Epilepsio

homa nerva malsano From Wikipedia, the free encyclopedia

Epilepsio

Epilepsio estas neŭra malsano. Ne ekzistas unusola tipo de epilepsio. Ĝin karakterizas ekstrema cerba funkcio abrupta, kriza. Eblaj aspektoj tre multas: konvulsioj, perdo de konscio ktp. La diverseco de la aspektoj dependas de la cerbaj partoj trafitaj. Dum krizoj la kondutoj de malsanuloj povas kelkfoje instigi al penso, ke temas pri psika malsano, kio ĝi ne estas.

Rapidaj faktoj
Epilepsio
malsano dictionary page in Wikipedia
vdr
Fermi
Thumb
Elektroencefalogramo de epilepsia paciento.

La epilepsio (de la latina epilepsĭa, siavice de la greka ἐπιληψία, 'interrompo') estas malsano okazigita per malekvilibro en la elektra aktivado de la neŭronoj de iu zono de la cerbo. Ĝi karakteriziĝas per unu aŭ variaj neŭrologiaj misordoj kiuj lasas antaŭpreton en la cerbo por suferigi ripetitajn konvulsiojn, kiuj kutime rezultas en nervobiologiaj, kognaj kaj psikologiaj konsekvencoj.[1]

Konvulsio, epilepsia krizo estas subita kaj mallongdaŭra okazaĵo karakterizita per nenormala kaj troa neŭrona agado aŭ eĉ sinkronia en la cerbo. La epilepsiaj krizoj kutime estas portempaj, kun aŭ sen malpliigo de la nivelo de konscio, kun aŭ sen konvulsiaj movoj kaj aliaj klinikaj manifestaĵoj.

La epilepsio povas havi plurajn kaŭzojn. Ĝi povas havi originon en tre diverstipaj vundoj en la cerbo (kraniaj traŭmatoj, konsekvencoj de meningito, tumoroj, ktp.), sed en multaj kazoj estas neniu vundo, sed nur antaŭpreteco de genetika deveno por suferi la krizojn. Kiam ne estas identigita genetika aŭ traŭmata kaŭzo, ĝi estas nomata idiopatika epilepsio, kaj la genoj ludas gravan rolon de modulado de la risko ke okazas epizodo kaj ankaŭ en la reago al la traktado.[2]

Por diagnozi la epilepsion necesas koni la personajn kaj familiajn antaŭaĵojn kaj, ĝenerale, oni konfirmas ĝin pere de elektroencefalogramo (EEG). Formas parton de la diagnozo studoj de imagologio (bildologio), dum oni rezervas la diagnozajn procedurojn pli plej specializitaj por tre specifaj kazoj. La traktado konsistas en la administrado de kontraŭepilepsiaj aŭ kontraŭkonvulsiaj medikamentoj. En la refraktaraj kazoj (tio estas, tiuj kiuj ne kongruas kun tiuj traktadoj, ĉefe en tiuj en kiuj okazas serioj de konvulsioj, kaj tial oni endanĝerigas la vivon), oni turnas sin al aliaj metodoj, inter kiuj estas kirurgio. La epilepsio povas okazigi multajn efektojn en la ĉiutaga vivo de la paciento, tiel ke la traktado devas inkludi la konsideron de tiuj konsekvencoj.

La epilepsio suferigas ankaŭ animalojn, ĉefe la aldomigitajn bestojn: kaj ĉe katoj kaj ĉe hundoj, la simptomoj estas la samaj priskribitaj por la homoj.[3]

Solide Traitement à la L-Lysine Stéphane Schmutz Professeur Oncologue

Krizoj

Tutaj krizoj

  1. 1 Krizo, franclingve nomita grand mal (granda malsano), montras la plej spektaklan formon. La trafito abrupte iĝas senkonscia kaj travivas trifazan elmontron.
  • fazo tonusa: Kontrahiĝo de ĉiuj muskoloj.
  • fazo relasa: Konvulsioj, senordaj kontrahiĝoj de muskoloj.
  • fazo senkonscia: Komato jen plurminuta jen plurhora, brua spirado. Ĝi estas fazo de reveno. Kelkfoje - ne ĉiam - ellasiĝas urino. Poste sekvas iompostioma rekonsciiĝo, kaj foresto de ĉia memoro pri la krizo.
  1. 2 Krizo, franclingve nomata absence (foresto).

Relative ofta formo de krizo. Ĝi trafas ĉefe infanojn. Ĝi daŭras nur kelkajn sekundojn. Senkonsciiĝo kaj rekonsciiĝo estas tre abruptaj. Surgrundaj faloj maloftas. Se ne estas iu eksterula atesto, la trafito ne povas scii, ke okazis krizo. EEG montras karakterizajn signojn.

Partaj krizoj

Thumb
En 6 kazoj el 10, la epilepsio malaperas en la adolesko kiam la neŭronaj kaj hormonaj cirkvitoj estas jam disvolviĝintaj.

La krizoj tre varias laŭ la homoj. Kelkfoje estas senkonsciiĝo, ekkrioj senavertaj, faloj... Kelkfoje etaj antaŭsignoj anoncas alvenontan krizon kaj ebligas ioman sinprotekton, ekzemple avertante la proksimulojn. La epilepsia fokuso estas en iu tre limhava parto de la cerbo kaj simptomoj dependas de tiu regiono. La formoj tre multas.

  • Sensaj halucinoj (vidaj, aŭdaj, gustaj ...)
  • Eksternormaj movoj, paralizo de iu membro, kapo, langomordoj ...
  • Perturboj ŝajne psikaj laŭ aspekto.
  • Lingvaj perturboj jen esprima jen riceva (modifo de parolrapideco, nekomprenebleco, kio povas utili por averto al proksimuloj...)

Partaj krizoj ne estas eksterkonsciaj. Kelkfoje partaj krizoj povas iĝi tuttutaj se la trafita regiono de la cerbo plilarĝigas.

Terminaro

La termino epilepsio povas esti iom konfuza, ĉar ekster la medicina medio estas ofte uzata senzorge por ajna persono kiu suferas konvulsion, sed individuo povas suferi konvulsion ne pro epilepsio sed pro malaltaj niveloj de sukero en la sango aŭ infano povas esti suferanta nur altan febron. Ĉiuokaze, la epilepsio priskribas malordon en kiu unu persono suferas ripetajn konvulsiojn laŭlonge de la tempo pro subkuŝa kronika procezo, ĉu pro nekonata kaŭzo aŭ ne.[4]

Ne ĉiuj personoj kiuj suferas konvulsion ricevas diagnozon de epilepsio. Tre ofte necesas esti prezentinta almenaŭ du epizodojn de epilepsiaj krizoj aŭ unu epizodon asocian al patologiaj trovoj en la interikta elektroencefalogramo, tio estas, inter unu konvulsio kaj alia, kiu ne estu antaŭita per identigebla kaŭzo, por ekzemplo, akra inflamo, elektrostatika malŝargovenenado, tumoroj aŭ intrakraniaj hemoragioj.

La epilepsio estis konata laŭ diversaj nomon laŭlonge de la historio: “finiga malbono”, “morbus herculeum”, ĉar laŭ Aristotelo, Herkulo (Heraklo) suferis pro epilepsio. Aliaj nomoj inter antikvaj grekoj kaj romianoj estis “morbus sacer” kaj “morbus deificus”, kio signifas “sanktan malsanon”, kio aperas en la tekstoj de Heraklito kaj Herodoto. Platono referencas, ke la plej dieca parto de la animo troviĝas en la kapo, kaj ke kiam la blanka flegmo renkontiĝas kun la nigra flegmo, okazas la “sankta malsano”. Kelkaj kuracistoj atribuis al epilepsiuloj la kapablon de la klarivido aŭ devinado kaj uzis la nomon Divinatio, tio estas "dia agado". La Inkaoj nomis ĝin “aja huajra” aŭ “huanuj onkuj”, nome vento de la morto aŭ malsano de la morto.[5]

Kaŭzoj

Kaŭzoj estas diversaj kaj plejparte nekonataj.

Epilepsio kaj genetiko

Thumb
Cerba tumoro.

La epilepsioj kiuj ne estas okazigataj de akcidento, tumoro, misformigo aŭ organa problemo, povas esti okazigataj pro genetiko. Ĵusa esplorado celis serĉadon en genetikajn kaŭzojn en tiuj kazoj. Esploristoj trovis mutacion kiel kaŭzo de la epilepsio inter 12,5% kaj 49% kiam oni faras eksomon direktitan al ampleksa nombro de genoj rilataj kun la epilepsio. Tiuj studoj jam pruvis la interrilaton inter la diagnozo kaj la rekta malpliigo de la enhospitaligo. La serĉado tiukadre tiele justigus kaj klinike kaj ekonomie la realigon de la genetikaj esplorteknikoj de amasa sekvencigo: ju pli alta la nombro de genoj, des pli efiko en diagnozo. En studo en kiu oni analizis 862 genojn rilatajn kun la epilepsio de 86 pacientoj, la efiko en diagnozo estis de 49% (42 pacientoj genetike diagnozigitaj).[6][7]

En Usono kaj Kanado, en 2017 oni entreprenis programon por proponi senpage eksomon direktitan al detektado de epilepsioj en infanoj; por tio oni aplikis programon "Behind the Seizure" kiu proponas tiun teston al ajna infano kiu estis suferinta konvulsian krizon ne okazigitan de akcidento aŭ tumoro antaŭ la aĝo de 60 monatoj.

La frua identigo de la genetika misordo subkuŝa okaziginta de epilepsio uzante la teknikon de la amasa sekvencigo kiu havigas prognozan informaron, influos en la terapiaj decidoj kaj kondukos al la dezajno de novaj kuraciloj celantaj specifajn difektojn de genoj.[8]

Etimologio

La vorto devenas de la helena επιληψία = surfalo, ĉar dum "grandaj atakoj" suferantoj tendencas subite fali surgrunden.

Klasigo

La epilepsiajn krizojn oni klasigas laŭ la montrita simptomaro, kaj oni kredas, ke ĉiu tipo/subtipo reprezentas ununuran mekanismon fiziopatologian kaj anatomian substraton. Tio signifas, ke la karakterizo de la tipo de epilepsia krizo ne nur havas priskribajn implicojn pri kiaj estas la krizoj, sed ke fakte estas diagnoza ento laŭ si mem, kun apartaj etiologiaj, terapeŭtaj kaj prognozaj implicoj.

Ĉiu tipo de epilepsio montriĝas per diferencaj simptomoj kiuj determiniĝas laŭ la tipo de epilepsia krizo, same kiel laŭ la etiologio, la evoluo de la malsano, ĝia prognozo (probabla rezulto de la malsano) kaj finfine laŭ diagnozo EEG (“kurbo de kurento en la cerbo”). La studo de la elektroencefalogramo ne ĉiam informas, ke estas signaloj de epilepsio, ĉar ofte kelkaj elektraj ŝanĝoj okazas en zonoj tiom profundaj ene de la cerbo ke la elektroencefalogramo ne povas detekti ilin. Same oni devas kontroli, ke la sub-klinikaj elŝarĝoj ne okazas nur ĉe infanoj kun epilepsio, sed ankaŭ en tiuj kiuj ne montras ĝin.[9] Ĉiuj tiuj faktoroj povas esti tre diversaj, laŭ ĉiu el la diversaj formoj de la epilepsio.

Same kiel ĉe la konvulsioj, oni diferencigas ankaŭ ĉe la epilepsioj inter ĝeneralaj kaj surlokaj formoj, depende ĉu ili estas akompanataj de ĝeneralaj aŭ surlokaj konvulsioj.

La plimulto de la epilepsioj, laŭ ilia etiologio, estas restaĵaj epilepsioj, tio estas epilepsioj kiel sekvaĵo, kiel “restaĵo”, de antaŭa cerba misordo jam finita. Tiuj restaĵaj aŭ difektaj epilepsioj povas esti konsekvenco de infekta malsano dum la gravedo (por ekz., la rubeolo), pro cerba hipoksio (nome oksigena manko dum la nasko), pro encefalitomeningito suferita dum la infanaĝo aŭ pro cerba frapovundo suferita pro akcidento. Tiuj estas la nomitaj simptomaj epilepsioj.

Procezo de epilepsio estas komprenata male kiel epilepsia malsano, konsekvenco de iompostioma neŭrologia malsano (tio estas kontinua procezo, nefimnita). La plej grava kaj ofta ekzemplo de procezo de epilepsio estas la cerba tumoro, kvankam povas konduki al epilepsio ankaŭ la cerbovaskulaj misordoj aŭ metabolaj malsanoj. Ili povas estis ankaŭ sekvo de la Malsano de Wernicke.

La epilepsioj en kiuj oni supozas organikan devenon, sed kiu ankoraŭ ne povas esti pruvita, nomiĝas kriptogenaj epilepsioj (kriptogena = kaŝa deveno), dum la idiopatiaj epilepsioj estas tiuj kiuj havas heredajn devenon kaj klinikan simptomaron kaj kies elektroencefalogramaj rezultoj sekvas rigidan modelon.[10] Tiu lastaj povas aperi nur en kelkaj membroj de familio ĉar, kiel ĉe multaj aliaj malsanoj (por ekz., diabeto, reŭmatismo) ne la malsano mem, sed la antaŭdispono al la malsano estas kio transmitiĝas al la posteularo.

Epilepsiaj sindromoj

Estas centoj de diferencaj tipoj de epilepsioj. Epilepsia sindromo estas la nomo de aro de specifaj signoj kaj simptomoj, kiuj inkludas unu aŭ pliajn tipojn de epilepsiaj krizoj kun simptomaro ne necese konvulsia, kiel por ekzemplo, la psikomova aŭ intelekta malkapablo, kiu spite al fakto ke ĝi konstituas klinike diferenceblan enton, povas havi diversajn kaŭzojn.

Estas ankaŭ epilepsiaj malsanoj, kiuj pro ties karakteroj, specifaj kaj bone difinitaj, evoluas montrante ripetitajn konvulsiojn. Kutime tiuj havas proprajn nomojn, kiel ĉe la malsano de Unverricht-Lundborg kaj le sindromo de Lennox-Gastaut. Aliaj epilepsiaj sindromoj estas la jenaj:

  • Epilepsia encefalopatio: en kiu oni supozas, ke la konvulsiaj krizoj mem kontribuas al la stabiligo de iompostioma misordo de la cerbaj funkcioj.
  • Epilepsia sindromo benigna, facile traktebla kaj mallongdaŭra.
  • Epilepsia sindromo refleksa, okazigita de stimulo, kiel lumo, muziko, ktp.
  • Epilepsia sindromo reakcia, ekzemple pro ia manko, ekzemple de alkoholo].
  • Infana epilepsio per foresto, konstatebla per tuta aŭ parta perdo de konscio.
  • Infanina epilepsio kun ebla intelekta malkapablo EFMR.
  • Katamenia epilepsio, rilata al la menstrua ciklo.
  • Nokta epilepsio de la dominanta aŭtosoma fronta lobo (ADNFLE): hereda, dum dormo.
  • Nokta epilepsio de la fronta lobo (SHE): nehereda, pli malfacile prognozebla.
  • Infana benigna okcipita epilepsio, kun kapdoloro kaj ĉe pli aĝaj pacientoj vidaj misordoj.
  • Unuaranga epilepsio pro legado.
  • Rolanda epilepsio, ne postulas traktadon.
  • Encefalito de Rasmussen.
  • Tumora esklerozo.
  • Sindromoj de Dravet, de Ohtahara, de West; raraj malsanoj.

Klinikaj simptomaroj

Epilepsia krizo aŭ konvulsio okazas kiam elektra nenormala aktiveco en la cerbo okazigas nevolontan ŝanĝon de movo aŭ funkcio de la korpo, de sensacio, de la kapablo esti atenta aŭ de konduto. La krizo povas daŭri el kelkaj sekundoj ĝis kelkaj minutoj, kaj eĉ en kelkaj partaj krizoj povas iĝis kontinuaj, daŭrante tagojn, semajnojn aŭ eĉ monatojn.

La simptomoj kiujn notas persono dum epilepsia krizo dependas de la loko en la cerbo en kiu okazas la ŝanĝo de la elektra aktiveco. Tial, la klinika simptomaro varias depende de la tipo de epilepsia simptomo okazigata de la krizoj. Nomiĝas krizoj tonik-klonaj (foje nomitaj de grand mal, granda malsano) tiuj en kiuj la paciento perdas la konscistaton kaj kolapsas, rigidiĝas kaj suferas muskolajn spasmojn. En la kompleksaj partaj krizoj, la paciento povas ŝajni konfuza aŭ duonsvena kaj povos respondi nek demandojn nek instrukciojn.

Tamen, ne ĉiuj krizoj estas tiom rimarkindaj. Estas pli mildaj atakoj (petit mal, malgranda malsano), kiuj apenaŭ povas esti notitaj de la ĉirkaŭaj personoj, kaj kies nura manifestiĝo de la epilepsia krizo estas rapida palpebrumado aŭ kelkaj sekundoj de perdita rigardado sen konekto kun la ĉirkaŭo; tiu tipo de epilepsiaj krizoj estas nomita forestoj kaj estas relative oftaj dum la infanaĝo.

La fundamentaj diagnozaj testoj en personoj kun epilepsio estas la elektroencefalogramo (EEG), kiu estas tre utila kiam oni realigas ĝin kun daŭro pli longa ol 6 horoj,[11] la magneta resonanco de cerbo kaj la genetikaj studoj.[12] Ambaŭ devas esti ripetitaj en la evoluo ĉe kelkaj okazoj de la malsanoj por observi la evoluon, konfirmi la kaŭzon aŭ la epilepsian sindromon, aŭ eĉ por fari traktad-decidojn.[13]

Traktado

Thumb
El dek pacientoj traktitaj per kontraŭepilepsiaj kuraciloj: 6 sukcesas atingi kontrolon de la epilepsio; 2 prezentos ian tipon de rimarkinda plibonigo kaj 2 ne atingos multan plibonigon.[14]

La epilepsio kaj la epilepsiaj krizoj povas aktuale ricevi terapion atingante akcepteblajn rezultojn. En la plej parto de kazoj, la infanaĝaj epilepsioj estas kuraceblaj en la pubereco.[15] Kiam la epilepsio estas okazigita per lezo klare videbla kaj tiu lezo estas nuligita kirurgie, oni malpliigas la intensecon kaj oftecon aŭ, en multaj kazoj, oni rekte kuracas la epilepsion mem.[16] Pro tio, komence de la traktado oni ekzamenas la individuon, serĉe de kaŭzoj de la epilepsio elimineblaj, por ekzemplo, la operaciadon de cerba tumoro aŭ la forigo aŭ malpliigo (mildigo) de metabola misordo.

En aliaj kazoj tio ne eblas, ĉu ĉar oni ne trovis kaŭzon ĉu ĉar tiu ne estas eliminebla, kiel okazas ĉe cikatroj, misformoj en la cerbo aŭ denaska antaŭa klino al konvulsioj. La celo en tiuj kazoj estas la eliminado de la atakoj pere de kuraciloj aŭ kirurgiaj operacioj.[14]

En kelkaj kazoj kirurgia traktado povas esti pli profita ol la perkuracila terapio; tio okazas normale nur en kazoj de lokaj epilepsioj kaj tio ĝis nun okazas al malpli ol 5 % de ĉiuj epilepsisuferantoj.

Agadproceduro antaŭ epilepsiaj krizoj

Antaŭ epilepsia krizo, gravas agadi jene:

  • Ne movi la pacienton el la loko.
  • Ne meti ion ajn en ties buŝo.
  • Eviti, se eblas, ke tiu frapu sian kapon.
  • Iri al hospitalo nur en precizaj kazoj kiel jenaj:
    1. se temas pri graveda virino;
    2. se estas grava traŭmato;
    3. se okazas ripetitaj krizoj kaj inter unu kaj aliaj la paciento ne rekuperas la konscion aŭ se krizo pluas pli ol 5 minutoj; ambaŭokaze temus pri epilepsia statuso (status epilepticus), kio ja estas tre danĝera.

En la akra fazo de krizo oni ne spiras pro kuntiriĝo de ĉiuj muskoloj de la korpo. La oksigeno kiu restas en la korpo iras al la esencaj organoj; pro tio la lipoj kaj oreloj povas montri cianozon. Tio ne estas danĝera, se ne temas pri la menciita status epilepticus.

Fakaj esploroj

Yehezkel Ben-Ari

Yehezkel Ben-Ari per sia koncepto "neŭroarkeologio" ebligis pli bonan komprenadon de diversaj malsanoj kiel la epilepsio, la aŭtismo kaj la Parkinsona malsano[17].

En 1972, Yehezkel Ben-Ari eklaboris en la CNRS kaj en la kanada universitato McGill studis la cerb-hipokampon, en la kadro de la studtemo pri la epilepsia krizo[18]. Dum tiu staĝo, Yehezkel starigis teknikon, kiu ebligis registri la aktivecon de la neŭronoj en la ronĝul-hipokampo. Pli precize tiu tekniko estis enmeti en la cerbo elektrodeton, kiu devas eniri en neŭronon, kies grandeco estas 20 µm. Tiam rimarkis Yehezkel kaj la profesoro Krešimir Krnjevic, ke estis la malsufiĉeco da GABA, kiu kaŭzis la epilepsikrizon[19]. Plie ili konstatis, ke la intenso de la epilepsio kreskis duoble, kiam kloroj penetris en la nervaj ĉeloj[20].

En 1980 Yehezkel Ben-Ari relaboris en la CNRS, en fiziologia laborejo, de Gif-Sur-Yvette. Por daŭrigi siajn esplorojn pri la epilepsio, li studis la efikadon de ekscitataj drogoj, kiuj agis sur la cerbo. Tiel Yehezkel uzis la kainatan acidon, kiun ronĝuloj ricevis en ilia cerbo. Li konstatis, ke la epilepsia krizo komenciĝis en la hipokampo, antaŭ ol la epilepsio disiris al aliaj strukturoj[21]. Kiam la kainata acidoj atingis neŭronon, tiam tiu estis ekscitata ĝis la morto : la troo da elektra aktiveco kreis lezojn, kiuj mortigis la neŭronon. Ĝenerale kiam la nerva celo mortas, la destinitaj neŭronoj longigas siajn ligaĵojn. Kontraŭe montris Yehezkel, ke la epilepsio tre malbonigis la situacion, ripetante krizojn[22].

Kelkaj kazoj

  • La biografioj de historiaj gravuloj kiel Napoleono, Julio Cezaro, Sokrato kaj Johana de Arko spekulativis pri la eblo ke ili estus suferintoj de epilepsio laŭ la disponebla informaro, kvankam neniam estis tiel diagnozigitaj en sia vivoj mientras vivían.[23][24][25][26][27][28][29][30]
  • La 16a de decembro 1997 en Japanio, 685 infanoj estis enhospitaligitaj pro epilepsiaj atakoj rigardintaj la epizodon de Pokemon Dennō Senshi Porygon (epizodo n.° 38 de la unua sezono en la originala versio de la serio). Oni malkovris, ke la rapida ŝanĝo inter la koloroj ruĝa kaj blua en unu esceno estis okaziginta la konvulsiojn.[31][32]

Famuloj

Notoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.