subgrupo de la hindeŭropa lingvaro, enhavanta la rusan, la belorusan, la ukrainan, la polan, la ĉeĥan, la slovakan, la bulgaran, la makedoman, la slovenan, la serbokroatan, slavono, ktp. From Wikipedia, the free encyclopedia
La slava lingvaro estas sublingvaro de la hindeŭropa lingvaro. Ĝi dividiĝas je la orienta (rusa, ukraina, belorusa lingvoj), la okcidenta (pola, ĉeĥa, slovaka, kaŝuba, soraba lingvoj) kaj la suda (slovena, serbokroata, makedona, bulgara lingvoj) subgrupoj. La tri plej multnombraj popoloj de la grupo estas rusoj, ukrainoj kaj poloj. Entute en 1992 ekzistis 293,5 milionoj da parolantoj de slavaj lingvoj, inter ili en la Rusia Federacio loĝis 125,5 milionoj.
Slava lingvaro | |
Bazaj informoj | |
Parolata en | orienta, suda, kaj norda eŭropo. |
Klasifiko | |
Lingvistika klasifiko |
Hindeŭropa |
Baltslava | |
Slava | |
Pralingvo | Praslava lingvo |
Pliaj trajtoj | |
Skribo | Cirila alfabeto, Latina alfabeto, Glagolita alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | sla |
Slavaj lingvoj havas ĝis nun bone rimarkeblan parencecon kaj leksikan kaj gramatikan. La eklezia slava lingvo estas la plej malnova skribita slava lingvo.
La slava lingvaro povas esti klasifikata laŭ la sekva skemo. Krome ĝi parencas al la balta lingvaro.
Ĝenerala klasifiko de la Balto-slava lingvaro
|
Etnoj de la grupo | Kvanto |
---|---|
Okcidenta subgrupo | |
Poloj | 50.000.000 |
Ĉeĥoj | 10.380.000 |
Slovakoj | 4.500.000 |
Soraboj | 100.000 |
Orienta subgrupo | |
Rusoj | 146.500.000 |
Ukrainoj | 46.000.000 |
Belorusoj | 8.000.000 |
Suda subgrupo | |
Slovenoj | 2.300.000 |
Kroatoj | 6.250.000 |
Bosnoj | 1.800.000 |
Serboj | 7.400.000 |
Montenegranoj | 600.000 |
Makedona | 1.770.000 |
Bulgaroj | 8.450.000 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.