hungara Esperanto-verkisto kaj aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Julio BAGHY (hungare Baghy Gyula IFA:[ˈbɒɡi ˈɟulɒ], pseŭdonime Jobo kaj Paĉjo; naskiĝis la 13-an de januaro 1891 en Szeged, mortis la 18-an de marto 1967 en Budapeŝto) estis verkisto kaj ankaŭ aktoro en sia junaĝo.
Julio Baghy | |
---|---|
Portreta foto kun aŭtografo, ĉ. 1925 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Jobo, Paĉjo |
Naskiĝo | 13-an de januaro 1891 en Szeged, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 18-an de marto 1967 en Budapeŝto, Hungario |
Mortokialo | Malsano |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/1. parcella, 1. sor, 38. sírhely |
Lingvoj | Esperanto • hungara |
Nacieco | hungaro |
Ŝtataneco | Hungario |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Gyula Baghy (en) |
Patrino | Mária Bodrogi |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1911–) eldonisto aktoro poeto romanisto verkisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | liaj verkoj |
Aliaj aktivaĵoj | Cseh-metoda instruisto |
Akademiano | vicprezidanto de AE |
Esperantistiĝis en | 1911 |
Naskita en Aŭstrio-Hungario, li lernis Esperanton en 1911 kaj komencis sian laboron por la Esperanto-movado dum sesjara milita kaptiteco en Siberio. Elstara movadano kaj Esperanto-instruisto. Iama vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.
Baghy naskiĝis en 1891 en Szeged, tiam parto de Aŭstrio-Hungario, al familio de hungaroj. Lia patro estis drama aktoro; lia patrino estis teatra sufloro. En 1894, lia fratino naskiĝis, sed mortis post kelkaj monatoj.
Post siaj lernejaj studoj, en 1908 ankaŭ li fariĝis aktoro kaj reĝisoro de diversaj teatraĵoj. Ankoraŭ dum lia junaĝo multaj liaj poemoj kaj noveloj hungarlingvaj aperis en hungaraj gazetoj. En 1911 li ekkonis Esperanton, kaj ĝia "interna ideo" tuj forlogis lin.
En 1913, Baghy edziĝis kun virino, kiu baldaŭ naskis filinon.
La Unua mondmilito (1914–1918) rompis lian aktoran karieron. En 1915, Baghy estis konskripciita al la armeo de Aŭstrio-Hungario, kiu fine estis venkita. Tuj post konskripcio, en la septembro de 1915, li estis kaptita de la armeo de Rusio, kontraŭ kiu militis Aŭstrio-Hungario.
Dum ses jaroj (1915–1920), li devis pasigi for de sia patrujo en militkaptiteco en Siberio, kaptita Lia ampleksa Esperanto-agado komenciĝis jam en la Siberia militkaptitejo, kie li gvidis multajn kursojn por diversnacianoj; tiu sperto estas priskribita, novele, en lia novelo Kiel Mihok instruis angle.
Post la Unua mondmilito, la venkita Aŭstrio-Hungario malfondiĝis, kaj Hungario iĝis sendependa. Reveninte al Hungario post la milito, li fariĝis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Esperanto-movado. Li instruis multajn diversgradajn kursojn, gvidis Esperanto-Rondon Amikan, kaj aranĝis literaturajn vesperojn.
Dum pluraj Universalaj Kongresoj li estis aktoro (kaj reĝisoro) de la kongresaj teatraĵoj, ekzemple en UK 1923 en Nurembergo kun Teatra trupo de Literatura Mondo. Por la reorganizo de la internacia Esperanto-movado li ellaboris detalan proponon: Publika letero (1931). Baghy agitis multe por plialtigi la spiritan nivelon de la esperantistaro; tion celis ankaŭ lia iniciato, laŭ kiu la naskiĝtago de Zamenhof fariĝis la tago de la Esperanta libro. Kiel Cseh-metoda instruisto en la lastaj jaroj li gvidis multajn kursojn en Estonio, Latvio, Nederlando, Francio, ktp.
Baghy kunlaboris al multaj Esperanto-gazetoj, kaj estis unu el la ĉefredaktoroj de Literatura Mondo (ĝis 1933).
En 1939, Baghy mem iĝis ano de Akademio de Esperanto.
En la septembro de 1939, la Dua Mondmilito ekis. Baghy ree suferis pro la milito; li perdis lian filinon. Hungario, aliancita kun Nazia Germanio, eventuale estis venkita.
Postmilite, Hungario, kune kun aliaj landoj en centra-orienta Eŭropo, iĝis komunisma lando, kaj fondiĝis la Hungara Popola Respubliko. Dum la jaroj de Malvarma Milito, estis malfacile komuniki kun eksterlandanoj, kaj Baghy ne plu povis travojaĝi Eŭropon kaj gvidi la Esperanto-movadon. Dum tiu epoko, pro manko de mono, Baghy provizore laboris kiel policano.
En 1956, la Esperanto-movado reviviĝis en Hungario. Baghy ĉeestis ĉe la Universala Kongreso en Kopenhago en 1956.
En 1958, Baghy feliĉe retrovis sian perditan filinon en Ĉeĥoslovakio. Li malsaniĝis en 1961, sed li daŭre ĉeestis ĉe Universalaj Kongresoj (1959, 1961, 1963, 1966).
Baghy fine mortis en la 18-a de la marto de 1967 en Budapeŝto, je la aĝo de 76 jaroj. Li estis enterigita en la tombejo Kerepesi (hungare Kerepesi úti temető) en Budapeŝto.
Baghy verkis multe, ĉefe en Esperanto (krom junaĝaj hungarlingvaj literaturaĵoj). Lia verkaro inkluzivas poemojn, novelojn, romanojn, kaj teatraĵojn; li ankaŭ tradukis hungarlingvajn verkojn en Esperanton. Du el liaj verkoj ricevis akademiajn premiojn. Multaj liaj noveloj kaj poemoj aperis en diversaj lingvoj.
|
Liajn verkojn karakterizas la tendenco, kiun esprimas lia devizo: "Amo kreas pacon, Paco konservas homecon, Homeco estas plej alta idealismo." Liaj unuaj poemoj venis el rusa militkaptiteco; ili kaŭzis surprizon kaj ĝojon. Zamenhof kaj la antaŭmilitaj Esperanto-poetoj estis baritaj de la lingvo, kiu donis malmulte da eblecoj. Zamenhof mem povis forgesigi la neperfektecon de la poezia lingvo, almenaŭ plejparte, per sia sincera, nobla, arda sento, kiu kreskis super la formaĵojn. Sed krom la eksperimentoj de Grabowski, neniu poeto volis aŭ povis elperforti sin el la frua tradiciemo de la juna esperanta poezio.
Post la mondmilita apatio kun multobligita forto eksonis la individua, nova, melodiriĉa poezio de Baghy. Lia unua poemaro, Preter la Vivo (1922) montris novan vojon al la Esperanto-poezio; la vorto, la rimo, la bildoj ricevas novan signifon kaj en la abundo de la novaj belaĵoj la leganto estas forsorĉita, ĉu temas pri individua temo, ĉu pri homaranismaj pensoj. En lia verkaro eĉ la multe prikantitaj temoj aperas kun la efiko de la novo, ĉar la verkado estas lia bezono kaj li ĉiam trovas originalan formon en la esprimado de siaj sentoj. Feliĉe li retrovas la asonancon, novajn formajn eblojn. En la dua poemvolumo, Pilgrimo (1926), lia talento plimaturiĝas, sed samtempe pli forte aperas lia patoso, kiu donas al lia poezio iom romantikisman aromon, sen forigi nian intereson. La poemoj, troveblaj en la Migranta Plumo (1929) montras la serĉadon de novaj formoj. En la lasta poemvolumo La Vagabondo Kantas (1933) Baghy reiras al la klasika Esperanto-lingvo kaj inter puritanaj kadroj li pruvas sian eksterordinaran versfaran talenton, sed kun kelkfoje sentebla influo de la hungara poezio.
Kiel novelisto, en Dancu Marionetoj! (1927), Migranta Plumo, Printempo en la Aŭtuno (1931) li prezentas sin kiel batalanto por la paco, uzante kelkfoje nigrajn kolorojn, sed kelkfoje la pintigitan krajonon de satiristo. Sed en la laste citita longa novelo li desegnas per subtilaj pastelkoloroj, kun speciala ŝato de siaj figuroj, knabinon kaj knabon, kies burĝonan amon li prirakontas. Lia unua romano la Viktimoj (1926) estas romano el la militkaptita vivo; la stilo, konstruo, interna ardo, humoro tiom ligas la leganton, ke, malgraŭ la neverŝajneco de la romantikaj figuroj, estas ne-eble ne ŝati la romanon, ĉar la poeto scias la manieron kredigi al ni, kion li kredas. Lia plej signifa verko estas la vasta romano Hura! (1930), kiu estas parte brila satiro de la homa socio kaj socianoj, parte utopio, kaj tiu parto paliĝas apud la majstra grimaco.
En Migranta Plumo, ni trovas liajn dramprovojn. En sia verkado komence de 1930-aj (La Vagabondo Kantas, simplaj versoj; Verdaj Donkiĥotoj, romano kaj karikaturoj (1933)), Baghy ŝoviĝas ĉiam pli kaj pli al satiro, kaj li iĝas akra kaj forta kritikanto de la Esperanto-movado. Lia verko La Teatra Korbo (1934) enhavas rememoraĵojn jam ekde la infanaĝo kaj konfesojn pri la homo kaj verkisto; ĝi kontribuas multajn interesajn detalojn ankaŭ al la esperantista kariero de Baghy.
Jaro | Titolo | Priskribo | Eldonejo | Paĝoj |
---|---|---|---|---|
1922 | Bukedo | E.R.A. | 15 | |
1923 | Preter la Vivo | Poemaro | Budapeŝto: Literatura Mondo | 124 |
1925 | Viktimoj | romano el la vivo de siberiaj miltkaptitoj | Budapeŝto: Hungara Esperanto Instituto | 162 |
1926 | Pilgrimo | poemaro | Budapeŝto: aŭtoro | 124 |
1927 | Dancu Marionetoj! | novelaro | Budapeŝto: aŭtoro | 173 |
1929 | Migranta Plumo | teatraĵoj, noveletoj, poemoj | Budapeŝto Hungarlanda Esperanta Societo | 158 |
1930 | Hura!: Ne romano, nur grimaco | satira romano | Budapeŝto: Literatura Mondo | 411 |
1931 | Printempo en la Aŭtuno | rakonto pri dolĉe melankolia rakonto | Kolonjo: Heroldo de Esperanto | 113 |
1933 | Sur Sanga Tero | mozaikromano. Daŭrigo de la romano Viktimoj | Budapeŝto: Szalai | 264 |
1933 | La Vagabondo Kantas | simplaj versoj | Budapeŝto: Szalay | 59 |
1933 | Verdaj Donkiĥotoj | satira romano | Budapeŝto: Szalay | 221 |
1934 | La Teatra Korbo | senpretenda babilado | Leiden | 110 |
1937 | La Verda Koro | facila romaneto el la vivo de Esperantistoj en Siberio por komencantoj, por daŭrigaj kursoj | Budapeŝto | 97 |
1939 | Heredaĵo | Ŝanhajo: La Verda Librejo | ||
1958 | Sonĝe sub Pomarbo | triakta lirika komedio en ses fantaziaj bildoj | La Laguna: Régulo | 111 |
1966 | Ĉielarko | versa reverko de fabeloj de 12 popoloj | ||
1967 | Eterna Printempo | 22 folioj | ||
1970 | Aŭtuna Foliaro | poemaro | Osako: Pirato | 153 |
1977 | En Maskobalo | kvin unuaktaĵoj | Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio | 141 |
1977 | Metodiko - demandaro | kolekto de demandoj kaj respondoj por gvidantoj de esperanto-kursoj | Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio | 44 |
Pri La Verda Koro
|
Pri Ĉielarko
|
Pri Sonĝe sub Pomarbo
|
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.