Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Svislando dividiĝas en 26 kantonojn, kiuj estas jure la federaciaj ŝtatoj de la svisa konfederacio.
Ĉiu kantono havas propran konstitucion kaj aŭtoritatojn leĝodonan, plenuman kaj jurisdikcian. Ĉiu kantono havas ankaŭ unuĉambran parlamenton (kantona konsilio) kun inter 49 kaj 180 parlamentanoj. La kantona registaro konsistas el kvin aŭ sep membroj, depende de la kantono.
Publikaj aferoj, kiujn regulas nek la svisa konstitucio nek iu konfederacia leĝo, apartenas al la instanceco de la kantonoj. Al ili apartenas:
Ĉar la konfederacio havas kunrajtojn en multaj el tiuj kampoj, ofte ekestas instanceca konflikto.
Kantonoj povas cedi al siaj komunumoj certan aŭtonomecon, kies formo varias inter la kantonoj.
En du kantonoj (Glaruso kaj Apencelo) la civitanaro decidas en publika kunveno (landkomunumo) pri siaj kantonaj reprezentantoj kaj pri faktaj demandoj. En ĉiuj aliaj kantonoj ekzistas nur ordinaraj balotoj.
En la historio de Svislando la rolo de la kantonoj pasis grandan evoluon. En la Svisa Ĵurkomunumo, kiu unue ek de 1291 konsistis el la tri prakantonoj (Urio, Ŝvico kaj Untervaldo aliĝis en la 16-a jarcento la urbaj ŝtatoj Zuriko, Berno, Lucerno, Zugo kaj la kampara kantono Glaruso, kiuj formis la Ok Malnovajn Lokojn. Al tiuj poste aliĝis pliaj kvin lokoj. Aliaj lokoj alvenis al Svislando per milita ekspansio. Ĝis la Helveta Revolucio en 1798 tiuj kantonoj fakte ne formis konfederacion sed lozan ligon de sendependaj ŝtatoj unuflanke kaj de komune kontrolataj kolonioj aliflanke. En la Helveta Respubliko sub la franca influo estis formita tuta serio de novaj kantonoj kiel la Kantono Linth, la Kantono Baden aŭ la Kantono Säntis. En la mediacia konstitucio post la malfondo de la Helveta Respubliko la plej multaj de tiuj malnovaj kantonoj denove malaperis. Dum estis fonditaj aliflanke novaj kantonoj kiel Kantono Sankt-Galo. Sian hodiaŭan formon Svislando ricevis per la kreo de la Svisa Konfederacio en la jaro 1848. En 1971 post longa disputo estis per secesio de Kantono Berno kreita la plej juna svisa kantono, nome Kantono Ĵuraso.
ISO / aŭtokodo | blazono | kantono | aliĝo | ĉefurbo | loĝantoj 1 |
areo 2 |
loĝantoj per km² – 3 | komunumoj5 | lingvoj |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ZH | Zuriko | 1351 | Zuriko | 1'272'600 (1) |
1'729 (7) |
729 (3) |
171 | germana | |
BE | Berno | 1353 | Berno | 957'100 (2) |
5'959 (2) |
160 (15) |
398 | germana, franca | |
LU | Lucerno | 1332 | Lucerno | 356'400 (7) |
1'493 (9) |
238 (9) |
97 | germana | |
UR | Urio | 1291 | Altdorf | 35'100 (24) |
1'077 (11) |
33 (25) |
20 | germana | |
SZ | Ŝvico | 1291 | Ŝvico | 137'500 (17) |
908 (13) |
150 (16) |
30 | germana | |
OW | Obvaldo * | 1291 | Sarno | 33'300 (25) |
491 (19) |
68 (22) |
7 | germana | |
NW | Nidvaldo * | 1291 | Stans | 39'800 (22) |
276 (22) |
143 (18) |
11 | germana | |
GL | Glaruso | 1352 | Glaruso | 38'200 (23) |
685 (17) |
56 (23) |
27 3 (ekde 2011) |
germana | |
ZG | Zugo 8 |
1352 | Zugo | 106'500 (18) |
239 (24) |
440 (5) |
11 | germana | |
FR | Friburgo | 1481 | Friburgo | 254'000 (11) |
1'671 (8) |
149 (17) |
182 | franca, germana | |
SO | Soloturno | 1481 | Soloturno | 247'900 (12) |
791 (16) |
313 (7) |
126 | germana | |
BS | Bazelo Urba * | 1501 | Bazelo | 185'600 (15) |
37 (26) |
5'046 (1) |
3 | germana | |
BL | Bazelo Kampara * | 1501 | Liestal | 266'100 (10) |
518 (18) |
513 (4) |
86 | germana | |
SH | Ŝafhaŭzo | 1501 | Ŝafhaŭzo | 73'800 (19) |
298 (20) |
248 (8) |
33 | germana | |
AR | Apencelo Ekstera * | 1513 | Herisaŭ 4 |
52'600 (21) |
243 (23) |
217 (12) |
20 | germana | |
AI | Apencelo Interna * 13 |
1513 | Apencelo | 15'200 (26) |
173 (25) |
87 (20) |
6 | germana | |
SG | Sankt-Galo | 1803 | Sankt-Galo | 460'000 (5) |
2'026 (6) |
227 (11) |
89 | germana | |
GR | Grizono | 1803 | Koiro | 187'800 (14) |
7'105 (1) |
26 (26) |
208 | germana, romanĉa, itala | |
AG | Argovio | 1803 | Araŭo | 569'300 (4) |
1'404 (10) |
403 (6) |
231 | germana | |
TG | Turgovio | 1803 | Fraŭenfeld | 234'300 (13) |
991 (12) |
235 (10) |
80 | germana | |
TI | Tiĉino | 1803 | Bellinzona | 322'300 (8) |
2'812 (5) |
114 (19) |
201 | itala | |
VD | Vaŭdo | 1803 | Laŭzano | 654'100 (3) |
3'212 (4) |
205 (14) |
382 | franca | |
VS | Valezo | 1815 | Sion | 291'600 (9) |
5'224 (3) |
55 (24) |
158 | franca, germana | |
NE | Neŭŝatelo | 1815 | Neŭŝatelo | 168'400 (16) |
803 (15) |
209 (13) |
62 | franca | |
GE | Ĝenevo | 1815 | Ĝenevo | 430'600 (6) |
282 (21) |
1'520 (2) |
45 | franca | |
JU | Ĵuraso | 1979 | Delemonto | 69'100 (20) |
838 (14) |
82 (21) |
83 | franca | |
CH | Svislando | 1291 | Berno | 7'459'100 | 41'285 | 174 | 2'773 | germana, franca, itala, romanĉa |
Rimarkoj:
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.