From Wikipedia, the free encyclopedia
Fritz WERNER (naskiĝinta en Berlino la 3-an de decembro 1827, mortinta samloke la 16-an de aprilo 1908) estis germana pentristo.
Fritz Werner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de decembro 1827 en Berlino |
Morto | 16-an de aprilo 1908 (80-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio Reĝlando Prusio |
Okupo | |
Okupo | pentristo genre painter (en) |
Verkoj | Q17496129 |
Li memtrejnitis je kuprogravurado ĉe la Berlina Akademio inter 1846–49 kaj okupiĝis poste mallongan tempon pri portretoj; li faris i.a. la Tablorondon de Frederiko la Granda laŭ Adolph von Menzel. En 1852 li iris Parizon, por trovi modelojn el la malnovaj, famaj artistoj. En 1855 li setlis en Düsseldorf sed sekvis jam en 1861 Menzel al Kenigsbergo. Tie li helpis lin ĉe liaj studoj por la granda kronobildo. En 1864 Werner tute transiris al pentrado, kun speciala prefero de Rokoko kaj de la epoko de Frederiko la 2-a (Prusio). Al lia unua bildo tiumaniera (Der Grenadier im Vorzimmer zu Rheinsberg, 1864), li ŝuldis la rimedojn necesajn por studvojaĝo al Amsterdamo kaj Parizo. Tie li plukleriĝis ĉe Bonnat kaj ricevis gravajn inspirojn de ĉe Jean-Louis-Ernest Meissonier. Ties stilon en klareco, heleco kaj emajla brilo li imitis, sed ankaŭ pejzaĝojn kaj arkitekturaĵojn li pentris volonte. En 1889 li nomumitis profesoro.
Jen liaj ĉefaj verkoj:
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 540-541, kio legeblas tie ĉi interrete.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.