La Kapetidoj (france Capétiens ), aŭ oficiale dinastio de Francio , estas familio kaj dinastio devena de la bordoj de la Rejno , sude de Majenco . Ilia genealogio datiĝas de iu Roberto, kiu mortis antaŭ 764 kaj estis la grafo de Oberrheingau kaj Wormsgau . La Kapetidoj fariĝis la tria dinastio de francaj reĝoj , post la Merovidoj kaj la Karolidoj .
Rapidaj faktoj Dinastio, nobela familio • dinastio ...
Kapetidoj
Dinastio
Blazono
nobela familio • dinastio
Devena nomo
france Capétiens
Religio
katolikismo
Dinastiaj rilatoj
Fondinto
Hugo Kapeto vd
Branĉo de
Robertidoj vd
Branĉoj
Burgonja dinastio • Dinastio de Évreux • Dinastio de Valois • Burbona dinastio de Francio • Dinastio de Orléans • imperiestra familio de Brazilo • Dinastio Aviso • Dinastio Braganza vd
Regadoj
Reĝoj de Francio
Rektaj Kapetidoj, Valois, Burbonoj
Dum
987-1328-1589-1792, 1815-1848
Antaŭulo
Karolidoj , Robertidoj
Sekvanto
Bonaparte
Regantoj de Navaro
Dum
1284-1441, 1555-1643
Reĝoj de Portugalio
Burgonja dinastio, Aviso, Braganza
Dum
1093-1384-1580, 1604-1910
Dukoj de Luksemburgo
Valois-Burgonjo, Burbonoj de Parmo
Dum
1459-1482, 1964-nun
Reĝoj de Hispanio
Burbonoj de Hispanio
Dum
1700 –nun , kun interrompoj
Reĝoj de la du Sicilioj
Burbonoj de Du Sicilioj
Dum
1816 –1860
Dukoj de Parmo
Burbonoj de Parmo
Dum
1748-1802, 1847-1859
vd
Fonto: Vikidatumoj
Fermi
Blazono de la kapetidaj reĝoj (antaŭ 1376 )
Rapidaj faktoj Historio de Francio ...
Fermi
La nomo Capétiens , plejofte uzita sed neoficiala, devenas de la unua kapetida reĝo de Francio, Hugo Kapeto (Hugues Capet ).
Pliposte, la Kapetidoj ankaŭ regis multajn aliajn landojn aŭ ŝtatojn, interalie Portugalion , parton de la Bizanca imperio , Sicilion , Navaron , Hungarion , Pollandon , Andoron , Hispanion , Parman , Brazilon , Luksemburgon ktp.
La kapetida dinastio havis multnombrajn durangajn branĉojn, kiuj progrese malaperis ĝis 1768 , kiam la sola postvivinta branĉo estis tiu de la Burbonoj . Hodiaŭ, du kapetidoj ankoraŭ reĝas en Eŭropo : La reĝo de Hispanio (el la plejaĝa branĉo de la Kapetidoj) kaj la grand-duko de Luksemburgo (el la branĉo de la dukoj de Parmo ).
La kapetida dinastio havis multajn branĉojn kaj flankajn liniojn, inter ili:
Rektaj kapetidoj
Burgonja dinastio, "pli aĝa burgonja dinastio"
Burgonja dinastio de Portugalio
Domo de Valois , "Valezianoj"
"pli juna anĵua dinastio", Anĵuo-Valois
"unua domo de Orléans"
"dua domo de Orléans", Valois-Orléans
Valois-Angoulême
Valois-Burgonjo, "pli juna burgonja dinastio"
Burbonoj
Burbonoj de Parmo
Burbonoj de Du Sicilioj
Burbonoj de Hispanio
"tria domo de Orléans"
"kvara domo de Orléans"
"Rektaj kapetidoj "
Pliaj informoj Nomo, Reĝaddatoj ...
Fermi
En tiu ĉi listo jenas listo de membroj de dinastio de Kapetidoj , regantaj en Francio, Portugalio, Hispanio, Luksemburgo, Parmo, Brazilo.
Pliaj informoj Antaŭe:, Regantoj de Francio ...
Fermi
Pliaj informoj Antaŭe:, Regantoj de Portugalio ...
Antaŭe: Regantoj de Portugalio Poste:
Peresidoj 1093-1580 Habsburgoj 1a-foje
Habsburgoj 1604-1910 Respubliko 2a-foje
Fermi
Pliaj informoj Antaŭe:, Regantoj de Luksemburgo ...
Antaŭe: Regantoj de Luksemburgo Poste:
Luksemburgoj/Habsburgoj 1459-1482 Habsburgoj 1a-foje
Nassau 1964-nun nun 2a-foje
Fermi
Pliaj informoj Antaŭe:, Regantoj de Hispanio ...
Fermi
Pliaj informoj Antaŭe:, Regantoj de Navaro ...
Antaŭe: Regantoj de Navaro Poste:
Champen dinastio 1284-1441 Trastámara 1a-foje
Albre 1555-1643 Parto de Francio 2a-foje
Fermi
Vidu ankaŭ: Robertidoj
Ĉefa Branĉo
Hugo la 1-a (940-996), reĝo de Francio (987-996) = Adelaïde (945-1004)
1. Roberto la 2-a (972-1031), reĝo de Francio (996-1031) = 1) Rosalia de Italio (955-1003); 2) Bertha de Burgonio (964-1010); 3) Konstantia de Arelat (986-1003)
1.1. Hugo la 2-a (1007-1025), kunreĝo de Francio (1017-1025)
1.2. Henriko la 1-a (1008-1060). reĝo de Francio (1027-1060) = Anna de Rusio
1.2.1. Filipo la 1-a (1052-1108), reĝo de Francio (1060-1108)
1.2.1.1. Ludovilo la 6-a (1081-1137), reĝo de Francio (1108-1137)
1.2.1.1.1. Filipo la Juna (1116-1131), kunreĝo de Francio (1129-1131)
1.2.1.1.2. Ludoviko la 7-a (1120-1180), reĝo de Francio (1137-1180)
1.2.1.1.2.1. Filipo la 2-a Aǔgusto (1165-1223), reĝo de Francio (1180-1223)
1.2.1.1.2.1.1. Ludoviko la 8-a (1187-1226), reĝo de Francio (1223-1226), reĝo de Anglio (1216-1217)
1.2.1.1.2.1.1.1. Filipo (1209-1218)
1.2.1.1.2.1.1.2. Ludoviko la 9-a (1214-1270), reĝo de Francio (1226-1270)
1.2.1.1.2.1.1.2.1. Ludoviko (1244-1260)
1.2.1.1.2.1.1.2.2. Filipo la 3-a (1245-1285), reĝo de Francio (1270-1285)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.1. Ludoviko (1264-1276)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.2. Filipo la 4-a (1268-1314), reĝo de Francio (1285-1314), reĝo de Navaro (1285-1314)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.2.1. Ludoviko la 10-a (1289-1316), reĝo de Francio kaj Navaro (1314-1316)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.2.1.1. Johana la 2-a (1312-1349), reĝino de Navaro (1328-1349)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.2.1.2. Johano la 1-a (1316-1316), reĝo de Francio kaj Navaro (1316)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.2.2. Filipo la 5-a (1291-1322), reĝo de Francio kaj Navaro (1316-1322)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.2.2.1. Ludoviko (1316)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.2.3. Karlo la 4-a (1294-1328), reĝo de Francio kaj Navaro (1322-1358)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.2.3.1. Filipo (1313-1321)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.2.3.2. Ludoviko (1324)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.2.4. Roberto (1297-1308)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.3. Roberto (1269-1276)
1.2.1.1.2.1.1.2.2.4. Karlo de Valois (1270-1325), reĝo de Aragono (1285-1295) -> Idaro
1.2.1.1.2.1.1.2.2.5. Ludoviko d'Évreux (1276-1319) -> Idaro
1.2.1.1.2.1.1.2.3. Johano (1247-1248)
1.2.1.1.2.1.1.2.4. Johano Tristano (1250-1270)
1.2.1.1.2.1.1.2.5. Petro (1251-1284)
1.2.1.1.2.1.1.2.5.1. Ludoviko (1272)
1.2.1.1.2.1.1.2.5.2. Filipo (1274-1275)
1.2.1.1.2.1.1.2.6. Roberto (1256-1317) ->
1.2.1.1.2.1.1.3. Roberto la 1-a (1216-1250) -> Idaro
1.2.1.1.2.1.1.4. Johano (1219-1232)
1.2.1.1.2.1.1.5. Alfonso (1220-1271)
1.2.1.1.2.1.1.6. Filipo Dagoberto (1222-1232)
1.2.1.1.2.1.1.7. Karlo la 1-a (1227-1285), reĝo de Sicilio (1266-1282), de Napolo (1282-1285), de Albanio (1272-1285) -> Idaro
1.2.1.1.2.1.2. Filipo (1200-1234)
1.2.1.1.3. Henriko (1121-1175)
1.2.1.1.4. Hugo (1122)
1.2.1.1.5. Roberto la 1-a (1123-1188), grafo de Dreux -> Idaro
1.2.1.1.6. Petro la 1-a de Courtenais (1126-1183) -> Idaro
1.2.1.1.7. Filipo (1132-1161)
1.2.1.3. Henriko (1083-?)
1.2.1.4. Karolo (1085-?)
1.2.1.5. Eŭdo (1087-1096)
1.2.1.6. Filipo (1093-1133)
1.2.1.7. Floro (1095-1119)
1.2.2. Roberto (1054-1063)
1.2.3. Hugo la 1-a (1057-1102), grafo de Vermandois (1080-1102) -> Idaro
1.3. Roberto la 1-a (1011-1076), duko de Burgonio (1032-1076) -> Idaro
1.4. Eŭdo (1013-1056)
La 2-a domo de Vermandois
Hugo la 1-a (1057-1102), grafo de Vermandois kaj de Valois (1080-1102)
1. Rudolfo la 1-a (1085-1152), grafo de Vermandois kaj de Valois (1102-1152)
1.1. la sankta Felikso de Valois (Hugo la 2-a) (1127-1212), grafo de Vermandois kaj de Valois (1152-1160)
1.2. Elizabeta (1143-1183), grafinoo de Vermandois kaj de Valois (1167-1183)
1.3. Rudolfo la 2-a (1145-1176), grafo de Vermandois kaj de Valois (1160-1167)
1.4. Eleonora (1148-1213), grafino de Vermandois kaj de Valois (1185-1213)
2. Henriko (1091-1130)
3. Simono (1093-1148)
Domo de Dreux
Roberto la 1-a (1123-1188), grafo de Dreux
La 2-a domo de Courtenay
Petro la 1-a de Courtenay (1126-1183)
1. Petro la 2-a (1155-1219), imperiestro de Latina imperio (1216-1217)
1.1. Filipo la 2-a de Courtenay (1195-1226)
1.2. Roberto (1201-1228), imperiestro de Latina imperio (1219-1228)
1.3. Henriko la 2-a (1206-1229)
1.4. Baldŭeno la 2-a (1217-1273), imperiestro de Latina imperio (1228-1261)
1.4.1. Filipo (1243-1283)
2. Roberto (1168-1239)
2.1. Petro (1218-1250)
2.2. Filipo (?-1245)
2.3. Roberto (122401279)
2.4. Johano (1226-1270)
2.5. Vilhelmo (?-1280)
2.6. Rudolfo
3. Filipo (?-1186)
4. Vilhelmo (1172-1233)
Domo de Artois
Roberto la 1-a (1216-1250)
Domo de Évreux
Ludoviko d'Évreux (1276-1319)
Valois
Karlo (1270-1325), reĝo de Aragono (1285-1295)
1. Filipo la 6-a (1293-1350), reĝo de Francio (1328-1350)
1.1. Filipo (1315-)
1.2. Johano la 2-a (1319-1364), reĝo de Francio (1350-1364)
1.2.1. Karlo la 5-a (1338-1380), reĝo de Francio (1364-1380)
1.2.1.1. Karlo la 6-a (1368-1422), reĝo de Francio (1380-1422)
1.2.1.1.1. Karlo (1386)
1.2.1.1.2. Karlo (1392-1401)
1.2.1.1.3. Ludoviko (1397-1415)
1.2.1.1.4. Johano (1398-1417)
1.2.1.1.5. Karlo la 7-a (1403-1461), reĝo de Francio (1422-1461)
1.2.1.1.5.1. Ludoviko la 11-a (1423-1483), reĝo de Francio (1461-1483)
1.2.1.1.5.1.1. Karlo la 8-a (1470-1498)
1.2.1.1.5.1.1.1. Karlo (1492-1495)
1.2.1.1.5.2. Karlo Valois de Berry (1446-1472)
1.2.1.2. Ludoviko de Valois (1372-1407) -> Idaro
1.2.2. Ludoviko la 1-a de Anjou (1339-1384) -> Idaro
1.2.3. Johano de Auverne (1340-1416)
1.2.4. Filipo la 2-a de Burgonio (1342-1404) -> Idaro
1.3. Filipo de Valois (1336-1376), duko de Orléans (1344-1376)
2. Karlo la 2-a de Alençon (1297-1346) -> Idaro
3. Johano (1302-1308)
4. Ludoviko la 1-a de Chartres (1309-1328)
Domo de Valois-Orléans
Ludoviko de Valois (1372-1407)
1. Karlo (1394-1465)
1.1. Ludoviko la 12-a (1462-1515), reĝo de Francio (1498-1515)
2. Filipo (1396-1420)
3. Johano la 2-a (1404-1467)
3.1. Karlo (1459-1496)
3.1.1. Francisko la 1-a (1494-1547), reĝo de Francio (1515-1547)
3.1.1.1. Francisko (1518-1536)
3.1.1.2. Henriko la 2-a (1519-1559), reĝo de Francio (1547-1559)
3.1.1.2.1. Francisko la 2-a (1544-1560), reĝo de Francio (1559-1560)
3.1.1.2.2. Ludoviko (1549-1550)
3.1.1.2.3. Karlo la 9-a (1550-1574), reĝo de Francio (1560-1574)
3.1.1.2.4. Henriko la 3-a (1551-1589), reĝo de Francio (1574-1589), reĝo de Pollando (1573-1574)
3.1.1.2.5. Francisko (1554-1584)
3.1.1.3. Karlo (1522-1545)
Domo de Valois-Anjou
Ludoviko la 1-a (1339-1384)
Domo de Valois-Burgonjo
kaj liaj idoj, Johano la Sentima, Filipo la Bona, Karlo la Brava.
Domo de Valois-Alençon
Karlo la 2-a (1297-1346)
Burbonoj
Vidu: Burbonoj
Roberto (1256-1317)
Ĉefa Burgonja domo
Roberto la 1-a (1011-1076), duko de Burgonjo (1032-1076)
Anjou-Sicilia domo
Vidu: Anĵuo-Sicilio
Karlo la 1-a (1227-1285), reĝo de Sicilio (1266-1282), de Napolo (1282-1285), de Albanio (1272-1285)