La 16-a de aprilo estas la 106-a tago de la jaro (la 107-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 259 tagoj restas.
Je la 16-a de aprilo okazis, interalie:
- 73: Unua Juda-Romia Milito: romia militisto Flavius Silva post kolektiva sinmortigo de la defendintoj okupis judan fortreson Masada
- 556: Pelagio la 1-a iĝis papo
- 1071: Robert Guiscard konkeris Bari, forprenante ĝin de la Bizanca Imperio
- 1209: Sankta Francisko el Asizo ricevas papan buŝan konsenton fondi monakan ordenon de franciskanoj
- 1245: Unua pola vojaĝisto Benedykt Polak ekiras kun misio al Karakorumo
- 1346: Stefan Duŝan iĝis imperiestro de serboj kaj grekoj - unua caro de Serba Imperio
- 1520: Toledo: Milito de la Komunumoj de Kastilio komenciĝis - sub gvidado de Johano de Padilla kontraŭ la hispana imperiestro Karlo la 5-a, la ribelantoj preferis Johana de Kastilio sur la trono
- 1521: Konkero de Meksiko: Hernán Cortés konkeris aztekan urbon Ŝoĉimilko
- 1582: Pollando: incendio tute detruis urbon Głogówek
- 1597: Apud enfluejo de Vistulo setliĝis spertuloj pri grundprilaborado venintaj de Malaltaj Landoj, laŭ konfesio menoanistoj
- 1746: Dua jakobita ribelo: en la batalo de Culloden brita armeo de Hanovra dinastio venkis jakobitojn
- 1797: Paŭlo la 1-a surtroniĝis kiel imperiestro de la Rusia Imperio
- 1799: Francaj revoluciaj militoj: signife malplimultitaj francaj trupoj repuŝis otomanan atakon ĉe la Batalo de Monto Tabor (en la nuna Israelo)
- 1856: Fine de Krimea Milito okazis en Parizo packonferenco inter la Rusia imperio, Anglio, Francio, Reĝlando Sardio kaj Turkio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Borowe Młyny (Kongresa Pollando)
- 1881: Rusia Imperio: en Elisavetgrad (hodiaŭa Kropivnicko) en Ukrainio finiĝis dutaga pogromo de judoj
- 1888: Germanoj aneksis oceanian insulon Nauro
- 1913: Unua Balkana milito: Turkio proponis armisticon al la koalicio de balkanaj ŝtatoj
- 1913: Albert Schweitzer kaj lia edzino Helene alvenis al Lambaréné en Ekvatora Franca Afriko - samjare ili ekkonstruis misian stacion
- Unua mondmilito
- 1919: Soveta-Pola Milito: komenciĝis pola ofensivo celanta rekonkeri Vilnon
- 1919: Mahatma Gandhi organizis tagon de "preĝo kaj fastado", responde al mortigo de hinduaj manifestaciantoj en la masakro de Amritsar tri tagojn antaŭe
- 1921: Dua Pola Respubliko: fluglinio Varsovio-Parizo ekfunkciis
- 1922: Vajmara Respubliko kaj Sovetunio subskribis la traktaton de Rapallo — julie oni aldonis sekretan aneksaĵon pri armea kunlaboro
- 1925: Atenco en la katedralo de Sveta Nedelja: bulgaraj komunistoj masakris ĉirkaŭ 150 personojn, 500 estis vunditaj (entute mortis 213)
- 1927: Pola Radio unuan fojon disaŭdigis trumpetsignalon de preĝejturo en Krakovo - la plej malnova radia disaŭdigaĵo en la mondo aŭdebla tagmeze
- 1938: Rumanio: pluraj legiaj gvidantoj estis arestitaj kaj kondamnitaj al mallibero, kune kun kapitano Corneliu Zelea Codreanu
- 1939: Reĝlando Albanio fondiĝis sub itala protektorato
- 1940: Malkovro apud Taniso, fare de profesoro Pierre Montet, de la nerompita volbo kun la faraono Amenemope el la dudekunua egipta dinastio
- 1943: Albert Hofmann hazarde malkovris la psikajn efikojn de LSD
- Dua mondmilito
- 1940: kabineto de generalo Władysław Sikorski voĉdonis pri kreo de Registara Delegitaro de Pollando por la Lando difinante kompetentecon de si, de Politika Interkonsent-Komitato kaj de Sekretaj Juĝejoj de la Asocio de Armita Batalado; Atlantiko: brita armeo albordiĝis al Ferooj; Operaco Weserübung: tritaga elŝarĝo de brita 148 Infanteria Brigdo apud Åndalsnes (Rauma) komencita
- 1941: Mediteraneo: agantaj de Malto britaj "Fortoj K" (4 destrojeroj) detruis apud Kerkennah-insuloj italan konvojon, transportantan kun eskorto de 3 destrojeroj soldatojn kaj armilaron por la germana Afrikakorps: oni sinkigis 5 ŝipojn kaj unu britan destrojeron - sekvan tagon italaj ŝipoj savis 1248 ŝiprompiĝintojn el ĉ. 3 mil; nokte de la 16-a/17-a de aprilo Luftwaffe atakis Londonon (685 aviadiloj, 890 tunoj da bomboj)
- 1942: nokte de la 15-a/16- de aprilo Bomba Korpuso de RAF atakis Dortmund; Filipina Fronto: grupiĝo de japana 14-a Armeo grundiĝis sur insulo Panajo; Japana Ĉefsidejo konturis planon por la "dua etapo de la milito"
- 1943: Volinia masakro: grupo de armitaj ukrainoj nokte de la 15-a/16-a de aprilo murdis 25 polojn de vilaĝo Budy (nun en Rivna provinco); Pola ekzila registaro turnis sin al Ruĝa Kruco por esplori cirkonstancojn de la masakro de Katin - Stalin malhelpis - samtempe eŭropa grupo de spertuloj pri jurisprudenca medicino alvenis esplori la masakron en Katin (ĝis la 9-a de junio); Bomba Korpuso de RAF atakis fabrikoj de Škoda - pro malbona navigado plimulto de bomboj trafis apudan Mladá Boleslav, alia grupo atakis Ludwigshafen; 10-a Bomba Skadro atakis Londonon pere de 47 ĉas- kaj bombviadiloj, 27 aviadiloj trafis la celon, 6 el ili estis pafalterigitaj
- 1944: Ukrainaj volontulaj soldatoj de la 14-a Divizio de Grenadistoj de SS masakris 250-862 polajn vilaĝanojn de Chodaczków Wielki (Ternopila provinco); Pola Rezistomovado: nokte de la 15-a/16-a de aprilo sur konspira aviadilejo apud Bełżec (distrikto Tomaszowski) surteriĝis alianca aviadilo kun alvenintaj mutobskuruloj, instruitaj por flankataka batalo; pli ol 1100 personoj pereis pro bombado de Beogrado de la brita kaj usona aviado; usona 15-a Aviada Armeo atakis aerodromojn en Bavario pafalterigante 26, kaj 10 aliajn devigante grundiĝi, germanoj sukcesis pafalterigi nur 5 bombaviadilojn; Orienta Fronto: trupoj de 3-a Ukraina Fronto trairis Dnestron sude de Tiraspolo, en Krimeo Memstara Apudmara Armeo okupis Jalton; Militŝiparo de Azova maro disformiĝis; nokte de la 16-a/17-a de aprilo soveta aviado atakis Galați
- 1945: Krimo kontraŭ la homaro: apud terlango Hel estis sinkigita de soveta submarŝipo germana transporta ŝipo Goya kun ne malpli ol 6 mil rifuĝintoj de Orienta Prusio kaj Gdańsk; Batalo de Berlino komencita, kaj kadre de ĝi batalo de Seelower Höhen - en la Orienta Fronto pola kaj soveta armeoj komencis ofensivon: la 1-a Armeo de Pola Soldataro post akraj bataloj transpaŝis la riveron Odro kaj la 2-a Armeo la riveron Neiße; usona aviado (pli ol 750 bombaviadiloj) atakis fervojan transporton en suda Germanio; Jugoslaviaj partizanoj komencis lastan ofensivon kontraŭ germana armeo; brita taĉmento de Kirasita Divizio liberigis militkaptitejon en Fallingsbostel; en Karintio direkte al Graz trupoj de la 3-a Ukraina Fronto ekregis Fürstenfeld; Kampanjo de Italio: en Romanjo Dua Pola Korpuso konkeris Medicina; Okcidenta Fronto: en suda Germanio brita 30-a Armea Korpuso ekregis Brinkum, en Nederlando kanada 2-a Armea Korpuso liberigis Groningen kaj Leeuwarden; Birma Fronto: avangarda barata 5-a infanteria Divizio konkeris Shwebo; lasta kunsido de Itala Socia Respubliko en Gargnano - decido de Benito Mussolini pri alveno al Milano; aviadiloj de Rumana Aviada Korpuso el bazo en Piešťany bombis Malnovan Urbon apud Uherské Hradiště, precipe sukerrafinejon kaj stacidomon
- 1947: Sur tereno de estinta koncentrejo Aŭŝvico-Birkenau estis pendumita ties fondinto kaj komandanto Rudolf Höß, apud la konstruaĵo, kie li oficis
- 1947: Usona entreprenisto kaj politikisto Bernard Baruch la unuan fojon uzis terminon malvarma milito
- 1947: En haveno de Teksasurbo pro eksplodo de 2300 tunoj da amonia nitrato en holdoj de franca ŝipo SS Grandcamp 581 personoj pereis kaj miloj vundiĝis
- 1949: Kadre de la berlina aerponto al Okcidenta Berlino, dum ununura tago 12.849 tunoj da varoj estis transportitaj per aviadiloj en la blokitan urbon. Neniam plu oni atingis tian kvanton
- 1952: Stalinismo: Vojevodia Juĝejo en Varsovio kondamnis al mortpuno generalon August Emil Fieldorf
- 1963: Responde al malferma letero skribita de blankaj klerikoj kvar tagojn pli frue, Martin Luther King skribis leteron de Birmingama prizono, defendante la strategion de neviolenta rezistado kontraŭ rasismo
- 1964: En Vieno ekfunkciis Danuba Turo
- 1967: Sur la tereno de estinta germana ekstermejo Auschwitz-Birkenau oni inaŭguris monumenton omaĝe al la viktimoj de genocido - dum la ceremonio okazis premiero de "Dies irae" de Krzysztof Penderecki
- 1976: Barato alprenis leĝon pri akuŝo
- 1988: Israelaj soldatoj komandataj de estonta ĉefministro Ehud Barak mortigis en lia hejmo en Tunizo Abu Ĝihad, la plej proksiman kunlaboranton de la ĉefo de Organizaĵo por Liberigo de Palestino Jaser Arafat
- 1991: Germana konzerno Volkswagen aĉetis la ĉeĥan firmaon Škoda Auto
- 2003: Subskribo de la traktato de Ateno koncernanta eniron de Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Kipro, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio kaj Slovenio al Eŭropa Unio
- 2004: James Alix Michel iĝis prezidento de la respubliko Sejŝeloj
- 2007: La Usona universitato Virginia Tech estis la loko de multviktima mortpafado, kie 33 homoj estis mortigitaj kaj 29 aliaj vunditaj
- 2009: Dua ĉeĉenia milito finiĝis
- 2009: Afganio: en tertremo en Provinco Nangarhar 19 personoj pereis kaj 37 vundiĝis
- 2010: Pola akuzistaro deklaris, ke ĝi ne transdonis, laŭ peto de Rusio, dokumentojn pri la Aviadila katastrofo en Mirosławiec
- 2011: En Egiptio malfondiĝis Naci-demokratia partio
- 2012: Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj en Strasburgo verdiktis pri plendo de 15 parencoj de la viktimoj de NKVD, kiuj akuzis la rusian registaron pri la masakro de Katin, juĝante i.a. pri rompo flanke de la nunaj rusiaj regopovoj de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj, kiu malpermesas nehomecan kaj humiligan traktadon, kio okazis rilate al la familianoj pro kaŝo de enterigejoj de murditaj polaj oficiroj kaj negado de la militkrimo kiel fiksitan historian fakton
- 2016: Ekvadoro: en tertremo en Provinco Esmeraldas pli ol 500 personoj pereis
- 2017: Turkio: en nacia referendumo plimulto de voĉdonantoj apogis la proponon pri anstataŭigo de parlamenta sistemo per prezidenta
- 2019: Ŝosea biciklista konkurso: en meksika urbo Aguascalientes belgo Victor Campenaerts akiris mondan ĉampionecon dum unuhora kurbiciklado (55 km 89 m)
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1045: Mieszko Kazimierzowic, pola princo (m. 1065)
- 1319: Johano la 2-a, reĝo de Francio (m. 1364)
- 1495: Petrus Apianus, germana humanisto, filologo, matematikisto, astronomo, geografo, kartografo kaj populariganto de astronomio (m. 1552)
- 1605: Andreas Toppius, germana teologo kaj historiisto (m. 1677)
- 1612: Abraham Calov, germana matematikisto, filozofo kaj luterisma teologo (m. 1686)
- 1635: Frans van Mieris, nederlanda pentristo de baroko (m. 1681)
- 1660: Hans Sloane, brita kuracisto, kies kolekto iĝis bazo por la Brita Muzeo (m. 1753)
- 1671: John Law, skota ekonomikisto kaj financa spekulisto (m. 1729)
- 1728: Joseph Black, skota kemiisto, malkovrinto de karbona dioksido kaj de magnezio, enkondukinto de la nocio masa varmokapacito (m. 1799)
- 1755: Élisabeth Vigée Le Brun, franca pentristino, pentrinta pli ol 30 portretojn de Marie-Antoinette (m. 1842)
- 1786: John Franklin, angla maroficiro, esploristo de Arkto (m. 1847)
- 1811: Carl Niebergall, germana kuracisto kaj surloka pioniro de banoterapio (m. 1890)
- 1820: Georg Curtius, germana filologo (m. 1885)
- 1822: Karl Theodor Robert Luther, germana astronomo, malkovrinto de 24 asteroidoj (m. 1900)
- 1838: Karel Bendl, ĉeĥa komponisto kaj korusestro (m. 1897)
- 1838: Sándor Wagner, hungara pentristo, altlerneja instruisto (m. 1919)
- 1844: Anatole France, franca Nobelpremiita verkisto, reprezentanto de raciismo kaj filozofia skeptikismo, esperantigata (m. 1924)
- 1846: Béla Erődi, hungara lingvisto, poligloto, tradukisto kaj orientalisto (m. 1936)
- 1867: Wilbur Wright, usona pioniro de aviado (m. 1912)
- 1871: John Millington Synge, irlanda dramisto, kies teatraĵon esperantigis Albert Goodheir (m. 1909)
- 1872: Oscar A. H. Schmitz, germana verkisto, eseisto, astrologo, psikanalizisto kaj kulturpsikologo (m. 1931)
- 1882: Mihály Nádor, hungara komponisto kaj dirigento (m. 1944)
- 1885: Leó Weiner, hungara komponisto (m. 1960)
- 1886: Christian Ringstrup Ege, dana policestro kaj esperantisto el Hobro (m. nekonata)
- 1886: Ernst Thälmann, germana politikisto kaj komunisto, murdita (m. 1944)
- 1889: Charlie Chaplin, brita aktoro, reĝisoro, produktoro, scenaristo kaj humuristo (m. 1977)
- 1895: Czesław Kaczmarek, pola episkopo en Kielce, persekutata de komunistoj pro esplorado de la pogromo de Kielce kaj torturata en malliberejo (m. 1963)
- 1896: Tristan Tzara, franca-rumana poeto kaj eseisto, iniciatinto de dadaismo (m. 1963)
- 1904: Josef Kožený, ĉeĥa esperantisto, aŭtoro de Gramatiko de Esperanto, tradukisto enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (m. 1960)
- 1905: Ludwig Fischer, germana guberniestro de Varsovia Distrikto de la Ĝenerala Gubernio dum okupado de Pollando, militkrimulo, ekzekutita (m. 1947)
- 1905: Gábor Kovács, rumania hungara pentristo, disĉiplo de Sándor Ziffer (m. 1983)
- 1909: Raul-Jurij Ervier, sovetia geologo, unu el kreintoj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso, Heroo de Socialisma Laboro, laŭreato de la Lenin-premio (m. 1991)
- 1910: Simeon St. Ĥesapĉiev, bulgara esperantisto, redaktoro de "Bulgara Esperantisto" (m. nekonata)
- 1915: István Juhász, rumania hungara historiisto, redaktoro de Juna Transilvanio kaj Reformita Revuo (m. 1984)
- 1921: Peter Ustinov, angla aktoro, reĝisoro, scenaristo, produktoro, verkisto, desegnisto kaj ambasadoro de UNICEF (m. 2004)
- 1921: Wolfgang Leonhard, aŭstra-germana kritikisto de komunismo, profesoro (m. 2014)
- 1922: Kingsley Amis, angla verkisto kaj poeto, kontraŭkomunisto (m. 1995)
- 1923: Alina Janowska, pola teatra kaj filma aktorino, partoprenantino de la ribelo de Varsovio (m. 2017)
- 1924: John Harvey-Jones, brita entreprenisto, apoganto de novdekstrismo (m. 2008)
- 1926: Boris Voznickij, ukraina historiisto pri arto, direktoro de Lvova Artgalerio, prezidanto de ukraina nacia komitato de Internacia Konsilio de Muzeoj, postmilite savis ĉ. 36 mil artverkojn (m. 2012)
- 1927: Benedikto la 16-a (Joseph Ratzinger), germana kleriko, prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo, papo (m. 2022)
- 1933: Marcel Moreau, belga verkisto franclingva (m. 2020)
- 1934: Béla Nagy, rumania hungara kuracisto, numismato
- 1935: Sarah Kirsch, germana verkistino, laŭreatino de Premio Georg Büchner (m. 2013)
- 1940: Margareta la 2-a, reĝino de Danio 1972-2024
- 1941: Ilona Mester, rumania hungara grafikistino
- 1941: Péter Pál Puskel, rumania hungara redaktoro, lokhistoriisto
- 1943: Barna Deák, rumania hungara pentristo kaj scenejornamanto
- 1944: István Oláh, rumania hungara ĵurnalisto, poeto
- 1952: Michel Blanc, franca aktoro (m. 2024)
- 1955: Ferenc Pozsony, rumania hungara etnografo, universitata profesoro
- 1958: Madonna, usona popkantistino, komponistino, reĝisorino kaj aktorino konata de la filmo Arturo kaj minimojoj, ikono de la popola kulturo
- 1965: Tibor Kolozsi, rumania hungara skulptisto laboranta en bronzo pri arkaikecaj temoj
- 1971: Selena Quintanill Pérez, meksika-usona kantistino (m. 1995)
- 1973: Paweł Janeczek, pola viktimo de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1973: Andrzej Poczobut, pola ĵurnalisto, publicisto, bloganto, aktivulo de la pola malplimulto en Belorusio
- 1974: Áron Beczásy, hungara aktoro, filo de Antal Beczásy
- 1986: Marek Blahuš, ĉeĥa esperantisto, informadikisto kaj vikipediisto
- 69: Oto, imperiestro de Romio (n. 32)
- 1496: Karlo la 2-a de Savojo, duko de Savojo (n. 1488)
- 1689: Aphra Behn, angla verkistino, konsiderata kiel la unua profesia verkistino (n. 1640)
- 1697: Johann Daniel Kraft, germana kemiisto kaj entreprenisto (n. 1624)
- 1722: Johann Jacob Bach la 3-a, germana muzikisto kaj komponisto, frato de Johann Sebastian Bach (n. 1682)
- 1783: Benoît Joseph Labre, franca pilgrimo, katolika sanktulo (n. 1748)
- 1787: Moise Dragoș, rumana grekokatolika episkopo (n. 1725)
- 1788: Georges-Louis Leclerc de Buffon, franca sciencisto kaj esploristo (n. 1707)
- 1825: Johann Heinrich Füssli, brita pentristo kaj verkisto (n. 1741)
- 1828: Francisco de Goya, hispana pentristo, gravuristo, portretisto (n. 1746)
- 1830: József Katona, hungara dramverkisto kaj tradukisto (n. 1791)
- 1850: Marie Tussaud, svisa fondintino de la muzeo Madame Tussauds en Londono (n. 1761)
- 1859: Alexis de Tocqueville, franca politikisto, historiisto, sociologo kaj ministro pri eksteraj aferoj (n. 1805)
- 1877: Hermann Baumeister, germana politikisto kaj juristo (n. 1806)
- 1885: Emil Herrmann, germana juristo, akademiano (n. 1812)
- 1888: Zygmunt Wróblewski, pola fizikisto, kiu kiel unua en la mondo kune kun Karol Olszewski gutigis oksigenon kaj azoton (n. 1845)
- 1908: Fritz Werner, germana pentristo kaj kuprogravuristo (n. 1827)
- 1911: Wilhelm von Scherff, germana oficiro kaj armea fakverkisto (n. 1834)
- 1915: Richard Lydekker, angla geologo, aŭtoro de pluraj libroj pri natura historio (n. 1849)
- 1923: Károly Révai, hungara poeto, tradukisto, membro de la Societo Petőfi (n. 1856)
- 1930: Franciszek Rawita-Gawroński, pola verkisto, publicisto, historiisto-amatoro, partoprenanto de la Januara ribelo, patro de Andrzej Gawroński (n. 1846)
- 1930: Miklós Jancsó, hungara kuracisto kaj profesoro en Szeged (n. 1868)
- 1935: Panait Istrati, rumana verkisto franclingva (n. 1884)
- 1947: Rudolf Höß, germana nazia komandanto de koncentrejo Aŭŝvico, membro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio kaj SS, militkrimulo kaj genocidisto, ekzekutita (n. 1900)
- 1958: Rosalind Franklin, brita molekula biologiistino, kunmalkovrantino de DNA (n. 1920)
- 1968: Edna Ferber, usona verkistino, laŭreantino de la Premio Pulitzer, kies romano Fanny estis esperantigita (n. 1885)
- 1970: Richard Neutra, usona arkitekturisto de modernismo (n. 1892)
- 1970: Mihály Váci, hungara poeto, tradukisto, politikisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1924)
- 1970: Péter Veres, hungara verkisto kaj politikisto apoganta kolĥozojn, enestanta en Hungara Antologio (n. 1897)
- 1972: Kawabata Yasunari, japana Nobelpremiita verkisto kaj poeto, aŭtoro de Neĝa lando esperantigita de Konisi Gaku kaj eldonita en la Serio Oriento-Okcidento, sinmortiginto (n. 1899)
- 1975: Sarvepalli Radhakrishnan, hinda brahmano, filozofo, prezidento de Barato, aŭtoro de duvoluma libro Hinda filozofio (n. 1888)
- 1991: David Lean, angla kino-reĝisoro kaj produktoro reĝisorinta la filmojn La ponto trans rivero Kvai, Laŭrenco de Arabio, Doktoro Ĵivago (n. 1908)
- 1993: Géza Sipos, rumania hungara eklezia verkisto (n. 1905)
- 1994: Ralph Ellison, usona verkisto kaj eseisto, konata de sia vivoverko Nevidebla homo (n. 1913)
- 2003: Lili Muráti, hungara aktorino rolinta ankaŭ en hispanaj filmoj (n. 1914)
- 2007: Cho Seung-Hui, korea amasmurdisto, aŭtoro de la masakro de Virginia Tech (n. 1984)
- 2012: Sári Barabás, hungara-germana operkantistino (soprano, koloratursoprano), primadono (n. 1914)
- 2014: Gyude Bryant, liberia politikisto kaj entreprenisto, provizora prezidento de Liberio (n. 1949)
- 2019: Ferenc Bács, hungara aktoro kaj voĉaktoro (n. 1936)
- 2020: Luis Sepúlveda, ĉilia verkisto hispanlingva, ĵurnalisto kaj filmreĝisoro, mortinta pro kronvirusa malsano de 2019 (n. 1949)
- 2020: Christophe, franca kantisto (n. 1945)
- 2021: Mari Törőcsik, hungara aktorino, voĉoaktoro, aktoro de la nacio (n. 1935)
- 2023: Ahmad Jamal, usona ĵazpianisto (n. 1930)
La 16-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):