Sankta-Kito kaj Neviso
kariba ŝtato; konsistas el Insulo Sankta Kito kaj insulo Neviso From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta-Kito kaj Neviso aŭ Sankta Kristoforo kaj Neviso, iam Sankta Kristofo kaj Neviso, estas insularo kaj suverena ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, do situas en la Kariba Maro, pli precize en la insul-ĉeno nomata Deventaj Insuloj.
- Landkodo: KN.
- E-nomo: Sankta Kristofa kaj Nevisa Federacio; laŭ AdE Sankta Kristoforo kaj Neviso[1]; laŭ PIV Sankta-Kito kaj Neviso.[2]
- Nacia nomo: Federation of Saint Kitts and Nevis.
- Areo: 261 kv.km.
- Ĉefurbo: Bastero (14 mil).
- Loĝantaro: 41 mil (1995).
- Ŝtatlingvo: angla.
- Persona MNP: 5.170 $.

Nomo
La nomo "Sankta-Kito kaj Neviso" devenas de la du insuloj Sankta-Kito kaj Neviso, kiuj konsistigas la ŝtaton. Insulo Sankta-Kito iam nomiĝis "Sankta-Kristofo" (angle: Saint Christopher, france: Saint-Christophe), tiam ankaŭ la ŝtato nomiĝis "Sankta-Kristofo kaj Nevis".

Strukturo
La ŝtato administre konsistas el 14 "paroĥejoj", el kiuj 9 situas sur Sankta-Kito kaj 5 sur Neviso. La du insulojn disigas markolo ĉirkaŭ tri kilometrojn larĝa. Dum la lasta glaciepoko, je malpli alta marnivelo, estis nur unu insulo.
Ekonomio
La insularo estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.
Politiko
La politika sistemo estas federacia konstitucia monarkio kaj la ŝtatestro estas la Brita reĝo.
La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Sankta-Kito kaj Neviso de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Sankta-Kito kaj Neviso. Ekde 2022 la reĝo de Sankta-Kito kaj Neviso estas Karlo la 3-a.
Ekstera politiko
Sankta-Kito kaj Neviso apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
- Situo de Sankta-Kito kaj Neviso
- Mapo
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.