13-a Universala Kongreso de Esperanto From Wikipedia, the free encyclopedia
La 13-a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Prago, Ĉeĥoslovakio, inter la 31-a de julio kaj la 6-a de aŭgusto, 1921, kun ĉeesto de 2561 partoprenantoj[1].
Universala Kongreso | |
---|---|
Komuna foto de la partoprenantoj | |
Urbo (lando) | Prago, Ĉeĥoslovakio |
Datoj | 31-a de julio - 6-a de aŭgusto 1921 |
Prezidanto LKK | Josef Eiselt |
Alta protektanto | ĉeĥoslovaka registaro |
Aliĝintoj | 2561 |
Menciinde | samtempe 1-a SAT-Kongreso |
La kongresejo estis en palaco Žofín sur Slava insulo.
Ĝin ĉeestis reprezentantoj de Ligo de Nacioj, Internacia Labor-Oficejo kaj Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco. Nome de Ligo de Nacioj parolis ĝia ĝenerala vicsekretario Inazo Nitobe, kiu venis por raporto pri Esperanto.
Flanke de ĝi okazis kunveno de laboriste orientitaj esperantistoj, kiuj decidis la fondon de Sennacieca Asocio Tutmonda. Tiu kunveno estas ĝenerale konsiderata la 1-a SAT-Kongreso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.