hungara Esperanta poeto, tradukisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Kálmán KALOCSAY ([ˈkaːlmaːn ˈkɒloʧai]; Esperantigite, kvankam tre malofte uzate, certe ne de la aŭtoro mem, Kolomano KALOĈAJO) (naskiĝis la 6-an de oktobro 1891 en Abaújszántó, mortis la 27-an de februaro 1976 en Budapeŝto) estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de la Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter.
Kálmán Kalocsay | |
---|---|
Kálmán Kalocsay en 1921 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | C. E. R. Bumy Kopar Alex Kay K. Stelov Malice Pik Peter Peneter |
Naskiĝo | 6-a de oktobro 1891 en Abaújszántó, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 27-a de februaro 1976 en Budapeŝto, Hungario |
Lingvoj | Esperanto • hungara • angla • germana • itala |
Nacieco | hungaro |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1916) |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1911–) infectious disease physician (en) kuracisto tradukisto poeto universitata instruisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | vidu suben |
Verkis en Esperanto | ekz.:Plena Gramatiko de Esperanto Parnasa Gvidlibro |
Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj – spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.
Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.
Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj, kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta skolo.
La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gastono Varingjeno, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.
Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.
Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgis lian postlasaĵon Ada Csiszár, post kies morto la postlasaĵo transiris al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
Kalocsay skribis: "En 1912 mi funde trastudis la gramatikon kaj vortaron de Ido. Tiam mi sciis Idon same bone kiel Esperanton. Sed mi neniam partoprenis en la Ido-movado, nek verkis ion en Ido: mia interesiĝo estis pure lingva kaj ĉesis post la ellerno de mia Ido-libro."
Mia penso , aperis en Norda Prismo 1957/4 p. 182-185. (samtitola kun la poemo Mia penso de Zamenhof)
Pri Rozinjo
|
Ŝajnas, ke Ada Csiszár administris la kopirajtojn de Kalocsay post lia morto, kvankam mankas publikaj informoj pri la jura bazo por tio. Oni ne scias, kio okazis pri la kopirajtoj post la morto de Csiszár en 2007, do reeldoni verkojn de Kalocsay nun estas malfacile.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.