La 20-a de decembro estas la 354-a tago de la jaro (la 355-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 11 tagoj restas.
Je la 20-a de decembro okazis, interalie:
- 69: Adeptoj de Vespasiano konkeris Romon
- 860: Ethelbert iĝis reĝo de Wessex
- 1100: Ĉeĥa princo Břetislav la 2-a suferis mortigajn vundojn en arbaro proksime al Zbečno (Distrikto Rakovník), kie li mortis du tagojn poste
- 1355: Mortis serba imperiestro Stefan Dušan
- 1409: Ordeno de germanaj kavaliroj subskribis aliancon pri disdivido de Pollando kun reĝo de Hungario Sigismondo la 1-a
- 1046: Romia-germana imperiestro Henriko la 3-a detronigis papon Gregorio la 6-a
- 1497: Hungara kleriko kaj politikisto Tamás Bakócz iĝis ĉefepiskopo de Esztergom
- 1582: En Francio oni enkondukis gregorian kalendaron
- 1625: Nederlando: urbo Hoogeveen fondiĝis
- 1655: Sveda diluvo: dum sieĝo de Jasna Góra polaj defendantoj sub komando de Stefan Zamojski kuratakis de la fortikaĵo kaj senmovigis du svedajn kanonojn mortigante ministojn de Olkusz, kiuj subfosis tunelon
- 1699: Dekreto de Petro la Granda pri translokigo de la Novjaro de la 1-a de septembro ĝis la 1-a de januaro
- 1803: Kadre de la vendo de Luiziano Francio transdonis la urbon Nov-Orleanon al Usono
- 1821: Grekio: unua Nacia Asembleo komenciĝis en Epidaŭro, dum kiu la Deklaro de Sendependeco estis verkita
- 1835: Deklaro pri sendependeco de Respubliko Teksaso
- 1848: Charles-Louis-Napoléon Bonaparte iĝis unua prezidento de Francio
- 1860: Sud-Karolino, kiel unua sklava subŝtato secesiis el la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, kio kondukis al estiĝo de Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono kaj posta Usona Enlanda Milito
- 1880: Unua brita-bura milito: venko de bura armeo super la brita en batalo de Bronkhorstspruit (en Ĥaŭtengo)
- 1902: Marie Curie kaj Pierre Curie identigis en sia laboratorio novan elementon - radiumo]
- 1907: Prezidenta dekreto pri deviga ekzemplaĵo por la Nacia Biblioteko de Brazilo aperis
- Unua Mondmilito
- 1917: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko: Ĉeka estis fondita subestre de Feliks Dzerĵinskij
- 1918: Tomáš Garrigue Masaryk revenis de ekzilo al Ĉeĥoslovakio
- 1918: Litovio: distrikto Kaunas fondiĝis
- 1922: Dua Pola Respubliko: Stanisław Wojciechowski gajnis prezidentan baloton
- 1924: Aŭstrio: aŭstra ŝilingo anstataŭis aŭstro-hungaran kronon
- 1924: Adolf Hitler estis antaŭtempe liberigita de malliberejo en Landsberg, kie li estis pro organizita puĉo kontraŭ Vajmara Respubliko
- 1924: Turkio: nomo de Kırkkilise estis ŝanĝita al Kırklareli
- 1935: Papo Pio la 11-a eldonas cirkuleron al la katolika pastraro
- 1938: Funikularo ekfunkciis sur Gubałówka (nord-okcidenta parto de Zakopane)
- 1938: Pioniro pri televido Vladimir Zvorikin patentigis du revoluciajn aparatojn - bildotubon kaj ikonoskopon
- 1938: Sveda Sindikata Konfederacio kaj Sveda Dungista Asocio subskribis en Stockholms län interkonsenton, kiu starigas fundamenton por la Skandinava modelo en la sveda labormerkato
- 1939: Usono: Ames Research Center fondiĝis en Kalifornio
- 1942: Tertremo kun magnitudo 7,0 en Erbaa-Niksar en Turkio
- Dua Mondmilito
- 1945: Ĝisnuna kanceliero Karl Renner elektiĝis por posteno de la prezidanto de Aŭstrio - nova kanceliero iĝis Leopold Figl
- 1946: Federacia lando Turingio establiĝis en Germanio
- 1946: Premiero de la usona filmo Estas mirinda vivo, reĝisorita de Frank Capra
- 1946: Tertremo kaj kaŭzita de ĝi cunamo mortigis sur la japanaj insuloj Honŝu kaj Kjuŝuo 1362 personojn, ĉirkaŭ 2600 vundiĝis kaj 100 oni konsideris perdiĝintaj
- 1947: Aldona mono por jaĥtoj de turka prezidento İsmet İnönüestis forigita de la buĝeto
- 1948: Indonezia Nacia Revolucio: nederlandaj fortoj okupis provizoran ĉefurbon de Indonezio, Jogjakarto, kaj kaptis prezidenton Soekarno
- 1951: Omano sendependiĝis (de Britio)
- 1954: Francio agnoskis sendependecon de Kamboĝo
- 1955: Cardiff iĝis ĉefurbo de Kimrio
- 1960: Sud-Vjetnama Nacia Liberiga Fronto establiĝis
- 1963: En Frankfurto ĉe Majno komenciĝis la dua proceso de 21 gardistoj de la koncentrejo Aŭŝvico
- 1968: Muzikalbumo Dziwny jest ten świat (Strangas la mondo) de Czesław Niemen kiel unua pola muzikeldonaĵo ricevis titolon de "ora disko" (pri 160 mil venditaj ekzempleroj)
- 1968: Kalifornio: Zodiako murdis unuan el kvin konfirmitaj viktimoj en Vallejo - la kazo restas nesolvita
- 1970: Pollando: Władysław Gomułka) estis anstataŭita de Edward Gierek
- 1971: Kurt Waldheim estis elektita Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1971: Ĝenevo: internacia organizaĵo Kuracistoj sen landlimoj fondiĝis - rezulte de kunligo de du grupoj de francaj kuracistoj engaĝitaj pri humanitara helpo
- 1976: Sovetia astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ malkovris asteroidon Kobzar
- 1983: Salvadoro alprenis novan konstitucion
- 1987: Filipina pramŝipo Doña Paz sinkis - pereis 4317 pasaĝeroj kaj 58 dungitoj, krom tio 11 dungitoj de naftoŝipo Vector
- 1989: Usona armeo invadis Panamon por faligi registaron de Manuel Noriega
- 1989: 20-a Kongreso de la Komunisma Partio de Litovio akceptis deklaron pri sendependeco de la partio kaj ĝia retiriĝado de la Komunista Partio de Sovetunio
- 1991: Pollando aliĝis al Interreto
- 1993: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj elektis la 3-an de majo Monda Tago de Gazetar-Libereco
- 1995: NATO komencis en Bosnio kaj Hercegovino operacon IFOR post kiam interkonsento de Dayton finis la Bosnian militon
- 1996: NeXT ligiĝis kun Apple - komenco de la operaciumo macOS
- 1997: Premiero de la itala filmo Vivo estas bela, reĝisorita de Roberto Benigni
- 1999: Okil Okilov iĝis ĉefministro de Taĝikio
- 1999: Portugala kolonio Makao iĝis administrata de Ĉinio
- 2000: Parlamento de Unuiĝinta Reĝlando aprobis klonadon ekskluzive por medicinaj celoj
- 2004: Traian Basescu iĝis prezidento de Rumanio
- 2005: Benjamin Netanjahu iĝis gvidanto de la israela partio Likud
- 2007: Elizabeto la 2-a iĝis la plej aĝa monarkino en historio de Britio
- 2008: Bolivio deklaris forigon de analfabeteco
- 2014: Papo Francisko nomumis kamerlengo francan kardinalon Jean-Louis Tauran
- 2016: 42 personoj pereis kaj 84 vundiĝis dum eksplodo de artfajraĵoj en foiro de Tultepec apud Meksik-urbo
- 2018: Pro eksplodo de metano en minejo de Stonava 13 ministoj pereis, 10 vundiĝis
- 2019: Remalfermo de Czartoryski-Muzeo en Krakovo kun la pentraĵoj de Leonardo da Vinci Damo kun ermeno kaj Bona Samariano de Rembrandt, kaj kolekto de Izabela Czartoryska
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- pasinttage rusoj pripafis Sumian provincon 83 fojojn, Ĥersonan provincon 69 fojojn, kaj nokte Nikopol-regionon — damaĝitaj dekkelkaj domoj, gasodukto kaj linio de alta tensio; matene pripafita de artilerio la rando de limanta kun Belorusio Ĉernihiva provinco, kie oni trovis grandan deponejon de kaŝita kaj forlasita rusa municio; en Donecka provinco ukrainoj paffaligis du helikopterojn; Volodimir Zelenskij informis, ke Rusio perdis en Ukrainio preskaŭ 99 mil soldatojn laŭlonge de 1 300 kilometra fronto, kaj vizitis soldatojn batalantajn pri Baĥmut; de la 7-a de decembro ukrainoj paffaligis 67 senpilotajn aviadiloj el la nova livero de Irano
- en Moskvo falas kurzo de rublo kontraŭ dolaro kaj juano - post du semajnoj por la dolaro oni pagas 68,1 rublojn, kaj por la ĉina juano - 9,724 rublojn; Eŭropa Unio interkonsentis maksimuman prezon por rusa gaso — 180 eŭrojn por kilovathoro en monataj kontraktoj; de la militkomeno Rusion forlasis 100 mil informadikistoj; al juĝejo en Moskvo trafis propono pri likvido de Helsinka Grupo, la plej aĝa organizaĵo pri homrajtoj; Moskvo: maskitaj homoj atakis ambasadejon de Finnlando
- 1494: Oronce Finé, franca kartografo, matematikisto kaj astrologo (m. 1555)
- 1537: Johano la 3-a, reĝo de Svedio (m. 1592)
- 1579: John Fletcher, angla dramisto (m. 1625)
- 1655: Heinrich Wilhelm Ludolf, germana slavisto, aŭtoro de la unua gramatiko de la rusa lingvo (m. 1712)
- 1700: Charles-Augustin de Ferriol d'Argental, franca diplomato kaj politikisto (m. 1788)
- 1740: József Benkő, hungara pastro kaj botanikisto (m. 1814)
- 1776: Johann Heinrich Pertsch, germana klasika filologo kaj luterana teologo
- 1805: Thomas Graham, skota kemiisto konata pro la Leĝo de Graham de elverŝado (m. 1869)
- 1815: James Legge, skota misiisto, ĉinologo kaj tradukisto de la klasikaj verkoj de ĉina filozofio kaj religio (m. 1897)
- 1820: Carolina Coronado, hispana verkistino kaj poetino (m. 1911)
- 1835: Robert Lucius von Ballhausen, germana kuracisto kaj politikisto (m. 1914)
- 1857: Otto Crusius, germana filologo (m. 1918)
- 1861: Ivana Kobilca, slovena portretistino (m. 1926)
- 1866: Géza Ferenczy, hungara, rumania hungara advokato, redaktoro, politikisto (m. 1935)
- 1873: Mehmet Âkif Ersoy, turka verkisto kaj bestokuracisto (m. 1936)
- 1885: Oskar Werner, germana klasika filologo kaj elparoltrejnisto
- 1890: Jaroslav Heyrovský, ĉeĥa Nobelpremiita fizika kemiisto enkondukinta novan metodon de analiza kemio (m. 1967)
- 1892: K. M. Kolobaŝkin, rusa ortodoksa pastro farinta diservojn en Esperanto kaj kunlaboranta kun "Literaturo", "Espero Katolika" kaj "Heroldo de Esperanto" (m. nekonata)
- 1899: Teresa Grodzińska, pola sanitariistino, partoprenantino de la pola-bolŝevika milito, murdita (m. 1920)
- 1901: Robert Jemison Van de Graaff, usona fizikisto kaj inventisto (m. 1967)
- 1901: Irén Szmuk, Lautmann, rumania hungara verkistino pri dommastrumado (m. nekonata)
- 1902: Jolán Földes, hungara verkistino (m. 1963)
- 1908: Imre Újvári, rumania hungara kuracisto (m. 1988)
- 1912: Zoltánné Horváth, hungara historiistino kaj redaktorino (m. 1978)
- 1916: Árpád Kiss, rumania hungara matematikisto (m. 1958)
- 1919: Ferenc Jánosi, hungara redaktoro, scienca publicisto (m. 1879)
- 1920: Henryk Witkowski, pola astronomo kaj eseisto, fakdelegito de UEA pri astronomio, prezidanto de loka filio de Pola Esperanto-Asocio, aŭtoro de esperantlingva laboraĵo Heliocentrismo en la 18-a jarcento (m. 1974)
- 1920: Bruni Löbel, germana aktorino (m. 2006)
- 1923: Mária Váradi, rumania hungara ĵurnalistino (m. 2002)
- 1924: Friederike Mayröcker, aŭstra verkistino kaj superrealisma poetino (m. 2021)
- 1927: Kim Young-Sam, prezidento de Sud-Koreio (m. 2015)
- 1933: Szilveszter Kosz, rumania hungara dancisto, koreografo (m. 1996)
- 1933: Lehel Lőrincz, rumania hungara skulptisto, grafikisto (m. 2014)
- 1939: Paul Zulehner, aŭstra katolika pastro, teologo, religisociologo kaj profesoro
- 1942: Jean-Claude Trichet, franca ekonomikisto, prezidanto de Eŭropa Centra Banko
- 1946: Uri Geller, israela iluziisto kaj paranormalulo
- 1948: Abdulrazak Gurnah, tanzania verkisto Nobelpremiita
- 1948: Giuliana Sgrena, itala ĵurnalistino
- 1952: Mária Katona-Zsombori, hungara pentristino
- 1954: Koen Lenaerts, belga juristo, prezidanto de la Kortumo de EU
- 1955: Binali Yıldırım, ministroprezidanto de Turkio
- 1955: Martin Schulz, germana politikisto, prezidanto de la Eŭropa Parlamento
- 1959: Kazimierz Marcinkiewicz, pola politikisto, direktoro de Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo
- 1960: Kim Ki-duk, korea filmreĝisoro (m. 2020)
- 1998: Kylian Mbappé, kameruna futbalisto, membro de la franca nacia teamo de futbalo
- 217: Zefireno, papo, sanktulo
- 860: Ethelbald, reĝo de Wessex
- 1295: Margareta de Provenco, franca nobelino (n. ĉirkaŭ 1221)
- 1355: Stefan Duŝan, unua caro de Serbio (n. ĉirkaŭ 1308)
- 1552: Katarina von Bora, germana reformistino, edzino de Marteno Lutero (n. 1499)
- 1570: Sebastian Fröschel, germana teologo (n. 1497)
- 1590: Ambroise Paré, franca kirurgo okupiĝanta pri ortopedio, kuracado de hernio, aŭtoro de sciencaj verkoj (n. 1510)
- 1679: Johann Moritz von Nassau-Siegen, nederlanda politikisto (n. 1604)
- 1727: Johann Andreas Danz, germana orientalisto kaj teologo (n. 1654)
- 1783: Antonio Soler, hispana komponisto kaj klavicenisto (n. 1729)
- 1849: William Miller, usona baptista predikisto (n. 1782)
- 1850: Johann Valentin Blaufuß, germana kartografo kaj geodeziisto (n. 1769)
- 1875: Mikaelo Pogodin, rusa historiisto, verkisto, ĵurnalisto kaj tutslavisto (n. 1800)
- 1882: Guglielmo Oberdan, itala iredentisto, ekzekutita (n. 1858)
- 1884: José Güell y Renté, kuba-hispana politikisto kaj verkisto (n. 1818)
- 1889: Géza Antal, hungara kirurgo (n. 1846)
- 1903: János Dengi, hungara verkisto kaj pedagogo (n. 1853)
- 1911: Joan Maragall, kataluna poeto (n. 1860)
- 1916: Ödön Rádl, hungara advokato, verkisto (n. 1856)
- 1924: Walter A. Gale, angla kolonelo servanta en Hindio, esperantisto (n. 1855)
- 1927: Michael Georg Conrad, germana verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1846)
- 1931: Aibara Susumu, japana oficisto verkanta pri Hungario kaj esperantisto (n. 1900)
- 1935: Zoltán Veress, hungara pentristo (n. 1868)
- 1937: Erich Ludendorff, germana generalo, teoriulo pri militistiko (n. 1865)
- 1952: Ivan Olbracht, ĉeĥa verkisto, publicisto, ĵurnalisto (n. 1882)
- 1968: Max Brod, ĉeĥa verkisto germanlingva, komponisto, amiko kaj biografo de Franz Kafka, plenumanto de lia testamento (n. 1884)
- 1968: John Steinbeck, usona Nobelpremiita verkisto (n. 1902)
- 1970: Julie Šupichová, ĉeĥa instruistino, membrino de la ekzamena komisiono de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, fondintino i.a. de la Rondeto de esperantistinoj en Prago, sekretario de UK 1921, prezidantino de virina kunveno ĉe UK 1923, kunlaborantino de 60 gazetoj sur la kampo de edukado, klerigo kaj propagando de Esperanto, Honora membrino de UEA (n. 1884)
- 1972: Günter Eich, germana ĉinologo kaj verkisto (n. 1907)
- 1973: Luis Carrero Blanco, militisto kaj ĉefministro de Hispanio (n. 1904)
- 1979: Antal Andor Fülöp, rumania hungara pentristo (n. 1908)
- 1982: Artur Rubinstein, pola pianisto kaj virtuozo (n. 1887)
- 1984: Stanley Milgram, usona socia psikologo konata pro la Milgram-eksperimento (n. 1933)
- 1991: Gaston Waringhien, franca profesoro, vortaristo, gramatikisto kaj historiisto de Esperanto, prezidanto de la Akademio de Esperanto, kunredaktoro de "Literatura Mondo" kaj ĉefredaktoro de "La Nica literatura revuo", tradukisto de poezio el kelkaj lingvoj, kontribuinto al Angla Antologio, prilaborinto de Plena Vortaro, Plena Ilustrita Vortaro, Granda Vortaro Esperanta-Franca, Plena Gramatiko (n. 1901)
- 1991: László Gagyi, hungara verkisto, redaktoro, bibliotekisto (n. 1910)
- 1996: Carl Sagan, usona astronomo, pioniro de astrobiologio, verkisto, scienca populariganto, kunkreinto de Planeda Societo (n. 1934)
- 1997: Samu Vasas, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto, etnografo (n. 1927)
- 2001: Léopold Sédar Senghor, poeto, prezidento de Senegalo, membro de Franca Akademio (n. 1906)
- 2002: Georg Scherg, rumanlanda verkisto germanlingva (n. 1917)
- 2003: János Maszelka, rumania hungara pentristo (n. 1929)
- 2005: Raoul Bott, hungara-usona matematikisto kaj fizikisto, teoriulo de elektra cirkvito kaj de algebra topologio (n. 1923)
- 2006: Piergiorgio Welby, itala poeto, luktanto por eŭtanazio (n. 1945)
- 2009: Brittany Murphy, usona aktorino kaj kantistino (n. 1977)
- 2013: Gyula Maár, hungara reĝisoro kaj filma scenaristo (n. 1934)
- 2019: Jaime Rosal, hispana ĵurnalisto kaj verkisto, enestanta en Sferoj 9 (n. 1945)
- 2019: Roland Matthes, germana dorsonaĝisto (n. 1950)
La 20-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):