From Wikipedia, the free encyclopedia
Stefan Duŝan, Stefano Duŝano aŭ Stefan Dušan (en serba Stefan Dušan/Стефан Душан, Stefan Uroš 4a de Serbio [stêfaːn ûroʃ tʃětʋr̩ːtiː dǔʃan|], komune konata kiel Stefano Dušano kaj Dušan la Povega, Dušan Silni/Душан Силни; ĉ. 1308 – 20a Decembro 1355), estis la Reĝo de Serbio (el 8a Septembro 1331) kaj Imperiestro de Serboj kaj Grekoj (el 16a Aprilo 1346) ĝis sia morto en la 20a Decembro 1355. Dušan konkeris grandan parton de Sudorienta Eŭropo, iĝante unu el plej povegaj monarkoj siatempe. Li validigis la konstitucion de la Serbia Imperio kiel Duŝana Kodo, eble la plej gravaj verkoj de mezepoka Serbio. Dušan altigis la Serbian Eklezion el arkiepiskopeco al patriarkeco, finigis la konstruon de la monaĥejo Visoki Dečani (Uneska loko en Kosovo), kaj fondis la Monaĥejon de Ĉefanĝeloj, inter aliaj. Laŭ lia regado Serbio atingis teritorian, ekonomian, politikan kaj kulturan pinton.
Stefan Duŝan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Стефан Урош IV Душан | |||||
Naskiĝo | 26-an de julio 1308 en nekonata valoro, Reĝlando Serbio | ||||
Morto | 20-an de decembro 1355 (47-jaraĝa) en Distrikto Devoll, Serba Imperio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pesto vd | ||||
Tombo | St. Mark's Church (en) (1927–) 44.8103 °N, 20.4689 °O (mapo) Monastery of the Holy Archangels (en) (–1927) vd | ||||
Religio | Serba Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina • serba vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Serbio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Nemanjić dynasty vd | ||||
Patro | Stefan Uroš III (en) vd | ||||
Patrino | Theodora Smilets of Bulgaria (en) vd | ||||
Gefratoj | Simeon Uroš (en) , Jelena Nemanjić Šubić (en) kaj Theodora Nemanjić (en) vd | ||||
Edz(in)o | Helena of Bulgaria (en) vd | ||||
Infanoj | Stefano Uroŝ la 5-a de Serbio, Ćerka cara Dušana (fr) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto militestro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia morto en 1355 estis vidata kiel fino de la rezistado kontraŭ la kreskanta Otomana Imperio, kaj kiel komenco de la sekva falo de la Serbia Ortodoksa Eklezio en la regiono.[1] Lia krono estas konservita en la Monaĥejo Cetinjo, en Montenegro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.