aŭstra arkitekto From Wikipedia, the free encyclopedia
Wolfgang HAGENAUER (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1726 en Ainring, mortinta la 16-an de decembro 1801 en Salcburgo) estis konata salcburgia arĥitekto. Fratoj liaj estis Johann Baptist Hagenauer kaj Johann Georg Hagenauer.
Estante filo de kamparano li ĝuis apogon fare de la onklo Lorenz von Hagenauer, riĉa komercisto kaj mecenato de Wolfgang Amadeus Mozart. Fariĝinte frue orfa li venis trejnaden al ĉarpentisto salcburga. En 1755 li iris Vienon por studi arĥitekturon, kion ebligis stipendio de Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach. Reveninte en 1759 al Salcburgo li iĝis princa kamerlengo. En 1760 oni nomumis lin kortega ĉefkonstruisto. Liaj unuaj konstruaĵoj, preĝejo en Itter (Distrikto Kitzbühel) en 1762 kaj la kirko de Buchbach en 1763 atestis ŝaton de klasikisma stilo.
Inter 1764 kaj 1771 laboris li kune kun la frato Johann Baptist von Hagenauer, la posta estro de la Viena akademio. Samtempe li fondis privatan desegno-lernejon en Salcburgo. Tiutempe estiĝis la pordego Siegmundstor kaj la Maria statuo sur la placo antaŭ la katedralo de Salcburgo.
En sia rolo Hagenauer kontrolis ĉiujn konstruprojektojn en la lando. Li kreis kirkojn kaj altarojn, la longan navon de la paroĥa kirko de Hallein aktivante por Mattsee, Bergheim (Georgo-kirko), Elsbethen, Matrei kaj Brixen im Thale (Distrikto Kitzbühel). En 1791 li ankoraŭ respondecas pri planoj de la sthona ujo-sekurigo Saalach apud Hammerau. Kiel la edzo li mortis en la aĝo de 75 jaroj pro tifoida febro.[1] Entombigo estis sur la Petra tombejo Salcburge; apude kuŝas lia frato Johann Georg.
Apud flego de klasikismo li ĉiam ŝatis fari monumentajn aĵojn; pli malfrue li enplektis malfruajn rokoko-elementojn.
Lin edzigis en 1772 Maria Elisabeth Gasser. Kun ŝi li havis tri filinojn kaj du filojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.