Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Katarina von BORA (naskiĝis la 29-an de januaro 1499 en Neukieritzsch-Lippendorf, mortis la 20-an de decembro 1552 en Torgau) estis saksia nobelino kaj eksmonaĥino. La 13-an de junio 1525 ŝi edziniĝis kun la germana reformisto Marteno Lutero. Ili havis ses gefilojn: Johano, Elizabeta, Magdalena, Martino, Paŭlo kaj Margareta. La familio loĝis en eks-monaĥejo.
Katarina estis verŝajne la filino de Hans Bora kaj Anna (fraŭline: Haubitz). Jam tre frue ŝi venis en la Monakinejon Nimbischen apud Grimma. De tie ŝi fuĝis la 4-an de aprilo 1523 kun aliaj ok monakinoj post la studado de skribitaĵoj de Marteno Lutero. Li proklamis en ili ke kontraŭvola monakado ne validus.
En Wittenberg ŝi trovis loĝadon ĉe la urba sekretario kaj posta urbestro Philipp Reichenbach. Luteron ŝi edzigis la 13-an de junio 1525. Post ties morto (1546) ŝi forlasis la urbon sed revenis en 1548. Batalante kontraŭ nutraĵproblemoj ŝi restis samloke, ĝis la eksplodo de epidemia malsano irigis ŝin kun al infanoj al Torgau. Tie ŝi mortis post monatoj malmultaj. Ŝia tomboŝtono videblas en la belega Mario-kirko de Torgau.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 3. Leipzig 1905, p. 216 (tie ĉi interrete)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.