akademia asocio por la franca lingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kongreso de Franca Kulturo en Florido (france Le Congrès de la culture française en Floride; angle The Congress of French Culture in Florida), ankaŭ CCFF aŭ simple Le Congrès, estas akademia asocio kiu organizas ĉiujarajn konkursojn ĉe Orlando. Ĝi serĉas promocii kapablojn en kulturo kaj lingvo francaj inter mezlernejaj kaj malfrua-elementaj studentoj (angle middle schoolers) el ĉie en Florido[1].
Kongreso de Franca Kulturo en Florido | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo | ||
Lando(j) | Francio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Kongreso de Franca Kulturo en Florido | |
---|---|
Le Congrès de la culture française en Floride, Inc.[sic] | |
Lando | Usono |
Celo | promocii la kulturon kaj lingvon francajn |
Fondintoj | Lelia Alexander, Cornelia Burge, Doris McCleary |
Fondiĝo | 1952 |
Fondiĝloko | Ĵaksonvilo, Florido |
Elstaruloj | Suzanne Carrell |
Prezidanto | Valerie Lecomte |
Vicprezidanto | Hannah Humphries |
Ĝenerala sekretario | Molly Ryan |
Kasisto | Marissa Tessier |
Sidejo | Orlando, Florido |
Junulara organizaĵo | Jes |
Interretejo | link |
Notoj | 1,500+ membroj |
Lasta modifo | 11 januaro 2019 |
La konkurso disvolviĝis ĉe Ĵaksonvilo, Florido dum la aŭtuno 1952 de tri instruistinoj de franca: Lelia Alexander de la Julia E. Landon High School (nuntempe Julia Landon College Preparatory and Leadership Development School), Cornelia Burge de la Duncan U. Fletcher High School, kaj Doris McCleary de la Andrew Jackson High School. La unua konkurso okazis en aprilo 1953 en la « Provençal House » ĉe Rollins College kaj revenis tien jare[2].
En 1962, Suzanne Carrell, profesorino de franca, faciligis translokiĝi la okazon al la Universitato de Ĵaksonvilo, kie ĝi restis dum kelkaj jaroj[2]. Suzanne Carrell, civitanino el Francio, estis tre laŭdata por sia plifortigo de la kulturaj ligoj inter Usono kaj Francio, precipe inter la ĝemelurboj de Ĵaksonvilo kaj Nanto[3],[4]. Ekde sia kreo en 1980, la bourse Suzanne Carrell estas propetata al ĉiuj studentoj ĉeestanta la Congrès[2]. Kiel premio por ŝiaj klopodoj, la franca prezidanto Jacques Chirac dekretas al ŝi la Honoran Legion de Francio dum la kvindeka jaro de la Congrès (2002)[3]. Dum la sesdeka jaro (2012), Carrell estis dekorata ankaŭ kun la nacia Ordeno de Merito[5].
Spite sian retiriĝon en 1989, Carrell daŭrigis prezidi la asocion ĝis sia morto[6],[7].
Nune, la Congrès rekunvenas jare ĉe Orlando, Florido[2].
Ĉiuj partoprenantaj studentoj konkuras en diversaj defioj kiuj mezuras iliajn kapablojn en la franca lingvo same kiel en la franca kulturo. La defioj ampleksas la lecture (kompreno per legi), le discours (improviza oracio), la déclamation (poezio-deklamo), kaj le casse-tête (angle quiz bowl; esperante kvizo). Ĝenerale, la venkantoj ricevas conmemorativajn rubandojn aŭ platojn (angle plaques). Cetere, tiuj kiuj montras—per skribi—sian intencon de daŭrigi siajn studojn pri Francio aŭ ĝia lingvo (speciale ĉe universitato aŭ kolegio) povas akiri stipendioj, kiel la bourse Suzanne Carrell.
La retejo de la asocio asertas ke la okazo permesas ke studentoj kunvenas aliajn francoamantojn kiu povas motivi ilin.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.