germana novelisto (pri historiaĵoj) From Wikipedia, the free encyclopedia
Willibald Alexis, kun vera nomo Georg Wilhelm Heinrich Haering, naskiĝinta la 29-an de junio 1798 en Breslaŭo kaj mortinta la 16-an de decembro 1871 en Arnstadt, estis germana verkisto.
Willibald Alexis | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Willibald Alexis | ||
Naskonomo | Georg Wilhelm Heinrich Häring | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1798 en Vroclavo | |
Morto | 16-an de decembro 1871 (73-jaraĝa) en Arnstadt | |
Tombo | Turingio vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Universitato de Vroclavo vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | poeto literaturkritikisto komponisto ĵurnalisto verkisto poeto-juristo aranĝisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia familio estis rifuĝinta familio bretona. Lia patro, oficeja direktoro en Breslaŭo, jam mortis en 1802. En la 1806-a jaro, post la preno de la urbo fare de la francoj, la familio translokiĝis al Berlino. Tie li antaŭe frekventis privatan lernejon, ekde 1850 gimnazion. Alexis partoprenis la liberigajn militojn kontraŭ Napoleono. Dum 1817 kaj 1820 li studis juron kaj en Berlino kaj en Breslaŭo. Ekde 1820 li iĝis staĝanto ĉe la berlina Ĉambra Kortumo. Tie li konatiĝis kun Julius Eduard Hitzig, amiko de E.T.A. Hoffmann. Pere de li Alexis povis kontakti Fouqué.
Lia tomboslabo estas sur la tombejo malnova de Arnstadt, apud tiu de la furorverkistino E. Marlitt.
Fininte la unuan romanon en 1824, li ĉesigis la karieron oficistan. De post 1827 li vivis en Berlino, skribanta tie por diversaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Intertempe li vojaĝis tra Francio, Skandinavio, Suda Germanio kaj Orienta Prusio. Per la kunlaboro en la literara societo "Mittwochsgesellschaft" li ekkonis i.a. Eichendorff, Immermann und Hauff. Post la geedzigo kun anglino, lia domo iĝis renkontiĝloko de la verkistoj de Berlino (Fouqué, Ludwig Tieck, Theodor Fontane). Post pli longan restadon en Romo (1847-48) li finfine retiriĝis al Arnstadt en 1853.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.