La 30-a de aprilo estas la 120-a tago de la jaro (la 121-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 245 tagoj restas.
Je la 30-a de aprilo okazis, interalie:
- Romia Imperio
- 642: Ĉindasvinto iĝis reĝo de visigotoj
- 1006: En Konstelacio Lupo ekbrilis plej brila en la historio supernovao SN 1006
- Pollando
- 1492: Hispanio rekomendis ekspedicion al Kristoforo Kolumbo
- 1526: Pollando: urbo Tarnowskie Góry ricevis urborajton kaj t.n ministan liberecon
- 1557: Hispana Imperio: mapuĉa militestro Lautaro estis mortigita en batalo de Mataquito (Ĉilio)
- 1589: En Romo oni komencis konstruon de la Vatikana Palaco
- 1598: Reĝo de Francio Henriko la 4-a eldonis Nantan edikton pri religia libereco al hugenotoj
- 1671: Kroataj grafoj Petar Zrinski kaj Fran Krsto Frankopan estis senkapigitaj en la aŭstria kastelo de Wiener Neustadt
- 1703: De Anglio elnavigis pirata ekspedicio, kies celo estis prirabo de francaj kaj hispanaj ŝipoj ĉe marbordoj de Ĉilio. Unu el skipanoj de pluraj ŝipoj estis Alexander Selkirk, pratipo de Robinson Crusoe
- 1789: Federacia Halo: solena inaŭguro de la unua prezidanteco de Usono fare de George Washington
- 1802: 608 personoj pereis rezulte de rompo de akvobaraĵo apud urbo Lorko en Hispanio
- 1803: Usono aĉetis Luizianon de Francio
- 1812: Luiziano fariĝis la 18-a ŝtato de Usono
- 1817: Pola judo Abraham Stern prezentis novan kalkulilon pri adicio, subtraho, multipliko, divido kaj kvadrata radiko
- 1838: Nikaragvo forlasis Unuiĝintajn Provincojn de Centra Ameriko
- 1848: Dum ribelo en Grandpolujo pola generalo Ludwik Mierosławski venkis taĉmentojn de Reĝlando Prusio en batalo de Miłosław
- 1848: En Prago estis fondita politika asocio Lípa slovanská laŭ iniciato de ĉeĥaj radikalaj demokratoj, kies unua prezidanto iĝis Pavel Josef Šafařík
- 1854: Oni funkciigis unuan fervojlinion en Brazilo
- 1863: En batalo de Camarón de Tejeda meksika armeo venkis la francan
- 1876: En Budapeŝto oni malfermis Margit-ponton
- 1893: Oficiala dato de la fondiĝo de Novosibirsko, neoficiala ĉefurbo de Siberio
- 1900: Anekso de Havajaj Insuloj fare de Usono
- 1904: Rusa-japana milito: batalo de rivero Yalu komenciĝis — venka por japanoj, kiuj militiros al Manĉurio
- 1905: Albert Einstein finis sian doktoran tezon ĉe la Universitato de Zuriko
- 1905: Imperiestro de la Rusia Imperio Nikolao la 2-a subskribis dekreton pri religia libereco
- Unua mondmilito
- 1919: Urbo Sokółka aliĝis al la Dua Pola Respubliko
- 1919: En Lodza sinagogo pola poeto kaj esperantisto Julian Tuwim nuptis Stefania Marchew
- 1921: Pactraktato de Rigo finanta polan-bolŝevikan militon ekvalidis, subskribita de la Dua Pola Respubliko, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko kaj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1939: En Nov-Jorko oni malfermis unu el la plej grandaj internaciaj ekspozicioj
- Dua mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: apud Opoczno mortfalis pola majoro Henryk Dobrzański, unua partizano, kies korpon Wehrmacht profanis kaj enterigis en nekonata loko; propaganda fakultato de Ĝenerala Gubernio eldonis unuan konfidencan liston de polaj publikaĵoj, ampleksantan 430 librojn, 338 aŭtorojn kaj 20 revuojn, kiuj estis "malamikaj al germanoj, malutilaj kaj nedezirataj", kaj devus esti konfiskitaj; kompleta izoligo de la Lodza geto, kie germanoj enfermis pli ol 160 mil personojn; al Aŭŝvico alvenis ties komandanto Rudolf Hoss; Kapitulaco de norvega armeo en suda parto de la lando; evakuo de la trupoj de Aliancanoj el Namsos komencita (ĝis la 3-a de majo)
- 1941: en okupata Grekio kreiĝis kunlaborista registaro de Georgios Tsolakoglou; Norda Atlantiko: batalo pri konvojo HX-121, oni sinkigis 5 ŝipojn (de la 28-a de aprilo); Balkana kampanjo: germanoj finis okupacian plifortigon de la kontinenta parto de Grekio - perdoj: italaj en la milito kun Grekio - 102 064 personoj, grekaj en la milito kun Italio - 76 240 personoj, grekaj en la milito kun Germanio - ĉ. 10 000, britaj - 16 619, jugoslaviaj - ĉ. 10 000, germanaj - 11 548 (2559 mortigitaj, 5820 vunditaj, 3169 perditaj); iraka ultimato kontraŭ brita armea ĉeesto; Nord-Afrika kampanjo: garnizono en Tobruk reĵetis laŭvican sturmon de germanaj-italaj trupoj
- 1942: Luftwaffe atakis Norwich; Birma Kampanjo: japanoj finis konkeron de meza Birmo
- 1943: Volinia masakro: ukraina polico kaj ukrainoj murdis en 3 lokoj de Ĉerkasa provinco ĉirkaŭ 86 polojn; raporto de usona kolonelo Henry Szymanski pri la masakro de Katin; Bomba Korpuso de RAF atakis Essen
- 1944: Pola Rezistomovado: bataliono de Pola Enlanda Armeo ĉe Nemunas-Grupiĝo ekregis urbon Brzozówka; Kampanjo de Italio: rezulte de alianca bombado de itala Alessandria 238 personoj pereis; Pacifika Fronto: usona aer-mara atako de Usona Mararmeo al japana mara bazo sur insulo Truk en Karolinoj; soveta Aviado de Fora Atingo kaj 8-a Aviada Armeo atakis Sebastopolon (2 mil tunoj da bomboj)
- 1945: Batalo de Berlino: morto de Adolf Hitler post nomumo de sia posteulo Karl Dönitz kaj nupto de Eva Braun; Sendependa Ŝtato Kroatio: liberigo de koncentrejo Jasenovac; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo liberigis virinan koncentrejon Ravensbrück; la 3-a Sturma Armeo konkeris Reichstag kaj tri sovetaj soldatoj hisis sur la parlamentejo la Venko-Flagon, la 2-a gvardia Kirasita Armeo, apogata de 1-a Divizio de Infanterio nome de Tadeusz Kościuszko; de Pola Soldataro, batalis pri la tuta purigo de Charlottenburg, kaj poste polaj soldatoj postkuris malamikon direkte al malsupra Havel; Balkana Fronto: trupoj de jugoslavia 4-a Armeo komencis batalon pri Triesto, italaj partizanoj dislokiĝis en Treviso kaj Bassano, eksplodas ribelo en Belluno; en Okcidenta Pomerio trupoj de la 2-a Belorusa Fronto okupis Wolgast, Greifswald, Neustrelitz, Furstenberg, Rheinsberg kaj Gransee; en Ĉeĥoslovakio trupoj de la 4-a Ukraina Fronto ekregis Moravia Ostrava kaj Nové Město na Moravě; Okcidenta Fronto: trupoj de usona 7-a Armeo okupis Munkenon
- 1946: Pollando: al Krakovo revenis de Germanio 26 fervojaj vagonoj kun artaĵoj rabitaj dum la milito, kiel Retablo de Krakovo aŭ Damo kun ermeno
- 1948: Kolombio: dum konferenco en Bogoto kreiĝis la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj
- 1954: Premiero de la usona vakera filmo Rivero senrevena, reĝisorita de Otto Preminger
- 1959: Hamburgo: premiero de Sankta Johana de la Mortigejoj, teatraĵo de Bertolt Brecht
- 1966: Anton Szandor LaVey fondis Eklezion de Satano
- 1975: Vjetnama milito finiĝis - falo de Sajgono, la ĉefurbo de Vjetnama respubliko, kien eniris Vjetnama Popola Armeo kaj Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto
- 1979: Unua israela komerca ŝipo tranavigis Suezan Kanalon
- 1980: Beatrikso ektronis kiel reĝino de Nederlando
- 1981: En Pola Popola Respubliko oni komencis reglamenti buteron, farunon, grion kaj rizon
- 1982: Barato: en Kolkato 16 monaĥoj kaj monaĥino el Ananda Marga estis eltiritaj de nekonatoj el taksioj, forkondukitaj al 3 diversaj lokoj, mortbatitaj kaj bruligitaj
- 1984: Afgana milito (1979-1989): soveta bataliono de motorigita infanterio estis atakita kaj frakasita de muĝahidoj en valo Hazara (provinco Panĝŝir)
- 1988: Dum la 33-a Eŭrovido-Kantokonkurso en Dublino venkis kanada kantistino Céline Dion reprezentanta Svislandon
- 1991: En Zwickau la lasta aŭtomobilo Trabant ruliĝis de produktobendo
- 1991: Ramiz Alia iĝis prezidento de Albanio
- 1992: CERN anoncis, ke TTT estos alirebla senpage - pere de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo
- 1993: Sur standardojn de Pola Militistaro oni enkondukis devizon Dio, Honoro, Patrio
- 1993: Reprezentantoj de Litovio kaj Latvio decidis, ke la ŝtatlimo inter la du landoj daŭros kiel antaŭ la dua mondmilito
- 1993: Adoranto de Steffi Graf dum tenisa matĉo en Hamburgo vundis per tranĉilo Monica Seles
- 1995: Prezidento de Usono Bill Clinton anoncis malpermeson investi en kaj komerci kun Irano
- 1999: Sud-Orienta Azio: Kamboĝo eniris al ASEAN
- 2000: Pola mistikulino Faustyna Kowalska estis sanktigita de papo Johano Paŭlo la 2-a
- 2002: Pakistano: rezulte de referendumo generalo Pervez Muŝaraf plilongigas sian prezidentan regadon je 5 pliaj jaroj
- 2008: Registaro de Belorusio nomis 10 usonajn diplomatojn kiel personoj nebonvenaj kaj ordonis al ili forlasi la landon ene de 72 horoj
- 2009: Brita armeo oficiale finis sian militistan ĉeeston en Irako
- 2009: En atenco kontraŭ Azerbajĝana Nafta Akademio en Bakuo pereis 12 personoj
- 2009: Reĝotago en Nederlando: en Apeldoorn rezulte de malsukcesa atenco pere de aŭtomobilo kontraŭ veturanta nederlanda reĝfamilio pereis 7 personoj kaj la atencinto, 17 aliaj homoj vundiĝis
- 2009: Ĉinio: en Ĉongĉingo oni malfermis ponton Ĉaotianmen super la rivero Jangzio kun la plej longa ĉefspano en la mondo (552 metroj)
- 2010: Rezulte de ekokatastrofo en la Meksika Golfo de la naftoplatformo Deepwater Horizon al Luiziano alfluis nafto
- 2010: Ĉinio: en Ŝanhajo estis inaŭgurita Monda Ekspozicio
- 2013: Post abdiko de sia patrino reĝino Beatrikso la nederlandan tronon eksidis Willem-Alexander de Nederlando
- 2014: Ŝinĝango: bomba atenco en Urumĉio mortigis 3 personojn kaj 79 vundigis
- 2017: Unua Nacia Tago de Biblio-Legado en Pollando: Epistolo al la galatoj de Sankta Paŭlo estis legata en polaj preĝejoj
- 2018: Konstitucio por administradoscienco ekvalidis en Pollando - 10 plifaciligoj por entreprenistoj de la registaro de Mateusz Morawiecki
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1245: Filipo la 3-a, reĝo de Francio de Kapetida dinastio (m. 1285)
- 1310: Kazimiro la Granda, lasta reĝo de la unua pola dinastio Piastoj, fondinto de Krakova Akademio (m. 1370)
- 1504: Francesco Primaticcio, itala pentristo, arkitekto kaj dekoraciisto de manierismo, kunfondinto de la unua Skolo de Fontainebleau (m. 1570)
- 1651: Jean-Baptiste de La Salle, franca ordenfondinto, teologo kaj pedagogo, sanktulo (m. 1719)
- 1662: Maria la 2-a, reĝino de Anglio, Skotlando kaj Irlando (m. 1694)
- 1723: Mathurin Jacques Brisson, franca zoologo kaj fizikisto (m. 1806)
- 1760: Joseph Souham, franca generalo, partoprenanto de la francaj revoluciaj militoj kaj de Napoleonaj militoj (m. 1837)
- 1770: Friedrich Karl Forberg, germana filozofo (m. 1848)
- 1770: David Thompson, anglokanada mapisto kaj esploristo, geografo de Kanado (m. 1857)
- 1777: Carl Friedrich Gauss, germana matematikisto, fizikisto, astronomo kaj geodeziisto kontribuinta al elektrostatiko, nombroteorio, diferenciala geometrio, matriciko aŭ optiko (m. 1855)
- 1804: Maciel Monteiro, brazila kuracisto, poeto, ĵurnalisto, oratoro, politikisto kaj diplomato, enestanta en Brazila Antologio Poezia (m. 1868)
- 1825: Johannes Evangelist Haller, aŭstra kardinalo, teologo, politikisto (m. 1900)
- 1826: Julius von Ficker, germana-aŭstra historiisto kaj juristo (m. 1902)
- 1833: Benedykt Dybowski, pola ekzilito pro la Januara ribelo, kuracisto, natursciencisto, limnologo, esploristo de Siberio, malkovrinto de novaj specioj de bestoj, esperantisto (m. 1930)
- 1835: Franz Defregger, aŭstra pentristo, reprezentanto de akademiismo (m. 1921)
- 1839: Floriano Peixoto, prezidento de Brazilo, marŝalo (m. 1895)
- 1851: Emil Ramann, germana agrikulturkemiisto kaj grundosciencisto (m. 1926)
- 1861: Marian Zdziechowski, pola filozofo, historiisto pri ideoj, slavistikisto (m. 1938)
- 1865: Max Nettlau, germana anarkiisto kaj verkisto, aŭtoro de biografio pri Miĥail Bakunin (m. 1944)
- 1870: Franz Lehár, hungara opereta komponisto (m. 1948)
- 1877: Fritz von Herzmanovsky-Orlando, aŭstra verkistoj kaj arkitekto (m. 1954)
- 1878: Margaret Lilly Blaise, angla lernejestrino, Esperanto-instruistino, membrino de Lingva Komitato kaj de la Loka Kongresa Komitato de UK 1930 (m. 1935)
- 1883: Jaroslav Hašek, ĉeĥa anarkiisto, membro de bolŝevika partio kaj verkisto, kies romano La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito estis tradukita al 54 lingvoj (m. 1923)
- 1883: Hans Breuer, germana kuracisto kaj popolkantkolektisto (m. 1918)
- 1885: Luigi Russolo, itala futurisma pentristo, komponisto, konstruisto de instrumentoj por eksperimenta muziko (m. 1947)
- 1888: Maria Julivert Aulés, kataluna instruistino, feministino kaj esperantistino, tradukistino de la Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Internacia (m. 1968)
- 1893: Joachim von Ribbentrop, germana nazia politikisto, kungvidanto de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, subskribinto de la Pakto Ribbentrop-Molotov, militkrimulo, ekzekutita (m. 1946)
- 1900: Erni Krusten, estona ĝardenisto, verkisto, poeto, aŭtoro de esperantigita novelo Okupacio (m. 1984)
- 1901: Heinrich Friess, germana instruisto kaj esperantisto engaĝita en ata-ita-diskuto (m. 1971)
- 1901: Simon Kuznets, usona Nobelpremiita ekonomikisto, okupiĝinta pri malneta nacia enspezo kaj konjunkturo (m. 1985)
- 1902: Theodore Schultz, usona Nobelpremiita ekonomikisto pro kontribuo pri malriĉeco (m. 1998)
- 1903: János Gassner, usona kritikisto, dramaturgiisto, redaktoro (kritikisto) (m. 1967)
- 1904: Márta Recht, rumania hungara verkistino pri tritikindustrio (m. 1995)
- 1908: Bjarni Benediktsson, longtempa ĉefministro de Islando (m. 1970)
- 1909: Juliana, reĝino de Nederlando (m. 2004)
- 1912: Szabolcs Fényes, hungara komponisto de 600 kanzonoj, pli ol 100 filmmuzikajn komponaĵojn kaj ĉirkaŭ 45 muzikteatrajn (m. 1986)
- 1912: Leon Kłodecki, pola pedagogo, kursano de esperantisto Jakobo Ŝapiro, membro de Aviada Klubo en Vilno, postmilite ligita kun Bjalistoko (m. 1994)
- 1914: Dorival Caymmi, brazila muzikisto, verkinta multe da klasikaĵoj de la Muziko Populara Brazila (m. 2008)
- 1915: Nóra Polónyi, hungara historiistino, arkivistino kaj kunlaborantino de Ĉefurba Statistika Oficejo (m. 1985)
- 1916: Claude Shannon, usona matematikisto, patro de la informteorio emfazanta la duuman nombrosistemon (m. 2001)
- 1923: Percy Heath, usona ĵaz-kontrabasisto, kunfondinto de Modern Jazz Quartet (m. 2005)
- 1925: Anna Dukász, hungara aktorino (m. 2000)
- 1929: Klausjürgen Wussow, germana filma kaj televida aktoro (m. 2007)
- 1929: Edit Kovács, rumania hungara juristino, universitata adjunktino (m. 2017)
- 1932: Antonio Tejero, hispana subkolonelo de Guardia Civil, puĉisto
- 1933: Jaroslav Mráz, ĉeĥa pedagogo, astronomo, esperantisto, tradukanto de poezio (m. 2005)
- 1939: Trautl Brandstaller, aŭstra ĵurnalistino
- 1939: László Jánossy D., rumania hungara pentristo, restarigisto (m. 1986)
- 1940: Jeroen Brouwers, nederlanda verkisto (m. 2022)
- 1941: Stavros Dimas, greka politikisto, ministro pri eksteraj aferoj kaj membro de la Eŭropa Komisiono
- 1946: Karolo la 16-a Gustavo, reĝo de Svedio
- 1949: António Guterres, ĉefministro de Portugalio, Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1956: Lars von Trier, dana filmreĝisoro kaj scenaristo
- 1959: Paul Gross, kanada aktoro, muzikisto, verkisto kaj kantisto
- 1959: Stephen Harper, ĉefministro de Kanado kaj gvidanto de la Konservisma Partio de Kanado
- 1968: Péter Váry O., rumania hungara ĵurnalisto, verkisto
- 1971: John Boyne, irlanda verkisto konata pro la filmigita samtitola romano La knabo en striita piĵamo
- 1975: Johnny Galecki, usona aktoro rolinta en la televidserio The Big Bang Theory
- 1976: Amanda Palmer, usona kantistino kaj muzikistino
- 1982: Kirsten Dunst, usona aktorino rolanta en la filma serio Spider-Man
- 1985: Ágnes Benedek, rumania hungara aktorino de la Teatro Tamási Áron
- 65: Lukano, romia poeto, nepo de Seneko la pli aĝa (n. 39)
- 1030: Mahmud de Gazni, sultano de Gaznavida Imperio (n. 971)
- 1305: Roger de Flor, itala kondotiero (n. 1267)
- 1341: Johano la 3-a, duko de Bretonio kaj grafo de Richmond (n. 1286)
- 1439: Richard de Beauchamp (13-a grafo de Warwick), angla grafo kiu edukis Henrikon la 6-an (n. 1382)
- 1594: Andreas Mylius, germana juristo, diplomato, historiisto kaj kronikisto (n. 1527)
- 1632: Sigismondo la 3-a Vasa, reĝo de Pollando kaj Svedio (detronigita), dum kies regado Respubliko de Ambaŭ Nacioj atingis la plej grandan teritorion (n. 1566)
- 1632: Johan t'Serclaes van Tilly, brabanta generalo dum la Tridekjara milito (n. 1559)
- 1642: Dmitrij Poĵarskij, rusa gvidanto de popola ribelo, kiu forpelis pola-litovan armeon dum la pola-rusa milito 1609-1618, nacia heroo (n. 1577)
- 1660: Petrus Scriverius, nederlanda latinisto, filologo, humanisto, historiisto, poeto kaj erudiciulo (n. 1576)
- 1671: Francisko Nádasdy, hungara magnato, politikisto kaj martiro (n. 1625)
- 1755: Jean-Baptiste Oudry, franca pentristo kaj gravuristo, direktoro de la Manufakturo Gobelin (n. 1686)
- 1790: Samuel Heinicke, germana speciala pedagogo pri surdmuteco (n. 1727)
- 1795: Jean-Jacques Barthélemy, franca arkeologo kaj numismatikisto (n. 1716)
- 1842: Jozefo Benedikto Cottolengo, itala sacerdoto kaj katolika sanktulo (n. 1786)
- 1847: Karlo de Aŭstrio-Teŝino, aŭstra arkiduko, militisto, teoriisto de militistiko (n. 1771)
- 1870: Václav Levý, ĉeĥa skulptisto (n. 1820)
- 1876: Antoine-Jérôme Balard, franca kemiisto kaj apotekisto, malkovrinto de bromo (n. 1802)
- 1882: Ramón Mesonero Romanos, hispana verkisto, ĵurnalisto kaj kronikisto pri Madrido (n. 1803)
- 1883: Édouard Manet, franca pentristo, pioniro de impresionismo (n. 1832)
- 1885: Jens Peter Jacobsen, dana verkisto, biologo kaj liberpensulo (n. 1847)
- 1893: Emma Teleki, hungara verkistino (n. 1815)
- 1895: Gustav Freytag, germana verkisto, arthistoriisto kaj politikisto, konata de la romano Debeto kaj kredito (n. 1816)
- 1903: Karl Friedrich Schwanitz, germana juĝisto kaj politikisto (n. 1823)
- 1903: Paul Belloni Du Chaillu, franca esplorista, vojaĝisto kaj natursciencisto (n. 1835)
- 1916: Paul Schlenther, germana verkisto kaj filozofo (n. 1854)
- 1920: Jan Václav Novák, ĉeĥa verkisto, filozofio, literatura historiisto, komeniologo kaj tradukisto (n. 1853)
- 1929: Friedrich Lienhard, germana verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1865)
- 1930: Johannes Petrus Leonardus Niesten, nederlanda kolonelo, estrarano de Nederlanda Katolika Esperantista Ligo (n. 1859)
- 1933: Anna de Noailles, franca poetino kaj verkistino (n. 1876)
- 1933: Anton Acker, germana arkitekto kaj politikisto konstruinta Ĝardenon de fazanoj (n. 1887)
- 1936: Alfred Edward Housman, angla poeto kaj priklasika fakulo, enestanta en Angla Antologio (n. 1859)
- 1936: Erich Wilke, germana karikaturisto (n. 1879)
- 1940: Henryk Dobrzański, pola militisto, soldato de Polaj Legioj, rajdisto, olimpikisto, partopreninto de la pola-ukraina milito kaj pola-bolŝevika milito, komandanto de unua partizana taĉmento dum la germana okupado (n. 1897)
- 1943: Otto Jespersen, dana lingvisto okupiĝanta pri konstruitaj lingvoj (n. 1860)
- 1943: Beatrice Webb, brita socialistino, ekonomikistino kaj reformistino (n. 1858)
- 1945: Ernő Bródy, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro dum la Hungara Sovetrespubliko (n. 1882)
- 1945: Adolf Hitler, diktatoro de Nazia Germanio, militkrimulo (n. 1889)
- 1945: Eva Braun, koramikino de Adolf Hitler, kun kiu ŝi sinmortiĝis (n. 1912)
- 1950: Kazimierz Pużak, pola socialista politikisto, juĝata en la proceso de 16 gvidantoj de Pola Subtera Ŝtato kiel forkaptito de NKVD (n. 1883)
- 1953: János Csiszér, hungara skulptisto, kies verkoj troviĝas en la Hungara Nacia Galerio (n. 1883)
- 1955: Sándor Domanovszky, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1877)
- 1970: Marie Strejčková-Šamlová, ĉeĥa esperantistino, parolantino de Verda Stacio en Brno (n. 1891)
- 1978: Emil Arató, hungara sportkuracisto (n. 1885)
- 1983: George Balanchine, soveta dancisto kaj koreografo, edukito de la Baleta Akademio de Vaganova, kunfondinto de la Baleto de Novjorko (n. 1904)
- 1981: Peter Huchel, germana poeto, esperantigata de Rikardo Ŝulco (n. 1903)
- 1985: Sándor Török, hungara verkisto, tradukisto kaj antropozofo (n. 1904)
- 1986: Olivér Solymossy, rumania hungara/hungara verkisto, pedagogo (n. 1914)
- 1989: Sergio Leone, itala reĝisoro pri vakeraj filmo, konata de La bonulo, la aĉulo, la fiulo (n. 1929)
- 1992: József Marx, rumania hungara fotisto (n. 1914)
- 1996: Dezső Keresztury, hungara verkisto, poeto, ministro (m. 1904)
- 1996: Tibor Oláh, rumania hungara kritikisto, tradukisto (n. 1921)
- 2000: Jiří Karen, ĉeĥa kaj esperantlingva verkisto, interlingvisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kies originalaj poemoj enestas en "Fonto" (n. 1920)
- 2004: Georges Lagrange, franca metiisto kaj Esperanto-verkisto, membro de Franca Esperanto-Instituto kaj Akademio de Esperanto, kunlaboranto de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, kunrespondeculo de Kvinpetalo (n. 1928)
- 2006: Marian Żelazek, pola dialoganta misiisto de la Dia Vorto en Barato, zorginto pri lepruloj, beatigita (n. 1918)
- 2007: Grégory Lemarchal, franca kantisto de furorkantoj (n. 1983)
- 2011: Ernesto Sábato, argentina fizikisto kaj verkisto (m. 1911)
- 2011: Ryszard Rubinkiewicz, pola salesiano, bibliisto, orientalisto, profesoro de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a", specialiĝanta pri apokrifoj, membro de Pontifika Biblia Komisiono (n. 1939)
- 2011: Saif al-Islam Kadafi, libia politikisto, filo de Muamar Kadafi (n. 1972)
- 2015: Patachou, franca aktorino kaj kantistino (n. 1918)
- 2016: Harold Walter Kroto, angla kemiisto Nobelpremiita pro kunmalkovro de fulerenoj (n. 1939)
- 2017: Boris Olijnik, soveta, ukraina poeto, aŭtoro de pli ol 40 poem-kolektoj, parlamentano, komunisto, batalanto pro agnosko de la ukraina lingvo en ĉiuj sferoj de la homa agado, esperantigata (n. 1935)
- 2018: Rose Laurens, franca kantistino, kantaŭtoro kaj komponistino (n. 1953)
- 2019: Beth Carvalho, brazila kantistino kaj komponistino de sambo (n. 1946)
- 2019: Anémone, franca aktorino kaj scenaristino, rolinta en Avo Frosto estas fiulo, premiita de César (n. 1950)
- 2024: Paul Auster, usona verkisto (n. 1947)
La 30-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):