Temas pri psikologia detektivnovelo pri hotelposedanto, kiu havigis al si eblon kaŝe rigardi al ĉiuj ĉambroj de sia hotelo. La libro estas fantazia aventur-novelo. Tamen la absoluta arto de la karakterizado, la pure literatura lingvo kaj la bona konstruo levas ĝin alte el la amaso de la similspecaj noveloj. El tiu novelo malaperis la iama trouzado de la sufiksoj, kiu cetere pleje estas konstatebla en Saltego trans Jarmiloj.
„Detektiv-romano, sed nebulvarda, ne harstariga sanga fantaziaĵo. Ĝi estas tiel moderna, tiel riĉe saturita de psikaj subpentroj kaj de la pulsanta vivo, ke ĝia valoro alte superas tiujn pretendojn, kiujn oni ĝenerale havas ĉe la tiaspecaj romanoj.”
„Dum mankegas al ni nova generacio de romanverkistoj ni turnu nin dankeme al tiuj, kiuj pli frue regalis nin per siaj verkoj. Inter ili elstaras ankaŭ Jean Forge, kaj el liaj verkoj elstaras Mr. Tot. Ĝi estas romano arte senpretenda, kies sola celo estas distri kaj amuzi - oni povus nomi ĝi eĉ sensacia - kaj tion celon, laŭ mia gusto, ĝi abunde plenumas. Kvankam iasence ĝi plene apartenas al sia epoko (la tridekaj jaroj), preskaŭ certe ĝi plaĉos ankaŭ al la hodiaŭuloj. Temas pri riĉegulo vivtedita, kiu, laŭ propono de la mistera d--ro Kivikas, aĉetas hotelegon kaj instalas siajn "mil okulojn" (televizorojn), per kiuj li povas spioni la agadon de la gastoj. D-ro Kivikas havas proprajn motivojn por tiu propono...Lerte plektita estas la intrigo de la romano, kaj lertege ĝi disvolviĝas pere de amaso da roluloj, kiuj inkluzivas ekzemple komikan detektivon, senkoran vetludiston, belan krimulinon, naivan stenotipistinon, dancistinojn, ampelatan hotelbubon, k.m.a. Forge estis sukcesa filmreĝisoro, kaj tio montriĝas en la verko, kied multaj lertaj scenoj certe estus facile surekranigeblaj, kaj kies rolantoj estus volonte realigataj de spertaj filmaktoroj. Kiel trafe konstatis siatempe Tárkony, "Ĉe Forge ĉio estas en movo, ne nur la okazintaĵoj, sed ankaŭ la animoj de liaj herooj. Ili vivas en ia pliintensigita, plistreĉita stato, kiu preskaŭ similas al ebrio". Tio estas vera, kaj tiu streĉiteco multe kontribuas al la atentokroĉeco de la rakonto. La stilon de Forge Tárkony karakterizas jene "Facila, vigla, rulanta Esperanto", kaj ankaŭ pri tio li pravis. Kvankam harfendemuloj trovus ie-tie etan malglataĵojn, aŭ eĉ eraron (ĉambro plenplena da homoj), tamen malgraŭ tio oni ne povas tro rekomendi la stilon de Forge kiel imitindan modelon de flua, vigla vere vivanta, ĉiel esprimiva lingvaĵo. Kiu, kiel mi, tedixis pro la tro ofte peza, senviva, artefariteca stilo de multaj nuntempuloj, tiu turnu sin frandeme al Mr. Tot.”
„"Ĉio homo portas maskon antaŭ sia vizaĝo . . , kaj ni serĉas unu la alion vane.“
Ĉu vi kara leganto, opinias tion vera? Ne? Tutegale, nia romano baziĝus sur tiu ĉi tezo. Mr. Tot, riĉega amerikano, suferas pri tiu ekkono kaj malesperas je la vivo pro troa satiĝo de ĝi. Ĉio estas trompo. Amo? — Senvestigi la korpon jes; sed la animon, ne!
Doktoro Kivikas— maskite: psika kuracisto, fenomena teknikisto; senmaske: eminenta krimulo, avida sadisto — prezentas sin al Mr. Tot kiel helpanto por malkovro de la
homaj animoj per vendo de mil okuloj, tiamaniere, ke li instalas por li la plej grandan
hotelon per tiaj teknikaĵoj, nomitaj televizoroj ( malproksimen-vidiloj), ke oni el de centra sekreta ejo povas kaj vidi sur ekrano, kaj aŭdi per megafono ĉiujn okazaĵojn en ĉiu ĉambro kaj ejo de la hotelo aŭ sur la strato antaŭ la hotelo. Oni nur bezonas reguli
multegon da kontaktiloj. Nun komencas la granda ludo majstre pentrita de Forge. Ni vidas la al ni ne kutiman vivon de homoj ĉiam diboĉantaj, senhontan amindumadon de geviraĉoj, malĉastulinoj, dancistinoj; ni eniras hazardludĉambron, partoprenas vetkuradojn de detektivo kaj krimuloj . . .
Mr. Tot vane serĉas nudan animon, li ree estas trompita ĉefe jam de d-ro Kivikas kun lia krimula bando. Jam ni kredas lin morta laŭ decido de la trompintoj, jen li estas savita de sia detektivo, al kiu neniu aljuĝis detektivajn talenton kaj emon, kiu al ĉiuj ŝajnis ridinda, senkapabla homo: do ankaŭ li devis preni maskon por fari bonaĵon.
Ni travivis mondenan atmosferon ĝis la lasta fazo de ĝi, la krimo. La tuto estus tre taŭga por filmo. La bildoj estas plastike pentritaj, alkatenigas nian rigardon, estas kvazaŭ averto kontraŭ turura erariĝo de homaj subkonsciaj deziroj. Forge jam aktivigis tiajn subkonsciajn fortojn en sia romano „Abismoj“.
Pri lingvo kaj stilo de Forge ni havas entuziasmon. Gratulenda estas Esperanto, ke ĝi kreskigas tiajn verkistojn.
Kelkai el la uzataj neologismoj: argusa > akre-vida; ĉantaĝi > elpremi monon el iu senhonte, fie; ŝalti > ekfunkciigi elektran lampon, aparaton; ĝigolo > virinamuzisto; stopi > subite haltigi; volucio > ruliĝo, tordiĝo.”
„Jen la tria originala verko de la talenta pola samideano, kiu jam donis al
ni: «Salto trans jarmiloj» kaj «Abismoj». Lia nova verko brilas pro la
originaleco de l’pritaktita temo kiu disvolviĝis helpite de la plej modernaj teknikaĵoj. La leganto estas katenita kaj ne formetas la libron ĝis la fino. La
lingvo estas forta kaj pentra. Valora reĉigaĵo de nia literaturo. Oni tuj mendu kaj legu.”