aŭstria politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl RENNER (naskiĝis la 14-an de decembro 1870 en Untertannowitz (hodiaŭ Dolní Dunajovice en Ĉeĥio), mortis la 31-an de decembro 1950 en Vieno) estis aŭstra politikisto.
Estante parlamenta bibliotekisto, li iĝis gvidanto de la aŭstraj socialdemokratoj kaj en 1907 membro de la parlamento (Reichsrat). Kiel porparolanto de la dekstra alo de la aŭstraj marksistoj li estis konvinkita pri la ŝanco pli kaj pli ŝtatigi la ekonomion. Tiel iĝu transformado de la kapitalisma sociordo al socialisma. Koncerne la diversajn etnojn en Aŭstrio-Hungario li postulis egalrajtecon por ĉiuj sur bazoj federacia-nacia kaj demokratia.
Post la disfalo de Aŭstrio-Hungario en 1918 Renner fariĝis Ŝtata kanceliero de oktobro 1918 ĝis julio 1920. En 1919-20 li samtempe estis Ŝtata sekretario pri eksteraj aferoj. En 1919 li subskribis nome de Aŭstrio la Traktaton de Saint-Germain-en-Laye. Ellaborante provizoran konstitucion kaj akceptinte leĝojn pri la posedaĵoj kaj regopovo de la Habsburgoj kiel ankaŭ socialajn leĝojn, lia registaro metis la fundamenton por la Unua aŭstria respubliko.
Dum la 1920-aj jaroj li dediĉis sin al la formado de kooperativoj. De 1931-33 li fariĝis la unua prezidanto de la Nacia Konsilio. Lia retiriĝo donis al la kanceliero Engelbert Dollfuß la pretekston malfunkciigi la parlamenton. En 1934 li mallongan tempon estis eĉ arestita. En 1938 Renner publike favoris la nuligon de Aŭstrio kaj la unuiĝon al Nazia Germanio.
La 27-an de aprilo 1945, do ankoraŭ antaŭ la fino de la Dua mondmilito, li formis laŭ komisio de Stalino la provizoran aŭstrian registaron, kiu zorgu pri la futura kreo de la Dua respubliko kaj metu ties bazojn. En la 20-a de decembro 1945 li estis elektita Prezidanto de Aŭstrujo.
En la Urbodoma parko en Vieno staras monumento de Karl Renner[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.