Flaŭra regno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Flaŭra regno (aŭ fitoĥorio aŭ plantara regno), en fitogeografio, estas geografia areo kun relative unuforma konsisto de plantaj specioj. Najbaraj flaŭraj regnoj kutime ne havas tranĉan limon, sed ekzistas transira areo en kiu multaj specioj de ambaŭ unuoj parte interkovriĝas. La zono de interkovriĝo estas nomata vegetaĵar-streĉiĝa zono.

Klarigo
Pluraj sistemoj de klasifiko de geografiaj areoj kie plantoj vegetas, estis ellaboritaj. Plejmulto el la sistemoj estas hierarkie organizitaj, kun la plej grandaj unuoj subdividitaj en pli malgrandajn geografiajn areojn, kiuj ampleksas pli malgrandajn plantarajn komunumojn, kaj tiel plu. Flaŭraj regnoj estas difinitaj kiel areoj kiuj entenas grandan nombron de endemiaj taksonoj. Plantaraj regnoj estas karakterizitaj de alta grado de familia endemiismo, flaŭraj regionoj de alta grado de genra endemiismo, kaj flaŭraj provincoj de alta grado de specia endemiismo.
Sistemoj de flaŭraj regnoj havas kaj signifajn similecojn kaj signifajn diferencojn kun zoogeografiaj provincoj, kiuj baziĝas sur la konsisto de mamulaj familioj kaj kun biogeografiaj regnoj aŭ ekozonoj, kiuj konsideras kaj plantajn kaj bestajn speciojn.
La termino fitoĥorio estas speciale ligita al klasifikoj laŭ la metodologio de Josias Braun-Blanquet, kiu baziĝas sur la ĉeesto aŭ la malĉeesto de apartaj specioj[1].
Taksonomiaj datumbazoj emas esti organizataj tiele ke ili aproksimas flaŭrajn provincojn, sed kiuj oni adaptas al landlimoj.
Flaŭraj regnoj
La botanikisto Ronald Good [2] identigis ses flaŭrajn regnojn, la plej grandajn naturajn unuojn kiuj li determinis por angiospermoj. Tiuj regnoj estas subdividitaj en pli malgrandajn areojn, kiuj oni nomas provincoj. La paleotropika regno estas subdividita en tri subregnojn, kiuj ĉiuj estas partigitaj en flaŭrajn provincojn. Ĉiu el la kvin aliaj regnoj estas senpere subdividitaj en provincojn. Estas totalo de tridek sep flaŭraj regionoj. Preskaŭ ĉiuj regionoj estas plie subdividitaj en flaŭrajn provincojn.
Armen Takhtajan [3], en larĝe uzata tipologio kiu baziĝas sur la laboro de Good, identigis tridek kvin flaŭrajn regionojn, ĉiu el kiuj estas subdividitaj en flaŭrajn provincojn, de kiuj oni havas totalon de 152.
- Holarktis aŭ Holarktisa Regno [4] – kompleta ne-tropika norda duonglobo : apiacoj, betulacoj, fagacoj, ranunkulacoj, rozacoj; acero, karekso, pino. (Vidu ankaŭ: Holarktiso)
- Palaeotropis aŭ Paleotropisa Regno – Tropikoj de la Malnova Mondo: Afriko sude de Saharo ( sen la plej suda pinto ), Hindujo, ( Oceanio ). Didiereaceae, Dipterocarpaceae, Nepenthaceae, Pandanaceae; Aloe, Nypa.
- Neotropis aŭ Neotropisa Regno – Tropikoj de la Nova Mondo : Sudameriko (sen la plej suda pinto) kaj Centrameriko. Bromeliaceae, Cactaceae, Cannaceae, Cyclanthaceae, Malpighiaceae; Agave, Anthurium, Fuchsia, Passiflora. (Vidu ankaŭ: Neotropiso)
- Australis aŭ Aŭstralisa Regno – Aŭstralio, Brunoniaceae, Casuarinaceae, Epacridaceae, Goodeniaceae, Myopraceae, Stylidiaceae, Xanthorrhoeaceae; Acacia, Banksia, Eucalyptus. (Vidu ankaŭ: Aŭstralazia ekozono)
- Antarktis aŭ Antarkta Regno – Antarkto, subantarktaj insuloj kiel ekzemple Kergelenoj, suda pinto de Sudameriko, sudokcidento de Novzelando. Acaena, Azorella, Nothofagus.
- Capensis aŭ Kablanda Regno – entenas Kablandon en Sudokcidenta Afriko. Malĉeesto de arekacoj !, Aizoaceae, Bruniaceae; Erica, Freesia, Pelargonium, Protea
Oni kelkfoje konsideras sepan flaŭran regnon : la Oceanian Regnon, kiu ampleksas oceanajn insulojn kiuj estas malproksimaj de kontinentoj, precipe en Pacifika Oceano. Laŭ multaj aŭtoroj tiu ĉi flaŭra regno apartenas al Palaeotropis.
Flaŭraj provincoj laŭ Takhtajan
Holarktisa Regno

I. Ĉirkaŭboreala Regiono
- 1 Arkta Plantaro
- 2 Atlantika Eŭropo
- 3 Centra Eŭropo
- 4 Ilirio
- 5 Ponto Eŭksino
- 6 Kaŭkazio
- 7 Orienta Eŭropo
- 8 Norda Eŭropo
- 9 Okcidenta Siberio
- 10 Altajo-Sayan
- 11 Centra Siberio
- 12 Transbajkalo
- 13 Nordokcidenta Siberio
- 14 Oĥotsko-Kamĉatko
- 15 Kanado inkl. Grandaj Lagoj
II. Orientazia Regiono
III. Atlantik-nordamerika Regiono
IV. Rokmontara Regiono
- 32 Vankuvero
- 33 Rokmontaro
V. Makaronezia Regiono
- 34 Acoroj
- 35 Madejro
- 36 Kanarioj
- 37 Kabo-Verdo
VI. Mediteranea Regiono
- 38 Suda Maroko
- 39 Sudokcident-mediteranea provinco
- 40 Sud-mediteranea provinco
- 41 Iberia provinco
- 42 Balearoj
- 43 Ligur-Tirena provinco
- 44 Adriatika provinco
- 45 Orient-mediteranea provinco
- 46 Krimea submediteranea arbarmasivo
VII. Sahara-Araba Regiono
VIII. Irana-Turania Regiono
- 49 Mezopotamio
- 50 Centra Anatolio
- 51 Armenio-Irano
- 52 Hirkanio
- 53 Aralo-Kaspio
- 54 Turkestano
- 55 Norda Baluĉistano
- 56 Okcidenta Himalajo
- 57 Centra Tjanŝano
- 58 Ĝungarujo-Tjanŝano
- 59 Mongolujo
- 60 Tibeto
IX. Madrea Regiono
- 61 Granda Baseno
- 62 Kalifornia plantara provinco
- 63 Sonora-Dezerto
- 64 Madreaj pinaroj-kverkaroj
Paleotropisa Regno
X. Gvineo-Konga Regiono
- 65 Supra-Gvineaj arbaroj
- 66 Niĝerio-Kameruno
- 67 Kongo
XI. Usambaro-Zululanda Regiono
XII. Sudano-Zambezia Regiono
- 70 Zambeza flaŭro provinco [5]
- 71 Sahelo
- 72 Sudano
- 73 Somalio-Etiopujo
- 74 Sud-Arabujo
- 75 Sokotraj kserofitaroj
- 76 Omano
- 77 Suda Irano
- 78 Sindujo
XIII. Karuo-Namibia Regiono
- 79 Namibio
- 80 Namalando
- 81 Okcidenta Kablando
- 82 Karuo
XIV. Regiono de Sankta Heleno kaj Ĉielira Insulo
XV. Madagaskara Regiono
- 88 Maskarenoj
- 89 Sejŝeloj
XVI. Hinda Regiono
XVII. Hindoĉina Regiono
- 98 Tajujo
XVIII. Malesia Regiono
- 102 Malaja Duoninsulo
- 103 Borneo
- 104 Filipinaj humidaj arbaroj
- 105 Sumatra
- 107 Sulaveso
- 110 Bismarkoj
XIX. Fiĝia Regiono
- 111 Vanuatuaj pluvarbaroj
- 112 Fiĝio
XX. Polinezia Regiono
- 113 Mikronezio
- 114 Polinezio
XXI. Havaja Regiono
- 115 Havajo
XXII. Novkaledonia Regiono
- 116 Novkaledonio
Neotropisa Regno
XXIII. Kariba Regiono
- 117 Centrameriko
XXIV. Altaĵ-gujana Regiono
- 120 Gujano
XXV. Amazonia Regiono
XXVI. Brazila Regiono
XXVII. Regiono de Andoj
- 128 Nordaj Andoj
- 129 Centraj Andoj
Kablanda Regno
XXVIII. Kablanda Regiono
- 130 Kablanda plantara provinco
Aŭstralisa Regno
XXIX. Nordorient-Aŭstralisa Regiono
- 131 Norda Aŭstralio
- 132 Kvinslando
- 133 Sudorienta Australio
- 134 Tasmanio
XXX. Sudokcident-Aŭstralisa Regiono
XXXI. Central-Aŭstralisa Regiono
Antarkta Regno
XXXII. Fernandezia Regiono
XXXIII. Ĉilia-Patagona Regiono
- 138 Norda Ĉilio
- 139 Centra Ĉilio
- 140 Pampoj
- 141 Patagonujo
- 142 Fajrolando
XXXIV. Regiono de la Sudaj Subantarktaj Insuloj
- 144 Kergelenoj
XXXV. Novzelanda Regiono
- 152 Novzelandaj subantarktaj insuloj
Referencoj
Bibliografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.