Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Valdivia estas ĉilia municipo, kies ĉefurbo estas la urbo samnoma (fondita kiel Santa María la Blanca de Valdivia fare de la konkistadoro Pedro de Valdivia), kiu krome estas la ĉefurbo de la samnoma provinco kaj de la Regiono Riveroj.
Valdivia | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Ĉilio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5090000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 150 048 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 273 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 49′ S, 73° 15′ U (mapo)-39.8142-73.2459 [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 45,85 km² (4 585 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Valdivia [+] | |||||
Ĝi estis la unua urbo fondita en suda Ĉilio, en 1552, kaj la kvara de la gubernio, post Santiago, La Serena kaj Concepción. Ĝi estis konsiderata «la ŝlosilo de la maro suda» en la epoko kolonia, ĉar ĝi estis strategia enklavo por la aliro al la Pacifika Oceano. Pro tio oni konstruis sistemon de fortikaĵoj kiuj protektis ĝin el malamikaj atakoj.[1]
La urbo de Valdivia troviĝas en la suda hemisfero de Ameriko, je 39°48’30” S de latitudo kaj 73°14’30” Ok de longitudo, je 841,24 km de Santiago,[2] ĉefurbo de Ĉilio. Ĝi estas situanta ĉe la kunfluo de la riveroj Calle-Calle, Valdivia - Cau-Cau kaj Rivero Cruces, kaj troviĝas je 15 km de la golfo Corral.
Laŭ la censo de 2002, Valdivia estas la 18a urbo plej loĝata el la lasno kun 127,750 loĝantoj. En 1960, la urbo kaj ties ĉirkaŭoj estis plej tuŝitaj de la plej terura tertremo de la historio de la homaro, kiu atingis ĝis 9,5 en la skalo de Richter, konata en Ĉilio «tertremo de Valdivia».
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.