From Wikipedia, the free encyclopedia
Jan Ferdynand Olszewski (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1930, mortis la 7-an de februaro 2019), advokato, politikisto, publicisto kaj kontraŭkomunisto; inter decembro 1991 kaj junio 1992 estis ĉefministro de Pollando. Kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo. Honora civitano de Varsovio.
Jan Ferdynand Olszewski | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jan Olszewski | |||||
Naskiĝo | la 20-an de aŭgusto 1930 en Varsovio, Pollando | ||||
Morto | la 7-an de februaro 2019 en Varsovio, Pollando | ||||
Tombo | Armea Tombejo Powązki vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Faculty of Law and Administration, University of Warsaw (en) - juro (1949–1953) Lyceum 13, Warsaw (en) (1945–1949) vd | ||||
Partio | Porozumienie Centrum (1990-1995) Ruch Odbudowy Polski ("movado por rekonstruo de Pollando", 1995-2001) | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Marta Olszewska (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | advokato kaj politikisto | ||||
Laborkampo | Politiko, juro kaj opinia ĵurnalismo vd | ||||
Aktiva en | Varsovio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
ĉefministro de Pollando | |||||
Dum | la 23-a de decembro 1991 – la 5-a de junio 1992 | ||||
Antaŭulo | Jan Krzysztof Bielecki | ||||
Sekvanto | Waldemar Pawlak | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post kelkaj sensukcesaj kampanjoj li en 1995 fondis propran, nacie konservisman partion, Ruch Odbudowy Polski, ROP ("movado por rekonstruo de Pollando"), kies prezidanto li iĝis. Samjare kaj ankaŭ en 2000 li kandidatis por iĝi prezidento de Pollando, sed ambaŭfoje ne sukcesis. Inter 1997 kaj 2001 li estis membro de la nacia parlamento Sejmo nome de la partio ROP, inter 2001 kaj 2002 nome de la partio Liga Polskich Rodzin, en Esperanto "Ligo de Polaj Familioj". Ekde 2006 li estas konsilisto de polaj prezidentoj Lech Kaczyński kaj Andrzej Duda.
Jan Olszewski en la 60-aj jaroj estis defendanto en politikaj procesoj i.a. de Melchior Wańkowicz (1964), Jacek Kuroń kaj Karol Modzelewski (1965), Janusz Szpotański (1968), Adam Michnik, Kornel Morawiecki kaj Jan Nepomucen Miller.
En la jaroj 1968–1970, lige al defendo de studentoj suspenditaj dum martaj manifestacioj en Varsovio, li mem estis suspendita pri rajto plenumi sian profesion. Post tiu periodo li revenis al sia laboro kiel advokato. En 1970 partoprenis kiel defendanto en proceso de aktivuloj por sendependa Pollando de organizaĵo "Ruch" (Movado).
Kunaŭtoro de la statuto de Solidareco, ties membro kaj konsilisto.
En la unua libera balotado por la pola parlamento Jan Olszewski kandidatiĝas kaj elektiĝas deputito de Varsovio. La 5-an de decembro la Sejmo proponas al li postenon de ĉefministro, la unua en libera Pollando. Sian unuan eksterlandan viziton okazigas februare 1992 en Vatikanurbon. Post sekreta aŭdienco Johano Paŭlo la 2-a transdonas al li publike bondezirojn plenumi la funkcion tiom longe kiom longa estos lia pontifiko.
La registaro de Olszewski de la komenco provas ŝanĝi direkton de la politiko, precipe en la kampo de ekonomio kaj privatigo de ŝtelata nacia bieno. Komenciĝis proceso de senkomunismigo en la armeo kaj ene de internaj aferoj. Haltigo de tiel nomata sovaĝa privatigo kaj kontrolo de ŝanĝado de bienrajtoj kaŭzis malferman konflikton de la registaro kun postkomunistaj kaj liberalaj partioj en la parlamento. Maje 1992 Olszewski kontraŭstaras al transdonado de soldataj postrestaĵoj, forlasataj de rusa armeo, por internaciaj polaj-rusaj entreprenoj, kion bedaŭrinde apogis Lech Wałęsa. Malgraŭ vetoo de la ĉefministro koncerna interkonsento estas parafita de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, kio igas konflikton kun prezidento Lech Wałęsa. Por malebligi subskribon de jam parafita interkonsento la ĉefminstro transdonas la kontraŭstaron de la registaro en ĉifrita depeŝo al Moskvo en la manojn de Lech Wałęsa. Venontan tagon post sia reveno la prezidento voĉdonis pri mocio de demisio de la registaro. Post preskaŭ du semajnoj la registaro de Jan Olszewski estis faligita dum nokta voĉdonado de la 4-a ĝis la 5-a de junio 1992 pro plenumata de ministro Antoni Macierewicz rezolucio de la Sejmo pri malkaŝigo de konfidenculoj de sekreta servo, okupiĝantaj postenojn de la plej alta regopovo. La ĉefministro samopiniis kun la ministro pri internaj aferoj, proponante kunlabore kun prezidanto de Alta Tribunalo establon de speciala, sendependa instanco por pritakso de la vereco de prezentitaj materialoj. La propono neniam estis de la Sejmo pritraktita.
Kiel viziulo sukcesis reorientigi la politikon de Pollando danke al forigo de postsovetaj armeaj spacoj kaj manko de konsento pri fondo de polaj-rusaj entreprenoj baziĝontaj sur iliaj postrestaĵoj, kio estis vera kaŭzo de lia forpostenigo fare de prezidento Lech Wałęsa, Donald Tusk kaj aliaj reprezentantoj de t.n. Ronda Tablo. Tamen preteksto estis nur farita lustracio. Danke al tio malfermiĝis la vojo por membreco de Pollando en NATO.
Antaŭe: | ĉefministro de Pollando | Poste: |
---|---|---|
Jan Krzysztof Bielecki | 1991 ĝis 1992 | Waldemar Pawlak |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.