From Wikipedia, the free encyclopedia
Mirko MESSNER; vere: Štefan Miroslav Messner;[1] (naskiĝinta la 16-an de decembro 1948 en Slovenj Gradec) estas aŭstra slavisto, publicisto kaj komunista politikisto. De maro 2006 ĝis junio 2021 estis li partiestro de Komunista Partio de Aŭstrio (KPÖ).
Mirko Messner | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Mirko Messner | ||
Naskiĝo | 16-an de decembro 1948 (76-jaraĝa) en Slovenj Gradec | |
Lingvoj | germana • slovena vd | |
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | |
Alma mater | Universitato de Vieno vd | |
Partio | Komunista Partio de Aŭstrio vd | |
Familio | ||
Patro | Janko Messner (en) vd | |
Infanoj | Elena Messner (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Messner originas el politike aktiva familio: la patro Janko Messner estis post fino de la Dua mondmilito membro de la Slovena liberigfronto, la nordmakedona patrino estis partizanino de Josip Broz Tito.
Post la abiturienta ekzameno li studis slavistikon kaj germanistikon ĉe la universitato de Vieno kie li doktoriĝis en la jaro 1977-a.[2] Antaŭ la publicista aktivo li posedantis entreprenon informadikan.
Jam kiel junulo Messner engaĝiĝis politike en la mezlerneja, karintia ligo Verband Sozialistischer Mittelschüler. Post ties neniigo li aniĝis - iĝinte intertempe studento - al la tutaŭstria studentparlamenta frakcio Kommunistischer StudentInnenverband (KSV) kaj aktivis ĉe la slovenlingva porstudenta asocio Klub slowenischer Studenten und Studentinnen. Tiutempe li fondis la studentan periodaĵon "Kladivo – dvojeznični koroški mesečnik (Zeitschrift für Kärntner Verhältnisse)" ins Leben (erschien bis 1989).[3] En 1973 Messner finfine iĝis membro de KPÖ.
Kiam li ne sukcesis konvinki la sampartianojn pri siaj ideoj koncerne la sintonon politika al la slovena minoritato, li demisiis en 1987, ankaŭ kiel ano de la Centra komitato de KPÖ. Krome li petis maldungiĝon fare de KPÖ (li estis oficiala dungito partia). Sed post reformpartitago en Graz, Messner helpis novstrukturi KPÖ en Klagenfurt; finfine oni vokis lin en la federacian estraron kaj nomumis lin porparolanto de la etnaj malplejmultoj de Aŭstrujo. En maro 2006 li elektiĝis partiestro kiun oficon li plenumis kun Melina Klaus. Messner estis dum ĉiuj kvar balotoj je Nacia Konsilio ekde 2006 pinta kandidato de KPÖ.[4] Pluse estis li inter 2009 kaj 2016 ĉefredaktisto kaj eldonisto de la organo "Volksstimme". De 2012 ĝis junio 2021 li estis ununura partiestro.[5]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.