urbo en Nordrejn-Vestfalio, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La urbo Bochum [ˈboːχʊm] (vestfale: Baukem) estas la centro de la meza Ruhr-regiono en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.
Bochum | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
ĉefregioncentro Hansa urbo urba komunumo de Germanio urbego universitata urbo eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||||
Distriktaro | Arnsberg | ||||
Deviga regiona ligo | Vestfalio-Lipo | ||||
Libervola regiona ligo | Regiona ligo Ruhr | ||||
Distrikto | Eksterdistrikta urbo | ||||
Adreso | Willy-Brandt-Platz 2–6 44787 Bochum | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 44701–44894 (malnova: 4630) | ||||
Aŭtokodo | BO | ||||
Telefonkodo | 0234 (Bochum) 02327 (Wattenscheid) | ||||
Kodo laŭ Oficiala municipokodo | 05 9 11 000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Ottilie Scholz (SPD)) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 365 742 (decembro 2022)[1] | ||||
Loĝdenso | 2 515 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 29′ N, 7° 13′ O (mapo)51.4833333333337.2166666666667 [+] | ||||
Alto | 100 m [+] | ||||
Areo | 145,66 km² (14 566 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Pliaj informoj | |||||
Urba subdivido | 9 urbodistriktoj | ||||
Kvoto de senlaboreco | 10,4 % (novembro 2007) | ||||
Kvoto de enmigrantoj | 8,8 % (28-a februaro 2006) | ||||
Ŝuldoj | 874,2 Mio. € (31-a de dec. 2006) | ||||
Aĝostrukturo |
| ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bochum [+] | |||||
La eksterdistrikta urbo en la distriktaro Arnsbergo estas unu el la kvar supercentroj de la Ruhr-regiono kaj estas kun siaj 380 000 loĝantoj la sesa plej granda urbo de la lando, la dua plej granda de Vestfalio kaj inter la 20 plej grandaj urboj de Germanio. Bochum membras en la regiona ligo Vestfalio-Lipo kaj en la regiona ligo Ruhr. La loĝantaro de la urbo preterpasis en 1905 la limon de 100 000 loĝantoj, kaj faris el Bochum grandurbon.
En Bochum troviĝas ses altlernejoj, inter ili la Ruhr-Universitato, unu el la plej grandaj universitatoj de Germanio kun pli ol 30 000 studentoj. Transregione konataj estas la germana minejo-muzeo, la dramateatro, la planetario kaj la germana fervojmuzeo.
Post la progresa malaktiviĝo de minado, Bochum adaptiĝis al moderna servo-ekonomio. Krome ekzistas tie diversaj minadinstitucioj. La Bochumer Verein famiĝis ekde 1842 en la industrihistorio, kiam tiu entrepreno sukcesis gisi ŝtalon al variaj formoj. La unua produktaĵo de la firmao estis sonoriloj el tiu ĉi materialo. 15 000-kilograma sonorilo, videbla antaŭ la urbodomo de Bochum, memorigas la loĝantojn pri tiu ĉi epoko.
Bochum kuŝas sur la platmonteta "Bochumer Landrücken", inter la riveroj Ruhr kaj Emscher, ĉe la limo inter la suda kaj norda karbozonoj de la Ruhr-regiono. La plej alta loko de la urboteritorio situas ĉe la strato Kemnader je 196 metroj, dum la plej malalta loko situas ĉe la strato Blumenkamp en Hordel, je 43 m super marnivelo. De norde suden, la plej granda etendiĝo de la urbo estas 13 kilometroj, kaj de okcidente orienten ĝi estas 17,1 kilometroj. La tuta landlimo kun najbaraj teritorioj longas 67,2 kilometrojn.
La urbo Bochum havas landlimojn kun la jenaj urboj (komence en la nordo horloĝdirekte):
Herne (eksterdistrikta urbo), Castrop-Rauxel (distrikto Recklinghausen), Dortmund (eksterdistrikta urbo), Witten kaj Hattingen (ambaŭ distrikto Ennepe-Ruhr) samkiel Essen kaj Gelsenkirchen (ambaŭ eksterdistriktaj urboj)
La urboteritorio de Bochum konsistas el 6 urbodistriktoj. En ĉiu urbodistrikto ekzistas distriktakonsilantaro, ĉiu administrita de distriktestro. La urbodistriktoj mem estas subdividitaj en "statistikajn distriktojn". Plej multaj el ili estis iam memstaraj komunumoj, kaj perdis siajn sendependecojn pro enkomunumigo. La statistikaj distriktoj estas markitaj per ducifraj arabaj nombroj.
Variaj arkeologiaj trovaĵoj evidentigas daŭran, tre malnovan homan enloĝiĝon en la hodiaŭa urboteritorio de Bochum, jam en la malfrua neolitiko, precipe ĉirkaŭ la rivereto Ölbach.
La urbeto estis historie menciita por la unua fojo en dokumento skribita de la ĉefepiskopo de Kolonjo, sub la nomo "Cofbuokheim". En 1321, la grafo Engelberto la 2-a de la Mark konsentis al Bochum plurajn urboprivilegiojn. Malgraŭ minprospektorado jam en la 14-a jarcento kaj daŭra subĉiela ekspluatado de terkarbo, Bochum esence restis terkultura kaj agrikultura urbeto ĝis la 19-a jarcento. La urbeto cetere frue gastigis kelkajn translokajn administrejojn, al kiuj aldoniĝis minadministrejo en 1738.
Ĝis 1806, la urbo apartenis al la prusa graflando Mark. Ĝi poste fariĝis parto de la departemento Ruhr (ĝis 1813), de la grandduklando Berg, kaj poste kaj nedaŭre al la prusa civilgubernio inter Weser kaj Rejno. En 1815 la urbo aliĝis al Prusio kaj estis algrupigita al la provinco Vestfalio. En 1817 la urbo Bochum iĝis sidejo de distrikto, el kiu ĝi tamen eliĝis en 1876 kiel eksterdistrikta urbo. La distrikto Bochum ankoraŭ ekzistis ĝis 1929, sed estis poste malfondita.
En 1832 komencis la klimakso de karbominado en Bochum, ĉefe danke al la teknika evoluo el subĉiela al subtera ekspluatado. Ekde 1837 fondiĝis la unuaj firmaoj de nova metalindustrio, kun Bochumer Verein kaj Krupp-Stahl-AG. En 1860, Bochum obtenis stacidomon ĉe la fervojreto de la Bergisch-Märkische Eisenbahn, kaj en 1874 ĝi estis ankaŭ kunligita al la reto de la Rheinische Eisenbahn, kiuj ambaŭ estis ŝtatigitaj en la jaro 1880. En 1905, la loĝantaro de la urbo Bochum preterpasis la limon de 100 000 loĝantoj : ĝi tiel fariĝis grandurbo.
La 9-an de novembro 1938, dum la t.n. kristala nokto, ankaŭ la judaj civitanoj de Bochum spertis perfortajn ekscesojn kaj pliakrigitan persekuton fare de la naziaj organizaĵoj kaj naziemaj etburĝoj. La tumultuloj ekbruligis la sinagogon, deportis judajn civitanojn al koncentrejoj kaj detruis multajn judajn instituciojn kaj loĝejojn. La nazioj murdis ĉirkaŭ 500 judajn aŭ judodevenajn civitanojn dum la genocido de la sekvaj jaroj : inter ili, 19 aĝis malpli ol 16 jaroj. Decembre de 1938, la juda popollerneja instruistino Else Hirsch ekorganizis entute dek transporton de infanoj kaj junuloj al Nederlando kaj Britio por savi ilin. Nederlandaj familioj ankaŭ elprenis infanojn el aliaj persekutataj grupoj, protektante ilin kontraŭ deportado kaj murdado.
Dum la Dua Mondmilito, aliancanaj bombaviadiloj detruis la urbon je 38 procentoj. Kiam la Dua milito ĉesis en 1945, la venkintaj ŝtatoj atribuis Bochum al la brita okupata areo. La brita militadministracio instalis en Bochum du tendarojn por loĝigi homojn senhejmigitajn pro la milito. La plejmulto el ili estis iamaj deviglaborantoj el Pollando.
En la postmilita epoko, Bochum evoluis kiel kultura centro de la Ruhr-regiono. En 1962, Adam Opel AG, filio de la konzerno General Motors, establis i.a. sur la tereno de la iama minejo Dannenbaum tri aŭtofabrikojn en la urbopartoj Laer kaj Langendreer. Ili rapide simbolis novan ŝanĝon kaj revolucion de la ekonomia strukturo de la Ruhr-regiono.
En 1964 oni pretigis en la urboparto Harpen la butikcentron Ruhr-Park en tute kampara areo : ĝi tiam estis la dua, kaj nun la plej granda bultikcento en Germanio. En 1973, la lasta minejo (Zeche Hannover) de Bochum malaktiviĝis. El vastaj industriaj areoj oni faris grandajn, verdaĵajn, parte preskaŭ kampareskajn terenojn, kiuj etendiĝas i.a. ĝis la Ruhr kaj la lago Kemnade (pretigita en 1980). En 1979 oni inaŭguris la unuan tram-linion kaj la Ruhr-stadionon.
Ekde 1919 Bochum disponas teatrejon, kaj ekde 1965 ĝi havas universitaton (la Ruhr-Universitato kun ĉirkaŭ 33.000 studentoj).
En 1989 ekfunkciis la trammetroa linio U 35 ekde la ĉefa stacidomo Bochum ĝis Herne kaj la kastelo Strünkede. En 1993 la urboj Bochum, Hattingen, Herne kaj Witten kuniĝis por formi la Centra Ruhr-Regionon. En la jaro 2003 oni inaŭguris la eventejon RuhrCongress. En 2004 la laboristoj de la Adam-Opel-fabrikejoj strikis. En la jaro 2005 la juda komunumo Bochum – Herne – Hattingen ekkonstruis novan sinagogon.
En 1904 la loĝantaro de la urbo preterpasis la limon de 100 000 homoj, pro kio ĝi oficiale iĝis grandurbo. Jam en 1926 duobliĝis tiu ĉi nombro al 200 000 loĝantoj. La 1-an de januaro 1975, la loĝantaro atingis (ĉefe pro la kuniĝo kun la urbo Wattenscheid, 81 469 loĝantoj en 1974) 417 336 homojn, kio restis ĝia historia maksimumo. La 31-an de decembro 2005, laŭ takso de la landa oficejo por informadiko kaj statistiko NRV, la loĝantaro por Bochum sumiĝis 385 626 homoj (tiu nombro konsistas nur el ĉefloĝejoj, kaj estis reviziita post komparo kun la aliaj landaj oficejoj). Ĝis 2025, projektas la landa oficeco, la loĝantaro de Bochum verŝajne revenos al proksimume 359 300 homoj.
Ekde sia fondado Bochum apartenis al la ĉefepiskopujo Kolonjo kaj estis subigita la ĉefdiakonadon de la kolonja preposto. Ĉ. 1570 en Bochum enradikiĝis la reformacio. Tamen daŭris ankoraŭ ĝis 1613, kiam la luterana komunumo apartiĝis de la katolika. Ekde 1634 ekestis ankaŭ reformita komunumo. Post tiam la urbo estis plejparte protestanta, sed ĉiam ekzistis ankaŭ katolikoj, kiuj plu apartenis al la ĉefepiskopujo Kolonjo. En 1821 ĝi estis alordigita la episkopujon resp. ĉefepiskopujo Paderborn. Bochum iĝis rezidejo de dekanato, kiu poste estis subdividita en la dekanatojn Bochum-centro, Bochum-sudo kaj Bochum-oriento. Ekde la 31-a de aŭgusto ĝis la 4-a de septembro 1949 en Bochum okazis la 73-a Germana Katolika Foiro sub la devizo „justeco kreas pacon". En 1958 Bochum estis aligita la novfonditan episkopejo Asindo. La cistercianoj starigis la monaĥejon Stiepel. La parokoj de Bochum hodiaŭ apartenas al la urbodekanato Bochum resp. Wattenscheid.
Ĝis la 31-a de decembro 2008 laŭ planoj de la episkopo de Essen kaj sub la risko de unika tradiciorompo ĉiuj parokoj de Bochum inkluzive la praparoko S-taj Petro kaj Paŭlo estos malfonditaj, dum kiam ekestas en la urba teritorio kvar grandparokoj:
Por la sinoptiko pri komunumpregejoj, filialpreĝejoj kaj „pluaj preĝejoj" vd. ankaŭ diocezo Asindo.
La cisterciana-monaĥoparoko S-ta Maria en Stiepel pluekzistos kiel memstara komunumo kaj ne estos enigita en la novan strukturon de la episkopujo Essen.
La protestantaj komunumoj de Bochum venis per la transiro de la urbo al Prusio al la evangela eklezio en Prusio resp. ties vestfalia provinca eklezio. Bochum iĝis rezidejo de eklezidistrikto, el kiu naskis la hodiaŭa eklezidistrikto Bochum ene de la evangela eklezio en Vestfalio. Tiu ampleksas sur entute 22 evangelajn eklezikomunumojn ene de la urbo Bochum.
Krom la evangelaj kaj katolikaj komunumoj en Bochum ankaŭ ekzistas diversaj libereklezioj, inter ili la komunumo de la kristanoj eklezio, la evangelaj-liberekleziaj komunumoj (baptistoj), Liberaj evangelaj komunumoj, la Memstara evangelia-lutera eklezio (SELK) – du komunumoj –, la libereklezia ligo de la komunumo de Dio k.a. Ankaŭ la novapostola eklezio kaj La Komunumo de Kristanoj samkiel la Atestantoj de Jehovo ekzistas en Bochum.
La 14-an de novembro 2005 la prezidanto de la centra konsilantaro de la judoj en Germanio, Paul Spiegel, kaj ĉefurbestro d-rino Ottilie Scholz la fundamentŝtonon por nova sinagogo de la juda komunumo Bochum – Herne – Hattingen ĉe la Castroper Straße. En la oficialan fundamentŝtonon Ottilie Scholz metis krom aktuala gazeto arĝentobrikon kiel memoro pri la tago. La inaŭguradon de la sinagogo okazis la 16-an de decembro 2007.
Sekve de la turka enmigrado dum la lasta triono de la 20-a jarcento en Bochum ekestis kvin islamaj komunumoj. Preĝejoj troviĝas ĉe la Schmidtstraße kaj Maximilian-Kolbe-Straße samkiel ĉe la Humboldtstraße kaj Dibergstraße.
Ĉepinte de la urbo unue staris la grafa administranto de la graflando Mark, sed jam ekde 1321 ekzistas dokumentebla konsilantaro, al kiu apartenis du urbestroj kaj ses konsilantoj. La urbestroj estis elektitaj ĉiujare ĝis 1744. Ekde 1731 ekzistis „responsebla urbestro", kiu enhavis la totalan estradon de la urbo, kaj 2-a urbestro kompetenta por polic- kaj foiraferoj. Krome ekzistis 3 senatoroj, por konstruaj kaj loĝaj aferoj, por fajraferoj kaj buĝeto. Inter 1714 kaj 1765 la konsilantaro estis nomumita de la prusa registaro. Poste li denove estis elektita. Dum Napoleono|franca okupado ĉepintis Maire, ekde 1815 urbestro. En 1843 oni separis la kamparestradon de Bochum kaj enkondukis la reviziitan urboregularon.
Daum la nazia tempo la NSDAP enmetis la ĉefurbestrojn. Bochum iĝis administrejo de la NSDAP-distrikto suda Vestfalio. Post la Dua Mondmilito la militregistaro de la britokupita zono instalis novan ĉefurbestron kaj en 1946 ĝi enkondukis komunumkonstitucion laŭ brita modelo. Post tio ekzistis urbokonsilantaro elektita de la popolo. Komence la konsilantaro elektis el siaj vicoj la ĉefurbestron kiel honorofice aktiva prezidanto kaj reprezentanto de la urbo. Krome la konsilantaro elektis ekde 1946 ankaŭ ĉefofican urbodirektoron kiel estro de la urbadministracio. En 1994 oni rezignis la duoblan estraron en la urbadministrado. Ekde tiam ekzistas nur la ĉefofica ĉefurbestro. Tiu ĉi prezidas la konsilantaron, estras la urbadministradon kaj reprezentas la urbon. En 1999 li unuan fojon estis elektita rekte de la popolo.
La blazono de la urbo Bochum montras sur blua kampo trabon blankruĝe ŝakigitan en tri vicoj, okupita de staranta nigra libro kun ora tranĉo, arĝenta kovilpregaĵo kaj du arĝente ornamitaj fermiloj. La urbokoloroj estas bluo-blanko. La hodiaŭa blazono estis alprenita post la plej nova pligrandigo de la urboteritorio en 1975, je kio la rugblanka trabo estis elprenita el la malnova blazono de Wattenscheid. La malnova blazono de Bochum montris nur la libron sen la rugblanka trabo. Ĝi estis koronata de urbomuro. Tiu ĉi blazono estis oficialigita en 1913 kaj en 1953 konfirmita per la ĉefa regularo de la urbo, kvankam ĝi jam estas videbla en sigeloj el la 14-a jarcento.[2] La deveno de la libro kiel blazonsimbolo tamen ne konatas. Oni nomumis ĝin foje ankaŭ kiel „rakonta blazono", ĉar oni supozis, la urba nomo „Bochum" devenas de la germana vorto Buch (libro). Tion oni tamen ne povis certigi.
Bochum ĝemele rilatas kun jenaj urboj:
Sheffield (Unuiĝinta Reĝlando), ekde 1950 |
Oviedo (Hispanio), ekde 1980 |
Doneck (Ukrainio), ekde 1987 |
Nordhausen, ekde 1990 |
Xuzhou (Ĉinio), ekde 1994 (ekonomia ĝemelurbo) |
Kaŝano (Irano) |
Bochum ankaŭ estas filiga urbo de la iama distrikto Neidenburg en la iama Orienta Prusio.
Bochum disponas pri pli ol 20 teatroj (komediejo Bochum, muzikteatro, Germana forumo por pupteatra ludado, figurteatro-seminariejo, subĉiela scenejo Wattenscheid, Jarcentohalo, muzika centro de la Ruhr-Universitato Bochum, Princreganto-Teatro, dramateatro Bochum, urbohalo Wattenscheid, kulturdomo Thealozzi, teatro Ecce Homo, teatro Thespis, teatro Total, varietea teatro Et cetera, arbara scenejo Höntrop k.a.)
La teatro en Bochum ne nur famas pro siaj intendantoj.
La urbo Bochum loĝigas pli ol dudek muzeojn: kampodomomuzeo ĉe kastelo Kemnade, Deutsches Bergbaumuseum, Eisenbahnmuseum Dahlhausen, Heimatmuseum Helfs Hof, Kunstsammlungen und Antikenmuseum der Ruhr-Universität, Medizinhistorische Sammlung der Ruhr-Universität Bochum, Museum Bochum – Kunstsammlung, Schulmuseum, Situation Kunst, Telefonmuseum, Zeche Hannover (kun Zeche Knirps) Westfälisches Industriemuseum, Brauereimuseum Fiege, Heimatmuseum Eppendorf.
Museum Bochum – Kunstsammlung: La Museum Bochum estis establita en 1960 en la Vilao Marckhoff. En 1983 la danaj arkitektoj Bo kaj Wohlert pliampleksigis ĝin per novkonstruaĵo. La kolekto enhavas unuflanke germanan arton post 1945 kaj aliaflanke internacian arton el la 20-a jarcento. La muzeo situas vidalvide la sudan ĉefaliron al la urboparko Bochum.
La Deutsches Bergbau-Museum (germana minado-muzeo) estis fondita en la jaro 1930 de la Westfälischen Berggewerkschaftskasse kaj la urbo Bochum. Krome ĝi estas centro de la minindustria esploro en Germanio. La elminigoturo translokita en 1974 de la minejo „Germania" el Dortmund tien super la muzeon intertempe iĝis de malproksime videbla ekkonilo de la urbo. Vizitantoj havas la eblecon, rigardi la urbon ekde du platformoj altaj 50 m kaj 62 metrojn. En 20 haloj estas eksponataj multaj objektoj el la minadohistorio. Sub la muzeo en profundeco de inter 17 kaj 22 m troviĝas la observominejo. Sur vojo longa je 2,5 km estas prezentata la tekniko de la terkarbo- kaj fererco-elmindado ĝis la nuntempo.
La Schlieker-Haus honoras vivon kaj verkon de la Informel-artisto Hans-Jürgen Schlieker (1924–2004).
La orkestro de la urbo Bochum, fondita en 1919, evoluis dumpaŝe de sia historio al unu el la plej gravaj koncertensembloj en okcidenta Germanio. Ekde 1994 Steven Sloane estas ĉefdirektisto de la simfoniorkestro Bochumer Symphoniker. En unu el la koncertejoj, la Audimax de la Ruhr-Universitato Bochum, ankaŭ troviĝas unu el la plej modernaj orgenoj el la orgenfarejo Klais kun 82 registroj.
Ekde 1986 en la centro de Bochum ĉiujare okazas la rokfestivalo Bochum Total. Intertempe ĝi estas kun 900.000 spektantoj unu el la plej grandaj koncertoj de Eŭropo.
En Bochum ekzistas dek kinejoj, i.a.:
Bochum havas transregionan gravecon en la sporto pro la piedpilko-kluboj VfL Bochum kaj SG Wattenscheid 09. Dum kiam tamen la VfL ekde 1971 relative konstante ludas en la unua aŭ dua federacia piedpilkoligo, la SG eniris dekadencon, kiu kulminis en la malsupriĝo el la supra piedpilkoligo dum la sezono 2006/07. Tio tamen validas nur por la unua vira teamo, dum la inoj samsezone atingis la supriĝon en la unuan federacian piedpilkoligon.
La t.n. „Bermuda-triangulo" estas kun entute 60 trinkejoj kaj restoracioj la plej grava tiaspeca centro de la Ruhr-regiono. Pli ol tri milionoj gastoj vizitas la trinkejaron ĉiujare. Dum somero venas ĝis 30.000 Gäste ĉiutage, dum grandaj eventoj kiel la muzikfestivalo Bochum Total, kiu okazas ĉiujare dum la unua semajnfino de la nordrejnvestfaliaj lernejoferioj, venas ĝis 400.000 vizitantoj ĉiutage. Bochum havas multajn diskludejojn kaj kulturejojn, ekz. la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer kaj la Zeche Bochum. Unu el la plej malgrandaj kulturrenkontejoj estas la Café Katzenstube.
La ruĝluma kvartalo de la urbo troviĝas ĉe la okcidenta rando de la centro proksime de la fabrikoj de la Bochumer Verein. La regiontipaj nomoj por la strato estas „Gurke" (kukumo, pro ties longeco), „Eierberg" (Monto Testika) aŭ pli draste „Riemenwalzwerk" (kaclaminejo).
La urbo estas konektita al la ĉirkaŭaj urboj per multaj fervojligoj kaj havas entute dek stacidomojn kaj trajnhaltejojn. Trafikas ses regionaj kaj ekspresaj regionaj linioj samkiel du interurbaj linioj (S-Bahn) (S1, S3). La ĉefstacidomo de Bochum estas la ununura urba haltejo de longdistancaj trajnoj (ICE kaj IC). Aliras la komunuma mallongdistanca trafiko. En la urbo ekzistas unu plejparte subtera urbfervojolinio (U35 ekde BO-Hustadt al Herne Schloss Strünkede) samkiel kvin tramlinioj, kiuj veturas en la interna urbo same subtere. Entrepreno BOGESTRA tenas multajn busliniojn kadre de la trafikligo Rejn-Ruhr (VRR).
En la urboteritorio de Bochum pasas la tri aŭtoŝoseoj A 40 (Dortmund – Venlo), A 43 (Monastero – Wuppertal) kaj A 44 (Akeno – Kassel) samkiel urbaŭtoŝoseo, la Bochumer Ring resp. la iama NS 7. Krome tri pliaj ŝoseoj trairas la urbon: la B 51 (Bremeno - Osnabrück – Bochum – Kolonjo - Bitburg), la B 226 (Hagen – Bochum – Gelsenkirchen) kaj la B 235 (Datteln – Bochum – Witten).
Nuntempe estas planita interligo de A 44 kaj A 40 trans la iama NS 7. Laŭ tiutempa planado la rilata etapo de la Bochumer Ring estu altigita al la aŭtoŝoseo A 44. Krome la aŭtoŝoseo A 40 ĝis Essen estu elkonstruoto sestrake. Tiuj ĉi planoj jam estis deciditaj ekde la 1990-aj jaroj, unue por garantii pli bonan alligo de la Opel-fabriko 1 en la urboparto Laer al la trafika reto. Hodiaŭ oni alcelas per tio la plibonigon de la orient-okcidenta transiro tra la Ruhr-regiono.
Kiel unu el la malmultaj urboj de la Ruhr-regiono Bochum estas ne rekte ligita al la germana akvo-vojreto. Ligo ekzistas nur trans Herne en la nordo ĝis la Rhein-Herne-Kanal. Sur la sude de la urbo situanta rivero Ruhr oni povas atingi la Rejnon nur per malgrandaj boatoj trans kluzoj; la ŝipiro sur la Ruhr por la industrio jam delonge ĉesis.
La ĵurnaloj Westdeutsche Allgemeine Zeitung (WAZ) kaj Ruhr Nachrichten (RN) aperas kun propraj lokaj eldonoj, tamen la estonteco de la loka redaktejo de Ruhr-Nachrichten trans 2007 estas necerta. Krome ekzistas senpagaj gazetoj semajnaj kaj monataj.
Ekde 1990 „98.5 Radio Bochum" elsendas kunlabore kun Radio NRW en Oberhausen.
Krom tiuj jenaj personoj estas ligitaj al Bochum, tamen naskiĝis aliloke:
En Essen ekszistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj el diversaj urboj el la Ruhr-regiono. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer , 44894 Bochum, Wallbaumweg 108, jen en la kinokafejo (Kino Endstation), jen en la restoracio (Gastronomie).
Prezidanto estas ekde 2007 Ludger Schméink. Li estas atingebla per la esperantlingva paĝo ĉe EsperantoLand Arkivigite je 2012-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.