nenormala eliro de histo aŭ organo el la kavo en kiu ĝi normale kuŝas From Wikipedia, the free encyclopedia
Hernio estas maso, formita de tuto aŭ parto de organo (plejofte la intesto) kaj elŝoviĝinta tra natura aŭ okaza aperturo el la kavaĵo, kie ĝi normale enestas. Oftaj ekzemploj estas umbilika kaj ingvena hernioj. Aparte krizaj estas entordita aŭ strangolita hernio, en kiu la intesto estas streĉe premita inter la randoj de la aperturo. Ĉe la vertebraro krome menciindas hernio de la intervertebra disko.
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
K40 | hernia inguinalis (ingvena hernio) | |
K41 | hernia femoralis (femura hernio) | |
K42 | hernia umbilicalis (umbilika hernio) | |
K43 | hernia ventralis (epigastra hernio) | |
K44 | hernia diaphragmatica (diafragma hernio) | |
K45 | kromaj abdomenaj hernioj | |
K46 | iu ajn abdomena hernio ne pli detale specifikita | |
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
M50 | hernio de kola intervertebra disko | |
M51 | hernio de alia intervertebra disko | |
La termino "hernio" mem devenas de la latina feminina vorto hernia kaj origine de la greka hernios „burĝono“.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.