latinida lingvo, parolata en Francio, Belgio, Luksemburgio, Monako, partoj de Svislando kaj Kanado (Kebekio, Nov-Brunsviko), multaj Afrikaj landoj, kaj Haitio From Wikipedia, the free encyclopedia
La franca lingvo (france langue française /lɑ̃g fʁɑ̃sɛz/ [lang fran-sez] français /fʁɑ̃sɛ/ [fran-se]) estas latinida lingvo parolata de 274 milionoj[1] (ĉ. duono kiel dua lingvo[mankas fonto]), precipe en Francio, Kanado, Alĝerio, Haitio, Belgio, Svislando, multaj landoj de Nord- kaj Okcident-Afriko kaj ankaŭ en Usono. Ĝi estas unu el la oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj, de Eŭropa Unio kaj unu el la ĉefaj internaciaj lingvoj en Afriko. Ĝi estas ankaŭ la oficiala lingvo de Universala Poŝta Unio[2], kreita en 1874.
Franca lingvo | ||
Français | ||
Regionoj, kie la franca estas:
| ||
moderna lingvo • natura lingvo • lingvo | ||
---|---|---|
Lingvoj de oïl • sud-Eŭropaj lingvoj • gaŭlo-latinida lingvaro • latinida lingvaro | ||
Parolata en | Francio kaj ĉ. 50 aliaj landoj | |
Parolantoj | 77 200 000 | |
Denaskaj parolantoj | ĉ. 110–128 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | ĉ. 265–500 milionoj | |
Skribo | latina alfabeto | |
Logobildo de Franclingvio | ||
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | 29 landoj kaj multaj internaciaj organizoj | |
Reguligita de | Académie française | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | fr | |
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | fre | |
Terminologia | fra | |
ISO 639-3 | fra | |
SIL | FRA | |
Glottolog | stan1290 | |
Angla nomo | French | |
Franca nomo | français | |
Vikipedio | ||
La franca lingvo estas latinida lingvo precipe elvenante el la vulgara latino parolata en Gaŭlio. Oni konsideras ke la malnovfranca lingvo ekzistis de la 842 ĝis ĉ. 1400 (la kodo de tiu lingvo laŭ ISO 639 estas fro). De ĉ. 1400 ĝis 1600, la lingvo estas nomata meza franca (ISO 639: frm).
Franclingvio estas la nomo de la aro da landoj kaj regionoj de la mondo, kie la franca lingvo estas parolata (oficiale, denaske, aŭ kiel dua lingvo). Laŭ Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF), almenaŭ ĉi tiuj landoj havis pli ol 4 milionojn da franclingvanoj en 2014[3]:
Parolantaro | Lando | IOF‑ano |
---|---|---|
62 968 000 | Francio | |
33 222 000 | Demokratia Respubliko Kongo | |
11 943 000 | Germanio | |
11 200 000 | Alĝerio | |
10 657 000 | Maroko | |
10 520 000 | Britio | |
10 470 000 | Kanado | |
9 394 000 | Italio | |
9 334 000 | Kameruno | |
8 088 000 | Belgio | |
7 218 000 | Ebura Bordo | |
6 090 000 | Tunizio | |
5 402 000 | Svislando | |
5 022 000 | Hispanio | |
4 847 000 | Madagaskaro | |
4 454 000 | Haitio | |
4 277 000 | Senegalo | |
Parolata de 19.71% de la loĝantaro de la Eŭropa Unio, la franca estas la tria plej amplekse parolata gepatra lingvo aŭ eksterlanda (dua) lingvo en EU post la angla kaj la germana[5][6].
Laŭ la Konstitucio de Francio, la franca estis la oficiala lingvo de la Respubliko ekde 1992[7] (kvankam la Regularo de Villers-Cotterêts faris ĝin deviga por juraj dokumentoj en 1539). Francio devigas la uzadon de la franca en oficialaj registaraj publikaĵoj, publika edukado escepte en specifaj okazoj (kvankam tiuj disponoj estas foje ignoritaj) kaj laŭjuraj kontraktoj; teorie, reklamado devas porti tradukon de alilingvaj vortoj.
En Belgio, la franca estas la oficiala lingvo de Valonio (eksklude parton de la Orientaj Kantonoj (Eupen-Malmedy), kiuj estas german-parolantaj) kaj unu el la du oficialaj lingvoj — kun la nederlanda — el la Brusela Ĉefurba Regiono, kie ĝi estas parolata de la majoritato de la loĝantaro ofte kiel unuaranga lingvo[8].
La franca estas unu el la kvar oficialaj lingvoj de Svisio (kun la germana, la itala kaj la romanĉa) kaj estas parolata en la okcidenta parto de Svisio, nome Romandio, el kio Ĝenevo estas la plej granda urbo. La lingvaj dividoj en Svisio ne nepre koincidas kun la politikaj administraciaj subdividoj, kaj kelkaj kantonoj havas dulingvan statuson: por ekzemplo, urboj kiel Bielo kaj kantonoj kiel Valezo, Friburgo kaj Berno. La franca estas la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 23% de la svisa loĝantaro, kaj estas parolata de ĉirkaŭ 50%[9] de la loĝantaro.
La franca estas ankaŭ oficiala lingvo de Monako kaj Luksemburgio, same kiel en la Aostvala regiono de Italio, dum la franclingvaj dialektoj restas parolataj de minoritatoj en la Manikinsuloj. Ĝi estas parolata ankaŭ en Andoro kaj estas la ĉefa lingvo post la kataluna en El Pas de la Casa. La lingvo estas instruata kiel unuaranga dua lingvo en la germana land de Sarlando, kie la franca estas instruata el antaŭ-lernejo kaj ĉirkaŭ 43% de civitanoj povas paroli la francan[10][11].
La majoritato de la tutmonda franc-parolanta loĝantaro vivas en Afriko. Laŭ informo de 2007 fare de la "Organisation Internationale de la Francophonie", ĉirkaŭkalkulitaj 115 milionoj da afrikanoj en 31 francparolantaj landoj povas paroli la francan ĉu kiel unua aŭ kiel dua lingvo[14]. Tiu cifero ne inkludas la parolantojn de ne-francparolantaj afrikaj landoj kiuj lernis la francan kiel fremda lingvo[14]. Pro la starigo de Francio en Afriko, oni esperas, ke la totala franc-parolanta loĝantaro tutmonde atingos 700 milionojn da personoj en 2050[15]. La franca estas la plej rapide kreskanta lingvo en la kontinento (laŭ terminoj de oficiala aŭ fremda lingvo)[16][17]. La franca estas ĉefa dua lingvo en Afriko, sed ĝi iĝis unua lingvo en kelkaj urbaj areoj, kiel en la regiono de Abiĝano, Ebur-Bordo[18] kaj en Libreville, Gabono[19]. Ne estas unusola afrika franca lingvo, sed multaj formoj kiuj diverĝis tra kontakto kun variaj indiĝenaj Lingvoj de Afriko[20].
Sub-Sahara Afriko estas la regiono kie la franca lingvo plej verŝajne estos etendiĝanta, pro la disvastigo de edukado kaj rapida populacikresko[21]. En Afriko estas kie la franca lingvo plej evoluis en la ĵusaj jaroj[22][23]. Kelkaj surlokaj formoj de franca en Afriko povas esti malfacile kompreneblaj fare de francaj parolantoj el aliaj landoj[24], sed verkitaj formoj de la lingvo estas tre rilataj al tiuj de la cetero de la franc-parolanta mondo.
La franca estas la dua plej ofta lingvo en Kanado, post la angla, kaj ambaŭ estas oficialaj lingvoj je federacia nivelo. Ĝi estas la unua lingvo de 9.5 milionoj da personoj aŭ 29% kaj la dua lingvo por 2.07 milionoj aŭ 6% de la tuta loĝantaro de Kanado.[25] La franca estas la nura oficiala lingvo en la provinco Kebekio, estante gepatra lingvo de ĉirkaŭ 7 milionoj da personoj, aŭ preskaŭ 80% (Popolnombrado de 2006) de la provinco. Ĉirkaŭ 95% de la parolantaro de Kebekio parolas la francan ĉu kiel unua ĉu kiel dua lingvo, kaj por kelkaj kiel tria lingvo. Kebekio estas ankaŭ hejmo de la urbo Montrealo, kiu estas la 4a plej granda franc-parolanta urbo en la mondo, laŭ nombro de parolantoj de unua lingvo.[26] Nov-Brunsviko kaj Manitobo estas la nuraj du oficiale dulingvaj provincoj, kvankam la plena dulingvismo estas aprobita nur en Nov-Brunsviko, kie ĉirkaŭ unu triono de la loĝantaro estas francparolanta. La franca estas ankaŭ oficiala lingvo de ĉiuj el la teritorioj (Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto, kaj Jukonio). El tiuj tri, Jukonio havas plej francparolantoj, kio enhavas ĝuste sub 4% el la loĝantaro.[27] Krome, kvankam la franca ne estas oficiala lingvo en Ontario, nome la leĝo Loi sur les services en français aŭ French Language Services Act sekurigas, ke la provincaj servoj estas disponeblaj en la franca lingvo. Tiu "Act" aplikiĝas al areoj de la provinco kie estas gravaj francparolantaj komunumoj, nome en Orienta kaj Norda Ontario. Aliloke, konsiderindaj franc-parolantaj minoritatoj troviĝas en suda Manitobo, Nov-Skotio, Princo Eduardo kaj la Duoninsulo Port-au-Port en Novlando kaj Labradoro, kie la unika Novlanda Franca dialekto estis historie parolata. Pli malgrandaj aroj da francparolantoj ekzistas en ĉiuj aliaj kanadaj provincoj. La urbo Otavo, nome kanada ĉefurbo, estas fakte dulingva, kiel aliflanke de rivero el Kebekio, antaŭ grandurbo Gatineau, kaj oni proponas registarajn servojn en franca same kiel en angla.
Laŭ la Usona Popolnombra Servo (2011), la franca estas la kvara[28] plej parolata lingvo en Usono post la angla, la hispana, kaj la ĉina, kiam ĉiuj formoj de franca estas konsiderataj kune kaj ankaŭ ĉiuj dialektoj de ĉina estas simile kombine komprenataj. La franca restas la dua plej parolata lingvo en la ŝtatoj Luiziano, Majno, Vermonto kaj Nov-Hampŝiro. Luiziano estas hejmo de multaj diferencaj francaj dialektoj, kolektive konataj kiel Luiziana franca. Laŭ la Usona Popolnombrado de 2000, estas ĉirkaŭ 194,000 personoj en Luiziano kiuj parolas la francan hejme, el kiuj plej el ajna stato se la kreola franca estas ekskludita.[29] Nov-Anglia franca, esence varianto de Kanada franca, estas parolata en partoj de Nov-Anglio. Misuria franca estis historie parolata en Misurio kaj Ilinojso (iam konata kiel Supra Luiziano), sed ĝi estas preskaŭ formortinta nuntempe.[30] La franca survivis ankaŭ en disaj areoj laŭlonge de la Golfa Marbordo de tio kio estis iam Franca Luiziano, tiel kiel la insulo Mon Louis, Alabamo, kaj DeLisle, Misisipio (el kiuj tiu lasta estis malkovrita de lingvistoj nur en la 1990-aj jaroj) sed tiuj variantioj estis akre endanĝeritaj aŭ supozeble formortintaj.
La franca estas unu el la du oficialaj lingvoj de Haitio. Ĝi estas la ĉefa lingvo por skribado, lernejedukado kaj administracia uzado. Ĝi estas parolata de ĉiuj kleraj haitianoj kaj estas uzata en negocaj sektoroj. Ĝi estas uzata ankaŭ por ceremoniaj eventoj kiel nuptoj, gradigoj kaj diservoj. Ĉirkaŭ 70–80% de la landa loĝantaro havas la Haitian kreolon kiel unua lingvo; la cetero parolas la francan kiel unua lingvo. La dua oficiala lingvo estas la ĵus normigita Haitia kreola lingvo, kiu praktike la tuta landa loĝantaro parolas. La Haitia kreola estas unu el la Franc-kreolaj lingvoj, kaj ĝi prenas la majoritaton de sia vortotrezoro el la franca, kun influoj el okcidentafrikaj lingvoj, same kiel el kelkaj lingvoj de Eŭropo. La Haitia kreolo estas tre rilata al la Luiziana kreolo kaj al la kreolo el la Malgrandaj Antiloj.[31]
La franca estas la oficiala lingvo kaj de la Franca Gujano en Sudameriko,[32] kaj de Sankta-Piero kaj Mikelono,[33] nome francia insularo ĉe la marbordo de Novtero en Nordameriko.
La franca estis la oficiala lingvo de la kolonio Franca Hindoĉinio, kiu enhavis teritoriojn kiuj nuntempe estas Vjetnamio, Laoso kaj Kamboĝo. Ĝi plue estas administracia lingvo en Laoso kaj Kamboĝo, kvankam ties influo malpliiĝis en la lastaj jaroj.[34] En kolonia Vjetnamio, ĉefe la elitoj parolis la francan, kaj multaj servistoj kiuj laboris en francaj hejmoj parois francan piĝinon konata kiel "Tây Bồi" (nune formortinta). Post la fino de la Francia regado, Suda Vjetnamio plue uzis la francan en administracio, edukado kaj komerco.[35] Ekde la Falo de Sajgono kaj la malfermo de unuigita vjetnama ekonomio, la franca laŭgrade estis fakte anstataŭigita kiel ĉefa fremda lingvo fare de la angla. La franca tamen plutenas sian kolonian heredon estante parolata kiel dua lingvo fare de la plej aĝaj kaj elitaj loĝantoj kaj nuntempe estas revivigita en altedukado kaj plue estas diplomata lingvo en Vjetnamio. La tri landoj estas oficialaj membroj de la IOF.[36]
Iama Francia mandato, Libano deklaras araban kiel la nuna oficiala lingvo, kvankam speciala leĝo regulas kiam la franca povas esti publike uzata. La artikolo 11a de la Libana Konstitucio proklamas, ke la "Araba estas la oficiala nacia lingvo. Leĝo determinas la kazojn en kiuj la franca lingvo povos esti uzata".[37] La franca lingvo en Libano estas disvastigita dua lingvo inter libananoj, kaj estas instruata en multaj lernejoj kun la araba kaj la angla. La franca estas uzata en la monbiletoj de Libana liro, sur trafiksignaloj, en la libanaj licencplatoj, kaj en oficialaj konstruaĵoj (kun la araba).
Nuntempe, kaj la franca kaj la angla estas duarangaj lingvoj (helplingvoj) de Libano, kaj ĉirkaŭ 40% de la loĝantaro estas francparolanto kaj 40% angloparolanto.[38] La uzado de la angla estas kreskanta en negocado kaj amaskomunikiloj. El ĉirkaŭ 900,000 studentoj, ĉirkaŭ 500,000 estas aligitaj en francparolantaj lernejoj, ĉu publikaj ĉu privataj, en kiuj la instruado de matematiko kaj sciencaj fakoj estas farita en franca.[39] La nuntempa uzado de la franca varias depende de la regiono kaj de la socia statuso. Unu triono de altlernejaj studentoj edukitaj en franca pluas al altedukado en anglo-parolantaj institucioj. La angla estas lingvo de negocado kaj amaskomunikiloj, dum la franca estas elemento de socia distingo, elektita prr sia emocia valoro.[40]
Grava franc-parolanta komunumo estas ankaŭ en Israelo, ĉefe inter la komunumoj de judoj devenaj el Francio, Maroko kaj Libano. Multaj mezlernejoj proponas studadon de franca kiel fremda lingvo.
La UAE havas la statuson de observanta ŝtato en la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio kaj Kataro havas la statuson en la organizo kiel asociita ŝtato. Tamen en ambaŭ landoj la franca tute ne estas parolata preskaŭ de neniu en la ĝenerala loĝantaro aŭ eĉ inter la migrantaj laboristoj, sed parolata nur de kelka malgranda minoritato de tiuj kiuj investas en francparolantaj landoj aŭ havas aliajn financajn aŭ familiajn ligilojn. Ilia eniro kiel observanta kaj asociita ŝtatoj respektive en la franclingvia organizo estis helpita de grandskale de iliaj investoj kaj en la Organizo kaj en Francio mem.[41] La statuso de observanta ŝtato en la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio havigas al la lando la rajton sendi reprezentantojn al organizaj kunsidoj kaj fari formalajn proponojn al la organizo sed ili ne havas voĉdonrajtojn ene de la IOF.[42] La statuso de asociita ŝtato same ne havigas voĉdonrajtojn ene de la IOF sed asociitaj ŝtatoj povas diskuti kaj revizii organizajn aferojn.[43]
La franca estas oficiala lingvo de la pacifika insula lando Vanuatuo, kie 45% el la loĝantaro povas paroli ĝin.[44] En la Francia speciala komunumo Nov-Kaledonio, 97% de la loĝantaro povas paroli, legi kaj skribi la francan[45] dum en Franca Polinezio tiu cifero estas 95%,[46] kaj en la Francia komunumo Valiso kaj Futuno, estas 84%.[47]
En Franca Polinezio kaj je malpli granda etendo en Valiso kaj Futuno, kie la parola kaj skriba sciaro de la franca lingvo iĝis preskaŭ universala (95% kaj 84% respektive), la franca pli kaj pli tendencas anstataŭigi la indiĝenajn polineziajn lingvojn kiel la plej parolata lingvo hejme. En Franca Polinezio, la procento de la loĝantaro kiu informis, ke la franca estas la lingvo kiun ili plej uzas hejme plialtiĝis el 67% de la popolnombrado de 2007 ĝis 74% de la popolnombrado de 2017.[46][48] En Valiso kaj Futuno, la procento de la loĝantaro kiu informis, ke la franca estas la lingvo kiun ili plej uzas hejme plialtiĝis el 10% de la popolnombrado de 2008 ĝis 13% de la popolnombrado de 2018.[47][49]
Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis en kelkaj regionoj, ekzemple en Afriko, en Usono (la akadi-franca lingvo) kaj en Kebekio. Aliaj lingvoj parencaj al la franca estas i.a. la pikarda, aostvala (Valdôtain), la valona kaj la arpitana lingvoj.
Normiga franca lingvo (en franca: le français standard, le français normé, le français neutre [neŭtrala franca] aŭ le français international [internacia franca]) estas neoficiala termino por normiga variaĵo de la franca lingvo. Ĝi estas serio da parolaj kaj skribaj formalaj variaĵoj uzataj de edukitaj francparolantoj de kelkaj landoj tra la tuta mondo.
Ĉar la franca estas plurcentra lingvo, la normiga franca enhavas variajn lingvajn normojn (konsistantajn el preskriba uzado). La sintakso, morfologio, kaj ortografio de normiga franca estas klarigita en variaj verkoj pri gramatiko kaj stilo kiel la Bescherelle, referenca resumo de verbaj konjugacioj unuafoje kompilita en la 19a jarcento fare de Louis-Nicolas Bescherelle el Francio, kaj Le Bon Usage verkita en la 20a jarcento fare de la belgan gramatikisto Maurice Grevisse.
En Francio, la normiga franca estis bazita sur la prononco kaj vortotrezoro uzataj en la formalaj niveloj de la franca en Ĉeflanda Francio kaj partikulare en la areo de Parizo, pro kio foje oni parolas pri la Pariza franca, kiel sinonimo de la normiga franca lingvo.
Kanada franca, en angla Canadian French kaj france français canadien, estas la Franca lingvo parolata en Kanado. Ĝi inkludas multajn variaĵojn, el kiuj la plej elstaraj estas la Kebekia franca. Iam la esprimo Kanada franca referencis nur al la Kebekia franca kaj al la tre rilataj variaĵoj de Ontario kaj de Okcidenta Kanado — kontraste kun la Akadia franca, kiu estas parolata en kelkaj areoj de orienta Kebekio, Nov-Brunsviko (inklude la Ŝjakan dialekton), kaj en kelkaj areoj de Nova Skotio (inklude la dialekton de la Golfeto Sankta Maria). PEI kaj Novlando kaj Labradoro havas apartan parolmanieron nome Novlanda franca.
Nekompleta listo de verkistoj alilandedevenaj, kiuj verkis en la franca lingvo estas jena: José-María de Heredia, Samuel Beckett, Emile Cioran, Eugène Ionesco, Julien Green, ktp.
Bilabiala | Labiodenta | Labial-palatala | Labial-velara | Alveola | Postalveola | Palatale | Velara | Uvula | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Plozivo | p b | t d 5 | k g | ||||||
Nazalo | m | n | ɲ ¹ | ŋ ² | |||||
Frikativo | f v | s z | ʃ ʒ | ʁ ³ | |||||
Alproksimiĝo | ɥ 4 | w 4 | l | j 4 |
¹ Ĉe la nuna elparolo, la fonemo [ɲ] proksimiĝadas al [nj].
² La fonemo [ŋ] ekestis antaŭ relative mallonga tempo, per la pruntado de angladevenaj vortoj. Ĝi fojfoje estas elparolata [ɲ].
³ Laŭ la parolanto, [ʁ] povas esti anstataŭigata per [ʀ] aŭ [r]. Tiaj sonoj estas alofonoj.
4 [ɥ], [w] kaj [j] verdire ne estas konsontantoj; ili estas alproksimiĝoj (ankaŭ duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj).
5 [t] kaj [d] ofte estas prononcataj kiel la dentaj konsonantoj [t̪] kaj [d̪]. Tiaj sonoj estas alofonoj.
La franca lingvo enhavas tri aŭ kvar nazajn vokalojn, laŭdialekte.
Antaŭa | Centra | Malantaŭa | |
---|---|---|---|
Malvasta | i y | u | |
Mezmalvasta | e ø | o | |
ə ¹ | |||
Mezvasta | ɛ ɛ:² ɛ̃ œ œ̃ ¹ | ɔ ɔ̃ | |
Vasta | a | ɑ ³ ɑ̃ |
¹ Ĉe la nuna elparolo de iuj regionaj variaĵoj de la franca, /ə/ emas proksimiĝi al /ø/, kaj /œ̃/ emas proksimiĝi al /ɛ̃/.
² La distingo inter /ɛ/ kaj /ɛ:/, kiel en la vortoj mettre (meti) kaj maître (estro) malaperadas en Francio, sed plu ekzistas en Kanado. En Francio, la distingo koncernas la daŭron, sed en Kanado estas eta malsamo de eco.
³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.
Grava regulo por prononci la francan estas sonkunligado de vortoj. Evoluinte, la franca konservis etimologiecan ortografion, tial vortoj ofte finiĝas per neelparolita konsonanto. Tamen pro sonkunliga regularo, tiuj konsantoj estas kelkfoje devige aŭ konsilinde elparolitaj laŭ malnova prononcmaniero kiam la sekvanta vorto komenciĝas per vokalsono. Vortoj kiuj finiĝas per naza vokalsono foje perdas nazecon (bon (bona): [bɔ̃] fariĝas [bɔn]).
Kunligo estas notitaj per ‿ en internacia fonetika alfabeto (IPA).
Inter artikolo, difinilo, poseda pronomo kaj la sekvanta a- aŭ o-vorto:
Inter subjekta aŭ komplementa pronomo kaj verbo, aŭ inter du pronomoj:
En kelkaj kunmetaĵoj:
Inter la formoj de verbo être (esti) kaj la sekvanta a-vorto: vous êtes idiots [vuz‿ɛtz‿idjo] (vi estas stultaj)
Inter la formoj de verboj avoir (havi) kaj être (esti) kaj participo: elle est allée [ɛl ɛt‿alé] (ŝi iris)
Inter rolvorteto (prepozicio) kaj ties komplemento: dans un champ [dɑ̃z‿œ̃/ɛ̃ ʃɑ̃] (sur kampo)
Inter adverbo kaj la sekvanta vorto, kiun ĝi modifas: très heureux [tʁɛz‿œʁœ] (tre feliĉa)
Inter verbo kaj ties komplemento: je crois en toi [jə kʁwaz‿ɑ̃ twa] (mi fidas vin)
Inter o-vorto je multenombro kaj la sekvanta a-vorto: des arbres immenses [dɛz‿aʁbʁəz‿imɑ̃s] (grandegaj arboj)
Post et (kaj)
Antaŭ vorto, kiu komenciĝas per aspiracia h: des haricots [dɛ aʁiko] (fazeoloj)
La franca lingvo havas du genrojn kaj du nombrojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.
Vortordo en la tuta frazo estas ĝenerale S.V.O. (subjekto-verbo-objekto), ekzemple Je regarde l'arbre (Mi rigardas la arbon). Escepto: se la objekto estas pronomo, la ordo estas S.O.V.: Je le regarde (Mi ĝin rigardas). (kaze de malunueco tiu ĉi ordo: me te nous vous se le la les lui leur y en). Plua escepto: je la imperativo afirmativa (jesa) formo estas V.O. (Regarde l'arbre - Rigardu la arbon; Regarde-le - Rigardu ĝin) (kaze de malunueco tiu ĉi ordo: le la les moi toi nous vous lui leur y en), krom kun negado (Ne le regarde jamais., laŭvorte "Ne ĝin rigardu neniam" (t.e. "Neniam rigardu ĝin.") - kvazaŭ ne estus subjekto).
La loko de la epiteta adjektivo estas post la nomo, krom unuflanke se ĝi estas numerala aŭ poseda aŭ nedefina, aŭ aliflanke se ĝi estas samtempe mallonga kaj ofta, estas antaŭ la nomo.
La loko de la adverbo: tiuj je tempo aŭ je loko pri la tuta frazo estas aŭ en la komenco aŭ en la fino de la frazo. Tiuj pri adjektivo aŭ adverbo estas antaŭe (très bon - "tre bona"). Pri la komponaj tempoj, je la afirmativa (jesa) formo la adverboj mallongaj kaj la adverboj oftaj estas inter la du vortoj (Tu as bien fais ton travail, laŭvorte "Vi havas bone faritan vian laboron", t.e. "Vi bone faris vian laboron"). Kio ajn la tempo, je la negativa (ne'a) formo, krom'e "certainement", "généralement", "peut-être", "probablement", "sans aucun doute", "sans doute", "sûrement" ke tiuj ĉi estas antaŭe la partiklo "pas", la alioj estas post'e la partiklo "pas". Pri la infinitivo, se la adverbo estas unusilaba, la adverbo estas antaŭe. Alie ke ĉio tiu ĉi, la adverbo estas poste la io pri kiu la adverbo estas. Atenton, la loko de la pronomo estas prioritata: Faites-le vraiment (Faru ĝin vere), ne Faites vraiment le (Faru vere ĝin).
En la franca lingvo estas konjugacioj. La verboj varias laŭ la gramatika persono, la modalo kaj la tempo. Estas tri grupoj de verboj (kaj du helpverboj).
Ekzemple: verboj konjugaciataj en la indikativo de la prezenco.
|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|
La francan oni ĉefe skribas per la baza latina alfabeto (26 literoj) plus kelkaj diakritaĵoj (uzendaj) kaj ligaturoj (laŭkonvenciaj sed praktike ne ĉiam uzataj). La skribado de la franca latinalfabete estas difinita ekde jarcentoj per ortografiaj normoj sufiĉe precizaj, publikigitaj, instruitaj, ĝenerale agnoskataj kaj akceptataj, sed ofte ne tiom bone aplikataj (ĉi tiuj normoj iom evoluis laŭ la tempo).
Alia ebla skribmaniero estas per Brajlo, kiu postulas adaptigon de la ekzistanta franca ortografio, ĉar Brajlo estas pli limigita kaj havas limigojn al sia propra uzo.
Transskriboj pure fonetikaj eblas per Internacia Fonetika Alfabeto (IFA), sed ili uzatas nur por precizigi la prononcon. La transskribado sufiĉe facilas ankaŭ per la greka alfabeto kaj per la cirila alfabeto (uzataj por la oficiala transskribo de francaj loknomoj kaj personaj nomoj), sed pli delikatas kaj malprecizas per ŝemidaj alfabetoj.
La Franca Akademio kaj similaj institucioj de aliaj franclingvaj landoj aprobis serion da ortografiaj ĝustigoj proponitaj en 1990 per raporto de la Supera Konsilio de la Franca Lingvo. Ĉi tiuj ĝustigoj koncernas malpli ol 3 % de la vortaro. Krome, la Franca Akademio substrekas ke ĉi tiuj ĝustigoj ne endas, sed indas.
Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun normigita Esperanto-prononco kaj aldonita -o-finaĵo, ekzemple: absorbi, adopti, brodi, diri, dormi, fini, honori, lavi, profiti, agresi, akomodi, asimili, ataki, deziri, doni, esperi, froti, grati, izoli, krii, lui, metodo, piki, proklami, rafini, regali, revi, debuti, disputi, refuti, repudii, aplaŭdi, brili, cedi, cirkuli, defendi, degeli, disocii, ekspedi, fenestro, improvizi, inventi, inspekti, instrui, kelkaj, kelkfoje, komerci, kongreso, kondamni, komenci, konsterni, liveri, manĝi, marĉandi, naŭzi, neĝo, neglekti, parolo, percepti, pesi, pluvi, protekti, respondi, rigardi, rikolti, traduki, vendi.
Tamen, multaj el tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj.
Fama franca langrompilo estas la frazo Les chaussettes de l’archiduchesse sont-elles sèches, archi-sèches ?. [lɜ ʃo'sɜt də l‿aʀʃidy'ʃɜs sõt‿ɜl sɜʃ aʀʃi'sɜʃ]
Tous les êtres humains naissent libres et égaux en dignité et en droits. Ils sont doués de raison et de conscience et doivent agir les uns envers les autres dans un esprit de fraternité.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.