rusa kosmonaŭta inĝeniero From Wikipedia, the free encyclopedia
Valentina Vladimirovna TEREŜKOVA (ruse Валентина Владимировна Терешкова) (naskiĝis la 6-an de marto 1937 en Maslennikovo, Jaroslavla provinco, Rusio) estas rusa kosmonaŭta inĝeniero, la unua kosmonaŭtino. Ŝi ĉirkaŭflugis la Teron 48 fojojn en la kosmoŝipo Vostok-6 en 1963.[1] Dum 19 jaroj ŝi restis la sola kosmonaŭtino en la mondo.[2][3]
Ŝia patro estis traktoristo - mortinta en la dua mondmilito-, ŝia patrino teksaĵ-fabrika laboristino. Ŝi frue ĉesis viziton de la mezlernejo por labori en pneŭa fabriko kaj teksaĵfabriko, do ŝi plu daŭrigis la lernadon en vespera lernejo apud la laboro. Ŝi iĝis teknikistino en 1960. En la libertempo ŝi paraŝutis, unuafoje la 21-an de majo 1959. Ŝi entute paraŝutis 125-foje. Tiuj spertoj helpis ŝian elekton al kosmoflugado en 1963. Ŝi ne tre bone eltenis la kosmoflugadon pro fizikaj kaj pŝiĥaj problemoj. Pro tiuj spertoj la sekva kosmonaŭtino sekvis ŝian flugo nur en 19 jaroj.
Dum la jaroj 1963–1965 ŝia familia nomo estis Nikolajeva, ĉar ŝi estis la edzino de la kosmonaŭto Andrian Nikolajev. Ili geedziĝis en ĉeesto de Hruŝĉov. Ili havis unu filinon, Jelena. La gepatroj divorcis en 1982. Ŝi geedziĝis poste kun ortopediisto Julij Ŝapoŝnikov, kiu mortis en 1999.
De 1969 ĝis 1991 ŝi estis membro de la Centra Komitato de KPSU, ekde 1968 ŝi estis prezidanto de la Soveta Virina Asocio. Ŝi pensiuliĝis laŭ dekreto en 1997.
Ŝi estis de 1994 ĝis 2004 gvidanto de „Rusa Centro por la internacia kultura kaj scienca kunlaboro“.
Ŝi estas sola virina generalmajoro ĉe la Rusaj Aerarmeaj Fortoj.
Kiel hobio, ŝi bredas azian kolombospecon, la t.n. buĥaraj tamburaj kolomboj, kiu alportis internacian famon tiukampe.
Ŝi estas elektita parlamentano ekde 2011, reprezentanto de Unueca Rusio, de Jaroslavla provinco.
Sian kosman flugadon (unuan en mondo flugadon de kosmonaŭtino) ŝi faris en 16-a de junio 1963 en la kosmoŝipo Vostok-6 (ruse «Восток-6») kaj ĝi daŭris preskaŭ tri tagnoktojn. Samtempe sur orbito troviĝis kosmoŝipo Vostok-5 (ruse «Восток-5»), pilotita de kosmonaŭto Valerij Bikovskij (ruse «Валерий Быковский»).
Alnomo de Tereŝkova provizore flugado — «Mevino» (ruse);
Frazo, kiun ŝi elparolas antaŭ starto: "He! Aero, demetu ĉapelon!" (ruse)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.