From Wikipedia, the free encyclopedia
N!Xau (la nomo aperis pro tajperaro, lia naskiĝa nomo estis Cgau Coma, ĝuste dum la filma epoko G!kau) estis boŝmana aktoro (li naskiĝis la 16-an de decembro 1944 en la dezerto Kalaharo, mortis la 1-an de julio 2003 kaj estis entombigita en Tsumkwe, Namibio) el Namibio. Li rolludis kiel "Xixo" en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento en frenezaj komedioj Dioj devas esti frenezaj kaj ties daŭrigoj.
N!Xau | ||
---|---|---|
N!Xau - boŝmana aktoro | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 16-an de decembro 1944 en Kalaharo | |
Morto | 5-an de julio 2003 (58-jaraĝa) en Namibio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Tuberkulozo vd | |
Tombo | Tsumkwe (en) vd | |
Lingvoj | Juǀʼhoansi • cvana • herera vd | |
Ŝtataneco | Namibio vd | |
Alma mater | sen valoro vd | |
Infanoj | 6 | |
Profesio | ||
Okupo | komikisto terkultivisto aktoro vd | |
Aktiva dum | 1980-aj jaroj | |
Aktorado | ||
Fama rolo | Xixo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Post la filma kariero, N!xau kultivis maizon, kukurbon kaj fabon kaj bredis kelkajn bovojn.
La preciza mortodato ne estas konata. N!xau ekiris serĉi lignon aŭ ĉasi perlokokon 1-an de julio 2003 kaj lia familio trovis lin morta. La polico firmigis la morton je la 5-a de julio 2003. Li verŝajne mortis je tuberkulozo, pro kiu li jam pli frue suferis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.