Remove ads
indikilo por klara identigo de trafikiloj From Wikipedia, the free encyclopedia
Licencplato aŭ numerplato estas parto de la licenco de veturilo. Ĝi enhavas en iu specifa lando unike eldonitan kombinon de literoj kaj/aŭ ciferoj (la aŭtokodon), per kiu oni povas tracei la posedanton de la veturilo. La alfikso de licencplato sur aŭto preskaŭ ĉie en la mondo estas deviga. Plej ofte ili devas esti antaŭe kaj malantaŭe, ĉe motorcikloj kaj remorkoj (postveturiloj) nur malantaŭe. En pluraj subŝtatoj de Usono ĝenerale sufiĉas malantaŭa ŝildo. En iuj lokoj, ekzemple en kelkaj subŝtatoj de Usono, eblas mem elekti la kombinon de literoj kaj/aŭ ciferoj relative libere, tiel ke eblas atentigi pri si aŭ pri socia temo per la plato: ekzemplo estas la dekstre bildigita usona licencplato de esperantisto el la 1990-aj jaroj kun vorto "Saluton".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.