Remove ads
urbo en Nordrejn-Vestfalio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Dortmund, en Esperanto Dortmundo[1], estas urbego en la Ruhr-regiono, kiu situas en la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 593 317 loĝantojn. Ĝi estas la plej granda urbo en Vestfalio kaj unu el la dek plej grandaj urboj en Germanio. Dortmund portas la kromnomon "rozurbo".
Dortmund | ||||||
| ||||||
eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio • urbego • ĉefregioncentro • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Arnsberg | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0231, 02304 (Holzen, Lichtendorf) | |||||
Poŝtkodo | 44135–44388 | |||||
Aŭtomobila kodo | DO | |||||
Oficiala Municipokodo | 05913000 | |||||
NUTS | DEA52 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Ullrich Sierau | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Friedensplatz 1 44135 Dortmund | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 593317 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 31′ N, 7° 28′ O (mapo)51.5166666666677.4666666666667 | |||||
Alto super la marnivelo | 86 m | |||||
Areo | 280 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.dortmund.de/ | |||||
Antaŭ jarcentoj Dortmund estis komerca urbo kaj membro de la Hansa Ligo. La urbo ankoraŭ estas fama pro siaj ŝtala, karba kaj biera industrioj, sed fakte la serva kaj esplora industrioj hodiaŭ estas pli gravaj.
La universitato de Dortmund fondiĝis fine de la 1960-aj jaroj kaj havas ĉirkaŭ 20 000 studantojn. La fokusoj de la universitato estas naturscienco, inĝenierarto kaj pedagogio.
Graflando Dortmund estis imperie senpera graflando ĉirkaŭ la regnourbo Dortmund. Ekde kiam ĝi ekzistis, estas neklare. En la jaro 1343 unu duono estis vendata al la urbo Dortmund. Post la morto de la lasta grafo en 1504 ankaŭ la resto iris al Dortmund.
Dum la Granda Dortmunda Malpaco la libera regna urbo Dortmundo estis en la jaroj 1388 ĝis 1389 celo de atakoj kaj sieĝo fare de trupoj de la kolonja ĉefepiskopujo, de la grafoj de Mark kaj de 20 aliaj urboj.
Dortmund havas gravan fervojan stacidomon kaj estas bone atingebla el ĉiuj direktoj. Por la enurba trafiko ekzistas tramoj, kiuj parte similas al metrooj, busoj kaj la H-Bahn, unu el la malmultaj (nun kvin) unurelaj fervojoj en Germanio. La H-Bahn estas entute tri kilometrojn longa kaj situas en la regiono de la universitato.
Per individua motora trafiko la urbo konektiĝas al la aŭtovojoj , kaj , ankaŭ per la malpli vasta federacia vojo , kaj per tiuj vojoj plektiĝas en densan reton de pliaj vojoj, ekzemple la aŭtovojoj , kaj , por nur citi iujn ekzemple.
Inter la 9-a de junio kaj 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo 2006, interalie en Dortmund. En la dum la pokalo dua plej granda stadiono, kiu dum la turniro havis 60 285 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.
En 1959 la SAT-Kongreso okazis en Dortmund. En la urbo ekzistas la Fritz-Hüser-instituto pri germana kaj alilanda laborista literaturo - en ĝi interalie konserviĝas ampleksa arkivo pri la laborista Esperanto-movado, kaj ekde la jaro 1993 de temp' al tempo la instituto en diversaj eŭropaj urboj montras ekspozicion nomatan "al la laboristoj de ĉiuj landoj unu lingvon!". Pluraj elstaraj esperantistoj naskiĝis en la urbo, interalie la lingvisto Martin Haase. Ĉar en Dortmund ekde la 1990-aj jaroj ne ekzistas Esperanto-klubo, ĝiaj esperantoparolantaj civitanoj povas veturi al Essen, kie ekzistas ekde januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE). Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.