From Wikipedia, the free encyclopedia
Llanos [ljanos] estas larĝaj ebenaĵoj en nordo de Suda-Ameriko, tra kiuj fluas la rivero Orinoko. Ĝi estas hejmo de la Llaneros. La Llanos konsistas el:
Llanos | ||
---|---|---|
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||
Landoj | Kolombio, Venezuelo | |
Koordinatoj | 6° 49′ 23″ N, 67° 38′ 57″ U (mapo)6.8231111111111-67.649277777778 | |
Akvokolektejo | 375 787 km² (37 578 700 ha) [+] | |
Areo | 375 787 km² (37 578 700 ha) [+] | |
Biomoj de regiono | Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Llanos | ||
Vikimedia Komunejo: Llanos [+] | ||
La Llanos estas plataj kaj plej ofte nurherbaj ebenaĵoj. La ekonomion karakterizas tie ĉefe la bovobredado kaj transporto de nafto en regionoj de Arauca, Casanare, Anzoátegui, Apure kaj Monagas.
La loĝantoj de tiuj regionoj estas nomataj kiel Llaneros. Ili estas vakeroj kompareblaj al kovbojoj de Nord-Ameriko aŭ gaŭĉoj de Argentino. Ilia muziko estas la Joropo, ŝatata kaj dancata en Kolombio kaj Venezuelo.
Fitogeografie, Llanos estas aparta flaŭra provinco el la Amazonia Regiono de la Neotropisa Regno ( vidu : Flaŭra regno ).
Biogeografie, Llanos estas tersupraĵa ekoregiono el la orinoka ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
NT0701 Arida Ĉako | Argentino |
NT0702 Benia savano | Bolivio |
NT0704 Cerado | Bolivio, Brazilo, Paragvajo |
NT0708 Humida Ĉako | Argentino, Brazilo, Paragvajo |
NT0709 Llanos | Kolombio |
NT0710 Urugvaja savano | Argentino, Brazilo, Urugvajo |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.