Bostona teumado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Bostona teumado

Bostona teumado (angle Boston Tea Party) estis evento la 16-an de decembro 1773, kiam en bostona haveno loĝantoj alivestitaj kiel indianoj akvenĵetis 342 kestojn da teo, kiujn transportis Brita Orienthinda Kompanio. Ili protestis per tio kontraŭ plialtigo de imposto por teo, kiun postulis Granda Britio.

Rapidaj faktoj Lando(j) ...
Bostona teumado
protesto
spacetime event (en)
Geografia situo 42° 21′ 13″ N, 71° 3′ 9″ U (mapo)42.3536-71.0524
Lando(j) Usono vd
Situo Bostono
Bostona teumado (Masaĉuseco)
Bostona teumado (Masaĉuseco)
DEC
Bostona teumado
vdr
Fermi
Bostona tea festo

Ekzistas Usona mito ke la Bostona teumado temis pri protesto kontraŭ imposta plialtigito. Reale, la kosto de teo malpliiĝis per la Tea Akto de 1773; tiel la Brita Orienthinda Kompanio eblis subtranĉi la koston de 'nigra-merkata' teo en Nordameriko. Kvankam la teo kune kun sia imposto fiksita malpli kostis kontraŭ la Usona teo, laŭ la Townshend-aj Aktoj akcepto de la Tea Akto implicite konsentus al la ideo ke la Brita parlamento rajtus imposti la kolonianojn. Tial, la Bostona teumado staris kontraŭ Britaj impostoj mem, ne necese kontraŭ la teaj impostoj.

La Bostona teumado estis preludo de batalo de usonaj kolonioj kontraŭ Britio, kiu gvidis al sendependeco de Usono.

Vortludante pri la fakto, ke la angla vorto party povas signifi aŭ «Feston» aŭ «partion», dekstrema fakcio de la Respublikana Partio aktuale nomas sin la Tepartio.

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.