeloj en la hispanaj kolonioj de Ameriko: la 25-an de majo kaj la 16-an de julio okazis la ribeloj en la urboj Chuquisaca kaj La Paz, respektive, en la Vicreĝlando Río de la Plata, kaj la 10-an de aŭgusto ekflamis la Kita Revolucio[10] gvidata de la markizo Juan de Montúfar. Post kompleksaj procesoj kaj militoj, naskiĝis novaj nacioj: Argentino, Bolivio, Kolombio, Kostariko, Ĉilio, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Paragvajo, Peruo, Urugvajo kaj Venezuelo. En 1844 kaj 1898 la proceso kompletiĝis per la sendependiĝo de Domingo kaj Kubo.
En 1816 naskiĝis la granda sendependa sudamerika ŝtato, nomata Granda Kolombio, kiu ampleksis la teritoriojn de nunaj Panamo, Kolombio, Venezuelo kaj Ekvadoro kaj regionoj de Brazilo, Kostariko, Gujano, Honduro, Nikaragvo kaj Peruo. Ĝi disiĝis en 1830.
En 1822 Brazilo organiziĝis kiel sendependa monarkio — la Brazila Imperio — post disiĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo. Ĝi ekzistis ĝis 1889, kiam la monarkio estis forigita por krei respublikon. Aliflanke, Usono kaj Britio negocis en 1867 sendependigan proceson kun restriktoj por Kanado, kiu konsolidiĝis dum la 20-a jarcento.
En la dua duono de la 20-a jarcento pro la premo de la senkoloniiga proceso, akcelita de Unuiĝintaj Nacioj[11], pluraj popoloj de Karibio ricevis sian sendependecon disde Britio: Belizo, Antigvo kaj Barbudo, Bahamoj, Barbadoso, Grenado, Jamajko, Sankta Kito kaj Neviso, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Sankta Lucio, Trinidado kaj Tobago. Samtempe sendependiĝis Surinamo disde Nederlando kaj Gujano disde Britio. En la nuntempo, ankoraŭ ekzistas pluraj popoloj kaj teritorioj sub kolonia regado brita, franca kaj nederlanda.
Post la emancipiĝo la landoj de Ameriko sekvis malsamajn vojojn. Dum la 19-a jarcento Usono fariĝis monda potenco kaj anstataŭis Eŭropon kiel regpovon en la regiono.
La 20-a jarcento vidis la pliigon de la diferenco en la evoluo kaj disvolviĝo de Usono kompare kun la cetero de la kontinento. Tiel, dum Usono konvertiĝis en grandan mondpotencon ekde la mezo de la jarcento, Latinameriko kaj Karibio fariĝis regiono kun pli da socia malegaleco de la mondo, inkluzive de Haitio, Bolivio kaj Brazilo.
Inter la plej gravaj politikaj okazintaĵoj de la historio de Ameriko troviĝas la Meksika Revolucio (1910-1917)[12], la Malvarma Milito (1945-1991), kiu fronte oponis Usonon kontraŭ Sovetio[13] kaj pluraj diktaturoj en Latinameriko kaj la Kastrisma revolucio (1959)[14]. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la apero de rock and roll, kiel rezulto de la fuzio de afr-amerikaj kulturoj kaj ĝia tutmonda disvastigo, kaj de junulaj radikalaj movadoj okazigis profundan kulturan ŝanĝiĝon. Ekde la 1980-aj jaroj la koncentriĝo de entreprenoj, universitatoj kaj la teknologiaj novaĵoj, produktitaj en Silicon Valley en Kalifornio, konvertis la regionon en la akson de la Informa socio.
Ekde la fino de la 19-a jarcento, la landoj de Ameriko serĉis unuecan sistemon, nomatan tutamerikismo, rezultante en la kreado de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj[15] en 1948. Aliflanke, ekde fino de la 20-a jarcento, la amerikaj landoj pliigis siajn penojn por subregione integriĝi en diversaj instancoj kiel la Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento[16], Merkosudo[17], Anda Komunumo de Nacioj[18], Sistemo pri Integrigo de Centra Ameriko[19], la Bolivara Alternativo por Ameriko[20] kaj la Karibia Komunumo[21].
En Usono kaj Kanado, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko. Sed en Meksiko, Centra Ameriko kaj Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika terkolo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio.
El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Angla-Ameriko (tiuj areoj norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva).
Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la angla frazo "America to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tio foje kaŭzas miskomprenojn, ĉar ne ĉiam eblas scii, ĉu oni diras pri amerikanoj entute aŭ nur pri usonanoj.
En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.
Ameriko estas la dua plej granda termaso de la planeto, post Azio. Ĝi havas ĉirkaŭ 42.437.680 km². Ĝi etendiĝas de nordo al sudo ekde Kolumbia Kabo (58ºN, Kanado) en Glacia Artika Oceano ĝis la Insuloj Diego Ramírez (56ºS, Ĉilio), situantaj ĉe la Drake-pasejo, kiu disigas la amerikan kontinenton disde Antarkto. Ĝia plej orienta punkto korespondas al la Blanka Kabo en Brazilo (34°47'W) dume la plej okcidenta korespondas al la insulo Attu en la Aleutoj (173°11'E), ĉe la Beringa Markolo, kiu disigas Alaskon disde Azio.
Ĝi konsistas el du kontinentoj kaj subkontinento: Nordameriko kaj Sudameriko, Centrameriko (subkontinento) kaj insula arko konata kiel la Antiloj. Laŭ la teorioj de la kontinenta drivo kaj de platotektoniko, tio kio estas Norda kaj Suda Amerikoj dum milionoj da jaroj estis apartaj termasoj. Post la divido de Gondvano kaj Laŭrazio ambaŭ subkontinentoj moviĝis ĝis la nunaj pozicioj, restante unuigitaj per Centrameriko, terponto elmergita inter ili pro la ago de la tektonikaj plakoj, kiu unue estis insula arko kaj pli malfrue ĝi konvertiĝis en laŭlonga tero. La plej maldika punkto de tiu unio estas la Istmo de Panamo, formita antaŭ tri milionoj da jaroj. Alia insula arko, la Antiloj, estas dua konektilo inter la subkontinentoj.
Nordameriko | Antiloj | Centrameriko | Sudameriko |
---|---|---|---|
Kanada Arkto Regiono de la Granda Baseno Grandaj Ebenaĵoj Grandaj Lagoj Okcidenta Patrinmontaro Orienta Patrinmontaro Suda Patrinmontaro |
Bahamoj Grandaj Antiloj Malgrandaj Antiloj |
Plako-tektoniko de Karibio Centra Montĉenaro |
Sudamerikaj Dezertoj Sudamerika Karibio Biogeografia Ĉoko Llanos del Orinoco Amazona Plataĵo Andoj Altebenaĵo Granda Ĉako Gujanoj Pampa ebenaĵo Konuso Suda Patagonio |
Rivero | Longeco (km) | Ĉefaj transigitaj landoj |
---|---|---|
Misisipi-Misuro | 6.019 | Usono |
Parano-Plata-rivero | 4.200 | Argentino, Brazilo, Paragvajo, Urugvajo |
Makenzio | 4.240 | Kanado |
Puruzo | 3.590 | Peruo, Brazilo |
Madejro | 3.239 | Bolivio, Brazilo |
Sankta-Francisko | 3.199 | Brazilo |
Jukono | 3.185 | Usono, Kanado |
Sankt-Laŭrenco | 3.058[22] | Usono, Kanado |
Rio Grande del Norte | 3.033 | Meksiko, Usono |
Paragvaja Rivero | 2.625 | Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo |
Saskaĉevano | 2.575 | Kanado |
Kolorado | 2.333 | Usono, Meksiko |
Orinoko | 2.150 | Venezuelo, Kolombio |
Mamoreo | 2.000 | Bolivio |
Kolumbio | 1.953 | Kanado, Usono |
Ukajalo | 1.900 | Peruo |
Putumajo | 1.800 | Peruo, Ekvadoro, Kolombio, Brazilo |
Urugvajo (rivero) | 1.770 | Argentino, Brazilo, Urugvajo |
Maranjono | 1.600 | Peruo |
Pilkomajo | 1.590 | Argentino, Bolivio, Paragvajo |
Magdaleno | 1.543 | Kolombio |
Bermeĥo | 1.450 | Argentino, Bolivio |
Kaŭko | 1.350 | Kolombio |
Usumacinto | 1.200 | Gvatemalo, Meksiko |
Pro la grandega surfaco etendiĝinta de nordo al sudo, Ameriko havas preskaŭ ĉiujn klimatojn. Inter la marbordoj de Meksiko, la okcidento de Nikaragvo kaj la sudo de Brazilo, troviĝas la varma klimato en la plataj marbordoj kaj montaraj flankoj. La pluva intertropika klimato kaj la arbaro estas tipaj por granda parto de Centrameriko, la amazona plataĵo kaj la karibaj insuloj, dum ĉe la atlantika marbordo de Kolombio, Venezuelo kaj Gujano troviĝas zono de savanoj.
En la subtropikaj zonoj proksime al la latitudo 30º troviĝas aridaj regionoj, el dezertaj trajtoj kiel Sonora-Dezerto (sude de Usono kaj norde de Meksiko) kaj tiu de Atakama-Dezerto (norde de Ĉilio), dum en Patagona Stepo ekzistas malvarma dezerta klimato. La stepoj utilas kiel transiro al pli malvarmaj klimatoj.
La modera klimato etendiĝas en la mezaj latitudoj kaj ĉe montaroj, ĉefe en la atlantika flanko. La modera klimato kun pluvoj dum tuta jaro troviĝas en la marbordaj strioj de Kanado, Alasko kaj sudo de Ĉilio, igante zonojn kun miksta arbaro, dum la modera kun pluvoj en somero estas la plej etendita klimato sur la superkontinento, ĉefe en la sudorienta parto de Usono, centro de Meksiko kaj sudoriento de Brazilo. La mediteranea klimato troviĝas en Kalifornio kaj en Ĉilia Centra Valo, generante vegetad-stilo konata kiel ĉaparalo.
Laste, la malvarmaj klimatoj etendiĝas laŭlonge de la ekstremoj de la superkontinento en la proksimaĵoj de la polusoj, precipe en Nordameriko. La tundro troviĝas laŭlonge de granda parto de Alasko kaj Kanado, kaj en la sudamerika ekstremo; pro la alteco de Puna de Atacama kaj grandparte pro la montara regiono. Fine, la polusa klimato troviĝas en Gronlando kaj la malvarma klimato pro la alteco de la montaraj zonoj ĉe la Andoj.
Ameriko estas la kvara superkontinento plej loĝata post Azio, Afriko kaj Eŭropo kaj ankaŭ unu el la malpli dense loĝataj, pro ĝia granda surfaco. Tri kvaronoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
La amerika superkontinento konsistas el 35 ŝtatoj, 21 dependaĵoj, tri franciaj departementoj kaj unu libera ŝtato asociita al Usono.
La tuta loĝantaro estas kalkulita je 859.000.000 ĝis 900.000.000 dividitaj en
La amerika loĝantaro konsistas el 900 milionoj da loĝantoj proksimume, devenantoj de tri grandaj etnaj grupoj, tiel pro la miksiĝo inter ili (ĉefe en Latinameriko): indianoj kaj eskimoj (kiuj estis la aborigenaj loĝantoj de Ameriko); eŭropanoj (el Hispanio, Portugalio, Britio, Francio, Italio, Germanio, Nederlando, Danio kaj slavaj popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ 572,9 milionoj da homoj, t.e. 63,5% de la amerika loĝantaro) kaj afrikanoj subsaharanoj devenantoj de sklavoj. Ankaŭ estas devenantoj de aliaj enmigrintoj, pli frue, ĉefe el Azio, Meza Oriento kaj Fora Oriento. Eĉ se en ĉiuj amerikaj landoj pli aŭ malpli kvante havas eŭropajn devenantojn, ĝi estas ĉefa en landoj kiaj Argentino, Brazilo, Kanado, Kostariko, Kubo, Ĉilio, Urugvajo kaj Usono. En kelkaj el tiuj landoj, kies loĝantoj havas fizikajn trajtojn de blankuloj, oni observis (laŭ fakaj esploroj) ke sub genenitkaj esploroj ili havas indiĝenan kaj afrikan sangon .[24][25][26] La rasaj problemoj en Ameriko malpliiĝis laŭlonge de la historio, ĉefe laŭleĝe, ĉar la sklaveco estis tute malpermesita kaj forigita en ĉiuj landoj. Tamen, ekzistas malakcepto kaj diskriminacio kontraŭ kelkaj malplimultoj el indiana, afrika aŭ azia origino en klkaj landoj kies ĉefa loĝantaro estas blanka.
La loĝantaro de Ameriko varias laŭ la vivkondiĉoj. En Latinameriko, la plejparto de siaj loĝantoj estas junuloj inter 15 - 24 jaroj, kaj la vivdaŭro varias inter 60 kaj 80 jaroj. Cetere, pli ol la duono de la loĝantaro en la plimulto de la landoj estas kamparana. Argentino, Kubo, Ĉilio kaj Urugvajo, estas la landoj de Latinameriko kun demografia strukturo relative maljuniĝinta, ĉar la loĝantaro kun 60 jaroj aŭ pli egalas aŭ superas la 13%. En landoj kiel Gvatemalo, Haitio, Salvadoro, Honduro, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo kaj Domingo, ekzistas pli granda junula loĝantaro, regante la junuloj inter 15 kaj 25 jaroj kaj Bolivio estas lando kun proceso je maljuniĝo sed ankoraŭ kun juna loĝantaro. Laste, en Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Kostariko, Meksiko, Peruo, Puerto-Riko kaj Venezuelo, same ilia plimulto konsistas el juna loĝantaro, kvankam en la lastaj jardekoj en Brazilo, Meksiko kaj Puerto-Riko oni spertis progresivan loĝantaran maljuniĝon. Same okazas en la transmaraj departementoj Gvadelupo, Franca Gujano kaj Martiniko (apartenantaj al Francio) kaj en ne latinidaj landoj kiel Bahamoj, Belizo, Gujano, Jamajko, Surinamo, Malgrandaj Antiloj, Trinidado kaj Tobago, inkluzive de la eŭropaj dependaĵoj kiel Nederlandaj Antiloj, Arubo, ktp. En Usono kaj Kanado la plejparto de siaj loĝantoj estas adolta, superante la junulojn.
La tuta nombro da lingvoj de Ameriko ege superas kvincenton da lingvoj, dialektoj kaj kreoloj. La precipaj lingvoj estas la altruditaj aŭ alportitaj de la eŭropaj koloniantoj sekvataj de la ĉefaj indianaj kulturoj.
Kelkaj aliaj lingvoj kiuj havas konsiderindan nombron eĉ se ne oficialaj, inter ili:
La precipaj religioj de Ameriko estas la jenaj:
Aliaj gravaj religioj kaj kredoj inkluzivas Siĥismon; Budhismon; Hinduismon; Bahaan Kredon; kaj ampleksan gamon de indiĝenaj religioj, el kiuj la plimulto estas animismaj; kaj multaj tradiciaj afrikaj religioj kaj afrikdevenaj religioj. Sinkretismo ankaŭ troviĝas en la afrikaj, katolika kaj indiĝenaj religioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.