Remove ads
provinco de Kanado From Wikipedia, the free encyclopedia
Manitobo (angle Manitoba) estas preria provinco de Kanado inter Ontario kaj Saskaĉevano, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj kaj la Hudsona Golfo norde kaj Usono (Norda Dakoto kaj Minesoto) sude. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 1 342 153 loĝantoj sur areo de 647 797 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km².
Manitobo | |
---|---|
Alternativa nomo | Manitoba |
Plena nomo | Manitobo |
| |
Devizo: AreaRank = 8-aGloriosus et Liber (latina =: Glora kaj libera) | |
Oficialaj lingvoj | angla kaj franca, laŭ konstitucia leĝo de 1982 |
Floro | pulsatilo |
Arbo | blanka piceo |
Birdo | nebula strigo |
Ĉefurbo | Vinipego |
Plej granda urbo | Vinipego |
Leŭtenanta Guberniestro | Anita Neville
(ekde 24-a de oktobro 2022) |
Ĉefministro | Wab Kinew
(ekde 18-a de oktobro 2023) |
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj | 14 6 |
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
rango 647797 km² 553.556 km² 94.241 km² (14,5{%) |
Loĝantaro - Tuto (2021) - Loĝdenso |
5-a rango 1342153 2 po km² |
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$41,933 miliardoj (6-a) $35.609 (10-a) |
Aliĝo al Konfederacio | 15-a de julio 1870 (5-a) |
Tempozono | UTC -6 |
Mallongigoj - Poŝta - ISO 3166-2 - Poŝtkoda(j) prefikso(j) |
MB CA-MB R |
Retejo | www.gov.mb.ca |
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn | |
La nuna ĉefministro de Manitobo ekde la 18-a de oktobro 2023 estas Wab Kinew. La guberniestro, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Anita Neville.
La nomo Manitobo venas de la kria vorto, "maniotwapow", kaj signifas "markolo de la Spirito" (markolo en la Manitoba Lago).
La ĉef-urbo kaj plej granda urbo, kun pli ol duono de la loĝantaro de Manitobo, estas Vinipego. Inter aliaj gravaj urboj de Manitobo estas Brandon, Thompson, Dauphin, Swan River, Churchill, The Pas, Selkirk, Portage la Prairie, Gimli, Flin Flon, Steinbach, Morden kaj Winkler.
Municipo | 2001 | 1996 |
---|---|---|
Vinipego | 690,100 | 678,600 |
Brandon | 39,716 | 39,175 |
Thompson | 13,256 | 14,385 |
Portage la Prairie | 12,976 | 13,078 |
La kvar tre grandaj lagoj de la provinco, kiuj jam de malproksime videblas sur ĉiu provinca mapo, estas la Cedra Lago, Manitoba Lago, Vinipega Lago kaj Lago Winnipegosis. Sed vizitindas ankaŭ la multegaj, nur relative pli etaj lagoj, kiuj al homo staranta ĉe la bordo tamen ŝajnas vastaj. El ili menciindas ekzemple la Lago de la Arbaroj, Boacolago, Lago Boundary, Dia lago, Egenolf, Falka Lago, Insula Lago, Kasmere, Kipahigan, Kississing, Lac Brochet, Lago Minnedosa kaj la Okcidenta Akcipitra Lago.
En 1612, Thomas Button atingis Manitobon en la marbordo de la Hudsona Golfo. La brita Kompanio de Hudsona Golfo formiĝis en 1670. En 1682, la franca esploristo Pierre-Esprit Radisson atingis Manitobon, kaj poste estis luktoj inter la anglaj kaj la francaj pelt-komercistoj. La Verendrye konstruis Fortikaĵon Mauropas (1734), Fortikaĵon Rouge (1738), kie estas hodiaŭ Vinipego, kaj Fortikaĵon La Reine. Dum la Ribelo de Red River, 1869, Louis Riel kaj la metisoj penis malebligi unuigon kun angla Kanado. Hodiaŭ, la franca kun la angla ankoraŭ estas oficiala lingvo de Manitobo, sed, laŭ la censo de 1996, nur 47.665 homoj en la provinco kutime ĝin parolas.
La Ĉefministro de Manitobo (angle Premier of Manitoba, france Premier ministre du Manitoba) estas la ĉefministro de la provinco Manitobo. La ĉefministro estas la registarestro de la provinco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.