La 16-a de decembro estas la 350-a tago de la jaro (la 351-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 15 tagoj restas.
Je la 16-a de decembro okazis, interalie:
- 882: Mareno la 1-a iĝis papo, post mortigo de Johano la 8-a
- 955: Johano la 12-a iĝis papo en la aĝo de 18 jaroj (malgraŭ dekreto de Simako)
- 1388: Unua mencio pri Maladzeĉna
- 1431: 10-aĝa reĝo de Anglio Henriko la 6-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1526: Ferdinando la 1-a iĝis reĝo de Hungario
- 1575: Tertremo kaj posta cunamo detruis urbon Valdivia en suda Ĉilio
- 1577: Pola reĝo Stefan Batory agnoskis privilegiojn de la urbo Gdańsk
- 1653: Oliver Cromwell iĝis Lordo-Protektanto de Anglio, Skotlando kaj Irlando
- 1689: Parlamento de Anglio voĉdonis Leĝon pri liberecoj kaj rajtoj de la ŝtatanoj, pri ordo de la tronheredado montrante bazajn civitanajn rajtojn
- 1707: Lasta ĝis nun erupcio de la japana vulkano Fuĵi
- 1740: Landoj de Krono ĉeĥa: Frederiko la 2-a invadis Silezion — komenciĝis la unua silezia milito kontraŭ Reĝlando de Prusio de Hohencolernoj, t.e. la milito pri aŭstra sukcedo
- 1761: Sepjara milito: post 5-monata sieĝo rusoj konkeris fortikaĵon Kołobrzeg
- 1773: Batalo de usonaj kolonioj kontraŭ Britio komenciĝis - politika protesto de loĝantoj de Bostono kontraŭ britaj impostoj, konata kiel Bostona teumado
- 1778: Venko de angloj super francoj en la batalo de insulo Sankta Lucio
- 1779: Kokaku kroniĝis kiel imperiestro de Japanio
- 1815: Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo fondiĝis - Johano la 6-a levis Brazilon al la kategorio de regno
- 1851: Karel Havlíček Borovský estis deportita de aŭstraj regopovoj al ekzilo en Brixen
- 1857: Italio: tertremo trafis Basilikaton, kaŭzante milojn da viktimoj
- 1864: Usona Enlanda Milito: lasta batalo de Naŝvilo finiĝis - fino de la milito
- 1866: Oni inaŭguris monumenton al banuso Josip Jelačić, kiu estas la unua bronza monumento en Zagrebo
- 1880: Komenco de la unua brita-bura milito
- 1899: Itala futbalklubo A.C. Milan fondiĝis
- 1902: Ĉirkaŭ 4500 homoj mortis en tertremo kun magnitudo 6,4 en Turkestano
- 1905: Unua numero de la usona distra semajnĵurnalo "Variety" estas eldonita
- 1910: Rumana inĝeniero Henri Coandă unuafoje en la mondo flugis per aviadilo kun jetmotoro; dum la flugo finita per akcidento li unuafoje observis aerodinamikan efekton poste nomitan laŭ lia nomo
- 1912: Unua Balkana milito: venko de greka ŝiparo super la turka en marbatalo apud eniro al markolo Dardaneloj en la Egea Maro
- Unua Mondmilito
- 1918: Pola-ukraina milito: venko de pola armeo en batalo de Chyrów (nun en Lviva provinco)
- 1918: Vincas Mickevičius-Kapsukas deklaris establon de Litova Soveta Socialista Respubliko - marioneta ŝtato kreita de soveta Rusio
- 1918: Komunista Partio de Pollando estas fondita
- 1920: Pola pentristo Julian Fałat fondis en Toruń grupiĝon de artistoj
- 1922: En Varsovio fanatika artisto Eligiusz Niewiadomski pafmortigis prezidanton de Pollando Gabriel Narutowicz
- 1922: Dua Pola Respubliko: Władysław Sikorski iĝis ĉefministro de Pollando
- 1925: Ligo de Nacioj fiksis turkan-irakan ŝtatlimon atribuante al Irako kurdan provincon Mosulo
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: Hans Frank ordonis konfiskon de ekleziaj kaj privataj artverkoj ĉe poloj kaj judoj ene de Ĝenerala Gubernio, krom liturgiaĵoj; Heinrich Himmler ordonis sur enkorpigitaj teritorioj konfiskon de arkivaj dokumentoj, bibliotekoj, artverkoj, tapiŝoj kaj kristaloj kune kun objektoj faritaj el nobla metalo en privata posedo ĉe poloj kaj judoj; Militkrimoj: germana polico pafmortigis apud Częstochowa 6 polojn akuzitajn pri posedo de armiloj aŭ partizana agado; al Romo alvenis unua kurierino de la Servo al Venko de Pollando - engaĝita en ligitec-filio de la Asocio de Armita Batalado
- 1940: Nord-Afrika kampanjo: britoj okupis Sollum (provinco Matruh) kaj fortikaĵon en Cirenaiko apud libia-egipta ŝtatlimo; nokte RAF atakis Mannheim; Britoj okupis Sollum (provinco Matruh) kaj landliman Fort Capuzzo (Cirenaiko)
- 1941: Guberniestro Frank deklaris ke volo de Hitler estas tuta germanigo de ĜG dum 15-30 jaroj kaj aprobis realigon de planata holokaŭsto de judoj; komandanto de sekura polico en ĜG raportis pri la Pola Rezistomovado: en Varsovio aperas 113 konspiraj gazetoj kaj 12 aliaj efemeraj revuoj, oktobre kaj novembre 1941 oni malkovris 18 subterajn presejojn, lastatempe oni arestis en Lublin 176, en Biłgoraj 46, en distrikto Zamojski 13, en Varsovio 18, en Nowy Sącz 18 ĉefajn gvidantojn, pro konspira agado oni malliberigis pli ol 7 mil polojn; Holokaŭsto: en Brześć apud Bugo germanoj establis geton por ĉirkaŭ 18 mil judoj, kies likvidon post preskaŭ jaro travivis nur 19 personoj; Jamato, la plej granda japana batalŝipo dum la milito, komencis militservi; Japanoj komencis batalon pri Borneo; la 16-a litova divizio, kies konsiston eniris ĉefe 5 mil litovaj judoj, estis formita per voĉdono la Ŝtata Defend-Komitato de Sovetunio
- 1942: Al koncentrejo en Aŭŝvico alvenis de Zamość transporto de 86 poloj, en tio 48 virinoj; Volinia masakro: ukraina polico bruligis polan vilaĝon Jezierce (Ozirce) murdante 280 polojn; en Lodzo aperis konspira gazeto "Głos Łodzi" (Voĉo de Lodzo); Gestapo venigis al koncentrejo Mauthausen 885 polojn; generalo Władysław Sikorski en Novjorko parolis pri holokaŭsto de judoj en Pollando; Porajmos: Heinrich Himmler ordonis sendi al koncentrejoj ĉiujn ciganojn; Orienta Fronto: apud meza Don Ruĝa Armeo eksturmis; Argentino: daŭrigo de krizostato
- 1943: Militkrimoj: germana polico pafekzekutis sur ruinoj de Varsovia geto ĉirkaŭ 100 virojn kaj kelkajn virinojn, en Lublin 33, en Radomsko kaj Gidle (distrikto Radomszczański) po 20 kaj en Leśniowice (distrikto Chełmski) 7; en malliberejo de Poznań germanoj gilotinis 12 personojn pro bruligo de magazenoj de rivera haveno, krom tio ekzekutis ankoraŭ 5 aliajn personojn; en Provinco Vartlando germanoj eldonis cirkuleron pri instruado de germana lingvo por infanoj, kiuj devis ellerni nur necesajn vortojn por kompreni buŝajn ordonojn
- 1944: Gestapo legitimis en Provinco Vartlando plimulton de poloj laborantaj ĉe plifirmigo de fortikaĵoj serĉante membrojn de la rezistomovado kaj arestis kelkdekon da personoj; germana raketo V-2 falis en kinejon de belga Antverpeno - pereis 567 personoj; Orienta Fronto: en nord-orienta Hungario trupoj de 2-a Ukraina Fronto konkeris Sárospatak; Itala Fronto: brita 8-a Armeo konkeris Faenza; Okcidenta Fronto: batalo de Ardenoj komencita - lasta germana ofensivo en tiu ĉi fronto en Ardenoj
- 1945: Pollando: en Varsovia Universitato komenciĝis lekcioj
- 1945: En Moskvo komenciĝis konferenco por fiksi postmilitan teritorion de Japanio kaj Koreio
- 1945: Taĉmentoj de kurdoj sub gvido de Mustafa Barzani konkeris iranan urbon Mehabad, kiu post monato iĝis ĉefurbo de proklamita respubliko ekzistanta ĝis fino de 1946
- 1946: Léon Blum iĝis prezidento de provizora franca registaro
- 1946: En Parizo establiĝis Christian Dior S.A
- 1947: Usonanoj John Bardeen kaj Walter Houser Brattain konstruis unuan funkciantan transistoron
- 1948: En Pollando aperis "Gazeto de Poznań" kaj "Trybuna Ludu" (Tribuno de Popolo) - gazetoj de Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1948: Tabulludo Skrablo publikiĝis, kreita de usona arkitekto Alfred Butts
- 1948: Kamboĝo deklaris sendependecon
- 1949: Soekarno iĝis unua prezidento de Indonezio
- 1951: Germanio: rezulte de referendumo kreiĝis federacia lando Baden-Virtembergo
- 1952: Stalinismo: surbaze de verdikto de Plejsupera Militista Tribunalo en Varsovio estis ekzekutitaj komandoroj Zbigniew Przybyszewski kaj Stanisław Mieszkowski, ambaŭ akuzitaj pri "provo faligi popolan regadon"
- 1966: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis Internacian Pakton pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj Internacian Pakton pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj
- 1966: En Pekino estis publikigita Ruĝa Libreto de Mao Zedong
- 1969: Istanbulo: Bosporo-ponto estis ofertita por 303 miliardoj da liroj
- 1970: Komunista krimo: pola laborista ribelo de decembro 1970 komenciĝis: en Gdynia milico kaj soldataro pafis al ŝipfaristoj irantaj labori - 2 pereis, 11 estis vunditaj - entute mortis 45 personoj
- 1971: Barejno sendependiĝis (de Britio) - la plej malgranda araba lando forigis protektoraton
- 1971: Bangladeŝa Liberigo-Milito: dum la tria barata-pakistana milito, barata armeo okupis Dakon, ĉefurbon de Orienta Pakistano, la pakistanaj armitaj fortoj subiĝis kaj baratanoj anoncis batalhalton - la evento kondukis al sendependeco de Bangladeŝo
- 1976: Dua linio de la metroo de Kievo ekfunkciis
- 1980: En Gdańsk oni inaŭguris Monumenton al Mortfalintaj Laborantoj de Ŝipfarejo — memore al la Pola ribelo de Decembro 1970
- 1981: Komunista krimo: post enkonduko de milita stato milico kaj soldataro masakris strikantajn ministojn de Karbominejo Wujek en Katowice — 9 personoj mortis surloke aŭ en malsanulejoj, 21 estis vunditaj
- 1986: Miĥail Gorbaĉov permesis al sciencisto kaj homrajta aktivulo Andrej Saĥarov reveni el ekzilo en Gorkij
- 1989: Rumana Revolucio kontraŭ komunista diktatoro Nicolae Ceaușescu
- 1990: Flevolando: unua transgena virbovo de la mondo naskiĝis en Lelystad
- 1990: Jean-Bertrand Aristide iĝis prezidento de Haitio
- 1991: Kazaĥio deklaris sin sendependa
- 1991: Ĉefministro de Hungario József Antall subskribis en Bruselo asocian pakton al Eŭropa Unio
- 1993: En Skopjo ses membroŝtatoj de Eŭropa Unio - Britio, Danio, Francio, Germanio, Italio kaj Nederlando - establis plenajn diplomatiajn rilatojn kun la Respubliko Makedonio
- 1995: En Varsovio komenciĝis fonda kongreso de Rekonstru-Movado de Pollando, kiun prezidis Jan Olszewski
- 1997: Ĉ. 700 japanaj infanoj iris al malsanulejoj kun simptomoj de epilepsio post spekto de televida serio kun animeo
- 1998: Usono kaj Britio komencis kvartagan bombatakon kontraŭ Irako responde al la malobservo flanke de Irako plenumi kelkajn rezoluciojn de Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝian enmiksiĝon en la laboron de inspektistoj de UN
- 1999: Rivero da koto kaŭzis milojn da viktimoj en Venezuelo
- 2000: NASA anoncis, ke sub la glacikovrita surfaco de la luno de Jupitero Ganimedo estas oceano
- 2009: Brazila senato akceptis Venezuelon al Merkosudo
- 2012: Dum antaŭtempa baloto al la japana Domo de reprezentantoj venkis opozicia Liberal-Demokrata Partio
- 2014: Pakistano: 145 personoj pereis (en tio 132 infanoj) pro atako de taliboj kontraŭ armea lernejo en Peŝavaro
- 2015: Senkomunismigo: Komunista Partio de Ukrainio estis eksterleĝigita
- 2016: Komenco de politika krizo en Pola Sejmo - (laŭ Jarosław Kaczyński provo de puĉo). En Varsovio kaj aliaj urboj okazis manifestacioj
- 2020: En Bruselo Svjatlana Ciĥanoŭskaja ricevis por belorusa demokratia opozicio la Saĥarov-Premion
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1485: Katerino de Aragono, unua edzino de Henriko la 8-a (m. 1536)
- 1666: Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel, germana dukino (m. 1751)
- 1742: Gebhard Leberecht von Blücher, prusa generalo (m. 1819)
- 1775: Jane Austen, angla verkistino (m. 1817)
- 1775: François Adrien Boieldieu, franca operkomponisto (m. 1834)
- 1778: Ludwig Robert, germana poeto (m. 1832)
- 1790: Leopoldo la 1-a, unua reĝo de la belgoj (m. 1865)
- 1805: Isidore Geoffroy Saint-Hilaire, franca bestosciencisto kaj etologo (m. 1861)
- 1830: Kálmán Tisza, ĉefministro de Hungario (m. 1902)
- 1832: Wilhelm Julius Förster, germana astronomo, patrona komitatano de ISAE (m. 1921)
- 1850: Theodor Linschmann, germana teologo kaj lingvisto (m. 1940)
- 1857: Edward Emerson Barnard, usona astronomo (m. 1923)
- 1863: George Santayana, usona filozofo kaj verkisto (m. 1952)
- 1865: Olavo Bilac, brazila poeto (m. 1918)
- 1866: Vasilij Kandinskij, rusa pentristo, desegnisto kaj artteoriisto (m. 1944)
- 1872: Anton Denikin, rusa militisto, komandanto de la Blanka Armeo dum la Rusa Enlanda Milito (m. 1947)
- 1872: István Réti, hungara pentristo kaj rektoro (m. 1945)
- 1882: Zoltán Kodály, hungara komponisto, esploristo de mezeŭropa popola muziko (m. 1967)
- 1883: Károly Kós, rumania hungara arkitekto, verkisto, politikisto (m. 1977)
- 1883: Max Linder, franca aktoro, reĝisoro, scenaristo (m. 1925)
- 1883: Maurice Lemoigne, franca kemiisto kaj bakteriologo (m. 1967)
- 1884: József Tőkés, rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto, vortaristo (m. 1951)
- 1888: Aleksandro la 1-a Karađorđević, reĝo de Jugoslavio, murdita (m. 1934)
- 1891: Emil Pfeffer, pola-juda juristo kaj tradukisto, kiel 17-jarulo esperantigis el latino Amoro kaj Psiĥe de Apuleo, poste Kvin prelegoj pri bakterioj de Odo Bujwid, Esperanto en 10 lecionoj por poloj laŭ Théophile Cart, Konturoj de la lingvonormigo en la tekniko de Eugen Wüster, redaktoro de "Kongresa Bulteno" por UK 1912 kaj UK 1924, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, vicprezidanto de Aŭstria Esperanto-Asocio, reviviganto de Esperanto-movado en Montevideo (m. 1965)
- 1896: Ivan Merz, kroata filozofo, beatigita (m. 1928)
- 1901: Margaret Mead, usona antropologino (m. 1978)
- 1902: Rafael Alberti, hispana poeto, pentristo (m. 1999)
- 1914: Władysław Miziołek, pola episkopo, ekumenisto, esperantisto, subtenanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, gvidanta la komisionon por aprobo de Roma Meslibro en Esperanto kaj kontribuinta al publika agado de la Movado de Solidareco kun Mizeruloj de Tria Mondo MAITRI (m. 2000)
- 1917: Arthur C. Clarke, brita sciencfikcia verkisto (m. 2008)
- 1922: János Szántay, rumania hungara biokemiisto (m. 2007)
- 1928: Philip K. Dick, usona sciencfikcia verkisto (m. 1982)
- 1928: Friedrich Wilhelm Schnitzler, germana politikisto (m. 2011)
- 1930: Erich Thummer, aŭstra filologo klasika (m. 2022)
- 1934: Éva Balogh, rumania hungara aktorino (m. 1976)
- 1938: Liv Ullmann, norvega aktorino, scenaristino kaj reĝisorino
- 1939: Miyoshi Etsuo, japana entreprenisto kaj esperantisto, inventisto de Walkin’Bag, aktivulo de Oomoto, kundirektoro de Esperanto-Populariga Asocio
- 1940: Anke Besser-Güth, germana skulptistino
- 1944: N!Xau, boŝmana aktoro rolinta en La dioj devas esti frenezaj (m. 2003)
- 1946: Benny Andersson, sveda muzikisto (ABBA)
- 1948: Mirko Messner, aŭstra komunista politikisto kaj slavisto
- 1949: Vince Bocskai, rumania hungara skulptisto
- 1952: Rolf Bossert, rumania verkisto germanlingva kaj pedagogo
- 1952: Fritz Bertlwieser, aŭstra regionhistoriisto, teologo kaj ekonomikisto
- 1953: Hellmut Seemann, germana kulturmanaĝero, juristo kaj arthistoriisto
- 1953: Zlatoje Martinov, serba esperantisto, verkisto, tradukisto kaj literatura kritikisto, membro de Esperanta PEN-Centro, kunlaboranto de "Literatura Foiro", membro de la Esperanto-Instituto en Beogrado, prezidanto de Vojvodina Esperanto-Ligo kaj membro de la Prezidantaro de Serbia Esperanto-Ligo
- 1955: Robert Levin, usona komputikisto, fondinto de Interreta relajsa babilo Freenode (n. 2006)
- 1961: László Farkas, rumania hungara fizikisto, astronomo
- 1964: Georgo de Habsburg, aŭstra politikisto
- 1969: Adam Riess, usona Nobelpremiita astrofizikisto
- 1973: Mariza, portugala fado-kantistino
- 1988: Mats Hummels, germana futbalisto
- 1997: Zara Larsson, sveda kantistino kaj kantaŭtoro
- 705: Wu Zetian, imperiestrino de Ĉinio
- 714: Pepino el Herstal, majordomo de Aŭstrazio, Neŭstrio kaj Burgonjo (n. ĉirkaŭ 635)
- 882: Johano la 8-a, papo
- 1515: Afonso de Albuquerque, portugala esploristo, vicreĝo de portugala Hindio (n. 1453)
- 1598: Ji Sun-sin, korea admiralo (n. 1545)
- 1627: Sebastián Aguilera de Heredia, hispana komponisto (n. 1561)
- 1672: Johano la 2-a Kazimiro, reĝo de Pollando, grandduko de Litovio (n. 1609)
- 1751: Johann Christian Schöttgen, germana teologo kaj historiisto (n. 1687)
- 1771: Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach, salcburga princĉefepiskopo (n. 1698)
- 1779: Go-Momozono, imperiestro de Japanio (n. 1758)
- 1783: Johann Adolf Hasse, germana komponisto (n. 1699)
- 1801: Wolfgang Hagenauer, salcburgia arĥitekto
- 1804: Christian Felix Weiße, germana poeto kaj verkisto (n. 1726)
- 1816: Ferenc Benkő, hungara mineralogo (n. 1745)
- 1831: Ferenc Teleki, hungara grafo, poeto, matematikisto (n. 1758)
- 1859: Wilhelm Grimm, germana fabelisto (n. 1786)
- 1871: Willibald Alexis, germana verkisto (n. 1798)
- 1878: Karl Gutzkow, germana verkisto kaj publicisto (n. 1811)
- 1879: István Jánosfalvi Sándor, hungara unitariisma pastro, lokhistoriisto (n. 1804)
- 1886: Josef Drásal, ĉeĥa cirka artisto, la plej alta homo en Ĉeĥaj landoj (n. 1841)
- 1897: Alphonse Daudet, franca verkisto, poeto, publicisto (n. 1840)
- 1898: Paŭlo Tretjakov, rusa entreprenisto, fondinto de la Tretjakova galerio (n. 1832)
- 1904: Georg Sauerwein, germana filozofo kaj lingvisto, defendanto de la minoritataj lingvoj en Germana Imperiestra Regno (n. 1831)
- 1909: Enrico Hillyer Giglioli, itala zoologo kaj antropologo (n. 1845)
- 1914: Ivan Zajc, kroata komponisto kaj orĥestrestro (n. 1832)
- 1921: Camille Saint-Saëns, franca komponisto, pianisto, orgenisto, muziksciencisto (n. 1835)
- 1922: Eliezer Ben-Jehuda, juda lingvisto, kreinto de la moderna hebrea (n. 1858)
- 1922: Gabriel Narutowicz, unua prezidento de Pollando, murdita (n. 1865)
- 1923: Pongrác Kacsóh, hungara komponisto kaj muzikpedagogo (n. 1873)
- 1933: Lajos Schlesinger, hungara matematikisto, (n. 1864)
- 1940: Eugène Dubois, nederlanda anatomiisto, paleontologo, antropologo (n. 1858)
- 1941: František Kaván, ĉeĥa pentristo, poeto kaj tradukisto (n. 1866)
- 1941: Sándor Kibédi, hungara poeto, tradukisto, redaktoro (n. 1897)
- 1945: Giovanni Agnelli, itala konstruisto, fondinto de FIAT (n. 1866)
- 1951: Dorothy Dix, usona ĵurnalistino
- 1959: George Catlett Marshall, usona ministro de milito (n. 1880)
- 1965: William Somerset Maugham, angla verkisto (n. 1874)
- 1967: Oszkár Gellért, hungara poeto, ĵurnalisto kaj redaktoro, enestanta en Hungara Antologio (n. 1882)
- 1980: Jean Forge, pola filmreĝisoro, kunredaktinto de "Esperanto Triumfonta", aŭtoro de Abismoj kaj Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn, kunlaboranto de "Literatura Mondo" (n. 1903)
- 1983: Imre Seidner, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (n. 1902)
- 1983: Grigorij Aleksandrov, soveta kin-reĝisoro (n. 1903)
- 1989: Lee Van Cleef, usona filmaktoro (n. 1925)
- 1991: István Vas, hungara poeto, verkisto, tradukisto (n. 1910)
- 1989: Silvana Mangano, itala filmaktorino (n. 1930)
- 1997: Dragutin Balagoviĉ, kroata bibliotekisto kaj ĵurnalisto, esperantisto publikiganta satirojn ankaŭ en la sveda kaj esperanto (n. 1933)
- 2001: Stefan Heym, germana verkisto kaj ĵurnalisto, opoziciulo en GDR (n. 1913)
- 2007: László Szilveszter, hungara tradukisto, instruisto, ĵurnalisto (n. 1936)
- 2009: Jegor Gajdar, rusia ĉefministro kaj ekonomikisto (n. 1956)
- 2012: Miklós Jakobovits, rumania hungara pentristo, priarta verkisto (n. 1936)
- 2016: Lina Gabrielli, itala ĵurnalistino, doktoro pri ekonomiko, publicistino, kaj Esperanto-verkisto eldoninta sub la marko Plejado kvardekon da libroj, membrino de la sekcio de PEN-klubo internacia, unu el Honoraj membroj de UEA (n. 1930)
- 2017: Keely Smith, usona kantistino kaj aktorino (n. 1932)
- 2020: Flavio Cotti, svisa politikisto, membro de Federacia Konsilio de Svislando (n. 1939)
- 2023: Naŭaf al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah, emiro de Kuvajto (n. 1937)
La 16-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):