La urbo Mannheim [MANhajm] (en Esperanto Manhejmo) situas apud la kunfluejo de la riveroj Rejno kaj Nekaro. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 315 554 loĝantojn. En la jaro 766 post Kristo kiel Mannenheim (hejmo de [la viro] Manno) unuafoje dokumente menciita, ĝi ekde 1607 rajtis nomi sin urbo. En la 17-a kaj 18-a jarcento la urbo (post du-foja detruo) estis rekonstruita en la formo de 136 rektanguloj. Ĝis nun la Manhejma urbocentro ne havas stratnomojn, sed ĉiu dombloko estas retrovebla per po unu litero kaj unu nombro.
Mannheim | ||||||
| ||||||
urbego • rezidejo • universitata urbo • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0621 | |||||
Poŝtkodo | 68159–68309 | |||||
Aŭtomobila kodo | MA | |||||
Oficiala Municipokodo | 08222000 | |||||
NUTS | DE126 | |||||
Subdivido | 17 urbodistriktoj (Stadtbezirke) | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 315554 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 29′ N, 8° 28′ O (mapo)49.4877777777788.4661111111111 | |||||
Alto super la marnivelo | 97 m | |||||
Areo | 144,96 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.mannheim.de/ | |||||
Vidindaĵoj
Servoj
Rilatoj al Esperanto
En la urbo ekde la fino de la 19-a jarcento kontinue aktivis esperantistoj kaj ekzistis diversaj Esperanto-grupoj. Kutime ili proksime kunlaboris respektive kunlaboras kun la geografie tre proksimaj samcelaj grupoj en Ludwigshafen kaj Heidelberg. En la norda urboparto Käfertal estas strato nomata "Zamenhofstraße".
Manhejmo estas naskiĝloko de Vlado Jukl.
Gefiloj kaj homoj rilataj al la urbo
- Moritz Cantor, matematikisto
- Paul Händel, klasika filologo
- Wilhelm Reiß, vulkanologo
Partneraj urboj
- Swansea, Britio (ekde 1957)
- Toulon, Francio (ekde 1959)
- la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino (ekde 1961 partneraj rilatoj kun la urboparto Charlottenburg)
- Windsor, Kanado (ekde 1980)
- Riesa, Saksio (ekde 1988, tiam ankoraŭ en GDR)
- Chişinău, Moldavio (ekde 1989)
- Bydgoszcz (germane Bromberg), Pollando (ekde 1991)
- Klaipėda, Litovio (ekde 2002, partneraj rilatoj ekzistis ekde 1915)[1]
- Zhenjiang, Ĉinio (ekde 2004)
- Ĥajfo, Israelo (ekde 2008)
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.