From Wikipedia, the free encyclopedia
Karol Stanisław Olszewski (naskiĝis la 29-an de januaro 1846 en Broniszów Tarnowski, nun apud Ropczyce, mortis la 24-an de marto 1915 en Krakovo) – pola fizikisto kaj kemiisto, profesoro de Jagelona Universitato.
Karol Olszewski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1846 en Broniszów, Podkarpackie Voivodeship |
Morto | 25-an de marto 1915 (69-jaraĝa) en Krakovo |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Pollando Rusia Imperio |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo Jagelona Universitato |
Okupo | |
Okupo | fizikisto profesoro matematikisto kuracisto kemiisto universitata instruisto |
Filo de Jan kaj Anna el familio Zwoliński. La patro kiel bienposedanto estis baldaŭ mortigita dum ribelo de kamparanoj en Galicio. Diplomito de la Unua Ĝeneralkleriga Liceo en Tarnów. Studis kemion kaj fizikon en Jagelona Universitato (1866–1872), poste edukiĝis en Heidelberg. Post reveno al Krakovo iĝis docento, de 1876 estis profesoro; gvidis Katedron de Ĝenerala Kemio, poste de Neorganika kemio. Ekde 1888 estis membro korespondanto, de 1896 reala membro de Akademio de Scipovoj en Krakovo. Ankaŭ membro de Ĉeĥa Akademio de Kapabloj en Prago, honora membro de Pola Naturscienca Societo je la nomo al Nikolao Koperniko kaj membro de aliaj sciencaj societoj polaj kaj eksterlandaj. Li ricevis la titolon de imperiestra-reĝa konsilanto de la kortego.
Kune kun Zygmunt Wróblewski faris la 5-an de aprilo 1883 (laŭ aliaj fontoj la 29-an de marto) la unuan en la mondo kondensadon de oksigeno, kaj la 13-an de aprilo 1883 de azoto. Poste ambaŭ sciencistoj kondensigis ankaŭ karbonan dioksidon kaj metanolon. En 1895 gutigis kaj kondensigis argonon.
Karol Olszewski kontribuis al evoluo de radiografio. La unuan foton faris kune kun profesoro Alfred Obaliński en Katedro de Fiziko de Jagelona Universitato en 1896, unu jaron post la malkovro de Wilhelm Conrad Röntgen.
Olszewski estis proponata por Nobel-premio pri fiziko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.