Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Biblioteko de Francio (france Bibliothèque nationale de France aŭ "BnF") estas la nacia biblioteko kaj ankaŭ la plej grava biblioteko en Francio. Ĝi havas la juran statuson de publika institucio. Ĝiaj agadoj okazas en kelkaj lokoj, la ĉefa estas la loko "Francois-Mitterrand" situanta sur la maldekstra bordo, en la 13-a arondismento de Parizo.
La kolekto de la biblioteko estas taksita je 13 milionoj da presitaj eroj kaj libroj. [1] La biblioteko ankaŭ estas rekonita danke al siaj retaj bibliotekoj, ĉefe la Gallica [GALlika] Biblioteko, tute cifereca biblioteko, kaj Europeana, eŭropa cifereca biblioteko, muzeo kaj arkivo. La dokumentoj alŝutitaj al la retejoj estas en formo de bildoj, plejparte, sed estas plejparte tekstaj, precipe en la retejo Europiana. Ĝi estas unu el la plej gravaj bibliotekoj en la mondo.
La nacia biblioteko estis komencita de reĝo Karlo la 5-a en jaro 1368, kaj laŭleĝe devas enteni ĉion kio eldoniĝas en Francio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.